Uzanto-Diskuto:Tlustulimu/Arkivo20120508

Respondo redakti

  Respondo
Mi respondas al via respondo/subtitolo sur mian diskutpaĝon.

Ĉiuĵŭd(Diskuti) 20:00, 26 Dec. 2011 (UTC)

Bon soir, Ĉiuĵaŭde. Veuillez apprendre la langue Esperanto mieŭ avant d'écrire ici. Vous voulez aider mais ça est dificille quand on ne parle pas bien la langue international.

Je ne parle pas français mais un ami a ecrit ça pour moi.


Saluton Ĉiuĵaŭde, bonvolu studu Esperanton antaŭ skribi tie. Vi volas helpi, sed tio estas malfacile se ni ne parolas internacian ingvon.

Tlustulimu 18:38, 28 Dec. 2011 (UTC)

Bonsoir, Ĉiuĵaŭde. Veuillez mieux apprendre la langue espéranto avant d'écrire ici. Vous voulez aider mais c'est dificille quand on ne parle pas bien la langue internationale.

Je ne parle pas français mais un ami a ecrit ça pour moi.

Voilà le texte corrigé, je pense que vous êtes mal placé pour dire qu'il ne maitrise pas bien la "langue internationale", car le français est également une langue internationale, et bien plus parlé que l'espéranto (qui reste une langue inconnue pour beaucoup dans le monde), et vous ne parler même pas français ce qui est ridicule. Cordialement, P'tit frappé 20:47, 28 Dec. 2011 (UTC)
Adu tie--Ĉiuĵŭd(Diskuti) 04:38, 2 Jan. 2012 (UTC)

Bonan Novjaron redakti

Bonan Novjaron al vi. Adu de kontribui sur Vikipedio. Ĉiuĵŭd(Diskuti) 01:59, 30 Dec. 2011 (UTC)

Peto pri alinomigado redakti

Kaŭzo: Unika nomo. Ĉiuĵŭd(Diskuti) 17:29, 31 Dec. 2011 (UTC)

Mia nivelo de Esperanto redakti

Saluton,


mi pliboniĝas mian Esperanton kaj tio ŝajnas en miajn artikolojn. Dankon por via retpaĝo ke vi proponas. Akoraŭ Bonan Novjaron kaj festu la 125-an jaron de la internacia lingvo. Bonan kontribuon.


Amike, Ĉiuĵŭd(Diskuti) 04:27, 2 Jan. 2012 (UTC)

Ŝablono:Informkesto setlejo de Rumanio: redakti

Saluton, Tlustulimu,

nur hodiaŭ mi vidis, ke en majo vi ŝanĝis la nomon de Ŝablono:Informkadro setlejo de Rumanio al Ŝablono:Informkesto setlejo de Rumanio. Bedaŭrinde intertempe mi dekojn da fojoj uzis la malnovan nomon. Sed ekde nun mi uzos la novan.

Mi devas konfesi, ke tio estos por mi ne tute facila. Laŭ NPIV kesto estas tridimensia ujo, ordinare ligna, do por mi dudimensia informkadro neniel similas al kesto. Ke la angla lingvo uzas "box" en du- kaj tridimensia sencoj, ne estu devigo por E-o. Sed mi estas demokrato, kaj se plimulto diras, ke la informkadroj nomiĝu "kesto", mi akceptas.

Mi tamen ne emas ŝanĝi miajn ĝisnunajn artikolojn; eble roboto iam faru tion.

Ĉion bonan, -- Aisano 17:31, 4 Jan. 2012 (UTC)

Saluton, Aisano. La malnova nomo restas uzebla, ĉar dum la alinomigo aŭtomate estiĝis alidirektilo.
Krome jam en 2007 okazis diskuto pri la nomskemo. Kaj nur en 2010 aperis propono ŝanĝi la skemon. Sed nun ekzistas jam tre multaj informkestoj. Kaj tial estus tre multe da laboro alinomigi ĉiujn laŭ alia nomskemo. Sed estas ja sufiĉe malmultaj uzantoj, kiuj okupiĝas pri la ŝablonoj. Kaj ni ja ankaŭ havas pli gravajn taksojn ol okupadi pri nomskemoj, ĉu ne? Krome en 2007 tute mankis alternativaj proponoj. Mi pensas, ke ne estas bona ideo, ĉiam denove eki diskuton pri la sama afero.
Krome mi ne konas roboton, kiu povus alĝustigi artikolojn. Eble ja iu uzanto en la germana vikipedio povus robote helpi al ni. Ĉu mi demandu tie? Amike --Tlustulimu 18:39, 4 Jan. 2012 (UTC)

Insultoj redakti

Saluton, ĉu vi scias ke P'tit frappé insultis vin ĉar vi ne parolas la francan (Li diris : Vi ne parolas la francan kaj tio estas ridinda) ? Ĉiuĵŭd(Diskuti) 13:41, 5 Jan. 2012 (UTC)

Dezirataj artikoloj redakti

Bonan tagon al vi,


mi ne sciis kio fari, tiam, mi kreis la deziratan artikolon Маруся Богуславка, mia 12a artikolo. Mi volas uzanton kiu povas korekti erarojn kaj bonvolu kontaktu min poste korektojn. Bonvolu respondu tie se vi volas transdoni viajn gratulojn.


Amike, Ĉiuĵŭd(Diskuti) 19:11, 7 Jan. 2012 (UTC)

usurpations redakti

Hi, I couldn't find the place for usurpations through the list on meta wiki i.e. here, is there one? I need to usurp my old username, Putoro, which I created 2 years ago and have since forgotten the pasword for. if possible please get in touch through pl:wikipedysta:Putoro. Thank you! Ilderek 17:51, 9 Jan. 2012 (UTC)

Netrovita frazo redakti

Salut'! Tiu frazo estis forviŝita el Diskutejo "Malbona redaktomilito inter hungaraj, slovakaj kaj rumanaj patriotoj - Ni solvu la konflikton", sed mi montras al vi, por mi ne esti mensogulo: Do ne boju pro falsa logikeco! --CubeF 16:12, 22 Jan. 2012 (UTC). Tio estas kontrolebla, se vi vidas ties historion. Kiel mi skribis en la diskutejo, mi ricevis bedaŭran leteron.--Crosstor 06:40, 25 Jan. 2012 (UTC)

Ŝablono:Demografio2 redakti

Saluton Tlustulimu, Kiel traduki ? Mi estas en la paĝo Ŝablono:Demografio2, mi vidas la tekston : "Ŝablono:Documentation modèle compliqué en sous-page Vous êtes bienvenus pour ajouter vos remarques et suggestions sur ce modèle en page de discussion de ce modèle et/ou sur Discussion Projet:Communes de France/Tableau démographique.

Ce modèle affiche un tableau d’évolution démographique en France ou ailleurs : Les années sont affichées en ligne successives de n colonnes. Le nombre de colonnes est un paramètre optionnel (par défaut 9 colonnes).

Note : si des années ou populations sont vides, un tiret est affiché. De même si la dernière ligne n'est pas complète, des tirets sont affichés jusqu'à la fin de la ligne."

Sed kie la paĝo estas por redakti ? Amike --pino 07:47, 3 Feb. 2012 (UTC)

Saluton, Pino. Mi ĵus korektis la enplektadon de la dokumentado en la ŝablonon. Por tio {{dok}} estu metata inter <noinclude> kaj </noinclude> de la ŝablono. Nun vi povos traduki la dokumentadon, kiu mi alinomigis, ĉar ĝia poststreka parto estis en la franca lingvo. Por tio vi alklaku la ligilon "redaktu" en la dekstra ligilaro de la dokumentada helblua kesto. Amike --Tlustulimu 15:23, 3 Feb. 2012 (UTC)
En ordo, dankon! --pino 15:49, 3 Feb. 2012 (UTC)

reviziantoj redakti

Saluton Tlustulimu! ĉu vi povas doni la rajton de revizianto al la uzanto Sahaquiel9102, li estas mia frato kaj delonge atendas la rajton. Dankon --  Remux - Mi neniam forgesos ke mi enamiĝis de la plej bela floro Ĉu mi povas helpi vin en io?  03:57, 4 Feb. 2012 (UTC)

  Farite mi pli ofte vikipediumas en la sorabaj vikipedioj. Eble mi tial ne rimarkis lian peton, kiun mi ĵus plenumis. Amike --Tlustulimu 17:52, 5 Feb. 2012 (UTC)

Ŝablono:Taksonomio korektita redakti

Saluton Tlustulimu! Vi korektis en la Ŝablono:Taksonomio la parametron diversity. Ĉu vi scias kiel fari por korigi la paremetron diverseco en la Ŝablono:Taksonomio korektita ? Antaŭdankon. --pino 16:34, 8 Feb. 2012 (UTC)

Saluton, Pino. Mi faris same kiel ĉe Ŝablono:Taksonomio. Devus ja same efiki. Bedaŭrinde mi ne konas artikolon, kiu uzas la koncernan parametron, por povi testi. Amike --Tlustulimu 17:58, 8 Feb. 2012 (UTC)
Jes, nun funkcias (ekz Brazila migra araneo‎, multe dandon! --pino 18:45, 8 Feb. 2012 (UTC)

Nombro de vizitoj redakti

Saluton, se mi bone rememoras, vi foje aldonis iujn ligilojn al statistiko de paĝoj aŭ ion tia. (WHOIS...) Mi havas al vi unu peton. Ĉu vi scius aldoni ligilon al statistiko de paĝoj, kiuj aperus klakinte sur historio de paĝo? Se vi rigardos la slovakajn paĝojn, al lingva ekvivalento de nia historio de paĝo, tie estas videblaj pluraj ligiloj al statistiko de konkreta paĝo. Slovake tio estas Zobraziť históriu (Vidi historion). Se vi tie klakos sur Štatistika návštevnosti (Statistiko de vizitebleco), vi vidos, kiom da vizitoj estis en la konkreta paĝo. Ekz. al paĝo pri Janko Kráľ en E-o estas ligilo al eo: [1]. Mi bedaŭrinde ne scias, kie oni redaktu, por ke io aperu en tiu spaco de Vikipedio. Petr Tomasovsky 20:05, 10 Feb. 2012 (UTC)

Saluton, Petr. Ĉu estas la sama afero kiel en la suprasoraba vikipedio en ekzemple historio de Pi la tiea "Eksterne wotkazy: Statistika wopytow"? Se jes, mi devus nur rigardi, kiun ŝanĝon faris alia administranto tie en la MediaWiki-nomspaco. Amike --Tlustulimu 20:11, 10 Feb. 2012 (UTC)
Statistika wopytow estas tio, pri kio mi demandis, kaj kiel mi nun kontrolis, tiujn eblecojn de diversaj statistikoj uzas pluraj vikipedioj. Petr Tomasovsky 20:15, 10 Feb. 2012 (UTC)
  Farite Mi jam aldonis la ligilon al MediaWiki:Histlegend. Ĝi jam funkcias. --Tlustulimu 20:19, 10 Feb. 2012 (UTC)
Dankon. Petr Tomasovsky 20:20, 10 Feb. 2012 (UTC)

Mia respondo redakti

Uzanto-Diskuto:Pedroca cerebral. Pedroca cerebral (diskuto) 20:34, 20 Feb. 2012 (UTC)

Alŝuti dosierojn redakti

Ĉu ne bona ideo ligi "Alŝuti al Komunejo" al Asistilo de alŝutado AL @ 21:30, 20 Feb. 2012 (UTC)

Mi mem preferas la nunan tiean alŝutilon, ĉar ĝi ne estas tiel buntega. --Tlustulimu (diskuto) 21:48, 20 Feb. 2012 (UTC)

Germanio redakti

Vi pravas sed vidu la daton : 18-an de marto 2012. Amike. --pino (diskuto) 16:05, 21 Feb. 2012 (UTC)

Vi ankoraŭ pravas, vi povas certe aldoni precizojn. Amike. --pino (diskuto) 16:16, 21 Feb. 2012 (UTC)
Bone. Amike. --pino (diskuto) 16:47, 21 Feb. 2012 (UTC)

Re: Ŝablono:Vikinovaĵen redakti

Bone. Nun mi vidas pri kio temas. Venontfoje se mi ne forgesas ĝin, mi mem faros tion. --¨Liberascio¨ * 21:09, 28 Feb. 2012 (UTC)

Protekto de uzantopaĝo al Rick Millers redakti

Saluton, tre bonan ideon vi havas. Restas akcepton de Yekrats. Ĉiŭd Diskuto / Miaj artikoloj 16:09, 6 Mar. 2012 (UTC)

Kanadano redakti

Mi iĝis aŭtomate revizianto. Mi vidis ke li/ŝi je ĉirkaŭ 0:00 (UTC) ke li aŭtomate iĝis revizianto, sed vi povas pravi ke ĝi ne estas. Ĉiŭd Diskuto / Miaj artikoloj 16:33, 6 Mar. 2012 (UTC)

Jeneseja lingvo redakti

Tre stranga ke mi miskorektis min, sed dankon pro nuligo ! Ĉiŭd Diskuto / Miaj artikoloj 16:44, 6 Mar. 2012 (UTC)

Kiu ŝablono uzi por anstataŭigi la tabelon ? redakti

Saluton. La nuna informkesto estas nur kodata kiel simpla tabelo. Ĉu ekzistas pli taŭga informkesto surbaze de ŝablono? Se jes, kiu? --Tlustulimu (diskuto) 21:29, 6 Mar. 2012 (UTC)

Saluton, jen la respondo al via demando. Estas tre simpla por preni la bonan ŝablonon:

Por ĉi tiu kazo, mi rekomendas uzi ĉi tiun ŝablonon.

Mi esperas ke mi repondu al via demando. Kore, Ĉiŭd Diskuto / Miaj artikoloj 21:54, 6 Mar. 2012 (UTC)

Informkesto/Geografia lokigo multobla redakti

Saluton, mi havas demandon. Vi kreis ŝablonon {{Informkesto/Geografia lokigo multobla}}. Ĉu ĝi devas havi tian nomon aŭ ĉu ĝi povas nomiĝi nur Ŝablono:Geografia lokigo multobla? Mi volus uzi ĝin en Geokesto, verŝajne ĝi estus aplikebla en ŝablonoj kun lokumiloj, kie estas du mapoj. Sed mi ne scias, ĉu krei apartajn ŝablonojn por diversaj regionoj, ekz. kombino de mapoj de Serbio kaj Eŭropo. Tiajn kombinojn de mapoj havas tre ofte la franca vikipedio. La francaj ŝablonoj uzas tre ofte kodon {{#switch:{{{1}}}| kaj {{#switch:{{{2}}}|. Interalie, se mi lasos bildigi la mapon el ŝablono Lokumilo Lando en la paĝo, bildiĝos nur la unua mapo, se mi skribos la ambaŭ mapojn en la ŝablonon en la paĝon, bildiĝos ambaŭ mapoj en unu kampo. Tio okazas plejparte ĉe mapoj rilataj al Slovakio, kie estas uzitaj parametroj mapo kaj mapo_fono. La parametro mapo kaj mapo_fono en la ŝablono necesas por mapoj, kiuj ne uzas pluan ŝablonon Lokumilo (ekz. montaroj...), se mi uzos en la paĝa ŝablonon nur parametrojn mapo_priskribo kaj mapo_lokumilo, montriĝos mapo el la ŝablono Lokumilo. Ĉu vi do scius, kiel enplekti la ŝablono multoblan lokigon en ŝablonojn Geokesto lokumilo XXXX? Petr Tomasovsky (diskuto) 08:50, 11 Mar. 2012 (UTC)

Eble atendas min longa laboro kun la mapoj. Se oni uzos la mapon rekte en la ŝablono en la paĝo, ne aperos en ĝi ŝanĝoj rilate al mapoj faritaj en ŝablono lokumilo. Ĝis nun mi korektis paĝojn rilataj al Bulgario, kie estas uzita ŝ ablono Geokesto. Mi atendos ĝis via respondo, por ke mi ne faru trioblan laboron. Petr Tomasovsky (diskuto) 09:12, 11 Mar. 2012 (UTC)
Saluton, Petr. La nomo de la ŝablono povas esti ŝanĝata al Ŝablono:Geografia lokigo multobla. Ĉu mi faru tion? Ja devus esti alĝustigataj kelkaj subŝablonoj. Krome la ŝablono ankoraŭ ne estas ofte uzata.
Ĝi uzas la laŭlandajn ŝablonojn de {{situo sur mapo}}. Do ni povus iom post iom konvertigi la laŭlandajn ŝablonojn de {{geokesto}} al ties skemo. {{Situo sur mapo}} funkcias pli malpli kiel la germana, sorabaj, franca kaj eble rusa ŝablonoj. Ĝi subtenas pli ol unu mapon, sed faras tion alie ol la angla ekvivalento. Tio bone videblas en la laŭlandaj ŝablonoj, kiuj uzas {{#switch:-blokon por la mapoj, ne apartan parametron. La koncerna parametro Mapospeco troviĝas ja en {{situo sur mapo}} kaj per ĝi difineblas ne nur unu speco de mapo, sed diversaj. Plej vaste estas aranĝata tiu maniero en la franca vikipedio. Amike --Tlustulimu (diskuto) 19:41, 12 Mar. 2012 (UTC)
Saluton. Tiu ebleco estas ofte uzata en la franca vikipedio, kie ili uzas tion en multaj ŝablonoj pri urboj. Ekz. fr:Prešov, fr:Zagreb, fr:Harajuku kaj multaj aliaj. Se vi havus tempon, ĉu vi povus fari tion? Dankon. Petr Tomasovsky (diskuto) 06:49, 13 Mar. 2012 (UTC)
Saluton, Petr. Mi ĵus alinomigis la ŝablonon al {{Geografia lokigo multobla}}. Nun mi cerbumos pri la enplekto en {{Geokesto}}. Por tio mi kreos duplikaton, por ke alia uzanto ne ĝenu per siaj redaktoj tie. Sed mi ne scias, ĉu mi jam hodiaŭ sukcesos finaranĝi tion. Amike --Tlustulimu (diskuto) 11:00, 13 Mar. 2012 (UTC)
Saluton, Petr. La mapoj jam funkcias en Uzanto:Tlustulimu/provejo, sed la koordinatoj ĉe la dua ekzemplo ial ne ĝuste funkcias. La ĥaosa kodo de {{geokesto2 mapo}} estas apenaŭ komprenebla. Kiu inventis ĝin? Krome aperas erarmesaĝo, se oni ne difinas la mapojn. --Tlustulimu (diskuto) 17:02, 13 Mar. 2012 (UTC)

Kelkaj klarigoj. Nun estas ŝablonoj Geokesto lokumilo XXXX, en kiuj estas plejparte du mapoj. Unu administra kaj unu reliefa. Ŝablono Geokesto mem nun povas montri tri mapojn, nome kun parametroj mapo_lokumilo, mapo1_lokumilo kaj mapo2_lokumilo. Se en ĉiu estus du variantoj de mapoj, la geokesto teorie povus montri entute ses mapojn. Se mi uzas nun en la geokesto la parametron mapo kun lokumilo, montriĝos nur mapo, kiu estas aldonita simple kiel dosiero aŭ image (Ili estas fakte defaŭltaj.). La mapoj markitaj kiel dosiero1 aŭ image1 ne montriĝas, ili ne estas vokataj, ili do estas senbezonaj en tiuj ŝablonoj. Ĉu via ŝablono povus kunlabori kun ŝablonoj de regionoj nomitaj kiel Geokesto lokumilo XXXX? Se estus vokata la parametro mapo_lokumilo, en kiu estus du mapoj, poste ankaŭ la geokesto mem en la paĝoj montrus du ŝanĝeblajn mapojn, same kiel tio estas en la franca vikipedio. Se por tiu ebleco necesus krei novan parametron, mi nomigus ĝin eble mapo_lokumilo_duobla kaj tiun aldoni en la geokeston. Poste estus ebleco voki mapon_lokumilo (kun unu mapo) aŭ mapon_lokumilo_duobla (kun du mapoj). Aŭ kiel mi jam skribis, lasi nur mapon_lokumilo, kiu vokus alian ŝablonon (se ĝi ekzistus), kie estus du mapoj. Sed tiu ĉi ebleco ŝajnas al mi pli bona, ĉar en estonteco oni povus krei novajn ŝablonojn de diversaj teritorioj, urboj ks., kiujn ni simple aldonus en iu ŝablono kaj la mapoj aperus ankaŭ en artikoloj. Eble mi skribis tion komplike, sed mi kredas, ke vi komprenis, kion mi celas. Petr Tomasovsky (diskuto) 07:40, 14 Mar. 2012 (UTC)

Saluton, Petr. La problemo kun Geokesto lokumilo XXXX estas nun, ke ili estas enplektataj per helpo de {{geokesto2 mapo}}. Ĉi tiu helpa ŝablono havas teruran kodon, kiu malbone harmonias kun {{geografia lokigo multobla}}, kiel videblas en mia dua testo. Estas la jenaj problemoj:
  • la markilo aperas je malĝusta loko.
  • aperas erarmesaĝo, se oni "forgesas" difini la mapojn dum la ŝablona uzado.
  • la mapoj el la lokumiloj ial estas ignorataj.
  • la kolekto de Geokesto lokumilo XXXX grandparte estas duplikatoj de la laŭlandaj resp. laŭregionaj ŝablonoj de {{situo sur mapo}}.
    • Tio kaŭzas malfacilaĵojn kun la intervikiaj ligiloj, ĉar ne ĉiuj alilingvaj vikipedioj havas duplikatojn, eble eĉ nur la angla krom nia.
    • Duobla laboro ne estas bona ideo kaj sufiĉe temporaba.
La avantaĝoj de {{situo sur mapo}} estas la jenaj:
  • la laŭlandaj mapoj bone harmonias kun {{geografia lokigo multobla}}, ĉar jam la franca "praulo" bone harmonias.
  • ili estas ankaŭ uzeblaj en aliaj informkestoj. (Ekzemplo estas {{informkesto insularo}} kaj aliaj)
  • la ĉefa ŝablono {{situo sur mapo}} kunlaboras kun {{Info ISO-3166-2}} kaj ĝiaj laŭlandaj resp. laŭregionaj subŝablonoj. Tio estas ideo el la germana kaj sorabaj vikipedioj.
    • Detalojn mi ankoraŭ devos esplori.
Tial mi proponas, ke ni ŝanĝu {{geokesto2 mapo}} tiel, ke ĝi prefere uzas la laŭlandajn resp. laŭregionajn ŝablonojn de {{situo sur mapo}}. (Tion mi jam proponis en ŝablonprojekta diskutopaĝo en 2011. Tio eĉ eblas por la mapoj de Ĉeĥio kaj Slovakio, kie estas metataj du mapoj unu super alian. --Tlustulimu (diskuto) 15:34, 15 Mar. 2012 (UTC)
(+) Mi proponas la jenajn paŝojn:
  • La ŝablonoj laŭ la skemo Geokesto lokumilo XXXX devas "lerni" la esperantajn parametrojn de la subŝablonoj de {{situo sur mapo}}. Krome la anglaj devas resti provizore. Eble por tio uzeblas roboto.
    • Krome necesas ŝanĝo en la maniero difini pli ol unu mapon. Mi pensas, ke la {{#switch:-kodo estas pli fleksebla, ĉar eblas iom post iom aldoni eĉ trian, kvaran ktp. mapon. Eble provizore estu eĉ ambaŭ manieroj, por ke ne estu fuŝo en artikoloj.
    • La parametro Nomo estu aldonata.
  • Poste ili devos esti alinomataj, sed tiel ke provizore restu la alidirektiloj.
  • Tiam la kodo de {{geokesto2 mapo}} estas anstataŭata per tiu el {{geokesto2 mapo2}} kaj okazu adaptado de la mapa parto de {{geokesto}}. La adaptan kodon mi foje jam kreis en {{geokesto/provejo}}, sed alia uzanto ial forigis ĝin por fari propran aferon tie. (Eble helpas provizora protekto aŭ mi prefere evoluu tion en {{Geokesto2}}.)
  • Kontrolo, ĉu la laŭlandaj ŝablonoj de {{situo sur mapo}} nun ĉie estas uzataj de {{geokesto}}.
  • Se la mapoj estas prenataj el la "novaj" ŝablonoj, eblas fari la jenon:
    • Robota forĵeto de la malnova maniero difini pliajn mapojn, se eblas. Alie permane.
    • Forigo de la alidirektiloj.
    • Alĝustigo de la ŝablona dokumentado, do de {{geokesto}}.
    • Forigo de la anglaj parametroj el la iamaj Geokesto lokumilo XXXX, ĉar ili tiam estas superfluaj.
Mi ne scias, ĉu mi menciis ĉion, sed verŝajne jes. --Tlustulimu (diskuto) 15:58, 15 Mar. 2012 (UTC)
Saluton, Petr. Mi ĵus testis ion uzante la ŝablonon {{geokesto mapo}} en {{Geografia lokigo multobla/mapo2}}. Sed mi jam malfaris tion, ĉar la dua testo aspektis eĉ pli fuŝe ol antaŭe:
  • la fona mapo ne plu aperis.
  • la markilo restis lokita malĝuste.
  • la ŝanĝa funkcio ne plu funkciis.
Mi pensas, ke mankas ŝablono, kiu "tradukas" la koordinatojn en du parametroj de {{geografia lokigo multobla}} (latitudo, longitudo) en la CSS-poziciojn de {{geokesto2 mapo}} (kvara kaj kvina nenomitaj parametroj). Por tio necesus iuj formuloj, pri kiuj mi ne tre spertas. Mi eĉ serĉis en la angla vikipedio, sed trovis nenion vere taŭgan. Do mi ne vidas alternativon al mia hieraŭ skribita propono. Amike --Tlustulimu (diskuto) 10:43, 16 Mar. 2012 (UTC)
(+) Mi ĵus provis ŝanĝi la parametron lokigo al mapo_lokumilo_plurobla en {{geokesto2}}. Sed en mia provejo subite ne plu aperis la ŝanĝebla mapo. Mi ne komprenas tian strangaĵon. Tial mi jam malfaris tion. :-( Do mapo_lokumilo_duobla tutcerte ankaŭ ne funkcius, tiel ke mi ne emus provi ĝin. --Tlustulimu (diskuto) 11:53, 16 Mar. 2012 (UTC)

Redakta ĉapitro redakti

Saluton, Petr. Mi ĵus vidis, ke vi amase ŝanĝis la laŭlandajn ŝablonojn de {{Geokesto}}. Kial? Ĉu vi pensas, ke la fakta "misuzo" de la parametro "maptipo" helpas realigi la ŝanĝeblan mapon? Krome en multaj aliaj vikipedioj la x-y-skemo kun formuloj estas nur uzata, se ne temas pri tiel nomata "ortografia projekcio". Do preskaŭ la malo, kio nun okazis ĉi tie. Do kiel mi cerbumu pri la solvo, se la kondiĉoj daŭre ŝanĝiĝas? --Tlustulimu (diskuto) 09:17, 18 Mar. 2012 (UTC)

Saluton. Mi forviŝis la superfluajn ligilojn al dosieraj mapoj en konkretaj paĝoj, ĉar tiujn montrigas la lokumiloj. Kiel funkcias la lokumiloj, mi antaŭe legis pri tio ie nenion. Antaŭ longa tempo mi esprimis miajn timojn pri tio. Nun mi amase ŝanĝis ilin al x kaj y kodoj laŭ la franca vikipedio, ĉar ili ŝajnas esti pli precizaj. Mi ne sciis, ke harmoniigo de ambaŭ mapoj estos tiel malfacila. Tial mi havas alian proponon. Ni forgesu pri la ŝablono kun duobla mapo farita de vi kaj ni kreu ĝin tute denove laŭ francoj, ĉar tie ĝi, kiel videblas, funkcias, kun x kaj y kodoj. En la geokesto (mi opinias, ke tie, se ne tie, do alie) estus du eblecoj kun mapoj - la ĝisnuna, kiu funkcias kaj poste ankoraŭ unu plia, similnoma, ekz. duobla_mapo_lokumilo (por ke ili estu facile ŝanĝeblaj en la landaj lokumilaj ŝablonoj) kaj tiu aldona parametro kun duobla mapo estus kreita laŭ la franca vikipedio. Oni poste vokus aŭ kampon, kie estas unu mapo aŭ kampon, kie estus pluraj mapoj (se tia ŝablono ekzistus). Eble sufiĉus ĝenerale krei tiajn ligilojn el la geokesto kaj poste krei aldonajn ŝablonojn kun duoblaj mapoj, kiuj aperus en la paĝoj. Interalie, ĉu vi rigardis la francan paĝon pri fr:Davos? Tie estas eĉ tri mapoj kaj eĉ la kvara estas videbla klakinte sur zoom.
Kio rilatas al ŝablonoj Situo sur mapo: Multaj el ili estas neuzataj, kvankam kondukas al ili intervikioj, dume la geokestaj mapoj pri la sama teritorio (lando) estas uzita kaj sen intervikioj. Krome, se ŝablonoj Situo sur mapo estas uzataj, ili estas uzataj nur tre sporade. Tio ne estas riproĉo, tio estas nura konstato. Mi jam pripensis pri la propono de forigo de tiuj neuzataj ŝablonoj, kion vi diras? Petr Tomasovsky (diskuto) 17:30, 18 Mar. 2012 (UTC)
Saluton, Petr. Mi pripensos tion morgaŭ. Ĉu bone? --Tlustulimu (diskuto) 18:36, 18 Mar. 2012 (UTC)
Saluton, Petr. Vi skribis ion pri x kaj y. Ĉu temas pri la parametroj en la laŭlandaj resp. laŭregionaj parametroj? Se jes, tio ne estas problemo por {{Situo sur mapo}}, kiel bone videblas en {{Situo sur mapo Ruslando}}.
La lokumiloj ja nur difinas mapojn kaj koordinatojn. La kombinon el mapo kaj markilo kreas aliaj ŝablonoj. Unu el tiaj ŝablonoj estas {{Geokesto2 mapo}}, kiu samtempe aranĝas la mapon kaj la markilon. Mi supozas, ke sub neklaraj kondiĉoj ĝi havas iujn problemojn ĝuste kunlabori kun {{Geografia lokigo multobla}}. Eble estus bona ideo dismeti ĝin tiel, ke unu subŝablono okupiĝas pri la mapo kaj alia pri la markilo. Tiel ja laboras {{Situo sur mapo}}. Aŭ ni laŭ mia propono transiru al la ŝablono, kiu ankaŭ facile uzeblas memstare, nome {{Situo sur mapo}}. Krome {{Situo sur mapo}} ne bezonas apartan parametron por uzi x kaj y. Do ĝi mem rekonas, kiel estas difinitaj la koordinatoj. Kaj ĝi subtenas ne nur diversajn mapojn kaj alternativajn mapojn, sed ankaŭ pli ol unu markilon, fakte per subŝablono. Ekzemplo por kvar markiloj estas en Meklenburgo-Antaŭpomerio en la tiea ĉapitro pri la Esperanto-movado.
Kial ni kreu novan ŝablonon, se jam ekzistas funkcianta? Mia unua ekzemplo en Uzanto:Tlustulimu/provejo ja bone montras, ke "Geokesto" povas funkcii eĉ kun la lokumiloj de {{Situo sur mapo}}. --Tlustulimu (diskuto) 09:39, 19 Mar. 2012 (UTC)
(+) Mi ĵus kreis ekzemplon por lokumilo en "transira" fazo, nome {{Geokesto lokumilo Germanio/provejo}}. Do je la komenco ĝi enhavas la parametrojn por {{Geokesto2 mapo}} kaj je la fino por {{Situo sur mapo}}. Se mi nun alinomigus ĝin al la nomskemo de "Situo sur mapo" kaj ne forigus la alidirektilon, ĝi uzeblus de ambaŭ ŝablonoj, kiuj kombinas mapon kun markilo. Sed ĉikaze mi povus eĉ kopii la kodon al {{Situo sur mapo Germanio}} kaj ŝanĝi {{Geokesto lokumilo Germanio}} en alidirektilon. Tio devus funkcii. Kion vi pensas pri tia kombino?
Mi ĵus rigardis lokumilon por Svedujo en la franca vikipedio. Ĝi uzas eĉ kaj la x-y-skemon kaj la kvaropajn parametrojn por koordinatoj. Eble ni povus eĉ fari same. --Tlustulimu (diskuto) 10:09, 19 Mar. 2012 (UTC)
Saluton, mi scias pri la kombino de tiuj parametroj, kiujn la franca vikipedio uzas en multaj ŝablonoj nomitaj ĉe ili Géolocalisation ..., kiu estas ligita kun fr:Modèle:Géolocalisation/Projection équirectangulaire. Petr Tomasovsky (diskuto) 17:36, 19 Mar. 2012 (UTC)

Provejo redakti

Dankon. --  PEJNO Simono  20:07, 12 Mar. 2012 (UTC)

Ne dankinde. :-) --Tlustulimu (diskuto) 20:09, 12 Mar. 2012 (UTC)

La Angla termino tab NE estas kaj neniam estis en Esperanto butono. Temas fasade pri langeto. Sekve la supraj tri ŝablonoj estas jam de la komenco misnomitaj. Ili devus nomiĝi Langeto, Komenco de langetoj kaj Fino de langetoj. Pro tiu misnomado la nomo Butono nun estas blokita. Ĉu mi tre zorge renomu {{Ŝablono:Butono}} kaj modifu la ŝablonon {{Ŝablono:Komenco de butonoj}} kaj laŭe ties dokumentadon por liberigi la terminon Butono por reala butono?

Fakte la nuna {{Ŝablono:Butono}} uziĝas nur en {{Komenco de butonoj}}, temas pri subŝablono por tiu. Do fakte necesus modifi nur la alvokojn tute funde, do nur rekte en la ŝablono {{Komenco de butonoj}} mem.

Termine ĝuste renomi la ŝablonojn {{Ŝablono:Komenco de butonoj}} kaj {{Ŝablono:Fino de butonoj}} respektive al Komenco de langetoj kaj Fino de langetoj kaj adone ĝuste renomi ties parametrojn Butono-1, Butono-2, ktp estus evidente konsiderinde pli tikla defio, ĉar tuta aro de Informkestoj sidas postaĵe sur ĝi.

Sed liberigi la terminon Butono per renomado de la subŝablono {{Ŝablono:Butono}} kaj modifado de la alvokoj en ties alvokanto {{Komenco de butonoj}} ne estus malfacile. La malnovan kodaĵon - simple pro konveneco - mi metus en la sekcio <noinclude> ... </noinclude>.

Fakte neniam ajn estis bona ideo doni al kvazaŭ nur unuuza subŝablono ĝenerale utilan nomon. --  PEJNO Simono  Diskuto  12:39, 17 Mar. 2012 (UTC)

Saluton, Pejno. Unue mi ne kreis la ŝablonojn sub la nunaj nomoj. Due ili ne estas tradukoj laŭ la angla, kiel videblas en la diskutopaĝo de {{Butono}}. Kaj trie la ŝablonoj estas sufiĉe ofte uzataj. Ĉu vi bezonas la nunan titolon de {{Butono}} por io? Se jes, por kio do? --Tlustulimu (diskuto) 14:20, 17 Mar. 2012 (UTC)
Saluton.
Unue &#151; mi ne akuzis vin pri io, mi simple alparolis vin, ĉar vi laŭŝajne okupiĝas pri administrado kaj supozeble ankaŭ pri ŝablonoj. Aŭ ĉu mi eraras? Cetere, ĉu estas ĝusta kaj konvena nomado de ŝablonoj por vi plene egala?
Due &#151; temas tamen fasade pri langetoj. La tradukaĵo estas fakte plena mistraduko de la Franca vorto onglet kaj en Esperanto &#151; ĉi-fake &#151; jen langeto. Vidu: Komputada leksikono L (Mi supozis, ke vi aludas al la frazo en la diskutejo: En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Modèle:Onglet en la franca Vikipedio. Cetere la Franca vorto onglet venas de ongle, kiu signifas ungon. Dua Franca termino por la sama afero estas languette, kiu faras tiun mistradukon Esperanten eĉ pli nekomprenebla.)
Trie &#151; la ŝablono Butono estas fakte nur dek fojojn en unusola ŝablono uzata, nome en Ŝablono:Komenco de butonoj.
Kvare &#151; bedaŭrinde oni ĉi-momente ne povas ŝanĝi la nomon de la subŝablono &#151; kio ne kaŭzus iun praktikan problemon &#151; ĉar la kaskada protektosistemo protektas ankaŭ la subŝablonon {{Ŝablono:Butono}}
Kvine &#151; mi klopodas starigi familion de ŝablonoj. Evidente mi povus uzi komunan prefikson. Jen la ĝisdata listo.
--  PEJNO Simono  Diskuto  10:27, 18 Mar. 2012 (UTC)

Ŝablono:Pejnaĵoj --  PEJNO Simono  Diskuto  10:27, 18 Mar. 2012 (UTC)

  Farite Saluton, Pejno. Mi ĵus alinomigis la ŝablonaron kaj korektis kaj ilin kaj la ŝablonojn, en kies paĝoj ili estas uzataj. Mi esperas, ke nun ĉio estas en ordo. Se ne, bonvolu atentigi min denove pri tio. Ĉu vi eble nun volas uzi la alidirektilon {{Butono}} por nova ŝablono? Tio devus funkcii senprobleme. Amike --Tlustulimu (diskuto) 14:31, 18 Mar. 2012 (UTC)
(+) Mi ĵus forigis la superfluajn alidirektilojn, tiel ke Ŝablono:Butono nun ne plu ekzistas. Do vi povus reuzi ĝin, se vi emas. --Tlustulimu (diskuto) 14:55, 18 Mar. 2012 (UTC)
Dankon! Mi kisas vin ambaŭvange! --  PEJNO Simono  Diskuto  18:19, 18 Mar. 2012 (UTC)
PS: ... tamen ne kvarvange! :) --  PEJNO Simono  Diskuto  18:19, 18 Mar. 2012 (UTC)

Re:Ŝablono:Informkesto reliefo redakti

Pardonu, mi plej verŝajne neintence misklakis. Narvalo (diskuto) 15:44, 18 Mar. 2012 (UTC)

Petoj por kontrolojn de la artikolojn redakti

Bonvolu kontroli mian esperanto en la artikoloj kun multe novaj ŝanĝoj:

Zukaz (diskuto) 06:39, 20 Mar. 2012 (UTC)

Geokesto2 redakti

Saluton, mi vidas, ke vi provas ion kun Geokesto. Tie vi trovos ankaŭ en sekcio pri mapoj eble parametron table. Bedaŭrinde mi ne scias, por kio ĝi servas kaj ĉu ĝi devas esti tie entute. Petr Tomasovsky (diskuto) 08:57, 23 Mar. 2012 (UTC)

Saluton, Petr. La parametro table estas uzata nur interne de la ŝablono, ĉar iu subŝablono bezonas ĝin. Alikaze la geokesto estus fuŝa. Do la parametro ne devos esti menciata en la dokumentado. --Tlustulimu (diskuto) 09:30, 23 Mar. 2012 (UTC)

Re: Ŝablono:Informkesto episkopujo redakti

Saluton!

Fakte, ne. Bonvolu vidi la komenton al la mia unua redakto: "bezonas finiĝi" :). Mi iris vespermanĝi, mi nun finos ĝin ;)

Mi vidis ke vi fiksis ĝia CSS-stilon: dankegon! Ĝi estis iu, kiu mi ne sciis kiel "traduki" ;).

Cetere, ĉu vi havas opinon pri tio?

Amike, --dapal(skribu @) 19:29, 24 Mar. 2012 (UTC)


Dankon pro la atentigo pri la informkesto. Mi jam uzis ĝin --Verdulo (diskuto) 18:02, 26 Mar. 2012 (UTC)

Ebona diospiro redakti

Saluton, Forstbirdo. Mi ĵus vidis, ke vi kreis la artikolon Ebona diospiro. Sed de kie vi prenis la intervikiajn ligilojn? Ili estas sufiĉe ĥaosaj. Kelkaj artikoloj temas pri ebona ligno, kelkaj pri la genro Diospiro kaj kelkaj pri la sama specio kiel ĉi tie. Tio estas urĝe korektenda. --Tlustulimu (diskuto) 18:49, 28 Mar. 2012 (UTC)

Kara Tlustulimu, Mi kopiis la ligilojn de la anglalingva versio. Mi evidente jam rimarkis la ekzistinta ĥaoson en diversaj vikipedioj, sed ŝajnas por mi ege komplika mane krei la bezonatan ordon en ĉiuj la aliaj vikipedioj...--Forstbirdo (diskuto) 19:20, 28 Mar. 2012 (UTC)

Re: Ŝablono:Informkesto teatrejo redakti

Sal,

dankon pro via helpo! Mi esperas ke miaj ŝablonoj utilas al ĉiuj ĉi tie ;) --dapal(skribu @) 19:39, 1 Apr. 2012 (UTC)

Bonvolu daŭrigi la diskuton en mia diskutpaĝo, dankon! :) --dapal(skribu @) 19:58, 1 Apr. 2012 (UTC)

Fluigo redakti

Saluton. Mi fakte jam enmetis
, sed tio ne ĝuste funkcias en mia medio. Mi bezonas mian Fluigo interne de propraj ŝablonoj. Temas pri nur-por-ŝablona afero. --  PEJNO Simono  Diskuto  17:32, 2 Apr. 2012 (UTC)

Saluton, Pejno. Kiun foliumilon vi uzas? --Tlustulimu (diskuto) 17:33, 2 Apr. 2012 (UTC)
Fajrovulpon. Sed ankaŭ IE kaj Safari. Mi jam havis Ŝablono:- en miaj ŝablonoj, sed tio ne ĝuste funkciis, ĉar ĝi enigis novliniilon. Evidente, ĉar en via Ŝablono:- ja troviĝas novliniilo. Rigardu mian Ŝablono:Butono. Rigardu kiel mi uzas Fluigon tie kaj rigardu mian dokumentadon de Ŝablono:Fluigo. Mi uzas tiun mekanismon kaj antaŭ mia afero, kaj post mia afero. Aparte de tio, mi jam plurajn horojn batalis pri cimo &#151; sed laŭŝajne ne ĉe mi. Ĉi-momente mi ĉirkaŭvelas la problemon. Mi esploros plu morgaŭ. Sed nun mi havas la buŝegon plena &#151; kiel oni Germane diras. :) --  PEJNO Simono  Diskuto  20:11, 2 Apr. 2012 (UTC)
La cimo rilatas al la subtila diferenco inter malĉeesta parametro kaj malsuprendonita valoro malplena. Ne estas la sama aferoj. Tio ĥaosigas defaŭltajn valorojn, se oni de ŝablono, al ŝablono, al ŝablono, al ŝablono, al ŝablono, ... ktp, tra pluraj tavoloj malsuprendonas ion kaj ie tute supre parametro malĉeesta produktis la valoron malplena. Ekde tie, iu pli suba defaŭlta valoro ne plu uziĝas. La malplena fakte vojaĝas malsupren tra ĉiuj tavoloj. Jen la problemo. --  PEJNO Simono  Diskuto  12:16, 3 Apr. 2012 (UTC)

Artikolo redakti

Dankon pro via helpo. Mi provos ŝanĝi la kategoriojn kiuj havas la artikolo "de". Chabidiskkont

Saluton, Chabi, ne dankinde. Mi jam ŝanĝis la kategorion al la sen"de"a varianto. --Tlustulimu (diskuto) 16:05, 6 Apr. 2012 (UTC)

Mi ĵus kreis dokumentadon, kiun estis en ŝablona paĝo. Ĉiuĵaŭde Diskuto / Miaj artikoloj 16:10, 7 Apr. 2012 (UTC)

Invitation to events in June and July: bot, script, template, and Gadget makers wanted redakti

I'm sorry -- I only speak English.

I invite you to the yearly Berlin hackathon, 1-3 June. Registration is now open. If you need financial assistance or help with visa or hotel, then please register by May 1st and mention it in the registration form.

This is the premier event for the MediaWiki and Wikimedia technical community. We'll be hacking, designing, teaching, and socialising, primarily talking about ResourceLoader and Gadgets (extending functionality with JavaScript), the switch to Lua for templates, Wikidata, and Wikimedia Labs.

We want to bring 100-150 people together, including lots of people who have not attended such events before. User scripts, gadgets, API use, Toolserver, Wikimedia Labs, mobile, structured data, templates -- if you are into any of these things, we want you to come!

I also thought you might want to know about other upcoming events where you can learn more about MediaWiki customization and development, how to best use the web API for bots, and various upcoming features and changes. We'd love to have power users, bot maintainers and writers, and template makers at these events so we can all learn from each other and chat about what needs doing.

Check out the the developers' days preceding Wikimania in July in Washington, DC and our other events.

Best wishes! - Sumana Harihareswara, Wikimedia Foundation's Volunteer Development Coordinator. Please reply on my talk page at mediawiki.org. Sumanah (diskuto) 23:47, 8 Apr. 2012 (UTC)

Urboŝablonoj redakti

Dankon pro la helpo, sed mi preferas la mapon kie aperas ne nur la situo, sed ankaŭ la etendo de la municipa teritorio. Ne gravas se la informo aperas duoble kaj en la ŝablono kaj en la teksto. Ĝis.--kani (diskuto) 21:33, 10 Apr. 2012 (UTC)

Ŝablono citlibro redakti

Saluton, Vi korektis ŝablonon en Uzanto:Zerodoto/Tradukado, sed ne necesas fari tion. Tio ne estas artikolo, sed nur laborpaĝo, kie mi pretigas ontajn artikolojn. Tial, ĝi entenas alilingvan tekston pri kiu mi estas laboranta, kaj kompreneble multajn ligilojn, kiujn mi iom post iom eligos aŭ tradukos. Do, bv. tute ne konsideri tiun paĝon kaj perdi vian tempon korekti ĝin. Dankon tamen pro tia atento ! Zerodoto (diskuto) 16:37, 16 Apr. 2012 (UTC)

Pagename redakti

Saluton! Mi petis pli frue informojn pri Pagename, kie mi eksciis, ke la uzado ne estas permesita. Iuj ne ŝatas ĝin dum redaktado, se oni forviŝas ĝin. Tio estas stranga, ĉar dum redaktado ĝi estas same bone forviŝebla, ol alia vorto. Ĝi havas avantaĝon, se oni alinomadas la urbonomon, ĉar tuj ĉie aperos la nova formo. Ankaŭ mi havas gravajn avantaĝojn dum redaktado, ekzemple la urbonomo (nur ĉi tie mi uzas pagename-n) havas specialan literon, tio praktike aperos la ĝusta urbonomo. Cetere tiuj urboj estas apenaŭ vizitataj kaj preskaŭ ne pluredaktataj. Tial mi petas vin, laŭeble toleru la pagename-n. Sincere --Crosstor (diskuto) 10:50, 19 Apr. 2012 (UTC)

Crosstor, toleru ankaŭ aliajn uzantojn kaj skribu nomojn de urboj per literoj, per kiuj oni fakte skribas ilin. Novaj uzantoj ne bezonas scii, kio estas PAGENAME. Petr Tomasovsky (diskuto) 10:54, 19 Apr. 2012 (UTC)
Mi skribis al Tlustulimu!--Crosstor (diskuto) 11:45, 19 Apr. 2012 (UTC)
Krome tio aspektas terure, se oni legas, ke PAGENAME estis fondita... Petr Tomasovsky (diskuto) 11:50, 19 Apr. 2012 (UTC)
Oni legas la artikolon en lega formo. Se iu redaktas, tiu scias, ke kion redaktas. Ne estas kutimo respondi anstataŭ iu. Mi skribis al Tlustulimu. Li ne respondis, supozeble li estas tolerema. Tial mi finis la diskuton. --Crosstor (diskuto) 16:33, 19 Apr. 2012 (UTC)

Whenaxis redakti

Can someone change my username? Unexpectedly, I created an account. Ezin norbait nire erabiltzaile izena aldatzeko? Ustekabean, kontu bat sortu dut. Whenaxis (diskuto) 14:32, 21 Apr. 2012 (UTC)

Hello, Whenaxis. Which new name do you desire? I could change your user name. Greetings --Tlustulimu (diskuto) 14:34, 21 Apr. 2012 (UTC)
Saluton, Whenaxis. Kiun novan nomon vi deziras? Mi povus ŝanĝi vian nomon. Amike --Tlustulimu (diskuto) 14:34, 21 Apr. 2012 (UTC)

Kat-Verschiebung redakti

Hi Tlustulimu, beim Anlauf des Bots hatte ich einen Tipfehler im Kategorie-Namen. Die beiden Überbleibsel Kategorio-Diskuto:Provinio_Toledo und Kategorio:Provinio_Toledo müßten noch gelöscht werden. Leider habe ich hier nur Rollback- aber keine Sichterrechte (mir ist das nicht plausibel), weshalb einige Kategorien-Änderungen nach meinen Reverts noch der Sichtung bedürfen. Sorry für die Umstände und Gruß Xqt (diskuto) 09:51, 23 Apr. 2012 (UTC)

Das ging schnell :) Xqt (diskuto) 09:59, 23 Apr. 2012 (UTC)
  Farite die beiden fehlerhaften Seiten sind gelöscht. Jetzt sichte ich denn mal die Artikel. Gruß --Tlustulimu (diskuto) 10:00, 23 Apr. 2012 (UTC)

Saluton Tlustulimu! Mi malfaris vian redakton en artikolo Prezidanta baloto de 2012 en Francio kaj mi baldaŭ reverkos ĝin uzante magian formulon. --Dominik (diskuto) 11:07, 23 Apr. 2012 (UTC)

Mi ĵus reverkis la artikolon Prezidanta baloto de 2012 en Francio per magia formulo - ĉu nun bone videblas la nombroj kiel kutime? --Dominik (diskuto) 11:23, 23 Apr. 2012 (UTC)

Geokesto lokumilo Haut-Rhin redakti

Bonvolu pardoni por la eraro kaj dankon por la forigo. Amike. --pino (diskuto) 14:18, 24 Apr. 2012 (UTC)

Reiri al la uzanto-paĝo de "Tlustulimu/Arkivo20120508".