René Philipp

germana esperantisto

René Philipp (esperantigebla al Reneo aŭ karesnome Reĉjo) estas germana esperantisto, loĝanta en la urbo Neustrelitz (Nojŝtrelico) en la federacia lando Meklenburgio-Antaŭpomerio. Li kunlaboras en urba radio de Neubrandenburg en la elsendo "Ondo Esperanto".

René Philipp

René Philipp fotita per propra komputila kamerao en 2008
Persona informo
Aliaj nomoj Tlustulimu
Naskiĝo 30-an de decembro 1968 (1968-12-30) (55-jaraĝa)
en Rostock,  GDR (nun Germanio FRG)
Lingvoj Esperantogermana
Nacieco germano
Ŝtataneco GermanioGermana Demokratia Respubliko
Okupo
Okupo esperantisto
Esperanto
Aliaj aktivaĵoj
Esperantistiĝis en 1992
vdr
René Philipp dum antaŭproduktado de radioelsendo pri Esperanto, en julio 2015

Li krome estas estrarano en la Landa Asocio Meklenburgio-Antaŭpomerio de la Germana Esperanto-Asocio (mallonge LAMA).

Ekde 2003 li redaktas la retpaĝojn de la Esperanto-Societo Neubrandenburg kaj ekde 2014 li redaktas la societan informilon "Verda Informilo"[3].

Komenco redakti

En la jaro 1991 li eklernis la lingvon Esperanto memstude per la lernolibro "Taschenlehrbuch Esperanto" de Till Dahlenburg kaj Peter Liebig.

Esperantistaj aktivecoj redakti

 
René Philipp en aprilo 2015, dum ŝipa ekskurso apud la urbo Prenzlau (Germanio)

La unua aranĝo por Reneo estis Somera Esperanto-Familia/Feria Tendaro en 1992, kie li ekparolis la lingvon Esperanto. Krome li regule partoprenas ĉi tiun aranĝon, escepte de 1999.[4]

La dua aranĝo estis la Internacia Seminario 1992/1993 en Bad Kleinen en okcidenta Meklenburgio-Antaŭpomerio norde de Ŝverino.[5] Ĉi tiun aranĝon li partoprenis ĝis la jarŝanĝo 2000/2001.

Reneo ĉeestis la Germanan Esperanto-Kongreson en 1994, kiu okazis en la nordgermana urbo Kiel.[5]

Kun kelkaj aliaj esperantistoj li prizorgis informan standon dum la Meklenburgiaj kulturtagoj la 24-an de junio 1995 en la urbo Sternberg.[5]

En 1996 li partoprenis ĉe la Universala Kongreso en la ĉeĥa ĉefurbo Prago.[5]

En 1997 li sukcesis ekzameniĝi dum la Semajnfina Esperanto-Seminario en Neubrandenburg en la lingvo Esperanto. Al la ekzamena komisiono apartenis s-ro Till Dahlenburg kaj Fritz Wollenberg.

Ekde 2003 li redaktas la interretan paĝaron de la Esperanto-Societo Neubrandenburg.[6]

En 2004 li kunorganizis la Germanan Esperanto-Kongreson en Neubrandenburg, kiun partoprenis pli ol 150 personoj el 8 landoj.[7]

Ekde januaro 2006 li aktivas en esperanta vikipedio.

De la 16a ĝis la 22a de aprilo 2007 li kunlaboris ĉe informstando en la orienta kvartalo de Neubrandenburg.[8]

Ekde 2011 li aktivas ĉe Ipernity, ĉefe per Esperanto.[9]

Ekde 2014 li estas la redaktoro de la societa informilo "Verda Informilo", kies aspekton li tiel ŝanĝis, ke nun enestas eĉ fotoj.[3]

Kongresoj redakti

Apartaj interesoj redakti

René Philipp arde laboras por vikiprojektoj, inter ili:

  • La esperanta vikipedio, al kiu li aliĝis en januaro 2006 kaj por kiu li kutime kreas ŝablonojn[10][11], helpopaĝojn kaj ekde 2013 Lua-modulojn[12].
  • La sorabaj vikipedioj, al kiuj li aliĝis en 2006 (suprasoraba) kaj 2008 (malsuprasoraba). Temas pri slavaj lingvoj parolataj en orienta Germanujo, por kiuj li redaktis amason da artikoloj kaj ankaŭ okupiĝas pri ŝablonoj, helpopaĝoj kaj Lua-moduloj.

Ankaŭ li kreis propran lingvofamilion, kies ĉefa lingvo nomiĝas Kitaka.[13]

Notoj redakti

Literaturo kiu mencias lin redakti

  • Ralf Kuse. Esperanto in Mecklenburg-Vorpommern, Eine Chronik 1905-1998,. Eldonejo Esperanto-CD Kiel, p. 111, 114, 118, 148. ISBN 3-924409-04-8. germane
  • Werner Pfennig, Eckhart Raabe. Kroniko 25 jaroj SEFT, 1978-2002.

Eksteraj ligiloj redakti