Uzanto-Diskuto:Tlustulimu/Arkivo20100911

Korekto de ŝablono redakti

Mi reverkis {{Informkesto tertremo}}n, kie absolute nenio funkciis. Tial mi devis ŝanĝi alian ŝablonon. Zuazua 18:18, 3. Feb 2010 (UTC)

Sed la sendiskuta reverkado de baza ŝablono estas iom kontraŭ la spirito de komuna projekto, eĉ se iu alia ŝablono ne funkciis. Krome la nova kodigo de {{Informkesto}} per HTML anstataŭ vikia kodo estas iom tre malbone traktebla. Tial mi proponas, ke la nova kodigo estu metata en varianton de {{Informkesto}} (Eble Informkesto3 aŭ simile, ĉar Informkesto2 jam ekzistas.) kaj la malnova reaperu en la nuna ŝablono. Tiam ĉiu povos esti kontenta. Aŭ alternative la nova kodo restu kaj la malnova estu en aparta ŝablono. Kiun varianton vi preferus? Kore --Tlustulimu 18:26, 3. Feb 2010 (UTC)
Kio do ne funkciis en {{Informkesto tertremo}} antaŭ via ŝanĝo? --Tlustulimu 18:35, 3. Feb 2010 (UTC)
Mi nur nun legis vian proponon, ĉar antaŭhieraŭ mi devis fini mian restadon en Vikipedio post nia nefinita diskuto. Ankaŭ mi havas alian. Ĉu eblus krei helpajn ŝablonojn laŭ modelo ekz. Ŝablono:Informkesto/linio, en kiu estus ĉiuj kaplinioj, ĉiu memkompreneble memstare, kiun oni poste laŭbezone enmetus en rilataj temoj. Mi havas imagon, ke tio aspektu jene: en parametro |stilo de titolo = aperu nova aldonebla subŝablono kaj la parametro aspektu jene: |stilo de titolo = kaplinio filozofo. Oni devus krei do Ŝablono:Informkesto/kaplinio filozofo ktp. kun aliaj temoj.
Rilate al via propono tio eblus, sed mi devus malfari ĉiujn miajn redaktojn, kiujn mi faris rilate al mia reverko de la ŝablono kaj krei la novan laŭ via propono. Do, kio nun? Ĉu mi malfaru tiujn redaktojn aŭ ĉu vi provos krei almenaŭ unu tian subŝablonon por ekvidi, ĉu tio funkcios? Zuazua 06:57, 5. Feb 2010 (UTC)
Mi malfaris ĉiujn miajn redaktojn rilataj al {{informkesto}} kaj kreis alian {{informkesto3}}. Ĉu vi ankaŭ provos helpi aŭ ĉu vi ignoros mian proponon? Zuazua 08:01, 5. Feb 2010 (UTC)
Saluton, Zuazua. Ĉu vi eble povus fari listeton, kiuj parametroj de {{Informkesto}} estu ŝanĝataj resp. alinomigataj? Krome vi povus meti alian listeton de aldonendaj parametroj. Tiam ni povus iom post iom rearanĝi la ŝablonon, tiel ke ĝi estos kompromiso kun {{Informkesto3}}. Mi proponas, ke ni kreu testan version per la malsupra ligilo "Krei subpaĝon por provejo de ŝablono." Tiam ni povos iom post iom ŝanĝi la iom malbone titolitajn parametrojn kaj testi ilin laŭ Vikipedio:Provejo de ŝablono. La ŝablono ja havas kaj avantaĝojn:
  • fona bildo en titola kaplinio funkcias (v-u projektopaĝo pri informkestoj)
  • subtenas mikroformatojn
  • ebligas tri stilojn de informkestoj (CSS-klasoj: infobox, toccolours, prettytable)
  • antataŭdifinitaj koloroj por la kaplinioj per titola koloro kaj sekcia koloro
kaj malavantaĝojn:
  • kelkaj parametroj (ekz. kampo1 ĝis kampo30) estas iom strange titolitaj
  • titola kaplinio ne estas kodata kiel <caption> (Sed por tio necesos aldonoj al MediaWiki:Common.css ktp., por ke la fonaj bildetoj restu funkciantaj.)
  • ligilaro por vidi, diskuti kaj redakti mankas (Sed por tio ni povus iel uzi {{Ŝanĝu ŝablonon}})
  • unu parametro estas eĉ angla, nome style. Ĝi povus fariĝi stilaro.
  • parametroj titolo1 ktp. ne ekzistas, kvankam anstataŭ tio uzeblas datoj1 sen kampo1.
Kore --Tlustulimu 14:12, 6. Feb 2010 (UTC)
(+) Anstataŭ apartaj subŝablonoj por ĉiuj valoroj de stilo de titolo ni povus krei nur unu tian ŝabloneton kun {{#switch-kodo. Ekzemplo por tio estas ja {{Bildo de la tago/2010/02/bildo}}. Kore --Tlustulimu 14:54, 6. Feb 2010 (UTC)

Saluton, Zuazua. Alternative ni povus nur ŝanĝi la nebone titolitajn parametrojn de {{Informkesto}} kaj aldoni al {{Informkesto3}} la fonbildajn klasojn. Tio eble estus malpli komplika. Tiam oni povos elekti la bazan ŝablonon laŭbezone. Ĉu bone? Krome ja ankaŭ por navigiloj ekzistas diversaj bazaj ŝablonoj.

Devena vikipedio Ŝablono Komento
Germana, sorabaj, ... {{Informkesto}} Ĝi baziĝas sur la sorabaj ŝablonoj, kiuj siavice parte baziĝas sur la germana ŝablono.
Angla, ... {{Informkesto3}} Ĝi ŝajnas esti laŭ la angla versio.

Kore --Tlustulimu 16:00, 6. Feb 2010 (UTC)

Robotoj redakti

Tlustulimu, nun estas 3 permespetojn por funkciigi robotojn en eo.vikipedio. La unua, Tjbot, estas ekde decembro. Tiu roboto estas aktiva kaj havas pli ol 300 redaktojn (sen permeso). Mi permesis ĝin en pt.vikipedio, kaj ĝi ne kaŭzis tie neniu problemon (estas simpla intervikio roboto). La du aliaj atentas la semajnon post la peto. Mi opinias por permesi Egmontbot, sed bonvolu atenti la lastan. Estas peto de problema uzanto. Mi kontraŭas la aldono de statuso (permeso de aŭtomatajn, malpli videbla redaktojn) al tia uzanto (en:User:MisterWiki, es:Usuario:MisterWiki, es:Usuario:Diegogrez)). CasteloBrancodiskuto 03:47, 6. Mar 2010 (UTC)

Saluton, Castelobranco. Mi jam donis la robotilan staton al Tjbot, ĉar lia peto jam aperis antaŭ kelkaj monatoj sur koncerna petopaĝo. Ĉe Egmontbot ni devos laŭ la regulo ankoraŭ atendi kelkajn tagojn. - Kio estas problema ĉe MisterWiki? Kore --Tlustulimu 13:27, 6. Mar 2010 (UTC)
Jes, Egmontbot atendos ĝis lundo. Pri la lasta, kiam li kreis falsa artikolo ĉi tie, mi parolis kun stevardo Drini kaj vidis lian problemajn redaktojn en aliaj vikioj. Estas pli detaloj en lia diskuto (hispane). Mi pensas ke problemaj redaktoj jam estas sufiĉa kialo por ne aldoni la robotan statuson, sed tiu uzanto estas tro problema, kaj havas subita intereso por nia projekto (kaj aliaj, kiel la ĉina, kaj la nepala, etc). Tial mi venis ĉi tie, paroli kun vi. Li uzas kelkaj nomoj por diskuti sian forbaron (Diego Grez, MisterWiki, Fire in the Hole) en kelkaj projektoj (en.wikipedia, es.wikipedia, meta). Mi timas pri lia scio de robota operacio, ŝajnas ke li neniam faris tion en projektoj de lingvoj ke li parolas, do kial ni devus permesi provaĵo en projekto de lingvo kiu li ne komprenis? Mi ne tre bone parolis esperante, sed mi povas kompreni ĝin, kaj mi scias kiam mi devas eviti redakti por ne kaŭzi problemojn. Mi ne pensas ke MisterWiki faros tion. Li ne faris en aliaj ŝancoj. Dankon. CasteloBrancodiskuto 06:22, 7. Mar 2010 (UTC)

angla ŝablonoj redakti

Ĉar ankaŭ {{Taksonomio}} kaj kelkaj aliaj uzas ĝin brile. Zuazua 15:25, 6. Mar 2010 (UTC)

Ŝablono:Informkesto urbo redakti

Saluton, laŭ mia impreso la Ŝablono:Informkesto urbo nun metas komence de ĉiu urbo-artikolo linion kun streketo, kaj iam (ĉu antaŭ semajnoj aŭ monatoj?) tion ne faris. Vidu ekzemple la artikolon pri Parizo. Mi kontrolis kelkajn lastatempajn ŝanĝojn en tiu ŝablono kaj en aliaj, kiujn ĝi uzas, sed ne trovis la kaŭzon. Vi ŝajnas tre sperta pri tiaj aferoj; kion vi opinias? – Umbert' 20:59, 11. Mar 2010 (UTC)

Saluton, Umbert'. Dankon pro la atentigo pri la ŝablona fuŝaĵo de {{Informkesto urbo}}. Mi ĵus korektis tion. Do la stranga - nun malaperis, eĉ en la ŝablona dokumentaĵo. Kore --Tlustulimu 11:56, 12. Mar 2010 (UTC)

Saluton! I have requested an interwiki bot flag since 1 March and had since then done over 100 edits. Can I have the flag? Thank you in advance. Kind regards. --Egmontaz 09:46, 16. Mar 2010 (UTC)

Informkesto animea aktoro redakti

{{Informkesto animea aktoro}} estas bazita sur {{Informkesto}} kaj ne konskvence uzas ties sintakson. Mi korektis du parametrojn. La tuto estas atente kontrolenda. AL @ 15:55, 27. Mar 2010 (UTC)

Prononco de Esperanto redakti

Saluton, ŝajnas al mi, ke la anonimulo, kiu iom draste ŝanĝis la artikolon Prononco de Esperanto, revenis sub la nomo RST (tamen sen vikipediista paĝo). Li forprenis grandan parton de la teksto sen komenti pri tio. Mi povus kompreneble forbari lin kaj malfari la ŝanĝon, sed provizore nur lasis al li mesaĝon; eble li estas homo, kun kiu eblas diskuti. – Umbert' 20:16, 4. Apr 2010 (UTC)

Ŝablono:Informkesto Sporta disciplino redakti

Saluton, vi aldonis al Ŝablono:Informkesto Sporta disciplino kaplinion sporto, kie estas olimpikaj radoj. Ĉu eblus ŝanĝi la kaplinion tiel, ke en diversaj sportoj aperu diversaj kaplinioj (ikonoj) rilataj al konkreta sporto? Tio estus skribenda permane ĉe ĉiu paĝo aparte. Mi demandas tial, ĉar tiu simbolo aperas ankaŭ ĉe paĝo Formulo 1 kaj mi ne scias, ĉu tiuj aŭtosportoj iam apartenus al iu olimpiko. Zuazua 07:49, 13. Apr 2010 (UTC)

Saluton, Zuazua. Tio estas bona ideo. Mi ĵus kreis novan subŝablonon {{Informkesto Sporta disciplino/disciplino}}, kiu per {{#switch-kodigo difinas la koncernan CSS-klason. Por la menciita artikolo Formulo 1 mi difinis la klason io, kiu ne enmetas bildeton en la kaplinion. Por tio ankoraŭ ne ekzistas taŭga bildo sur la paĝo Vikipedio:Informkestoj. Proponoj estas bonvenaj, kondiĉe ke la bildo ekzistas en png-formato kun duontravidebla fono kaj havas la grandecon de 45 pikseloj. Krome la bildo estu alŝutata en la komunejon, por ke ankaŭ alilingvaj vikipedioj povu uzi ĝin. Kore --Tlustulimu 18:06, 13. Apr 2010 (UTC)
Multajn ikonojn vi trovos en Komunejo ĉe adreso sportaj piktogramoj. Certe io estus uzebla. Pri la ŝanĝo mi pensis, ke estus kreinda io simila, kiel ĉe koloroj en ŝablono pri muzikistoj, religiaj konstruaĵoj, kie ili funkcias. Sed se vi planas alian sistemon, mi ne kontraŭos. Zuazua 05:35, 14. Apr 2010 (UTC)
Aldone: Ĉu eblus aldoni en {{Informkesto Basbala klubo}} piktogramon File:Baseball pictogram.svg, kaj en {{Informkesto futbalisto}} piktogramon de futbalisto? Zuazua 07:06, 14. Apr 2010 (UTC)
Kaj ankoraŭ io. En {{Informkesto Fervoja stacidomo}} certe taŭgus File:Lokomotivpiktogram.svg. Piktogramojn de formulo 1 vi trovos en ikonoj de formulo 1 aŭ ekz. ĉi tie File:F1 pictogram.svg, File:Formula one pictogram.png (necesus "svg-igi" ĝin) kaj pluaj aliaj. Hokeo, teniso havas ankaŭ siajn piktogramojn. Zuazua 07:19, 14. Apr 2010 (UTC)
Ĉu vi faros ion kun tio? Zuazua 17:30, 18. Apr 2010 (UTC)
Saluton, Zuazua. Mi cerbumos pri tio morgaŭ, ĉar necesus iuj ŝablonkreaj truketoj. Ĉu bone? Kore --Tlustulimu 17:32, 18. Apr 2010 (UTC)

Saluton, Zuazua. Mi hodiaŭ kreis ŝablonan provejon {{Informkesto Sporta disciplino/provejo}}, kie mi evoluas la novan kodon por {{Informkesto Sporta disciplino}}. Testojn vi povas vidi sur {{Informkesto Sporta disciplino/testoj}}. Mi kontinuos morgaŭ, ĉar mi nun estas jam tro laca. Kore --Tlustulimu 20:01, 19. Apr 2010 (UTC)

wikEd translation redakti

Hi Tlustulimu/Arkivo20100911, I have updated all wikEd translations to the latest version 0.9.91. Please feel free to check your translation for changes and new additions. You can find general informations on the wikEd translation project page. Cacycle (talk) 22:52, 17 April 2010 (UTC)

Viaj ŝablonoj redakti

Saluton, SGC.Alex. Mi ĵus vidis, ke vi kreis kelkajn novajn ŝablonojn: {{Aŭt}}, {{KaleidoTile (software)}}. Ĉu vi povus aldoni al ili dokumentaĵon kaj intervikiaj ligilojn? Pri {{?}} mi jam okupiĝos, ĉar ĝi apartenas al grupo de ŝablonoj, kiuj havas komunan dokumentaĵon. Kore --Tlustulimu 09:46, 18. Apr 2010 (UTC)

Farita! Ĝis. SGC.Alex 10:00, 18. Apr 2010 (UTC)
Dankon. Sed vi forgesis meti la intervikiajn ligilojn de la esperanto-versioj en la alilingvajn versiojn resp. ties dokumentaĵojn. Mi ĵus faris tion. Alikaze la robotoj havus problemojn. Kore --Tlustulimu 10:23, 18. Apr 2010 (UTC)
Mi ne sciis tion. Dankon pro la informado, mi aldonos ilin sekvafoje! SGC.Alex 10:29, 18. Apr 2010 (UTC)

Ŝablono 2 redakti

Saluton! Dankon, sed iom restis problemoj. Unue la ŝablono ne tion montras, kiu troviĝas en la redaktado (devas esti 18 departementejoj), ja la originaĵo ne tute estas perfekta. Due ĵus supre ĉe Budapeŝto estas alia ŝablono, kiu perfektas, ĉar videblas "montru". Danke: --Crosstor 11:44, 18. Apr 2010 (UTC)

Saluton, Crosstor. Mi ĵus korektetis la ŝablonon. Nun aperas ĉiuj departementejoj. Krome ĉe mi aperas la ligilo "montri". Do kiun surfacon (angle skin) kaj kiun foliumilon vi uzas? Kore --Tlustulimu 12:13, 18. Apr 2010 (UTC)
Dankon, la ŝablono estas bona. Mi uzas Vindozo XP Home, eble mia respondo ne estas perfekta.--Crosstor 07:36, 19. Apr 2010 (UTC)
Saluton, Crosstor. Mi ne demandis pri la operacia sistemo, sed pri la foliumilo. Do ambaŭ estas du malsamaj aferoj. Kore --Tlustulimu 10:43, 19. Apr 2010 (UTC)
Mi estas simpla uzulo. Mi trovis: Microsoft Vindozo XP Home Edition.--Crosstor 08:24, 20. Apr 2010 (UTC)

Helpo:Alŝuti dosieron redakti

Mi nuntempe estas jam superŝutita de diversaj taskoj. Ne atendu ke mi rapide faros tion. Arno Lagrange @ 12:54, 19. Apr 2010 (UTC)

Peto pri helpo redakti

Bonvolu vidi la diskuton pri la aŭtorrajta atentigo, esprimi vian opinion kaj eventuale realigi la ŝanĝon. --Petrus Adamus 14:45, 21. Apr 2010 (UTC)

Ŝablono:Informkesto operaciumo redakti

Saluton Tlustulimu, ĉu vi povas enmeti ligilon al problema ŝanĝo por plibone kompreni la peton? Sincere mi ne komprenas kion vi volas diri al mi :S --→ Airon 15:24, 21. Apr 2010 (UTC)

Mi kopiis la kodon kaj el la angla kaj el la itala. Se vi pensas, ke estas iom da malbono en la kodo, bonvolu ŝanĝi sed ne restarigu al la antaŭa versio! Se estas problemoj mi nun eklernigas (...). Mi konektiĝos ĉi-vespere. Kore, --→ Airon 15:42, 21. Apr 2010 (UTC)
Ho, mi ne sciis tion! Dankegon! Mi tradukos en la itala ĉar ĝi estas tre grava!
Mi havas gravan peton: ĉu vi povas ĝisdatigi la sistemmesaĝon MediaWiki:Enotif body per traduko en TranslateWiki, ĉar ĝi enhavas erarojn (bv. vidi la cimon)?--→ Airon 17:52, 21. Apr 2010 (UTC)
  Farite Mi esperas, ke tio nun estas en ordo. Eble la ĉitiea paĝo povos eĉ esti forĵetata post la sekva softvara aktualigo. --Tlustulimu 17:59, 21. Apr 2010 (UTC)

Saluton. Ankŭ mi ne vidas nun la devenon de la bildo. Plej verŝajne mi prenis ĝin el la angla vikipedio kaj poste oni ŝanĝis ĝin per tiu nova bildo kiu aperas tie. Oni povas anstataŭi ĝin per tiu nova.--kani 20:30, 21. Apr 2010 (UTC)

Alia peto redakti

Saluton Tlustulimu, kiel vi fartas? Mi vidis, ke Vikipediisto:Phuong Mai alinomigis siajn uzantpaĝojn en Vikipediistino:Phuong Mai sed ni ne havas nomspacon Vikipediistino. Ĉu vi povas malfari la alinomigon? --→ Airon 19:06, 2. Maj 2010 (UTC)

  Farite Kaj mi informis ŝin sur ŝia diskutopaĝo pri la kialo. --Tlustulimu 19:15, 2. Maj 2010 (UTC)

Ŝablono:Navigilo2 redakti

Saluton Tlustulimu, mi proponis la ŝanĝon en diskutejo sed nur WinstonSmith respondis min. Ne, mi rifuzas krei alian ŝablonon por navigiloj! :D Estas plibone plibonigi la aktualajn ŝablonojn anstataŭ ol krei aliajn, neuzotajn de ĉiuj. Do, se vi volas eksprimi vian opinion pri la plibonigo, bonvolu skribi ĉi tie. Mi nun malfaras la ŝanĝojn. La problemon en Ŝablono:Navigilo subgrupo oni povas solvi enmetante "plain" en la kodo pri navbar. --→ Airon 15:16, 7. Maj 2010 (UTC)

Rename redakti

Hey, could you please rename me to "Diego Grez" to complete my SUL? Thanks. --MisterWiki 18:11, 8. Maj 2010 (UTC)

And rename Diego Grez to something else, after all, it's my account. --MisterWiki 18:18, 8. Maj 2010 (UTC)
Hallo. I just asked an other beaurocrat about this problem. But I don't know how much take his answer. The name "Diego Grez" is already occupied. Greetings --Tlustulimu 18:37, 8. Maj 2010 (UTC)
Laŭmemore, la uzulo devas peti alinomigon en ĉiu unuopa projekto kaj poste peti reunuiĝon de sia nova konto. Unuiĝo estu farata ĉirkaŭ konto en iu projekto nomata ĉefa konto. Ĉio tio estas detale klarigita ie en meta; mi memoras ke mi parte esperantigis tiujn informojn. En tiaj kazoj mi simple plenumas alinompeton kaj lasas la uzulon elturniĝi kun sekvantaj problemoj. Arno Lagrange @ 12:45, 9. Maj 2010 (UTC)

Kukomanĝantagefrenezulunujaresperantokursojn redakti

Kie aperis tiu vorto Kukomanĝantagefrenezulunujaresperantokursojn. Laŭ kiuj reguloj ĝi estis kreita. Jujijo 14:25, 10. Maj 2010 (UTC)

Al via admono en mia diskuta paĝo: Kie aperis tiu vorto, kiu estas tie skribita? Jujijo 17:31, 10. Maj 2010 (UTC)

Saluton, Jujijo. Ĉar mi ne enmetis ĝin, sed iu IP-uloj, mi ne povas respondi tion. Krome mi ĵus provis trovi ĝin per Guglo. Sed ĝi ne estis trovita. Do tial estis bona ideo elĵeti ĝin el la artikolo. Kore --Tlustulimu 17:34, 10. Maj 2010 (UTC)

Venontfoje kalkulu ĝis dek ol vi skribos ion al alia vikipediisto. Ankaŭ mi ne aldonis tiun vorton, mi nur parodiis ĝin en mia diskuta paĝo. Jujijo 06:39, 11. Maj 2010 (UTC)

Dankegon por viaj laŭdoj :) Estas multa laboro en primuzikaj artikoloj (kaj ne nur...). Kore, --→ Airon 18:59, 10. Maj 2010 (UTC)

Ŝablono:Naskiĝtago redakti

Kara René,

en la ŝablono "naskiĝtago" vi reenigis la mikroformaton "bday", kiun origine mem metis tien mi, sed nun dubis pri la neceso (ja por aldono de jarnombro ekzistas la aldona ŝablono "naskiĝtago kaj aĝo", ankaŭ de mi), kaj tial mi hodiaŭ forigis la mikroformaton. Eble la formato antaŭe metita de mi (mi supozis ke mi mise kopiis ĝin de alilingva versio, probable la angla, kaj ne atentis pri ĝia troo...) havas sencon kiun mi momente ne vidas - ĉiukaze mi diru kio ĝenas min pri ĝi: Se oni uzas la ŝablonon "naskiĝtago" en teksto (vidu ekzemple la hodiaŭ novan artikolokomencon Ahmed Dogan, unua teksta frazo), ekestas nedezirata spaco post la naskiĝtago (en la artikolo Ahmed Dogan antaŭ komo, sen ajna senco). Se eblas forigi tiun fuŝon kaj la mikroformato ne plu kaŭzas ĝenon, ĝi pro mi bonvoleme rajtas resti, sed la superflua spaco en la teksto ja estas ĝena. Tio nur por ke vi komprenu mian motivon. Kiun utilon laŭ vi havas la mikroformato, kaj kiel laŭ vi eblas uzi tiun utilon sen ke ekzistu la nedezirata kromefiko de sen-sencaj spacoj en tekstoj?

Sincere, ThomasPusch 17:01, 12. Maj 2010 (UTC)

Kara Thomas, la fuŝo facile estis forigebla. Mi nur devis forigi spaceton el {{Naskiĝtago}}. Kore --Tlustulimu 17:15, 12. Maj 2010 (UTC)

Dankon, iel mi pretervidis la spacon. Tamen malkaŝu al mi: Kiun sencon havas la mikroformato? ...Despli ke estis mi kiu [eksperimente] enkopiis la programaĵon en la esperantan vikipedion kaj nun ĝi estas ekde pli ol 2 jaroj - kaj tamen mi ne vidas nepran neceson). ThomasPusch 18:40, 12. Maj 2010 (UTC)

Ne dankinde. Mi ne facile povas klarigi la sencon de mikroformatoj. Sed pri tio ekzistas la paĝaro http://mikroformate.de/. Krome pri ĉi tiu temo ekzistas vikio, nome http://mikroformate.pbworks.com/Was%20sind%20Mikroformate. Amike --Tlustulimu 19:15, 12. Maj 2010 (UTC)

RE:Ŝablono:Ŝablona navigado redakti

Saluton Tlustulimu, mi faris iom da ŝanĝoj en la ŝablono. <noinclude> laŭ mi necesas por ke la ŝablono ne videbliĝis en enmetigitaj paĝoj. Bv. vidi miajn aldonojn kaj laŭ mi tio estas tre bona ŝanĝo. Gratulon, --→ Airon 16:24, 14. Maj 2010 (UTC)

RE:Dokumentaĵo en diskutopaĝo redakti

Saluton, bedaŭrinde mi ne scias kiuj diskutpaĝoj precize enhavas dokumentadon. Ĉi tie (ĉi tie estas pliprecize) estas listo de ŝablonaj diskutpaĝoj enhavantaj la vorton "Tajpu", uzata ĉefe kiel sekci-nomo. Kore, --→ Airon 19:05, 15. Maj 2010 (UTC)

Re:Ŝablono:Informkesto blazono redakti

Dankon, Tlustulimo, sed mi ne kreis ĝin ekde alia ŝablono. Mi kreis ĝin por tion(vidu). Ni uzas tiun tabelon en multe da artikolojn por prezenti similajn informojn, kaj mi volas anstataŭigi la tabelon por tiun ŝablonon. Jes, estas malmulte da informo en tiu ŝablono. Sed mi ne konas similan ŝablonon kaj mi ne scias kiujn aliajn parametrojn mi povas aldoni. CasteloBrancodiskuto 09:49, 20. Maj 2010 (UTC)

Dankon -.- --→ Airon 18:49, 25. Maj 2010 (UTC)

Saluton, Airon90. Ne dankinde. --Tlustulimu 18:51, 25. Maj 2010 (UTC)

Kara! mi rimarkis ke en {{DiskutaMesaĝokesto/dokumentado}} vi lasis de februaro 2009 la ŝablonon {{redaktata}}.

  1. Mi rekomendas al vi uzi {{redaktas}} anstataŭ {{redaktata}} ĉar ĝi devigas al vi subskribi kaj indiki daton
  2. Mi petas vin forigi la ŝablonon kontrolinte ĉu vi kontentige finredaktis
  3. Mi trovis la ŝablonon per ligo el en:Template:tmbox. Ĉu ĝi do rilatas al ŝablona aŭ diskuta nomspaco ?

Arno Lagrange @ 06:33, 27. Maj 2010 (UTC)

Saluton, Arno. Mi ĵus fintradukis la sorabajn, parte kaŝitajn tekstojn kaj elĵetis {{redaktas}} el la paĝo. - La ŝablono estu uzata por la diskuta nomspaco. - Por la ŝablona nomspaco ni ja povus krei similan ŝablonon, se necesus. Amike --Tlustulimu 08:24, 27. Maj 2010 (UTC)

Projekto:Ŝablonoj redakti

Saluton Tlustulimu, vi decidis partopreni al projekto:Ŝablonoj. Mi petas vin atentigi la diskutpaĝon de la projekto kaj partopreni al diskutojn :) Dankon por via pacienco --→ Airon 11:35, 27. Maj 2010 (UTC)

Ŝablono:Intrigofino redakti

Saluton Tlustulimu, mi ŝanĝis la ŝablonon ĉar stiloj de Intrigo kaj Intrigofino malsamas. Mi nur kopiis la stilon sen kontroli. Mi pensas, ke centrigita teksto ne taŭgas. Estas, laŭ mia opinio, plitaŭge, ke la teksto kaj la ŝablono estas maldekstre. Kion vi pensas? --→ Airon 19:28, 1. Jun 2010 (UTC)

Kaŝita signo redakti

Bonvolu rigardi Vikipediista_diskuto:Airon90#Kaŝita_signo Arno Lagrange @ 09:18, 5. Jun 2010 (UTC)

"Ŝablono" redakti

Saluton Tlustulimu! Ĉu vi povas malŝlosi momente la ŝablonon BalotoPriMajuskligoDeFamiliajNomojDuaRaundo por alinomigi ĝin al Vikipedio:Baloto/Majuskligo de familiaj nomoj/Baloto kaj denove ŝlosi ĝin? Dankegon! —La komenton aldonis, sen subskribo, Airon90 (diskuto • kontribuoj) 12:46, 6. Jun 2010

Kiucele ? Arno Lagrange @ 14:32, 7. Jun 2010 (UTC)

informkesto blazono redakti

Kara, bonvolu vidi Ŝablona diskuto:Informkesto blazono. Sincere, ThomasPusch 17:00, 11. Jun 2010 (UTC)

Oranĝa kesteto redakti

Ĉu tio estas Vikipedio, kie ĉiu povas redakti la paĝojn ankaŭ sen krei konton? Resondoj: Jes :) --→ Airon 17:50, 11. Jun 2010 (UTC)

Saluton! redakti

Saluton, mia nomo estas Claudi Balaguer (uzulo Capsot), kaj mi apartenas al la kataluna asocio „Amical de la Viquipèdia”, kiu klopodas esti akceptita kiel sekcio (de Vikimedio) sed ricevis nean respondon pro tio, ke ĝi ne reprezentas Ŝtaton, do ni nun organizas kampanjon por antaŭenpuŝi nian demandon. Mi opinias, ke la Esperanto-movado havas niajn samajn interesojn, kaj la estigo de katalunlingva sekcio povus esti mejloŝtono por la kreado de similaj sekcioj pri aliaj malgrandaj lingvoj kaj senlandaj lingvoj (kiel Esperanto kaj la romaa). Subtenantoj bonvolu aldoni al sia vikipediista paĝo la ŝablonon {{Wikimedia CAT}} por montri sian subtenon. Antaŭdankon! Capsot 14:42, 12. Jun 2010 (UTC)

hermafrodito redakti

saluton Mi ne finis la laboron. Mi disigis ĝin laŭ du temoj: zoologio kaj mitologio. Atendu iom kaj diru kion vi opinios. kaj poste vi povos plibonigi la du artikolojn. ĝis --Corinne Daudier 07:32, 14. Jun 2010 (UTC)

Vikipedio:Ŝablono redakti

Bonvolu eki diskuton! --→ Airon 13:45, 14. Jun 2010 (UTC)

Ŝablono:Dok redakti

Kion vi pensas? --→ Airon 11:34, 18. Jun 2010 (UTC)

Ŝablono:Regiono redakti

Saluton Tlustulimu, mi proponis la forigon de tiu ŝablono ĉar mi scias, ke ekzistas ŝablonon:Informkesto italia regiono. Eble ekzistas ankaŭ ŝablonojn pri aliaj ŝtatoj. Se vi opinias, ke ĝi ne estas forigenda, ni tenu ĝin, certe pliboniginte ĝin. --→ Airon 13:36, 19. Jun 2010 (UTC)

Internacia Fonetika Alfabeto redakti

Mi prenis la tabelon el itala vikipedio [pliprecize el artikolo "template:consonanti"]. En originala tabelo estis "onlyinclude" kaj la angla komento, kaj mi ne forigis ĝin por ne krei ian fuŝaĵon.--FiorixF1 14:05, 21. Jun 2010 (UTC)

Dankon pro la informo--FiorixF1 14:32, 21. Jun 2010 (UTC)

Ŝablono Lingv redakti

Ne zorgu : mi bone scias ĉu parametro funkcias ĉe {{Lingv}}. Mi respondis ĉe Narvalo. Arno Lagrange @ 14:08, 21. Jun 2010 (UTC)

Bone, Arno. Mi jam kelkfoje vidis, ke kelkaj ŝablonoj el la {{Lingv}}aro ne enhavas la ĝustajn intervikiajn ligilojn, eble ĉar ili troviĝas en la plurfoje uzata dokumentado. Do pri tio ni foje devos cerbumi. La germana vikipedio uzas eĉ apartajn subŝablonojn por intervikiaj ligiloj kaj kategorioj, nome kun la fina nomparto /meta. Eble ni transprenu tiun manieron por ŝablonoj kun komuna dokumentado. Amike --Tlustulimu 14:15, 21. Jun 2010 (UTC)

Correcting user page redakti

Thanks! Karol007 23:08, 28. Jun 2010 (UTC)

Dosiero:Minasafromaĝo.jpg redakti

Saluton kara Tlustulimu, bedaŭrinde mi ne scias kiel plibonigi la informojn pri la bildo, do bonvole ĵetu ĝin for. Dankon.

Kara! estas problemo ke {{koord}} eĉ kiam oni uzas la parametron montru=entekste ĉiam montras la koordinatojn en la titolo (kvazaŭ oni uzus la parametron montru=titolo,entekste). Tio kaŭzas grandan konfuzon en paĝoj kie aperas diversaj koordinatoj kaj ankaŭ dezirinda aperado en la vikimapoj. Vidu ekzemple : Listo_de_ZEO-j_en_Eŭropo. Ĉu via ŝanĝo ĉe Vector.css respondecas pri tio ? Amike Arno Lagrange @ 16:20, 1. Jul 2010 (UTC)

Kara, Arno. Mi kopiis la CSS-formatojn el MediaWiki:Monobook.css al MediaWiki:Vector.css kaj ŝanĝis nur la CSS-formaton por la vertikala pozicio de la ligilo. Do mi momente ankaŭ ne scias, kial en la nova etoso ne funkcias kiel en la malnova. Mi serĉos solvon morgaŭ aŭ semajnfine. Ĉu bone? Amike --Tlustulimu 21:06, 1. Jul 2010 (UTC)

Saluton Tlustulimu. Mi havas malgrandan, sed obstinan problemom. Sur la supra paĝo en la unua paragrafo (= enkonduka teksto) linioj ne faldas, parto de ilia teksto estas eĉ kovrita per la informkesto. Mi jam multe eksperimentis, sed ne povis solvi la problemon. Mi supozas, ke la kaŭzo ne estas en la teksto, sed en la informkesto. Bonvolu esplori tiun paĝon. Atentu: Por testi, ĉu la problemo estas solvita, vi devas konservi la paĝon, ĉar la problemo ne estas en la antaŭrigardo. Korajn salutojn, --Michawiki 10:25, 8. Jul 2010 (UTC)

Saluton, Michawiki. Ĉe mi faldas la teksto, sed la informkesto aperas iom strange ne en la unua linio. Mi pensas, ke ial la stranga kesto por reverziita versio forŝovas la keston. - Kaj kiun etoson kaj foliumilan version vi uzas? Mi uzas jam la novan Vector-etoson. Amike --Tlustulimu 10:57, 8. Jul 2010 (UTC)
Saluton Tlustulimu. Nun ĝi funkcias. Kion vi ŝanĝis? Mi uzas SeaMonkey 2.0.5 kaj kiel etoson ankaŭ Vector. Dankon kaj korajn salutojn, --Michawiki 22:27, 8. Jul 2010 (UTC)
Saluton, Michawiki. Do mi nenion ŝanĝis en la artikoleto. - Alia uzanto intertempe reviziis la artikolon. Tial la kesteto malaperis, kiu forŝovis la informkeston. Amike --Tlustulimu 20:49, 9. Jul 2010 (UTC)

Alinomigo de mia konto redakti

Säläm, René, ĉu vi bonvolos alinomigi mian malnovan konton al Comp1089 pro tio ke ĝi estas mia nova globala konto? Dankon. Comp1089 14:57, 2. Aŭg 2010 (UTC)

Mi elturniĝis por ke interlingvaj ligiloj aperu nur je {{Informkesto lingvo/Koloro}} AL @ 08:44, 5. Aŭg 2010 (UTC)

Kaŝo de titolo ĉe Ĉefpaĝo redakti

En MediaWiki:Common.css estas instrukcioj

body.page-Vikipedio_Ĉefpaĝo  h1.firstHeading {
display: none !important;
}
 
/* por la alinomita ĉefpaĝo */
body.page-Vikipedio_Ĉefpaĝo div#content {
background-color:white;
}

Ĉe mi ne kaŝiĝas la titolo de Ĉefpaĝo. Ĉu vi havas malnovan instrukcion en iu persona CSS-dosiero ? Rigardu ĉe Uzanto:Tlustulimu/testo.css vi havas instrukcion :

body.page-Ĉefpaĝo h1.firstHeading {
display: none !important;
}

Arno Lagrange @ 05:56, 6. Aŭg 2010 (UTC)

Saluton, Arno. Dankon pro via respondo. La kodo en Uzanto:Tlustulimu/testo.css kulpis pri la kaŝigo. Mi ĵus korektis tion, tiel ke en Ĉefpaĝo aperas la titolo ankaŭ ĉe mi. Amike --Tlustulimu 13:13, 6. Aŭg 2010 (UTC)
Reiri al la uzanto-paĝo de "Tlustulimu/Arkivo20100911".