Blanka franĉipano

Blanka franĉipano, Plumeria alba, estas malgranda arbo de la familio de apocinacoj. Ĝi apartenas al la genro plumerio.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Blanka franĉipano
blanka franĉipano en La Gomera, Kanarioj
blanka franĉipano en La Gomera, Kanarioj
Biologia klasado
Regno: plantoj Plantae
Subregno: trakeofitoj Tracheophyta
Superdivizio: spermatofitoj Spermatophyta
Divizio: angiospermoj Angiospermae
Klaso: dukotiledonoj Magnoliopsida
Genro: plumerio Plumeria
Specio: ruĝa franĉipano plumeria rubra
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Priskribo redakti

Malgranda arbo, kiu altiras atenton pro la regula forkiĝo de ĝiaj branĉoj, ĉiamverdaj. Ĝi havas tre dikajn branĉojn, glatajn ĉe la pinto de verda koloro, de kiu abunda latekso eliras en okazo de vundo. Mallarĝaj, linear-lancetformaj folioj, brilaj sur la supra flanko, pintaj, 20-50cm longaj, multnombraj, plenplenaj ĉe la fino de la branĉoj, kiuj falas kiam la sekeco pliiĝas, lasante grandajn cikatrojn sur la branĉoj. La frukto estas kapsulo brunkolora, enhavanta multajn platajn, flugilhavajn semojn. Ĝi produktas aretojn da grandaj, aromaj blankaj floroj, similaj al muelilaj aloj, kiuj aperas printempe havante flavan koloron ĉe la bazo. Ĝi floras kaj donas fruktojn tutjare. Kiel ĉiuj apocinacoj, ĝi havas tipe torditan burĝonbazon. Du grandaj, okulfrapaj, mallarĝaj folikloj ĝis 25cm longaj ekestiĝas de la fekundigitaj floroj, kiuj estas kunigitaj ĉe la bazo.[1]

Disvastigado kaj vivmedio redakti

Ĝi estas disvastigata de suda Meksiko ĝis la Grandaj kaj Malgrandaj Antiloj, abunda en sekaj grundoj kaj en arbaroj kun kalkaj grundoj ĝis mezaj altitudoj en Karibio, en marbordaj gresherbejoj kaj malalta decidua foliarbaro.

Ekonomia kaj kultura graveco redakti

Uzoj redakti

Ligno estas uzata kiel brulaĵo. Kiam oni dehakas ĉi tiun arbon, blanka latekso profunde sangas.

Ornamaj redakti

Ĉi tiu specio havas grandan ornaman valoron, do ĝi devas esti kultivata plie. En Cejlono, Barato kaj Sud-Orienta Azio ĝi troviĝas plantita proksime de temploj kaj tombejoj. Parenca specio estas la Ruĝa franĉipano (Plumeria rubra), de Mezameriko, kiu distingiĝas per siaj folioj mallarĝaj en la bazo kaj larĝaj ĝis 45 cm ĉe la ekstremo, kaj malpli vilaj ĉe la malsupra flanko. La plumeria planto konata kiel franĉipano Plumeria rubra kiu havas blankajn florojn, ĝenerale kun flaveca aŭ rozkolora gorĝo, foje ĝi estas konfuzita kun Plumeria alba.

Farmakologio redakti

La latekso, kiun ĉi tiuj plantoj sekrecias, estas uzata je iuj landoj en haŭtaj malsanoj, skabio, ulceroj kaj aliaj haŭtaj afekcioj, pro ĝia kontraŭmikroba agado. Tamen kontakto kun la haŭto povas produkti agacan kaj frotigan agon. Ĝi povus esti uzata komence diluita en egalaj partoj unue. La viskozeca, lakteca suko estas uzata por forigi verukojn. Korpinterne ĝi estas puriga en kvanto de 3 gutoj, al maljunuloj ĝi estas toksaĵo produktante abundan diareon kaj gastro-intestan iritadon.

Taksonomio redakti

Plumeria alba estis priskribita de Karolo Lineo kaj publikigita en Species Plantarum 1: 210. 1753.

Etimologio redakti

Plumeria estas genronomo, kiu honoras la francan botanikiston Charles Plumier, kiu vojaĝis en Karibion ​​en la 17-a jarcento. La specifa alba estas latina epiteto kiu signifas "de blanka koloro".

Sinonimeco redakti

Plumeria revolutifolia Stokes, Plumeria alba en PlantList, kaj en World Checklist of Selected Plant Families

Oftaj nomoj redakti

  • En Hispanio: alhelí blanco, alhelí cimarrón, tabaiba, suche, franchipán, caracucha, tabeiba, frangipani.
  • En Kubo: lirio blanco, lirio silvestre.[2]
  • En Filipinoj: calachuchi, carachuchi. [2]
  • En Meksiko: cacahoaxochitl, cacaloxochil, flor del cuervo. [2]
  • En la angla: caterpillar tree, pagoda tree, pigeon wood, white frangipan
  • En la franca: frangipanier à fleurs blanches

Referencoj redakti

  1. Flores de Puerto Rico y exóticas
  2. 2,0 2,1 2,2 Diccionario de los diversos nombres vulgares de muchas plantas usuales ó notables del antiguo y nuevo mundo

Bibliografio redakti

  1. AFPD. 2008. African Flowering Plants Database - Base de Donnees des Plantes a Fleurs D'Afrique.
  2. Anonymous. 1986. List-Based Rec., Soil Conserv. Serv., U.S.D.A. Database of the U.S.D.A., Beltsville.
  3. Breedlove, D.E. 1986. Flora de Chiapas. Listados Floríst. México 4: i–v, 1–246.
  4. Woodson, R. E. 1938 [1937]. Studies in the Apocynaceae–VII. An evaluation of the genera Plumeria and Himatanthus Willd. Ann. Missouri Bot. Gard. 25: 189–224. View in BotanicusView in Biodiversity Heritage Library

Vidu ankaŭ redakti

En tiu ĉi artikolo estis uzita traduko de la artikolo Plumeria alba en hispana vikipedio.