Ruĝa franĉipano

planta specio
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Ruĝa franĉipano
Red frangipani by SE.jpg
Biologia klasado
Regno: plantoj Plantae
Subregno: trakeofitoj Tracheophyta
Superdivizio: spermatofitoj Spermatophyta
Divizio: angiospermoj Angiospermae
Klaso: dukotiledonoj Magnoliopsida
Genro: plumerio Plumeria
Specio: ruĝa franĉipano plumeria rubra
Aliaj Vikimediaj projektoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Ruĝa franĉipanoruĝa plumerio, latine Plumeria rubra, estas decidua plantospecio apartenanta al la genro plumerio. Origine apartenanta al Meksiko Mezameriko, Kolombio kaj Venezuelo, ĝi estis vaste kultivata en subtropikaj kaj tropikaj klimatoj tutmonde kaj estas populara ĝardena kaj parka planto, krom uzata en templo kaj tombejo. Ĝi kreskas kiel disvastiĝanta arbo ĝis 7-8m (23-26 ft) alta kaj larĝa, kaj estas plena de bonodoraj floroj de nuancoj de rozkolora, blanka kaj flava dum la somero kaj aŭtuno.Plumeria rubra estis unu el la multaj specioj priskribitaj unue de Karolo Lineo, kaj aperis en la eldono de Species Plantarum en 1753. Ĝia specifa epiteto devenas de la latina ruber "ruĝa". La epitetoj acuminata, acutifolia kaj lutea vidiĝas, sed tiuj estas malvalidaj.

Oftaj nomojRedakti

La komuna nomo devenas de itala nobela familio Frangipani, kies iu markizo en la 16-a jarcento elpensis plumerian parfumitan parfumon. La genra nomo honorigas Charles Plumier kiu estis franca monaĥo de la franciskana ordeno kaj botanikisto.

En Meksiko la komuna nomo estas cacaloxóchitl aŭ cacaloxúchitl. La nomo venas de la Naŭatla lingvo kaj signifas "korva floro". La ruĝa plumerio aŭ franĉipano estis deklarita la nacia floro de Nikaragvo en 1971, kie ĝi estas konata kiel sacuanjoche. En la hispana, franĉipano estas ankaŭ nomata alhelí, alhelí cimarrón kaj suche. La termino melia estas havaja. En la Kuk-Insuloj, ĝi estas konata kiel tipani. Ĝi estas kultivata vaste en sudaj kaj okcidentaj partoj de Barato, kie ĝi estas nomita champa aŭ derivaĵo de ĝi kiel ekzemple chaaphaa, champige ktp. Ĝi ankaŭ estas nomata champa en Pakistano. En Kamboĝo ĝi ricevas la nomojn châmpéi krahâm (ankaŭ latinliterigita kiel krahom, kun la signifo 'ruĝa'), aŭ châmpéi slük sruëch, dum la franca termino por la specio estas frangipanier à fleurs rouges. En Srilanko, ĝi estas konata kiel araliya en la Sinhala lingvo. Ĝi estas konata sub multaj nomoj en Brazilo, inkluzive de jasmim-de-caiena, jasmin-do-pará, kaj jasmin-manga. Alia nomo, kiun ĝi havas en la portugala lingvo estas flor-de-Santo-Antônio. En Mjanmao, ĝi estas nomata mawk-sam-ka, mawk-sam-pailong kaj sonpabataing. En Ĉinio, ĝi havas la komunan nomon ji dan hua, kaj en Usono, ĝi estas nomata nosegay.

PriskriboRedakti

Franĉipano apartenas al la familio de apocinacoj kaj kreskas kiel ampleksa arbedo aŭ malgranda arbo ĝis alteco de 2-8m (5-25 futoj) kaj simila larĝo. Ĝi havas dikan sukan trunkon kaj kolbasosimilajn obtusaj branĉojn kovritajn per maldika griza ŝelo. La branĉoj estas iom rompiĝemaj kaj kiam rompitaj, eligas blankan latekso, kiu povas agaci la haŭton kaj mukozojn. Ĉi tiu latekso trovita en la tigo de la plantoj estas fakte venena sed ne mortiga krom se ĝi troviĝas en grandaj kvantoj. La grandaj verdaj folioj povas atingi longecon de 30 ĝis 50 centimetroj longaj kaj estas aranĝitaj alterne kaj buligitaj ĉe la fino de la branĉoj. ili tendencas esti pli malgranda en kultivado. Iliaj folioj estas deciduaj, falantaj en la pli malvarmaj monatoj de la jaro. La floroj estas finaj, aperantaj ĉe la finoj de branĉoj dum la somero. Ofte abundaj kaj tre elstaraj, ili estas forte bonodoraj, kaj havas kvin petalojn. La floroj elliberas sian bonodoron matene kaj vespere. Ĉi tiu bonodoro similas al tiu de rozo, citruso kaj cinamo. La koloroj iras de la ordinara rozkolora ĝis blanka kun nuancoj de flava en la centro de la floro. Komence tubformaj antaŭ ol malfermiĝi, la floroj havas diametro de 5-7,5 centimetroj, kaj nur malofte produktas semon - 20-60 flugilhavaj semoj estas en kapsulo de 17,5 centimetroj. La fruktoj estas cilindraj kapsuloj, kiuj malofte troviĝas en kultivado.

Sinonimoj [1]Redakti

  • Plumeria acuminata W.T.Aiton
  • Plumeria acutifolia Poir.
  • Plumeria angustifolia A.DC.
  • Plumeria arborea Noronha
  • Plumeria arborescens G.Don
  • Plumeria aurantia Lodd. ex G.Don
  • Plumeria aurantia Endl.
  • Plumeria aurantiaca Steud.
  • Plumeria bicolor Ruiz & Pav.
  • Plumeria carinata Ruiz & Pav.
  • Plumeria conspicua G.Don
  • Plumeria gouanii D.Don ex G.Don
  • Plumeria incarnata Mill.
  • Plumeria incarnata var. milleri (G.Don) A.DC.
  • Plumeria jamesonii Hook.
  • Plumeria kerrii G.Don
  • Plumeria kunthiana Kostel.
  • Plumeria lambertiana Lindl.
  • Plumeria loranthifolia Müll.Arg.
  • Plumeria lutea Ruiz & Pav.
  • Plumeria mariaelenae J.F.Gut. & J.Linares
  • Plumeria megaphylla A.DC.
  • Plumeria mexicana G.Lodd.
  • Plumeria milleri G.Don
  • Plumeria mollis Kunth
  • Plumeria northiana Lodd. ex G.Don
  • Plumeria purpurea Ruiz & Pav.
  • Plumeria rubra var. acuminata (W.T.Aiton) R.S.Rao & Balamani
  • Plumeria rubra f. acutifolia (Poir.) Woodson
  • Plumeria rubra f. lutea (Ruiz & Pav.) Woodson
  • Plumeria rubra f. tricolor (Ruiz & Pav.) Woodson
  • Plumeria rubra f. typica Woodson
  • Plumeria tenuifolia Lodd. ex G.Don
  • Plumeria tricolor Ruiz & Pav.

Disvastigado kaj vivmedioRedakti

La indiĝena teritorio de franĉipano etendiĝas de centra Meksiko suden tra Mezameriko ĝis Kolombio kaj Venezuelo en Sudameriko. Ĝi estas kultivata en la tropikaj regionoj de la mondo, kaj estas eble naturigita en iuj partoj de Barato. Pli specife, ruĝa franĉipano estas kultivata en la malaltaj teroj kaj la jungaoj en Bolivio, kaj la marbordaj Andaj regionoj de Ekvadoro, kaj la amazoniaj kaj andaj regionoj de Peruo, kie ĝi vivas en damaĝitaj areoj. Ruĝa franĉipano estis enkondukita en multajn landojn kaj insulojn, inkluzive de Sud-Afriko, Jemeno, Ĉado kaj Burundo. Ĝi troviĝas kreskanta ĉie en Mjanmaa Unio krom en tre malvarmetaj montregionoj. Ĝi estis enkondukita kaj en Ĉinio kaj Pakistano kaj estis naturigita en la regionoj Analamanga kaj Betsiboka de Madagaskaro. Ĝi estas apartenanta al la Departemento Antioquia en Kolombio, kaj estas distribuata en landoj kiel Kostariko, Nikaragvo, Gvatemalo, Meksiko, Salvadoro, Belizo, kaj Honduro, kune kun Karibio. Ĝi ankaŭ estas vaste kultivata en Panamo, samkiel en tuta Brazilo. P. rubra ĝenerale estas en varmaj kaj ŝtonaj areoj kun seka ĝis modera pluvado. Ili povas pluvivi en lokoj kun elstaraj sekaj sezonoj, kie ili povas flori sur la nudaj branĉoj, aŭ en pli humidaj kondiĉoj, kie ili povas resti ĉiamverdaj. Ĝi troveblas ankaŭ en rokaj arbaroj, montaj deklivoj, kaj eĉ foje sur ebenaĵoj aŭ savanoj. Ĝi okupas altojn de 500 ĝis 1000 metroj sed troveblas ĝis altoj de 1500 metroj.

KultivadoRedakti

La specio estas kultivata ĉirkaŭ la mondo en subtropikaj kaj tropikaj klimatoj. En Aŭstralio, ĝi estas vaste vidata en kultivado en Sidnejo kaj Perto kaj pli varmaj senfrostaj klimatoj pli norde. En la kontinenta Usono, ĝi toleras USDA-rezistajn zonojn 10B ĝis 11 (suda marborda Kalifornio kaj la suda pinto de Florido). Ĝi ankaŭ kreskas en Havajo ĝis alteco de 2000 m. La planto toleras plej diversajn grundojn, de acida al alkala kaj sableca ĝis argileca, kaj kreskas plej bone en seka ĝis meza humido, bone drenitaj grundoj en plena suno kaj floros tra la plej granda parto de la jaro en tropikaj areoj. Ili ne kreskas bone en malsekaj grundoj kaj en areoj kun temperaturoj sub 50 gradoj farenhejtaj dum la vintraj sezonoj, la plantoj ĉesos florado kaj ellasos siajn foliojn. Establitaj plantoj ankaŭ tre toleras salon kaj eĉ salajn ŝarĝitajn ventojn. Vaste haveblaj en arbokulturejoj, franĉipanoj facile disvastiĝas per fortranĉoj de branĉoj (stikado) prenitaj en pli malvarmaj monatoj kaj lasitaj sekiĝi por semajno aŭ pli. Krom ĝardenoj kaj plantado de stratoj kaj parkoj, franĉipanoj estas plantitaj en temploj kaj tombejoj.

Ruĝa plumerio estas grava kultivaĵo en Havajo, kun pli ol 14 milionoj da floroj venditaj por esti uzataj en girlandoj tie en 2005. [16] En moderklimataj areoj P. rubra devas esti kultivata sub vitro, en granda ŝirmejo aŭ simile, ĉar ĝi ne toleras temperaturojn sub 10 ° C (50 ° F). Tamen ĝi povas esti metita ekstere en ŝirmita suna loko dum la someraj monatoj. Iuj elektoj estas kultivado de hibridoj inter la specio P. rubra kaj Plumeria obtusa; tiuj havas pli rondajn ol pintajn foliojn kaj malpli probable estas deciduaj. La blanka kaj flava kulturvario "Singapuro" floras tutjare en Havajo. Coleosporium plumeriae, konata kiel plumeria rusto aŭ franĉipana rusto, estas fungo kiu atakas junajn foliojn de P. rubra. Ĝi kaŭzas brunetan aŭ oranĝan pulvoran kovraĵo aŭ veziketojn sur folioj. Ĝi estis observata en Havajo kaj la orienta marbordo de Aŭstralio. Ĝi unue estis rekonita de la franca fungologo Narcisse Théophile Patouillard sur la insulo Gvadelupo en la orienta Karibio en 1902, kaj atingis Tajvanon antaŭ 2005.

UzojRedakti

La USDA-forstista servo listigas ruĝan franĉipanon kiel venenan planton kaj avertas kontraŭ tuŝado aŭ manĝado de iu ajn parto de la planto. En Kamboĝo, kiel ĉe aliaj specioj de plumerio, floroj de ruĝa franĉipano estas uzataj por kolĉenoj, kiel oferoj al diaĵoj aŭ kiel ornamado por ĉerkoj. La folioj de la specio estas uzataj por prizorgi ulcerojn kaj fariĝas trankviligaj infuzaĵoj. [10] La floroj kaj ŝelo de ĝi estas uzataj ankaŭ en tradicia ĉina medicino en kuracado de febro, bacila disenterio, kokluŝo ktp.

Ruĝa franĉipano posedas fulvuplumerinon, antibiotiko, kiu malhelpas la multobligado de mycobacterium tuberculosis kiu kaŭzas ftizon. La planto ankaŭ montriĝis kontraŭfunga, kontraŭvirusa, kontraŭdoloriga, kontraŭspasma kaj hipoglikemia. Ruĝa franĉipano ankaŭ estas raportita enhavi agoniadinon, plumieridon, plumeran acidon, cerotinan acidon kaj lupeolon, kaj la tigo posedas alkaloidon nomitan triterpinoido. Oni scias, ke la planto antaŭenigas digestadon kaj ekskrecion, kune kun spiraj kaj imunaj funkcioj. La suko de la planto estas uzata kiel laksigilo kaj estas kuracilo por stomakaj ŝvelado kaj doloroj. La ŝelo laŭdire estas puriga kaj ankaŭ estas uzata por veneraj ulceroj. La floroj povas esti boligitaj en akvo aŭ suko kaj transformitaj en salaton por antaŭenigi intestan funkciado, urinfluon, kaj por kontroli gason kaj mukon. La floroj ankaŭ estas uzataj por trakti astmon.

Sur la insulo Molokajo en la Havajaj Insularoj, ruĝa franĉipano estas kultivata por produkti kolajn girlandojn (leis). Ankaŭ oni kutimas produkti parfumitan oleon en multaj pacifikaj insuloj, inkluzive en Havajo. La floroj kutime uzatas por odorigi kokosan oleon. La ŝelo enhavas malfortajn purpurkolorajn striojn kaj la ligno estas malmola kaj kompakta kun tre fajna teksturo,facile polurigebla. Ruĝa franĉipano estas la nacia floro de Nikaragvo, kie ĝi estas konata sub la loka nomo "sacuanjoche". Ĝi ankaŭ estas la vilaĝa floro de Asan-Maina sur Gvamo.

ReferencojRedakti

  1. Plumeria rubra L." Plants of the World Online, Britio

Vidu ankaŭRedakti