Mi elektis la nomon Illuminatus honore al la samtitola verko de Robert Anton Wilson, kiu iniciatis mirindan disvastigadon de ideo.

Ĝis hodiaŭ certaj homoj kredas, ke sekreta grupo sub la nomo «Illuminati» provas kontroli la teron. Ĉiuj, krom la esperantistoj, estas suspektitaj, esti parto de tutmonda konspiro. Kial ne la esperantistoj? Inter ili estas judoj, framasonistoj, socialistoj kaj komunistoj, kiuj estas centraj agantoj de la konspiro. Kiun rolon havas la katolika eklezio, kies mano estas ĉie sentebla en la esperantista medio? Aŭ ĉu necesas serĉi tute alie, ĉe strangaj religiaj grupoj, kaj sektoj, kiuj strebas al influo.

Kiam ĉiuj homoj parolas la saman lingvon la kontrolo estos pli simpla. La celo de la «Illuminati» tial ankoraŭ ne estas atingata, sed per helpo de Esperanto atingebla.

2009-a aldono redakti

Kontribuante al Vikipedio dum certa tempo, mi konstatis, ke tie regas freneza emo esperantigi proprajn nomojn. Ne estas granda helpo al iu fremdulo, se urbo, strato aŭ vidindaĵo ne havas la nomon, kiu estas skribita sur mapo aŭ la koncerna ŝildo. Esperantlingvaj mapoj estas tre maloftaj kaj tial ne multe helpas.

Ĉi tiu sinteno estas por mi speco de vortomagio, do esotera metodo, per kiu oni kredas regi la mondon. Primitivaj popoloj eĉ kredas, ke ili povas akiri la kontrolon pri estaĵo, se ili konas la "veran" nomon. Komparu la germanan fabelon Rumpelstilzchen.

Mirinde aperas titoloj de filmoj, kiuj definitive ne ekzistas en Esperanto kun esperantlingva titiolo, kutime hazarde elektita laŭ la orginala lingvo. Vilaĝoj, kies teron neniam tuŝis la piedo de Esperantisto, akvovojoj, kiujn neniu konas, ktp. Estas malsano pli terura ol la ita/ata - problemo.