Julius Patzelt

ĉeĥoslovaka germana esperantisto

Julius PATZELT (pacelt) (naskiĝis la 9-an de majo 1857 en Groß-Schönau, Germanio - hodiaŭ Velký Šenov en Ĉeĥio - mortis la 17-an de januaro 1927 en Obergrund, Ĉeĥoslovakio, hodiaŭ Horní Podluží en Ĉeĥio), estis ĉeĥoslovaka germana esperantisto. In estis konata sub la kromnomo „Tausendkünstler“ (La ĉielertulo), la GEL-organo "Marto" nomis lin PAZELT , ekz. en la nekrologo, 1927, n-ro 2, p. 9.

Julius Patzelt
Persona informo
Naskiĝo 9-an de majo 1857 (1857-05-09)
en Groß-Schönau, Germanio (hodiaŭ Velký Šenov, Ĉeĥio)
Morto 17-an de januaro 1927 (1927-01-17) (69-jaraĝa)
en Obergrund, Ĉeĥoslovakio (hodiaŭ: Horní Podluží, Ĉeĥio)
Lingvoj Esperantogermanaĉeĥa
Nacieco germano
Okupo
Okupo esperantisto
Esperanto
Aliaj aktivaĵoj fondinto de diversaj E-grupoj, gvidis kursojn, eldonis la E-gazeton "La Migranto"
vdr

Profesie li estis horloĝisto kaj fortepiana agordisto.

Agado por Esperanto redakti

Pioniro de Esperanto en Aŭstrio-Hungarujo, vera apostolo en norda Bohemujo. Korespondis kun Zamenhof. Fondis multajn grupojn kaj gvidis konstante kursojn. Eldoninto de l' gazeto: La migranto kaj de pluraj Esperanto-lerniloj. Sur lian tombon en la tombejo de Horní Podluži GEL starigis monumenton. Sur la tomboŝtono estas surskribo: Julius Pazelt, * 9. V. 1857, 17. I. 1927, (stelo), Per laboro al honoro!, Bund deutscher Esperantisten seinem Vorkämpfer.

Eksteraj ligiloj redakti