Birmo

lando en sudorienta Azio, inter Bangladeŝo, Barato, Ĉinio, Laŭujo, kaj Tajlando, bordanta la Bengalan Golfon
(Alidirektita el Mjanmaa Unio)

Mjanmao (birme မြန်မာ, prononco [mjəmà], laŭ la angla formo de la oficiala nomo laŭ la aktuala reganta junto ekde 1989 kaj laŭ UN; eventuale, malpli ofte, ankaŭ Mjanmaro) aŭ Birmo (oficiala nomo ĝis 1989, daŭre rekomendata de la Akademio de Esperanto kaj plu la ordinare uzata nomo en Esperanto), estas lando en Sud-Orienta Azio. Ĝi landlimas Baraton, Bangladeŝon, Laoson, Ĉinion kaj Tajlandon kaj havas proksimume 2 000 km da marbordo sude.

Mjanmaa Unio
Pyidaungzu Myanma Naingngandaw
Pyidaungsu Myanma Naingngandaŭ

Detaloj Detaloj
Nacia himno: Kaba Ma Kyei
Ĝis la fino de la mondo
Situo
suverena ŝtatolandorespubliko
Bazaj informoj
Ĉefurbo Naypyidaw
Oficiala(j) lingvo(j) birma lingvo
Uzata(j) lingvo(j) Birma/Mjanmaa lingvo (65%)
107 gentaj lingvoj[1]
Plej ofta(j) religio(j) Budhismo (89%)
Kristanismo (4%)
Islamo (4%)
Areo 676 578 km²
- % de akvo 3,06 %
Loĝantaro 48 798 000 (2007, takso) (2017)
Loĝdenso 75 loĝ./km²
Loĝantoj Bamaroj
Horzono +6.30
Interreta domajno mm
Landokodo MMR
Telefona kodo 95
Plej alta punkto Hkakabo-razi
Plej malalta punkto Hinda Oceano
Politiko
Politika sistemo Militista junto
Ŝtatestro prezidanto Tein Sein
Ĉefministro ne plu ekzistas ekde 2011
Nacia tago 4-a de januaro
Sendependiĝo 4-a de januaro 1948 (de Britio)
Ekonomio
Valuto Birma kjato (MMK)
Esperanto-movado
Landa E-asocio -
vdr

La landon regas militista reĝimo ekde 1962 kaj ne okazis parlamentaj balotadoj de 1990, kiam la nuna militista junto malvenkegis en ili, ĝis 2010. La registaro ne obeis la rezulton de la balotado, daŭrigis sian agadon kaj malliberigis la alipartianojn kiel la Nobelpremiiton pri Paco Aung San Suu Kyi. Post 17 jaroj, en 2007 la Militista Junto kontraŭstaris popolan protestadon, estratan de budhismaj monaĥoj. Kapitalismaj okcidentaj landoj subtenis la ribelon. Ĉinio estas ĉefa ekonomia partnero de Birmo (vidu sube Ekonomio). En 2010 tamen okazis ĝenerala balotado, kiun gajnis la partio Unia Solidara kaj Evolua Partio, subtena al la junta reĝimo: La 4-an de februaro 2011 la ĝistiama ĉefministro Tein Sein iĝis ŝtatprezidento kaj per tiu elekto formale finiĝis la junta reĝimo, kvankam pluregas la samaj homoj.

Bazaj informoj redakti

  • Landkodo: MM.
  • Esperanto-nomo: [a] Mjanmao, Mjanmaro
  • Nacia nomo: Myanma Neinang.
  • Areo: 676.600 kv.km.
  • Politika sistemo: militista reĝimo.
  • Ŝtatestro: gvidanto de ŝtata konsilio Than Shwe (1992).
  • Adm. divido: 7 regionoj kaj 7 ŝtatoj.
  • Ĉefurbo: PyinmanaNaypyidaw.
  • Urboj: RangunoJangono (3.662 mil), Mandalay (417 mil), Basejn (356 mil).
  • Loĝantaro: 45.106 mil (1995), inter ili 68% birmanoj, 9% ŝanoj, 7% karenoj, 3% ĉinoj, 13% aliaj.
  • Ŝtatlingvo: birma
  • Parollingvoj: karena, ŝana, kaĉina, mona, ĉina.
  • Kredantoj: budhistoj.
  • Eksporto: rizo, kaŭĉuko.
  • Organizoj: UNO (1948)

Urboj redakti

La plej granda urbo de la lando, kun 4 477 782 loĝantoj (en 2005) estas Ranguno, kiu ĝis novembro 2005 estis la ĉefurbo de la lando.

Ekde decembro 2005, la administracioj estis translokigitaj al la nova ĉefurbo Nepjido[2], kiu situas ĉirkaŭ 320 km norde de Ranguno. La 6-an de februaro 2006 la translokigo de ĉiuj ministerioj estis oficiale finita. La nova ĉefurbo estas malpermesita al civiluloj kaj eksterlandanoj kaj estis oficiale nomita Naypyidaw (reĝa urbo) la 22-an de marto 2006.

Aliaj grandaj urboj estas Mandalajo, Molamjajn, Bago, Patejn, Taunĝi.

Nomo-ŝanĝoj redakti

La reĝimo volis en 1988 liberiĝi de ĉiuj referencoj al la kolonia epoko kaj tial ili decidis ŝanĝi la nomon de la lando al Mianmao. Ankaŭ urboj kaj riveroj ricevis novan nomon. Rangoon estis rebaptita en Yangon, Pagan fariĝis Bagan kaj la rivero Irrawaddy (Irivadio) fariĝis la rivero Ayeyarwady (Ajejarvadio). Jen la ĉefaj nomŝanĝoj[3]:

Birma/Burma/Birmo → Myanmar/ Mjanmao/ Mianmaro[4]/ Mjanmaro

Rangoon / RangunoYangon

Pagan/Pegu → Bagan / Bago

Akyab → Sittwe

Amherst → Kyaikkami

Arakan → Rakhine

Bassein → Patejn

Maymyo → Pyin U Lwin

Moulmein / Mulmejn →  Mawlamyine / Molamjajn

Myohaung → Mrauk U

Pegu → Bago

Prome → Pyay

Sandoway → Thandwe

Syriam → Thanlyin

Yaunghwe → Nyaung Shwe

Rivero Irrawaddy/Rivero Irovadio → Rivero Ayeyarwady / Rivero Ajejarvadio

Rivero Salween → Rivero Thanlwin

Rivero Sittang → Rivero Sittoung

TennasserimTanintharyi

Espererantigo de la nomoj redakti

En ĉiu lingvo estas disputo pri la landanomo, kiu estu devena de aŭ "Bama" (bazita sur "Bamar", la nomo de la plej granda etno en la lando) aŭ de "Myanma".

La plej konata esperantigo de "Bama" estas "Birmo".

Ebloj de la esperantigo de "Myanma" estas "Mianmo" aŭ "Mjanmao"[5] aŭ "Mianmaro"[4] aŭ "Mjanmaro"

Tamen, iuj teorie uzas la formon "Birmujo" (aŭ "Mjanmujo").[6][7] Povus anstataŭigi la diron

"el ĉiuj birmoj nur 69% estas la etno nomata Bamar en Birmo"
-> "el ĉiuj birmujanoj nur 69% estas birmoj". Tia ŝanĝado oficiale estis farita por la landonomo "Vjetnamio" (el "Vjetnamo") per la Akademio de Esperanto en 1

Historio redakti

Birmo estis parto de la ampleksega Imperio de Britio kiel Brita Birmo post la lasta reĝo Thibaw Min ĝis la Dua Mondmilito.

La Birma Kampanjo estis serio de bataloj en Brita Birmo, en la Pacifika Fronto de la Dua Mondmilito, ĉefe inter fortoj de la Brita Imperio kaj Ĉinio, kun subteno de Usono, unuflanke, kontraŭ la invadantaj fortoj de la Japana Imperio, Tajlando, kaj la Hindia Nacia Armeo. Britaj fortoj estis ĉirkaŭ 1 000 000 kaj venis ĉefe el Brita Hindio, kun aliaj koloniaj trupoj, kaj pli malgrandaj nombroj de teraj kaj aeraj fortoj el aliaj kolonioj. La Birma Sendependiga Armeo (konata al Aliancanoj kiel "Birma Perfida Armeo") estis trejnita de la japanoj kaj faris la dekomencajn atakojn kontraŭ fortoj de la Brita Imperio. Ĉiuflanke pereis po pli ol 200 000 homoj.

La Birma Vojo estis vojo kiu ligis Birmon kun la sudokcidento de Ĉinio. Ĝi estis konstruita dum Birmo estis Brita kolonio por sendi liverojn al Ĉinio dum la Dua Ĉin-Japana Milito.

En 1947 estis mortigita la generalo Aŭng San, patro de Aŭng San Suu Kyi, kiu ĝis tiam klopodis bridi la diferencojn inter birmanoj; post la sendependiĝo en 1948 ekis malfacila epoko ĝis la puĉo de 1962, de kiam la militistoj kontraŭstaris arde la minoritatojn, el kiuj multaj rifuĝis en Tajlando kaj aliaj najbaraj landoj.

La 8-an de aŭgusto 1988, civitanoj en Mjanmao surstratiĝis por renversi la subpreman socialisman militreĝimon de la diktatoro Ne Win, kiu regis la landon per fera pugno ekde 1962[8].

Ne okazis parlamentaj balotadoj ekde 1990, kiam la nuna militis,ta junto malvenkegis en tiuj balotoj. La registaro ne obeis la rezulton de la balotado, daŭrigis sian agadon kaj malliberigis la alipartianojn interalie Aung San Suu Kyi, Nobelpremiiton pri Paco.

La Safrana Revolucio estis sinsekvo de ekonomiaj kaj politikaj protestadoj kaj surstratiĝoj, kiuj okazis en Birmo dum aŭgusto, septembro kaj oktobro 2007. La protestadojn kaŭzis la decido de la nacia militista registaro forigi la subvenciojn de la vendoprezoj de benzino.

Geografio redakti

Birmo, kio ampleksas ekde malalta Himalajo norde ĝis la duoninsulo de Malako sude, havas okcidente la marbordon de golfo de Bengalo, kaj proksime la montaron Arakan. Montarĉenoj estas plej altaj norde kun plej alta altaĵo en monto Hkakabo Razi (5.967 m), en montaro Gaoligong. Estas en la lando multaj neaktivaj vulkanoj. Montarĉenoj, situantaj en direkto de norde suden, izolas la terkulturajn ebenaĵojn de la riveroj Ĉindvino, Iravadio, Sittango kaj Salŭeno. Alia grava rivero kiu trapasas la landon estas Mekongo.

La klimato estas varia, ĉefe varme tropika, kun meza temperaturo de 25 . La somera musono estas rigora kaj kaŭzas multajn pluvojn.

Biogeografie la lando troviĝas en la hindoĉina ekoprovinco de la orientaliso laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF).

Vidu artikolojn Nordbirmaj mezvarmaj arbaroj kaj Orient-himalajaj foliaj kaj koniferaj arbaroj.

Administrado redakti

No. Ŝtato/Regiono Distriktoj Municipoj Urboj Subdistriktoj Vilaĝaroj Vilaĝoj
1 Kaĉino 3 18 20 116 606 2630
2 Kajaho 2 7 7 29 79 624
3 Kajino 3 7 10 46 376 2092
4 Ĉin (subŝtato) 2 9 9 29 475 1355
5 Sagainga Regiono 8 37 37 171 1769 6095
6 Tanintaria Regiono 3 10 10 63 265 1255
7 Bagoa Regiono 4 28 33 246 1424 6498
8 Magvaja Regiono 5 25 26 160 1543 4774
9 Mandalaja Regiono 7 31 29 259 1611 5472
10 Ŝtato Mon 2 10 11 69 381 1199
11 Ŝtato Raĥine 4 17 17 120 1041 3871
12 Jangona Regiono 4 45 20 685 634 2119
13 Ŝtato Ŝan 11 54 54 336 1626 15513
14 Iravadia Regiono 6 26 29 219 1912 11651
Totalo 63 324 312 2548 13742 65148

Ekonomio redakti

 
Birma kamparano vestita per tipa longjio

La ekonomia stato de Birmo estas malstabila. Terkulturado estas la ĉefa resursofonto por la landa ekonomio; ĝi okupas preskaŭ 2/3 de la labora loĝantaro kaj kontribuas je 40 % al la Malneta Enlanda Produkto. La ĉefa produkto estas rizo, kio okupas preskaŭ duonon de la kultivebla tero. Ceteraj produktoj (kotono, arakido, kaŭĉuko, teo) estas duarangaj. Gravas ankaŭ la produktado de [papavo]], ĉefe en la tiel nomata ortriangulo, angulregiono ĉe la limoj inter Birmo, Laoso kaj Tajlando.

La forsta ekspluatado estas intensa: Birmo okupas la unuan lokon monde pri produktado de tektono kaj oni vendas tiun produkton ĉefe al Ĉinio por mebloindustrio kaj konstruado; tio estas kialo de danĝera senarbarigo de la tuta lando. La industria sektoro, antikveca, trapasas malfacilan situacion pro manko de investado, spite al la klopodoj de la ŝtato por allogi fremdajn kapitalojn. Petrolo jam ne estas tiom grava, sed Ĉinio planas konstrui petroldukton el birma haveno Akjabo tra la tuta lando ĝis la suda ĉina urbo Kummingo; tio helpos la petroltransporton el Mezoriento al Ĉinio sen trapasi la danĝeran markolon Malako. Turismo komencis pro ekzotismo de la lando allogi vizitantojn, sed la malfacila politika situacio bremsas ties disvolviĝon.

La ĝenerala situacio de grandega malriĉeco favoras la pliampleksiĝon de koruptado kaj de la kontrabando kaj de la nigra merkato.

Loĝantaro redakti

Birmo estas arego de 135 etnaj grupoj, kiuj parolas ĉirkaŭ 60 lingvojn. Tia konsisto endanĝerigas la politikan stabilon de la lando, ĉefe ĉar la birmanoj estas plimulto kun 68 % ĝis maksimume 70 % de la preskaŭ 53 milionoj da loĝantoj. Ili okupas la centrajn fruktodonajn ebenaĵojn de la valo de la rivero Iravadio kaj la ĉefajn postenojn en politiko kaj ekonomio.

Tamen la riĉaj regionoj pri oleo, gaso, tektono kaj jado estas loĝejo de minoritatoj, kiuj ne tiom ricevas de la landa reĝimo. Britoj dum kolonia epoko helpis tiujn kontraŭstarojn por pli facile regi la landon kaj malfortigi la povon de la birmanoj (aŭ 'bamaroj').

Ekzemple Karenoj estas grupa nomo por popoloj, vivantaj en suda Birmo en triba sistemo kaj parolantaj ŝino-tibetajn lingvojn. Ili ne formas unuecan grupon, ili diferencas etne, lingve, religie aŭ ekonomie. Laŭ unu tradicia diferencigo ekzistas blankaj kaj ruĝaj karenoj. Kotulio (angle transliterata Kawthoolei) estas nomo uzata de la karenoj kaj ilia sendependiĝa movado la Karena Nacia Unio (KNU) por nomi la ŝtaton, kiun la KNU celas starigi en Birmo.

La rohinĝoj - sialingve ruáingga, prononco laŭ sistemo IFA ɹuájŋɡa, ရိုဟင်ဂျာ rui hang gya, prononco ɹòhɪ̀ɴɡjà, bengale রোহিঙ্গা, prononco ɹohiŋɡa, angle nomataj rohingya, prononco laŭ sistemo IFA roʊˈɪndʒə, do [roŭinĝe], roʊˈhɪndʒə, do [roŭhinĝe] aŭ roʊˈɪŋjə, do [roŭhinje] - estas alia etno. Ties membroj parolas variaĵon de la lingvo parolata ĉirkaŭ la urbego Ĉitagongo de Bangladeŝo, parto de la bengala lingvo. Preskaŭ ĉiuj rohinĝoj estas sunaismaj islamanoj. La etnanoj tradicie vivas en la norda parto de la subŝtato Raĥine, kiu limas al Bangladeŝo.

Politiko redakti

Birma parlamenta balotado (2015)

Birmo en Esperanto redakti

Marjorie Boulton, en sia mikspota libro Faktoj kaj fantazioj, dediĉas ties 31-an ĉapitron "Fabelo el Birmo" al komentoj pri la lando; poste ŝi rakontas fabelon pri "La kato, kiu kondutis kiel universitata profesoro".[9]

Notoj kaj referencoj redakti

  1. Cliff, Goddard (2005). The Languages Of East And Southeast Asia: An Introduction. Oxford University Press. ISBN 0-19-924860-5.
  2. Noto : Nepjido (birme: နေပြည်တော်မြို့, Naypyitaw), eksa Pjinmano (ပျဉ်းမနားမြို့, Pyinmana, kvankam tiun ŝanĝon de ĉefurbo ne agnoskis ĉiuj landoj kaj internaciaj organizaĵoj en la mondo
  3. (nl) Is het nu Birma of Myanmar? (Ĉu estas nun Birmo aŭ Mianmao?), Zuidoost-Azië Magazine.
  4. 4,0 4,1 Informilo Esperanto por UN Arkivigite je 2019-08-26 per la retarkivo Wayback Machine, marto 2019
  5. Laŭ la vortaro "Großes Wörterbuch Esperanto-Deutsch" de Erich-Dieter Krause, paĝo 483, la lando nomiĝas ankaŭ Mjanmo. Tamen li sub la kapvorto Birmo, paĝo 87, mencias la vorton Mjanmaro.
  6. Recenza eseo de Sergio Pokrovskij
  7. La arto agadi kune: Festlibro por s-ano Li Sen
  8. Rememorigo de la ribelo '88 por demokratio en Mjanmao, The Irrawaddy + Tutmondaj Voĉoj, la 9-an de septembro 2019.
  9. Marjorie Boulton, Faktoj kaj fantazioj, progresiga libro, Universala Esperanto-Asocio, Roterdamo, 1984, dua eldono 1993. Paĝoj 253-257.

Vidu ankaŭ redakti

Nomoj de Birmo/Mjanmao

Ekstera ligilo redakti

(eo) Informoj pri Birmo en la vikio de UEA