Patejn

urbo en Birmo

Patejn estas signifa universitata urbego, havenurbo kaj katolika diocezo en Birmo. Ĝi estas ankaŭ subŝtata kaj distrikta ĉefurbo.

Patejn
urbo
Administrado
Lando  Birmo
subŝtato Iravadio (ĉefurbo)
Demografio
Loĝantaro 287 071  (2014) [+]
Geografio
Geografia situo 16° 46′ N, 94° 44′ O (mapo)16.76666666666794.733333333333Koordinatoj: 16° 46′ N, 94° 44′ O (mapo) [+]
Alto 8 m [+]
Horzono UTC+06:30 [+]
Patejn (Birmo)
Patejn (Birmo)
DEC
Patejn
Patejn
Situo de Patejn

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Pathein [+]
vdr
Riverborda panoramo en Patejn
Vojo de Patejn
Konstruaĵoj en Patejn

Bazaj informoj redakti

Geografio redakti

 
Vojo de Patejn
 
Vojo de Patejn

Patejn situas laŭ la samnoma rivero Patejn, kiu estas okcidenta branĉo de rivero Iravadio. La urbego kuŝas 190 km de Jangono.

Historio redakti

Patejn estis parto de reĝlando antaŭ la kolonia erao. La alvenintaj portugaloj vokis Pathein-on "Cosmim." La britoj konstruis fortikaĵon kaj establis garnizonon en 1826 post la unua angla-birma milito.

Ekonomio redakti

Patejn estas komerca centro pri rizoj kun rizmuelejoj. La buntaj manfaritaj sunombreloj estas vaste konataj ĉie en Birmo, same la manfaritaj ceramikaĵoj, korboj kaj siteloj. En la ĉirkaŭaĵo oni kultivas sezamojn, arakidojn, jutojn, maizojn, tabakojn, kapsikojn ktp. Menciindas la fiŝkaptado kaj kolektado de testudoovoj.

Trafiko redakti

Patejn estas alirebla voje, fervoje, ŝipe, aere. La haveno estas samtempe mara kaj rivera.

Klimato redakti

Patejn havas tropikan klimaton kun musonoj. La jara averaĝa temperaturo varias inter 22-32 °C. En ĉiuj monatoj pluvas, sed inter junio-septembro pli ofte.

 
Monumento en Patejn
 
Pagodo en Patejn

Vidindaĵoj redakti

  • la pagodo Shwemoktaw (984) en la centro de la urbo estas konsiderita unu el la nun respekteginda en suda Birmo
  • pluraj temploj, budhaj pagodoj
  • muzeo
  • monumento
  • pitoreska akvorando

Fontoj redakti