Ŝtata sigelo de Birmo

ŝtata blazono
(Alidirektita el Blazono de Mjanmaa Unio)

La blazono aŭ pli formale ŝtata sigelo de Birmo (Mjanmaa Unio) - birme ပြည်ထောင်စုသမ္မတမြန်မာနိုင်ငံတော်အထိမ်းအမှတ်တံဆိပ် - en la nuna formo uzatas ekde la jaro 2008.

Ŝtata sigelo de Birmo
La ŝtata sigelo de Birmo
La ŝtata sigelo de Birmo
Uzata ekde: 2008
vdr

Priskribo redakti

La blazono bildigas du mitologiajn leonojn, kiuj ambaŭ garde rigardas flanken, dum en la centro de la bildo estas mapo de Birmo. La blazono estas ĉirkaŭata de tradiciaj birmaj floraj dezajnoj kaj de ora stelo ĉe ĝia pinto. La nova ŝtata sigelo, kiel kondiĉite per ĉapitro XIII de la konstitucio de 2008, estis adoptita en konstitucia referendumo de tiu jaro.

Historio redakti

La originala blazono enhavis la birman tekston ပြည်ထောင်စုမြန်မာနိုင်ငံတော် sur la standardo, kiu tradukatas "Unio de Birmo", kaj tri mitologiajn leonojn (la leono supre poste estis anstataŭigita per stelo). Aldone, la mapo de Birmo estis rondo ĉirkaŭita de diraĵo de Budho en la palia, သမဂ္ဂါနံ တပေါ သုခေါ (samaganam tapo sukho), kiu tradukiĝas al "feliĉo tra harmonio" aŭ "bonfarto tra unueco". En la socialisma periodo de la lando de 1974 ĝis 2008, la budha diraĵo estis anstataŭigita per industria dentorado, kaj ekde 2008 la mapon de la lando kadrigas du spikoj de tritiko.

Historie, antaŭ tio la antaŭa ŝtata simbolo de birmaj monarkoj estis la verda pavo. La uzo de la verda pavo estis daŭrigita dum britaj koloniaj tempoj kaj de la Ŝtato de Birmo. La pavo ankaŭ bildiĝis en moneroj kaj monbiletoj de la tiutempa nacia valuto birma rupio.