Aung San Suu Kyi

(Alidirektita el Aŭng San Suu Kyi)

Aung San Suu Kyi (en birma lingvo အောင်ဆန်းစုကြည်, prononco "aŭn shan su ĉi") naskiĝis la 19-an de junio 1945. Ŝi estas birma opoziciano, politikisto kaj Ĝenerala Sekretario de la partio Nacia Ligo por Demokratio. En la elektoj de 1990, ŝia partio gajnis 59% de la naciaj voĉdonoj kaj 81% (392 de 485) el la sidiloj de la parlamento. Tamen ŝi estis arestita antaŭ la elektoj kaj ne agnoskitaj de la militista reĝimo. Ŝi restis hejmarestita en Mjanmaro por preskaŭ 15 el la 21 jaroj ekde la 20-a de julio 1989 ĝis la 13-a de novembro 2010, iĝante unu el la plej elstaraj (nun eksa) politikaj malliberuloj.

Aung San Suu Kyi
Nobel-premiito
Persona informo
အောင်ဆန်းစုကြည်
Aung San Suu Kyi
Naskiĝo 19-an de junio 1945 (1945-06-19) (78-jaraĝa)
en Jangono
Religio Teravado vd
Etno Bamar vd
Lingvoj birmaangla vd
Loĝloko Inya Lake • Nov-DelhioOksfordoNov-JorkoLondonoŜimlaBirmoJangono vd
Ŝtataneco Birmo vd
Alma mater Lady Shri Ram College for Women • Basic Education High School No. 1 Dagon • St Hugh's CollegeLernejo de Orientaj kaj Afrikaj StudojUniversitato de Delhio • Convent of Jesus and Mary vd
Partio Nacia Ligo por Demokratio vd
Subskribo Aung San Suu Kyi
Familio
Patro Aung San vd
Patrino Khin Kyi vd
Gefratoj Aung San Oo vd
Edz(in)o Michael Aris vd
Infanoj Alexander Aris • Dannian Kim Arundel Aris vd
Profesio
Okupo politikistoverkisto • homrajta aktivulo vd
Verkado
Verkoj Freedom from Fear vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Suu Kyi ricevis la Premion Rafto kaj la premion Saĥarov en 1990 kaj la Nobel-premion pri paco 1991. En 1992 ŝi ricevis la Premion Jawaharlal Nehru de la registaro de Barato kaj la Internacian Premion Simón Bolívar de la registaro de Venezuelo. En 2007, la Registaro de Kanado deklaris ŝin honora civitano de tiu lando, nur unu el la kvin homoj kiuj iam ricevis la honoron. En 2011, ŝi ricevis la Medalon Wallenberg. La 1-an de aprilo 2012, ŝia partio, la Nacia Ligo por Demokratio, anoncis ke ŝi estis elektita al la Pyithu Hluttaw, la malsupera ĉambro de la birma parlamento, reprezentante Kawhmu.

Suu Kyi estas la tria infano kaj sola filino de Aung San, konsiderita la patro de moderna Mjanmaro.

Biografio redakti

Ŝi naskiĝis en Ranguno, la 19-an de junio 1945, filino de Aung San, nacia heroo kiu subskribis en 1947 la Sendependiĝon kun la registaro de Britio antaŭ esti mortigita. Post diplomiĝo en la Universitato de Oxford ŝi laboris en la sekretariejo de la Unuiĝintaj Nacioj kaj estis profesoro en Barato, Aung San Suu Kyi revenis al Birmo en 1988 kaj partoprenis en lukto por la "dua nacia sendependiĝo". Tiu lukto inspiriĝis de la paca ekzemplo de Gandhi kaj en ŝia budhista religio, kiu igis ŝin defendi "spiritan revolucion kiu manifestiĝas per agnosko de la bezono de dialogo kaj kompato por la plej malriĉuloj". Spite esti enradikigita en la birma tradicio, ŝi scipovis eviti naciismon bazante sian lukton sur "la sanktaj principoj de la moralo", insistante pri la bezono de repacigo de la malsimilaj etnoj de ŝia lando, profunde dividitaj.

En 1989 ŝi estis hejme malliberigita en Ranguno. Li estris la regadon de la Nacia Ligo por Demokratio, kiu venkegis en la balotado en 1990. Ĉar la militistaj aŭtoritatoj malakceptis tiun rezulton, ŝia partio ne povis formi civilan registaron. Aung San Suu Kyi preferis resti ĉe sia popolo.

Ŝi ricevis sinsekve la Pemion Thorolf Rafto pri defendo de homaj rajtoj kaj la Premion Saĥarov pri pensolibereco.

Agnoskita kiel pensomalliberulo de Amnestio Internacia, ties barakto por ke la birma dramo ne estu forgesita ricevis rekompencon la 14an de oktobro de 1991 per Nobel-premio pri paco danke al kiu ŝi konigis sian lukton al la tuta mondo malakceptante la ekzilon kiun la birma registaro oferis al ŝi ŝanĝe de ŝia silento.

En 1992 la premio Simón Bolívar rekompencis la lukton de tiu virino kiu kunigas idealismon kun praktikismo en la scio de ke aliaj similaj movadoj en Azio inspiriĝis en la sama paca lukto de ŝia Ligo.

En 1995 la registaro malfortigis ŝian malliberecon kaj ŝi povis alparoli amasajn ĉeestantojn, ĝis kiam denovaj studentaj manifestacioj kaŭzis novan subpremadon, malliberigon de disidentojn kaj denovan blokadon ĉirkaŭ ŝian hejmon.

Hejme malliberigita denove en 1996, ŝi eĉ ne povis ricevi vizitojn, kvankam ŝi sukcesis sendi al la Unuiĝintaj Nacioj kelkajn mesaĝojn pri malbonigo de homaj rajtoj en ŝia lando kaj petante apogon por la politikaj rajtoj de sia partio.

La junto klopodis ekziligi ŝin profitante sian familian situacion kiam ŝia edzo, Michael Aris, mortis pro kancero en marto de 1999, sen rajto revidi sian edzinon. Alia ĉapitro okazis aprile de 1999 kiam la filo Kim Htein Lin povis renkonti la patrinon nur por kelkaj horoj en la flughaveno de Ranguno.

Ŝi estis en hejma mallibero ekde 2003. Septembre de 2007 estis translokigita el alia loko pro manifestacio okazantaj tra la tuta lando petante demokration.

La incidento en majo 2009 redakti

La 13-an de majo 2009, post preskaŭ ses jaroj sub hejmaresto Suu Kyi estis enkarcerigita en la prizono Insejn, plej fifama pro mizeraj kondiĉoj kaj torturo aparte por opoziciuloj.

Kaŭzo por la enkarcerigo estis la malpermesita vizito de eksterlandano en la domo de Suu Kyi, dum la hejmaresto ne rajtigas ŝin havi tiajn kontaktojn al la ekstera mondo. La vizitinto, mezaĝa usona viro identigita kiel John William Yettaw, atingis ŝian hejmon naĝinta trans lagon malantaŭ la domo kaj evidente restis tie dum du tagoj. Pri liaj motivoj nenio estas sciata. La advokato de Suu Kyi diris, ke la viro venis sen ia invito kaj estis tuj petita forlasi la domon.

Lundon (2009/05/18) okazos la tribunalo kontraŭ la nobelpremiitino pro la nova "krimo", kiu estas laŭ birma juro punebla per minimume 3, maksimume 5 jaroj da enkarcerigo (liberigo kontraŭ garanti-mono ne eblas, nur kaze de malsano povas esti escepto).

Opozicianoj kontraŭ la birma militreĝimo tamen suspektas, ke la okazaĵo estis nur preteksto de la reĝimo[1], por ne devi liberigi ŝin, ĉar la incidento okazis nur du semajnojn antaŭ la fino de sesjara seninterrompa hejmaresto, kaj 6 jaroj - eĉ laŭ la birma militreĝima leĝaro - estas la maksimuma tempo por tia aresto. Krom tio strange pensigas la fakto, ke la usonano ne estis arestita dum li atingis la severe gardatan domon de la nobelpremiitino, sed nur du tagojn poste dum la retronaĝado.

Internacia gazetaro, politikistoj[2] kaj homrajtaj aktivistoj[3] de ĉie en la mondo protestis kontraŭ la agado de la birma reĝimo, kaj timas ke Aung San Suu Kyi, kiu jam malsanas, suferos severan malboniĝon.

Fontoj, referencoj redakti

Literaturo redakti

  • Aung San Suu Kyi: Der Weg zur Freiheit, Lübbe, ISBN 3-7857-0884-X (La vojo al libereco, germane)
  • Aung San Suu Kyi: Letters from Burma (Leteroj el Birmo, angle), Penguin Books, London 1997, ISBN 0-14-026403-5 (Originale: Biruma Kara no tegami, Mainichi Shinbunsha, 1996.)
  • Dorothee Wenner: Nicht Macht korrumpiert den Menschen, sondern die Angst (Ne potenco koruptas la homon, sed la timo, germane) in Charlotte Kerner (Hrsg): Madame Curie und ihre Schwestern - Frauen, die den Nobelpreis bekamen, Beltz Verlag, Weinheim und Basel 1997, ISBN 3-407-80845-3

Eksteraj ligiloj redakti

Pri la enkarcerigo 2009