Uzanto-Diskuto:Tlustulimu/Arkivo20080916

nova ĉefpaĝo redakti

Mi ŝatas vian proponon Ĉefpaĝo/propono por la ĉefpaĝo2 por plibeligita ĉefpaĝo. Sed ĉu ĝi estus pli bela se la titolo ("Bonvenon al la Vi...") ne estis ĉirkaŭita de oranĝa bordo? La oranĝaj bordoj ĉirkaŭ la aliaj titoloj estas belaj sed mi ne ĝin ŝatas ĉe la principa titolo, eble ĉar ĝi estas tro proksima al la literoj. Bonan laboron. Amike, Eb.eric 21:17, 15. Jun 2008 (UTC)

Mi ĵus aldonis plian variablon al la baza ŝablono por povi malŝalti la oranĝan keston. Do, eble la tuto pli plaĉos al vi. Sed atentu, ke mi ankoraŭ okupiĝos pri la pozicio de la nova ligilo "kaŝi", sed antaŭe mi devas iom dormi. Bonan nokton kaj ĝis baldaŭ --Tlustulimu 23:54, 15. Jun 2008 (UTC)
La magio de la funkcio LigilojSkatolChefpagho kuŝas ke ĝi enmetas la kaŝ/montr-ligilon en la titolon ( <h2> ) per la instrukcio
titolo.innerHTML += " <span ....
tio signifas ke ĝi enmetas tiun teksteron ( <span> ) en la titolon. Nu, mia rimarko ne helpas.
Mi supozas ke kio forŝovas la kaŝ/montr-ligilon estas la redaktoligilo. Mi vidis ke ĝi estas kritikata. Mi do sugestas ke vi forŝovu ĝin ĉe la finon de la enteno, kiel jam sugestite de iu alia kaj kiel kutime en la nunaj ĉefpaĝaj skatoloj. Arno Lagrange @ 16:09, 16. Jun 2008 (UTC)
Bone ke vi scias ke konsideras Marcos ke la baloto estas nevalida. Mi legis la regulojn pri kiu li aludas : nur mankas iom da tempo por eki la baloton. Por valida baloto devas esti diskutotempo antaŭ la ekbalotado. Nun estas la diskutotempo, balottempo venos poste. AL @ 17:21, 16. Jun 2008 (UTC)
Momente mi ne povas helpi : mi mem baraktas por ebligi ke iuj skatoloj estu defaŭlte kaŝitaj. Mi ne jam sukcesis. AL @ 17:34, 16. Jun 2008 (UTC)
Verŝajne elvenas el la fakto ke laŭ la franca modelo estas difinita saktolnombro en la paĝo. ne estas bona kodado. Mi nur kopiis. Estus plibonigenda. Mi do difinis ke estos 10 skatoloj. Se vi kreas pli da, la lastaj ne havos la ligilon. Cetere samspecan problemon mi spertas en mia provo igi iujn skatolojn defaŭlte kaŝitaj : la ligilo de lasta skatolo agas sur la antaŭlasta ! AL @ 17:51, 16. Jun 2008 (UTC)

Mi sugestas ke vi proponu nur vian lastan version : ĝi estas la plej eleganta. Miaflanke mi finsolvis la problemon por laŭelekte kaŝi aŭ montri skatolojn. Vidu tie AL @ 19:33, 16. Jun 2008 (UTC)

Sandbox = Provejo redakti

Rigardu: Vikipedio:Provejo. Kore salutas Yekrats 10:41, 16. Jun 2008 (UTC).

ŝablono por bildaj dosieroj redakti

Dankon, mi elprovos la ŝablonon, kiam mi venontfoje alŝutos foton.

ThomasPusch 19:27, 16. Jun 2008 (UTC)

Transwiki of files redakti

Hi Tlustulimu. Would you please consider transwiki-ing files like Dosiero:Szekely2.png not to eo.wp, but to commons? Doing that, the files will be usable in all Wikimedia wikis, and not only in pl.wp and eo.wp. You can use CommonsHelper for this as a helpful tool. It will upload the file for you and categorise it, if possible, as well as copy all license and source information. Thank you for considering this. Cheers! Siebrand 21:55, 16. Jun 2008 (UTC)

Helpo? Dankon, kara! redakti

Dankon, kara Vikipediisto, pro Via helpo ĉe mia diskuta paĝo! Dziękuję ;-) --Fiskot (diskuto) 20:52, 22. Jun 2008 (UTC)

Mi esperas, ke jes. Tamen, se ne estus problemo por Vi, vi povus kontroli ĝin? Dankon denove. --Fiskot (diskuto) 21:00, 22. Jun 2008 (UTC)

Traduko al la portugala redakti

O alto-sórbio (ou alto-sorábio) é uma das línguas eslavas ocidentais. Ela é falada por cerca de 15.000 pessoas na Lusácia.

Mi bazigis mian tradukon en la esperanta kaj la franca, ĉar ĝi ankaŭ estas latinida lingvo:

Suprasoraba lingvo estas unu el la okcidentslavaj lingvoj. Ĝi estas parolata de proksimume 15.000 homoj en la Saksia Supra Luzacio.

Le haut-sorabe est une des langues slaves occidentales. Il est parlé par environ 15.000 personnes en Lusace

Krom "alto-sórbio" ankaŭ estas eble diri "alto-sorábio". Roberto 19:29, 26. Jun 2008 (UTC)

Ho, jes:

Informoj por tiuj, kiuj ne parolas la suprasoraban lingvon:

Informações para quem não fala alto-sórbio (ou alto-sorábio)

Daŭro de kandidateco redakti

Bv legi je Vikipedio:Administrantoj#Administrantigo. Temas pri du semajnoj. Vi kandidatis je la 26-a de junio, du semajnoj estos pasintaj je la 10-a. Bv pacienci tri pliajn tagojn. Arno Lagrange @ 13:52, 6. Jul 2008 (UTC)

mi ĵus donis al vi administrantan statuson. Bonvenon ! kaj zorgan kunlaboron kun tiu nova respondeco deziras la vi elkore Arno Lagrange @ 16:36, 11. Jul 2008 (UTC)

Mi ne konis la paĝojn, http://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Speciala%3APrefixIndex&from=Info&namespace=10 Mi estas visitinta de la Eo Vikipedio, antaŭ longa tempo, mi ne konis multajn novajn ŝablonojn, dankon denove.  ::Kuartas  11:15, 13. Jul 2008 (UTC)

Forbaro de Celumio redakti

Laŭ mia opinio, eble la forbaro estas tro longdaŭra, sed mi ne juĝos vin. Mi opinias ke ni almenaŭ informu lin de liaj krimoj: NE forviŝu paĝon, speciale pro politikaj kialoj. Se oni havas problemon pro la neŭtraleco de artikolo, pli bone diskuti tion unue. Kaj ŝanĝoj pri politike "opinioplena" subjekto kiel Tibeto estu citataj kaj subtenataj de solidaj faktoj. -- Yekrats 16:21, 16. Jul 2008 (UTC)

Alŝuto de bildo redakti

Kara Tlustulimu, mi dankas viajn trankviligajn vortojn pro alŝuto de bildoj. Mi provos pli malfrue. --Elkagye 19:33, 21. Jul 2008 (UTC)

ŝablonoj por kantoj, albumoj, simple muzikaĵoj redakti

Saluton Tlustulimu, ĉar mi volis fari ŝablonojn pri muzikaĵoj (kantoj, albumoj ktp., kiuj "kunlaborus" kun ŝablono:informkesto muzika artisto) laŭ la anglaj ŝablonoj - vidu ekz. en:The Beatles, mi devas demandi vin, ĉu necesas fari ĉiujn ŝablonojn laŭ la angla ŝablono en:Template:Nowrap begin kaj ties rilataj ŝablonoj. Aŭ ĉu ekzistas la samaj tradukitaj inter esperantaj ŝablonoj? Mi kreis tri ŝablonojn kun "wrap", sed videble tio ne sufiĉas. Mi nun ne scias, ĉu fari ilin en esperanto aŭ ne fari ilin, ĉar kio estus, se ili hazarde ekzistus ĉi tie? Eble mi kreis forigendajn ŝablonojn. Se jes, mi faris tion senintence. Ĉu vi povus rigardi la ŝablonon Ŝablono:Selena? Tie ili aperas. Dankon. Kerio 18:44, 23. Jul 2008 (UTC)

Saluton, Kerio. Por kio estu la nova ŝablono? Ĉu ne sufiĉas ŝablono:informkesto muzika artisto? Mi rigardos morgaŭ, ĉu ni vere bezonas la ŝablonon Ŝablono:Selena. Kore --Tlustulimu 21:14, 23. Jul 2008 (UTC)
Vi pravas. Por esperanta vikipedio sufiĉas nur kelke da frazoj, dume en alilingvaj vikipedioj oni povas ekscii kompletajn informojn, almenaŭ kio rilatas al muzikistoj, iliaj albumoj, kantoj. Vi pravas. Por esperanta vikipedio sufiĉas nur kelke da frazoj kaj interlingvaj ligiloj. Tiuj estas ĉi tie gravaj, por ke oni povu legi en siaj naciaj lingvoj. Ĉio cetera estas ĉi tie nebezona. Kerio 14:24, 24. Jul 2008 (UTC)
Mi volis krei universalan ŝablonon, kiu estus adaptebla kaj uzebla por muzikaĵoj, listoj de filmoj, kelkaj okupas tre longan strion, ktp. Ŝablono pri Selena devus esti nur unua el ili kaj ĝi devus esti simila aŭ la sama kiel estas en la angla ŝablono. Sed vi decidiĝis, ke ĝi ne estas bezona. Mi volis nur helpon. Do ek al pluaj viaj decidoj, kio estas bezona kaj nebezona. Kerio 13:08, 25. Jul 2008 (UTC)
Ĉu vi jam konas la projekton pri ŝablonoj? Tie vi povas peti pri kreado de nova ŝablono aŭ demandi ĉu certa ŝablono jam ekzistas. Kore --Tlustulimu 13:46, 25. Jul 2008 (UTC)

Kunigo de artikoloj redakti

Ĉe kunigo de artikoloj historio nepre iom perdiĝas. Mi nur sugestas igi unu el la artikoloj redirektilo al la alia, kaj dum redakto de la konservota artikolo, iam mencii en la resumo ke ĝi ricevis enhavon el la alia kun ligilo al ĝi (resumoj ja povas enteni ligilojn), kaj la resumo aperas en la historio de la artikolo. Arno Lagrange @ 20:30, 24. Jul 2008 (UTC)

Dosiero:Adolf Hitler cph 3a48970.jpg redakti

Saluton Tlustulimu, kiam vi estis korektanta la alian dosieron al paĝo pri Hitler, nome lian subskribon, do tiutempe mi estis korektanta la dosieron Adolf Hitler cph 3a48970.jpg. Certe vi rekonos, ke mi ne scias labori en du paĝoj samtempe. Finkorektinte la unuan dosieron mi volis korekti la duan, sed ekvidinte, ke vi jam riparis ĝin, mi dankas al vi. En la dua mi lasis anglan tekston en la ŝablono, sed mi denove devas danki al vi ankaŭ por via korekto en ĝi. Kerio 18:44, 6. Aŭg 2008 (UTC)

Ankaŭ mi krom alia serĉis informojn pri Heinrich Hoffmann. Tio estas nomo, kiun portas pluraj personoj. Ni havas ĉi tie personon, kiu neniam povis fotografi Hitleron, sed angloj havas alian sinjoron de tiu nomo, kiu estas identa kun la fotografisto de Adolfo. Kerio 18:56, 6. Aŭg 2008 (UTC)

Dosiero:Jully Black Singing Love Child.jpg redakti

Saluton Tlustulimu, reveninte al la PK mi estis informita pri por mi nekonata ŝablono por dosieroj. Mi volis aldoni ĝin, sed vi estis pli rapida. Dankon por la aldono. Cetere, mi pensis, ke la ŝablono troviĝanta en la dosiera paĝo, sufiĉas. Kerio 17:00, 13. Aŭg 2008 (UTC)

ŝablono pafarmilo redakti

Saluton Tlustulimu, mi ne miris, ĉar mi vidis viajn redaktojn kun la ŝablono. Sed ĉu necesas traduki ankaŭ dokumentadojn por la 4 aldonaj ŝablonojn? Kiom da homoj uzos la ŝablonon pafarmilo en novaj aŭ ekzistantaj paĝoj? Kiom da homoj aldonis ŝablonon muzika artisto? Mi rimarkis, ke nur 1 vikipediisto aldonis ĝin en sian novan paĝon. Ceteraj nur eble rigardis kaj ĝojis, kian ili havos belan, hejme presita kaj bindita, sian "libreton" pri muzikistaro, poste pri polikistaro ktp. Mi volis iom plibeligi la nunan "mortan" eo vikipedion per belaspektaj ŝablonoj kun bildoj, iom kolorigi kelkajn paĝojn, el kiuj oni ekscios tre malmulton kompare kun alilingvaj versioj. Nu, ankaŭ mi jam perdas entuziasmiĝon, vidante malemon de aliaj rilate nur almenaŭ aldoni la ŝablonojn. Ne koleru, ke mi skribas tiel. Kerio 14:31, 16. Aŭg 2008 (UTC)

ŝ:etnaj grupoj redakti

Mi solvis problemon kun etnaj grupoj tiel, ke mi aldonis ŝablonojn pri etna grupo kaj etno, al kiuj ligis nur unu vikipedia paĝo, al la etnaj grupoj. Nuntempe ili estas alidirektiloj al la ŝablono:Informkesto etnaj grupoj. Kerio 17:54, 16. Aŭg 2008 (UTC)

Nu, bone. Sed al mi ne plaĉas la brunaj koloroj. Ĉu eblus ŝanĝi al la koloroj de la iama ŝalbono {{Informkesto etna grupo}}? Kore --Tlustulimu 17:55, 16. Aŭg 2008 (UTC)
Ĉi tie memkompreneble eblas ĉio. Kerio 18:03, 16. Aŭg 2008 (UTC)
Trankvile ŝanĝu kolorojn. Mi estas neniel kontraŭ. Ni povas havi eĉ du kolorojn, kiuj ŝanĝiĝus laŭ tio, kia estas semajno. Ekzemple dum paraj semajnoj estus unu koloro kaj dum malparaj semajnoj alia koloro. Ŝerco. Kerio 18:13, 16. Aŭg 2008 (UTC)
Gratulon. Vi elektis belajn nuancojn de koloroj en la menciita ŝablono. Ĝi plaĉas al mi. Kerio 08:29, 17. Aŭg 2008 (UTC)

ŝ: politikisto redakti

Saluton Tlustulimu, kiam mi volis redakti paĝon pri Arnold Schwarzenegger kaj aldoni ŝablonon pri aktoro, en la angla mi rimarkis, ke tie estas ankaŭ ŝablono rilata al lia politika funkcio de guberniestro. Tial mi kreis ŝablonon pri politikistoj ne sciante, ke ekzistas simila, sed kun malpli da funkcioj. Mi intencis per tio nenion malbonan. Kerio 08:38, 17. Aŭg 2008 (UTC)

Jen tre bela kirko en Kolumbio redakti

 

Saluton, Tlustulimu. Mi legis via mesaĝo. Mi ne parlas suprasoraba langvo, sed mi tradukis la artikolo: Jardín, Gruß, ~~×α£đ~~es 21:21, 17. Aŭg 2008 (UTC)

ŝ : Aragonaj variantoj (varieteoj) redakti

Saluton Tlustulimu, mi unue pensis, ke temas pri varieteoj, tial mi alidirektis la ŝablonon tiel. Sed nun estas evidente, ke ankaŭ tio estis malĝusta. Danko por la korektoj. Kerio 19:02, 21. Aŭg 2008 (UTC)

ŝ : Esperantisto redakti

Saluton Tlustulimu, kiel vi rimarkis, mi adaptis la antaŭan ŝablonon por esperantistoj. Sed mi ne scias, ĉu ĝi estos utila. Se vi volos aldoni aliajn parametrojn, trankvile tiel faru. Se vi volos ŝanĝi kolorojn, ankaŭ tiel trankvile faru. Ankaŭ mi pripensis, ĉu ne aldoni en supran koloran strion en unu flankon ekz. esperantistan stelon kaj aliflanken flagon de Esperanto. Sed tio estas nur mia propono. Ankoraŭ mi ne provis, ĉu tio estus tro laborema kaj kiel tio eventuale aspektus. Kerio 19:25, 21. Aŭg 2008 (UTC)

Nun venis al mi ideo pri alia parametro: Ĉu aldoni denaska esperantisto? Respondo devus esti jesne. Eblus "ordoni defaŭltan respondon, eble ne. Al denaskuloj oni devus alskribi jes. Kerio 19:29, 21. Aŭg 2008 (UTC)
Hieraŭ mi jam ne havis tempon por eksperimenti kun la ŝablono. Kerio 15:15, 22. Aŭg 2008 (UTC)
Saluton Tlustulimu, mi iom eksperimentis nun kun la ŝablono kaj mi ŝanĝis la subajn kolorojn kaj aldonis parametron pseŭdonomo. Krome mi kaŝis la parametrojn verkis kaj tradukis, se ili ne estas plenigitaj. Ankaŭ mi pripensas, ĉu ne aldoni parametron, kiu nomiĝus ekz. Alia funkcioaliaj meritoj aŭ iel tiel simile, kiuj aperus tute sube. Ĉu ankaŭ parametro profesio estus aperenda (kaŝebla okaze, ke ĝi ne estus plenigita)? Certe ĉiuj havis ian profesion kaj Esperanto estis nur ilia ia hobio, ĉu ne? Kerio 16:30, 22. Aŭg 2008 (UTC)

Mi ne vidas blankan senhavan parton dekstre. Jes sube kaj tiun mi provos malpligrandigi. Arno Lagrange @ 10:17, 23. Aŭg 2008 (UTC)

Ankaŭ mi uzas Fajrovulpon 3 !!!! AL @ 10:22, 23. Aŭg 2008 (UTC)
Elsalutinte, mi vidis la senhavan parton, kaj forigis ĝin. AL @ 11:15, 23. Aŭg 2008 (UTC)

Pardonu ke mi ŝanĝis la klason. Ĉu la klaso "kaplinio stelo" jam funkcias ? Mi enkondukis klason "Esperantisto" por ebligi helan koloron por ligtekstoj (difinita en commons.css). Ĉu eblos kombini ecojn de ambaŭ klasoj - aŭ heredigi de unu al alia - ? Arno Lagrange @ 13:23, 23. Aŭg 2008 (UTC)

Gratulojn ke vi sukcesis kombini la diversajn CSS-klasojn. Mi ne spertas pri tio kaj devas lerni kiel ĵongli kun ili. Mi atente studos kiel vi elturniĝis. Kompreneble se estas sintaksa eraro, ĝi estu korektita. La klason 'Esperantisto' mi entute kreis nur por ke ligiloj aperu helkoloraj anstataŭ defaŭlte malhelbluaj (Vidu ĉe Kabe), kaj profitis el la faro por tie difini la ordinaran tekstkoloron (rezulto de diskuto kun Kerio). Arno Lagrange @ 06:56, 24. Aŭg 2008 (UTC)
Denove gratulojn ke vi sukcesis kolorigi la ligilon [montri]. Tamen ni povus elekti alian kontrastan koloron, por atentigi ke temas pri ligilo. Mi foje verkis programeton por ke tekstkoloro nepre kontrastu kun fonkoloro (la tekstkoloro estu cifere kalkulita laŭ la fonkoloro) - eble iom komplike uzebla ĉikaze. Pri defaŭlte kaŝitaj kaŝskatoloj mi iam baraktis kaj rezignis : mi do lasis la aferon en malperfekta stato. Certe io riparendas, ĉu en niaj ŝablonoj ĉu en ĵavaskriptaĵoj. Arno Lagrange @ 20:01, 24. Aŭg 2008 (UTC)

aldonaĵo redakti

Saluton Tlustulimu, dankon por via aldono de la kodoj en la uzanto-preferojn. Mi ne kritikis vin, mi kritikis la sistemon. Esperante, ke mi ne prenis vian entuziasmiĝon, restas Kerio 19:16, 23. Aŭg 2008 (UTC)

Saluton Tlustulimu,

Ĉu vi estus sufiĉe afabla legi la jenan diskuton kaj sciigi vian opinion ? Kore, Thomas Guibal 06:53, 24. Aŭg 2008 (UTC)

Via paĝo redakti

Saluton Tlustulimu, mi kreis paĝon pri vi, vd René Philipp. Se estas io aldonenda, bv aldoni. Kerio 07:11, 24. Aŭg 2008 (UTC)

Mi devas nun foriri por iom da tempo. Mi daŭrigos kun la renomado en la ŝablono pri e-istoj, kiam mi estos veninta. Kerio 12:05, 24. Aŭg 2008 (UTC)

kaŝskatolo redakti

Saluton Tlustulimu, kiel oni devas vidi la tekston en la kaŝskatolo? Ĉu kaŝitan aŭ disvolvitan, do montrita? Mi vidas ĝin en la nove malfermitaj paĝoj ĉiam en la montrita stato. Permane mi devas kaŝi ĝin. Ĉu tio devas esti tiel? En alilingvaj versioj la kaŝskatolo estas fermita kaj se mi volas ekvidi la kaŝitan tekston, mi devas klaki sur butono "montri" kaj poste mi vidas, kion ĝi kaŝas, do male ol ĉi tie. Mi opinias, ke alilingvaj versioj estas ĝustaj, ĉar la kaŝskatoloj "mallongigas" paĝojn. Kerio 19:28, 24. Aŭg 2008 (UTC)

Saluton, Kerio. Certe en la koncernataj artikoloj nur estas unu kaŝskatolo, ĉu ne? Se jes, "kulpas" javaskripta variablo, kiu difinas la nombron de la kaŝskatoloj, kiuj povas esti sur la sama paĝo, por ke ĉiuj estu malkaŝataj. La variablo troviĝas en la paĝo MediaWiki:Common.css
NavigationBarShowDefault = 1;
Se estus 0 tie, jam unu tia kaŝskatolo aperus kaŝite. - Mi iam legis, ke oni povas meti la variablon en sian propran js-dosieron, sed mi ankoraŭ ne testis tion. Do, mi ne scias, ĉu tio ankaŭ ĉe ni funkcius. Kore --Tlustulimu 19:43, 24. Aŭg 2008 (UTC)
Saluton Tlustulimu, mi ne scias, kie estas eraro, sed antaŭ nelonge la paĝoj, kie estis nur unu kaŝskatolo, estis tiaj, ke la kaŝskatolo estis fermita kaj se oni volis rigardi la enhavon, oni devis permane disvolvi ĝin. Estas paĝoj, kie estas pluraj ŝablonoj kun kaŝskatolo kaj estas paĝoj, kie estas nur unu kaŝskatolo. Kun pluraj ŝablonoj estas ekz. paĝoj pri landoj de Eŭropo, vidu Germanio, kun unu ekz. ĉiuj Kategorioj pri Naskiĝintoj kaj Mortintoj en xxxx, ŝ: Malvarma milito, nun ŝ: esperantisto ka. Do, mi opinias, ke ie estas eraro. Kerio 14:55, 29. Aŭg 2008 (UTC)

Traduko redakti

Tu właśnie widać różnicę w wymaganych i opcjonalnych parametrach. Jeśli w artykule nie będzie wpisany (choćby nie wypełniony) wymagany parametr, to pojawi się zupełnie niepotrzebnie niezrozumiały dla odbiorcy rząd z jakimiś klamerkami. Dlatego wszystkie dodawane po czasie parametry powinny być opcjonalne.

Tie ĉi oni vidas la diferencon inter bezonataj kaj nebezonataj (? - mi ne scias kiel oni tradukas tion ;) angla optional)parametroj. Se en artikolo oni ne plenigas ia parametro, ĝi aperas nebezonate nekomprenebla ordo kun parentezoj. Tiel ĉiuj adiciataj parametroj devas esti opcionalaj (?).

La teksto estas sensenca :) Precize lasta frazo :D Kore, Timpul 16:38, 25. Aŭg 2008 (UTC)

Saluton, Timpul. Dankon pro via traduko. Mi iomete ŝanĝite enmetis ĝin en la dokumentadon: Helpo:Informkesto/ekzemplo/dokumentado. Eble mi ankoraŭ plibonigos ĝin. Kore --Tlustulimu 08:59, 26. Aŭg 2008 (UTC)

Saluton! Mi legas en via paĝo pri la sufikso "otr": Mi forsentas eblecon esprimi reciprokecon iel. Tiam eblus distingi inter "Ili lavas sin." kaj "Ili lavotras" (Ili lavas unu la alian.). Kion signifas "forsentas"? Ĉu vi emas uzi tiun sufikson aŭ male? Kaj kie oni povas legi pli pri ĝi? Amike, - jc

Saluton, Jorge. Mi inventis la sufikson jam antaŭ kelkaj jaroj, sed ne uzas ĝin, ĉar mi ne emas endanĝeri la unuecon de Esperanto. Sed mi povas al vi skribi ion pri ĝia etimologio: -otr- estiĝis el la ĉefa elemento de diversaj latinidaj esprimoj por "unu la alian" (ekz. franca l'une l'autre, hispana uno(s) a otro(s), portugala um ao outro), sed ĝi funkcias simile kiel diversaj sufiksoj en aliaj aglutinaj lingvoj, kiel ekz. la tjurkaj (turke -(i)ş) kaj keĉua -naku-. - Kaj la vorteto forsenti laŭ mi povus esti mallonga varianto de "senti foreston de io aŭ iu". Kore --Tlustulimu 16:18, 27. Aŭg 2008 (UTC)
Vi pravas. Ne indas endanĝerigi la lingvouzon per tro ekstremaj novaĵoj. Siatempe mi pensis pri prefikso "fra-", el la itala vorto por "inter", sed rezignis pri ĝi. Kaj "-otr-" kaj "fra-" sonus al mi tro dure, ekzemple: "ili *frakisis / *kisotris" aŭ "*frabrakumis / *brakumotris". Des pli ke, por esprimi reciprokecon afikse, oni preskaŭ ĉiam povas uzi "inter-": "ili interkisis / interbrakumis" (pli kara ol nura uzo de "sin"). - jc

Ŝablono pri Aŭstrio redakti

Saluton, kara Tlustulimu, mi vidis ke vi verkis Ŝablono:Situo sur mapo Mongolio. Bedaŭrinde mi tute ne komprenas kiel vi faris ĝin (kaj ankaŭ mi ne scias liel ricevi informojn pri tiu ĉi temo), do mi volas peti vin: ĉu vi estus sufiĉe afabla fari similaĵon por aŭstraj urboj ? Jen la ŝablono germana [1]. Mi estus tre dankema! Eble vi havas tempon. Amike, Punktor 16:58, 27. Aŭg 2008 (UTC)

Saluton, Punktor. Mi ĵus kreis la ŝablonon {{Situo sur mapo Aŭstrio}} laŭ la suprasoraba versio, kiu certe estos bezonata por artikoloj pri aŭstriaj urboj aŭ la tuta lando. - Mi planas aldoni koncernan kapablon al la ŝablono {{Urbokadro}}, sed tio nur eblas, se ekzistas sufiĉe da laŭlandaj subŝablonoj de {{Situo sur mapo}}. Mi momente ne scias, ĉu iu alia ŝablono krom {{Urbo de}} jam estas ligita kun la mapaj ŝablonoj. Kore --Tlustulimu 17:17, 27. Aŭg 2008 (UTC)
Mi tre dankas ! amike, Punktor 17:28, 27. Aŭg 2008 (UTC)

Saluton redakti

Kiel diferencas inter "komenciĝis" kaj "komencis"? Bennigauci 10:19, 28. Aŭg 2008 (UTC)

La diferenco estas, ke "komenĉiĝis" ne povas havi rektan objekton, ekz. la "tago komenciĝis". Kaj "komencis" bezonas rektan objekton, kiel ekz. "vi komencis laboron." Mi esperas, ke tio iom helpos al vi. Rekta objekto (aŭ pli fake dirite: rekta komplemento) staras en akuzativo, sed nerekta en iu alia kazo. Tio povas esti malfacilaĵo por komencantoj. - Mi havas libron pri la nuna uzo de la akuzativo: "Materialoj pri la nuna uzado de la akuzativo" de Daniel Moirand, ISBN 90-71205-35-5. Kore --Tlustulimu 10:29, 28. Aŭg 2008 (UTC)
Ah... sekve ĉi tio estas ĝusta?:
"Mi sciiĝis"
"Mi sciis la respondon"
Jes? :S
Dankon. Bennigauci 10:35, 28. Aŭg 2008 (UTC)
Bone. Kaj eblas eĉ tria varianto: "Mi eksciis respondon." Mi pensas, ke vi havas ŝancon plibonigi vian Esperanton. Kore --Tlustulimu 10:40, 28. Aŭg 2008 (UTC)
Mi komprenas. Koran dankon! :) Bennigauci 10:43, 28. Aŭg 2008 (UTC)
Mi rekomendas konsulti ĉe PMEG. Cetere, la paro "komenci/komenciĝi" tre similas al aliaj paroj tr./ntr. kiel "naski/naskiĝi", "mortigi/morti" ktp. - jc

ŝ : Taksonomio redakti

Saluton Tlustulimu, dankon por via mesaĝo pri la ŝablonoj pri taksonomio. Ili estas bonaj kaj pleĉemaj. Ili plaĉas al mi. Kerio 17:39, 28. Aŭg 2008 (UTC)

Videbleco redakti

Mi volus ankoraŭ demandi: Ĉu la simboloj en la ŝablonoj estos videblaj ankaŭ por neensalutintoj? Eble estus bone, se la simbolojn vidus ĉiuj legantoj aŭ ensalutintaj aŭ neensalutintaj. Tio havus unu avantaĝon: Ĉiu hazarda vizitanto de Eo vikipedio, aŭ esperantisto aŭ neesperantisto, komparos diversajn lingvajn versiojn inkluzive de tiu nia. De tempo al tempo mi montras al neesperantistoj paĝojn, kie estas ia ŝablono, sed bedaŭrinde kiel ensalutinto mi vidas ilin kun belaj ŝablonoj kaj kiel neensalutinto ie ĉe fremda komputilo la ŝablonoj estas videblaj sen la simboloj. Certe la ŝablonoj havus pli grandan efikon al la neesperantistaj rigardantoj, se ili vidus ilin kun la simboloj ol kiam ili vidas ilin nur kun ia kolora mallarĝa strio. Kion vi opinias? Ĉu eblus, ke ĉiuj vidu la simbolojn en la ŝablonoj sendiference de tio, ĉu ili estos ensalutintaj aŭ neensalutintaj? Kerio 17:59, 28. Aŭg 2008 (UTC)

Ho. Sed mi ne scias, ĉu mi ŝanĝu de aldonaĵo al formatoj en MediaWiki:Common.css. Ĉu mi denove demandu la jesintojn de mia ĉefdiskuteja propono? Mi volas esti certa, ke la tuto estos akceptata. Kore --Tlustulimu 18:06, 28. Aŭg 2008 (UTC)
Reiri al la uzanto-paĝo de "Tlustulimu/Arkivo20080916".