Jungaoj

Regiono en la Andoj (Peruo, Bolivio)

Jungaoj (hispane Yungas) estas regiono el du longetendiĝantaj valoj, kiuj situas paralele al orienta rando de Reĝa Kordilero (hispane Cordillera Real) kaj formas la transiron inter la altebenaĵoj de Andoj (super 4000 m) kaj la tropikaj ebenaĵoj de la Amazono-tropika pluvarbaro (ĉ. 500 m). La Jungaoj konstituas plilongigan areon de arbaroj laŭlonge de la orienta deklivo de Andoj ekde sudorienta Peruo tra centra Bolivio ĝis norda Argentino. Jungaoj estas ankaŭ konsiderataj kiel tipon de tropika vegetaĵaro, transiran inter tiuj de la altaĵaj Andoj kaj de la orientaj arbaroj.

Jungaoj
naturregiono [+]

LandojPeruo, Bolivio
Vikimedia Komunejo:  Yungas [+]
vdr
La Yungas-vojo, malsupren irante en la humidan arbaron.

Priskribo redakti

La jungaaj arbaroj estas ekstreme diversaj, variante de humida malaltaĵa arbaro ĝis ĉiamverda nubarbaro. La tereno konsistas el valoj, montaraj fluejoj kaj riveroj, estas ekstreme kruda kaj varia, kontribuante al ekologia diverseco kaj riĉeco. Kompleksa mozaiko de biotopoj estas trovita laŭ ŝanĝiĝantaj latitudo kaj altitudo. Estas altaj niveloj de biodiverseco kaj specia endemiismo tra la jungaaj ekoregionoj. Multaj el la arbaroj estas ĉiamverdaj, kaj la jungaoj de sudaj Andoj entenas ĉion kioj povas esti la lastaj ĉiamverdaj arbaroj, estiĝintaj dum la glaciepoko.

La klimato estas pluveca, humida, kaj varma (Yungas estas ajmara por "varmaj landoj").

Ekoregionoj redakti

 
Jungaa pluvarbaro en Provinco Tucumán, Argentino.

La Monda Natur-Fonduso estas limdifininta tri jungaajn ekoregionojn kiuj situas en la centr-anda ekoprovinco de la neotropisa ekozono. La plej norda estas nomata peruaj jungaoj; ĝi tute situas ene de Peruo kaj etendiĝas sur kvazaŭ la tuta longeco de la lando. La boliviaj jungaoj troviĝas sude, plejparte en Bolivio sed inkludas parton de suda Peruo. Inambari-Rivero konstituas la limon inter la peruaj jungaoj kaj la boliviaj jungaoj ĉar la jungaoj norden kaj suden de la rivero havas diferencajn ekologiajn karakterzojn. La sud-andaj jungaoj komenciĝas en suda Bolivio kaj kontinuas en Argentinon. La sud-andaj jungaoj estas regiono de humida arbaro inter la pli seka Granda Ĉako oriente kaj la sekaj, alt-altitudaj punaaj herbejoj okcidente.

La tutmondaj 200-unuo, nomata "centr-andaj jungaoj", konsistas el la tri ekoregionoj nomataj ĉi-supre.

Flaŭro kaj faŭno redakti

 
La nova Yungas-vojo, kiel oni vidas ĝin ekde Coroico.

La flaŭro de la subtropika nubarbaro de la Jungaoj ĉefe konsistas el Schinus molle, Furcraea, Furcraea andina, Hylocereus kaj Echinopsis peruviana. La kokao-planto estas enkondukita en tiu regiono same kiel Uncaria tomentosa. La plej allogaj ejoj de tiu varma refreŝiga regiono estas siaj orkidaj arbaroj kaj belegaj valoj. La faŭno de la Jungaoj estas karakterizita de Longvosta mokbirdo (Mimus longicaudatus) [1][2].

Homa uzado redakti

En la frua 20-a jarcento, la regiono estis ĉefa resurso de gumo kaj kinino. Nuntempe, kafo, citruso, kaj kokao estas gravaj kulturoj. Oni kultivas hejmajn plantojn kiaj kanistelon (Pouteria campechiana), lukumon (Pouteria lucuma), ĉerimolion (Annona cherimola), guavon (Psidium guajava) kaj avokadon (Persea americana).

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. hispane Pulgar Vidal, Javier 1979 : Geografía del Perú; Las Ocho Regiones Naturales del Perú. Edit. Universo S.A., Lima, First Edition (his dissertation of 1940): Las ocho regiones naturales del Perú, Boletín del Museo de historia natural „Javier Prado“, n° especial, Lima, 1941, 17, pp. 145-161.
  2. hispane Benavides Estrada, Juan 1999 : Geografía del Perú 2do año de Secuandaria. Lima: Escuela Nueva

Eksteraj ligiloj redakti