Nepjido

urbo en Birmo

Nepjido[1] (aŭ neofte Najpitavo, birme: , Naypyitaw), ekse Pjinmano[2] (ပျဉ်းမနားမြို့, Pyinmana) estas la ĉefurbo de Birmo de novembro 2005[3]. La nom-aldono Naypyidaw signifas "sidejo de la reĝoj". La tuta urbo Nepjido havas ĉirkaŭ 100.000 loĝantojn (2006).

Nepjido
birme 
nuna ĉefurbo
Oficiala nomo:
Ŝtato Birmo Birmo
Regiono Regiono Mandalajo
Rivero Sitango
Situo Nepjido
 - koordinatoj 19° 44′ 00″ N 96° 12′ 00″ O / 19.73333 °N, 96.20000 °O / 19.73333; 96.20000 (mapo)
Areo 598,75 km² (59 875 ha)
Loĝantaro 100 000 (2006)
Denseco 167,01 loĝ./km²
Horzono UTC (UTC+6:30)
Situo enkadre de Birmo
Situo enkadre de Birmo
Situo enkadre de Birmo
Situo enkadre de Azio
Situo enkadre de Azio
Situo enkadre de Azio
Vikimedia Komunejo: Naypyidaw
Map
muzeo en la urbo

Nepjido situas en la mandalaja regiono, ĉe flanka rivero de rivero Sitang, ĉirkaŭ 320 km norde de la antaŭa ĉefurbo Ranguno (Jangono) kaj 150 km sude de Mandalajo, ĉe nacia vojo "1", kiu ligas la tri urbojn.

Dum la Dua Mondmilito la urbo estis sidejo de la birma rezista movado ("Birma Sendependeca Armeo") kontraŭ invado de Japanio, kaj de tiu tempo la regiono estas armee fortikigita.

La translokado de la ĉefurbo redakti

Jam de 2001 ekzistis onidiroj pri ŝanĝi la ĉefurbon de Birmo, sed la registaro ĉiam dementis ilin. Je la 7-a de novembro 2005 generalo Kyaw Hsan, ministro pri informado, diskonigis, ke la antaŭan tagon oni komencis transloki ĉiujn ministeriojn kaj aliajn registarajn instancojn de Ranguno al Nepjido; ekde decembro la urbo estu la nova sidejo de la registaro. La indikita kialo estis, ke Nepjido havas pli centran situon kaj estas bone atingebla de ĉiuj partoj de la lando.

Kvar tagojn poste, la 11-an de novembro 2005, kolono de 1.100 kamionoj transportis 11 batalionojn kaj 11 ministeriojn al Nepjido.

La honoran nomon Naypyidaw la urbo ricevis la 22-an de marto 2006.

Notoj kaj referencoj redakti

  1. [https://web.archive.org/web/20140517135255/http://esperanto.cri.cn/581/2014/05/12/178s162222.htm Arkivigite je 2014-05-17 per la retarkivo Wayback Machine Pintkonferenco de ASOAL fokusiĝas je konstruado de komunumo ĈRI]
  2. La landoj de l' tero
  3. Noto : tiu ŝanĝo de ĉefurbo ne estis agnoskita de ĉiuj landoj kaj internaciaj organizaĵoj en la mondo.