The Irrawaddy (birme ဧရာဝတီ; pr. ejraŭati) estas retejo de la Irrawaddy Publishing Group (IPG), fondita en 1990 de birmaj ekzilitoj loĝantaj en Tajlando.[1] Je ties iniciato, The Irrawaddy[2] prenis sendependan sintenon rilate al la politiko de Birmo. Kiel publikaĵo eldonita de eksaj birmaj aktivistoj kiu fuĝis agresemajn subpremojn pro kontraŭ-militistaj protestoj en 1988, ĝi ĉiam estis proksime asociita kun la pordemokratia movado, kvankam ĝi restas sendependa disde iu ajn de la politikaj grupoj kiuj aperis ekde la ribelo 8888.

The Irrawaddy
novaĵmagazino
Komenco 1992 vd
Fino septembro 2015 vd
Lando(j) Tajlando vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

The Irrawaddy estas eldonita kaj en angla kaj en birma lingvoj kun ĉefa fokuso pri Birmo kaj Sudorienta Azio. Ĝi estas rigardita kiel unu el la plej ĵurnalismaj eldonoj pri politika, socia, ekonomia kaj kultura evoluoj en Birmo. Aldone, ĝi prezentas profundan politikan analizon kaj intervjuojn[3] kun larĝa gamo de birmaj fakuloj, komercaj gvidantoj, demokratiaj aktivistoj kaj aliaj influaj personoj.

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. Jeremy Wagstaff (2010). "Southeast Asian Media: Patterns of Production and Consumption" (PDF). Open Society, paĝo 19.
  2. Noto: Irradwaddy Iravadio) estas nomo de birma rivero, kies nuntempa nomo estas Ajejarvadio.
  3. (en) Interviews, The Irradwaddy