Saguenay

urbo en Kebekio
(Alidirektita el Saguenay (Kebekio))

Saguenay (france kaj oficiale Ville de Saguenay /sagene'/) estas urbo en la regiono Saganio - Sankt-Johan-Lagio de Kebekio, Kanado, sur la rivero Sagano, je proksimume 200 km norde Kebeko.

Saganio / Saganurbo
france: Saguenay, angle: Saguenay
urbo
Oficiala nomo: Saguenay
Lando Kanado Kanado
Provinco Kebekio
Regiono Saganio - Sankt-Johan-Lagio
Historia regiono Malsupra Kanado
Rivero Sagano
Situo Saguenay
 - alteco 166 m s. m.
 - koordinatoj 48° 25′ 0″ N 71° 4′ 0″ U / 48.41667 °N, 71.06667 °U / 48.41667; -71.06667 (mapo)
Areo 1 166,00 km² (116 600 ha)
 - de aglomeraĵo 1 126,48 km² (112 648 ha)
 - de metropolo 2 564,02 km² (256 402 ha)
Loĝantaro 144 746 (2011)
 - de metropolo 157 790
Denseco 124,14 loĝ./km²
Fondita 1840
 - statuto 18-an de februaro 2002
Urbestro Jean Tremblay
Horzono UTC (UTC-5)
 - somera tempo UTC (UTC-4)
Poŝtkodo G7(B,G-H,J-K,N,S-T,X-Z), G8A
Telefona antaŭkodo +1 418
Situo enkadre de Kanado
Situo enkadre de Kanado
Situo enkadre de Kanado
Situo enkadre de Kebekio
Situo enkadre de Kebekio
Situo enkadre de Kebekio
Situo enkadre de Nord-Ameriko
Situo enkadre de Nord-Ameriko
Situo enkadre de Nord-Ameriko
Vikimedia Komunejo: Saguenay City
Retpaĝo: www.ville.saguenay.qc.ca

Geografio redakti

Saguenay situas ambaŭflanke de la rivero Sagano, kie subaĵo de la Laŭrenca tabulo kreas iom pli mildan klimaton ol la subarktikaj ĉirkaŭaĵoj.

Demografio redakti

(Institut de la Statistique du Québec, 2006)

  • Popoldenseco (2006): 127.0 loĝantoj/km²
  • Loĝantaro (2006): 144 250 loĝantoj
  • Interregiona migrado (2005-2006): -742 enloĝ.
  • Antaŭvidata loĝantarŝanĝo 2026/2001: - 12.7%
  • Laboristoj 25-64 jaraĝaj (2004): 56 516
  • Labornivelo, 25-64 jaraĝuloj (2004): 68.5%
  • Meza enspeznivelo de laboristoj 25-64 jaraĝaj (2004): po 39 723 $
  • Proporcio de familioj kun malalta enspezo (2004): 8.1 %
  • Persona enspezo (2005): po 28 415 $
  • Tuta valoro de konstruaĵoj pri kiuj permesiloj donataj (2006): 187 305 000 $
  • Meza taksita valoro de unufamiliaj domoj (2006): po 98 592 $
  • Denaska lingvo : franca (99 %)

Historio redakti

La urbo kreiĝis la 18-an de februaro 2002 per la kunigo de la urboj Chicoutimi, Jonquière, La Baie kaj Laterrière, la municipoj Lac-Kénogami kaj Shipshaw kaj parto de la kantono Tremblay.

Etimologio redakti

La nova urbo nomiĝas laŭ la apuda rivero Sagano kaj la tradicia regiono Saganio (le Saguenay) de kiu ĝi estas la populacio-centro.

Politiko redakti

La aktuala urbestro nomiĝas Jean Tremblay, kiu estis urbestro de Chicoutimi antaŭ la kunigo. La urbo dividiĝas en tri arondismentoj: Chicoutimi, Jonquière kaj La Baie. Administre, ĝi estas la ĉefurbo de la kebekia regiono Saganio–Sankt-Johan-Lagio.

Edukado redakti

Saganurbon servas du Cégep-oj (antaŭ-universitataj kolegioj), en Jonquière kaj en Chicoutimi, kaj la Universitato de Kebekio ĉe Chicoutimi, branĉo de la provinca Universitato de Kebekio. Pluraj aliaj universitatoj havas kampusojn en Saganurbo, interalie la Universitato de Ŝerbruko kaj la École nationale d'administration publique.

Industrio redakti

La ekonomio plejparte baziĝas je la unua transformo de naturaj rimedoj, aparte papero (Abitibi-Consolidated) kaj aluminio (Alcan). La urbo ankaŭ havas plurajn hidroelektrajn centralojn.

La industria ekonomio lastatempe suferis pro fermo de paper-fabrikoj fare de Abitibi-Consolidated en 2005.