Tein Sein
Tein SEIN, ankaŭ literumata Thein Sein (birme သိန်းစိန်, naskiĝis la 20-an de aprilo 1945 , do nun 79-jara) estas birma politikisto. Oficiale ekde oktobro 2007, fakte jam ekde aprilo de tiu jaro, li estis la ĉefministro de la lando, ĝis la 4-an de februaro 2011, la parlamento de Birmo elektis lin ŝtata prezidanto. Por li voĉdonis 408 parlamentanoj el 659.
Tein Sein သိန်းစိန် | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
သိန်းစိန် | |||||
Naskiĝo | la 20-an de aprilo 1945 (nun 79-jara) en Ngapudaw Township | ||||
Religio | Teravado vd | ||||
Ŝtataneco | Birmo vd | ||||
Alma mater | Defence Services Academy (en) vd | ||||
Partio | Unia Solidara kaj Evolua Partio | ||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Ĥin Ĥin Ŭin | ||||
Infanoj | Yin Thuza Thein (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto militisto vd | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
prezidanto de Birmo (Mjanmao) | |||||
Dum | februaro 2011 – | ||||
Antaŭulo | Tan Ŝŭe | ||||
ĉefministro de Birmo | |||||
Dum | oktobro 2007 (fakte jam ekde aprilo) – februaro 2011 | ||||
Antaŭulo | Soe Ŭin | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Ĉefministro
redaktiThein Sein estis nomumita transira ĉefministro de Birmo en aprilo 2007 fare de la rega armea ĥunto, anstataŭigante la malsaniĝintan politikiston Soe Ŭin. La 24-an de oktobro de tiu jaro, li iĝis la oficiala posteulo de Soe Ŭin, post kiam la antaŭulo mortis la 12-an de oktobro.
Sein havis la postenon de unua sekretario en la rega Ŝtata Paca kaj Evolua Konsilio, la nacia registaro. Li estas la kvara plej altranga generalo de Birmo, kaj ankaŭ funkcias kiel estro de la registare subtenata Nacia Konferenca Kunvena Komisiono. Tein Sein gvidis altnivelajn traktadojn kun la registaroj de Bangladeŝo kaj Kamboĝo, en sia unua eksterlanda vojaĝo post la nomumo kiel ĉefministro, ankaŭ kun tiuj de Laoso kaj Vjetnamo.
Baloto de 2010
redaktiKiel gvidanto de la Unia Solidara kaj Evolua Partio, unu el la partioj konkurantaj en la ĝenerala baloto de 2010, li kaj sia partio gajnis tiun baloton. La 4-an de februaro 2011, li sekve estis nomumita ŝtata prezidanto.