i   Bonvenon al Vikipedio en Esperanto, Forstbirdo!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol redakti, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru, ke se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos aŭ malfaros ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.

Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro!

Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu, ke pli spertajn uzantojn faru tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo.

Por respondi al mesaĝo de alia uzanto, iru al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante  —~~~~ aŭ uzante la butonon Via subskribo kun tempstampo.

Alternative, se vi preferas havi vian respondon en la sama loko kiel la demandon, respondu rekte sub la demando, sed komence metu la ŝablonon {{Respondo al|}} kun la nomo de la alia uzanto. Tiel li ricevos atentigon ke vi respondis. Metu komence de ĉiu alineo dupunkton (:) por dekstrenigi vian tekston. Ankaŭ tiuokaze bonvolu subskribi per ~~~~.

Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj aŭ listigi la lingvojn kiujn vi komprenas. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la kodon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantoj laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi Narvalo 17:00, 3. Jan 2009 (UTC) Dankon ! Vi estas la tute unua vikipediisto kiu sciigas ion al mi...Ĉu estus bona ideo komenci mian agadon tradukante ion artikolon ? Mi vidis ke ekzemple la nocio "biomo" ĝis nun ne troviĝas en la Esperanta Vikipedio. Kion vi pensas ?

Kuraĝe eku, mi kontrolas la artikolon.Narvalo 19:59, 3. Jan 2009 (UTC)

Vikifontaro redakti

Kara amiko, ni ankoraŭ ne havas plenvaloran eo-version de la Vikifontaro. Eble vi konsentos meti sian subskribon en la liston[1] de partoprenontoj de la projekto? Sen tio ĝi neniam estiĝos. Antaŭdankas! --RG72 04:30, 24. Dec 2009 (UTC)

Pagxo ne plu ekzistas Alifono (diskuto) 11:06, 4 mar. 2018 (UTC)Reply

Alinomigo sen diskuto redakti

Mi alvokas vin ĉesi alinomigojn sen anticipa diskuto, tio estas malkonstruema konduto en kolektiva projekto, kia devus esti Vikipedio. Pri la bonega Esperanta vorto „rusia“ vidu i. a. jenan diskuton. Slavik IVANOV 14:59, 4. Jan 2010 (UTC)

Pri esperantigo de Caatinga redakti

Saluton! Antaŭ kelkaj tagoj mi ŝandigis en via artikolo la vorton Katingao al Kaatingo, kion vi ne akceptis. Pardonu min. Mi devis unue diskuti kun vi pri la temo. Laŭ mia opinio Kaatingo estas etimologe pli fedela ol Katingao. Cetere en la romano Vivoj Sekaj (Fonto, 1997) ŝajnas al mi (mi ne legis la esperantan tradukon) oni legas Kaatingon. Tio estas perceptebla je la Monata recenzo pri la livro mi trovis en interreto: https://www.esperanto.be/fel/mon/rec/vsek.html Bonvolu respondu al mi kial vi proponis Katingao. Salutas vin (Csandrocampos 19:12, 9. Feb 2010 (UTC))

Kara Csandrocampos, En la angla traduko, mi trovis "Caatinga is pronounced 'ca-tin-gaa'". Mi ne scias se tio veras. Do mi supozis/supozas ke la lasta aa estas longa kaj do konservenda. La unua a oni ne ripetu ĉar ĝi ŝajnas (fonete) mallonga. Sed tiaj aferoj vere ne gravas por mi. Estas bedaŭrinde ke ne ekzistas Akademio (ĉu ĝi ekzistas ?) kiu publikigas oficialajn listojn de sciencaj, geografiaj, ...terminoj. Aŭ, almenaŭ, mi volus konsulti tiujn listojn, sed ne povis trovi ilin ĝis nun. Mi tre malŝatas diskuti pri terminoj. Ĉar ĉiu pensas pravi.Korajn salutojn.--Forstbirdo 20:24, 9. Feb 2010 (UTC)
Eble mi ne enmiksiĝu, ĉar Forstbirdo ne ŝatas diskuti pri terminoj. Sed ŝajnas al mi riske fidi anglan prononc-priskribon pri portugala vorto, precipe ne estante anglalingvano. Ekzemple povus esti, ke la aŭtoro uzis la finan duoblan "aa" por esprimi, ke malsame al anglaj kutimoj (prononco de "alpha" kiel "al-fə") oni ne malfortigu la finan "a". La angla tre kutimas prononci du sinsekvajn vokalojn kiel unu sonon, la portugala tute ne. Do se la portugala nomo estas Caatinga, mi pli fidus la portugalajn vokalojn ol anglan klarigon. Nu, tio ĉi estas opinio. Mi ne asertas, ke mi pravas. – Umbert' 20:57, 9. Feb 2010 (UTC)


Kara Forstbirdo, Umbert&#39 respondis por mi kaj mi opinias li tute pravas. Mi ŝatas diskuti pri terminoj, sed al mi ne plaĉas diskuti pri vikipediistaj proponoj. Mi nur skribis al vi ĉar oni jam proponis antaŭ la vorton Kaatingo en esperanto kaj mi opinias ne estas bona afero ke estu en nia lingvo pli ol unu vorta propono sen celo.

Mi salutas vin, (Csandrocampos 21:10, 9. Feb 2010 (UTC))

Kara Csandrocampos, Estu do Kaatingo, ne gravas. Oni ne povas scii kio jam estas proponita. Sed mi nur demandas min kial Monato parolas pri "Belgio", dum Zamenhof skribis "Belgujo". Sed sufiĉas. Korajn salutojn. --Forstbirdo 21:43, 9. Feb 2010 (UTC)
Dankon, Forstbirdo, por kompreno! Pri la sufikso -ujo (Belgio/Belgujo) mi ja ne scias. Mi diras Brazilo, sed eble Brazilujo estus pli logika. Elkorajn salutojn, (Csandrocampos 13:30, 10. Feb 2010 (UTC))

Ekozonoj redakti

Nearkta centpiedulo?, kiu vivas en dezerto? Bonvolu rekorekti tiujn misaĵojn. 84.206.8.134 08:12, 15. Feb 2010 (UTC)

Saluton, viaj aldonoj de ekozonoj en komencaj frazoj de artikoloj tute ĝenas sencon de la frazoj kaj la teksto. La formoj de nearkta, afrik-tropika tre ĝenas ĉe dezertaj bestoj. Oni ĝenerale ne aldonas la apenaŭ konatajn ekozonojn al la unuaj frazoj pri besto. Bonvolu aldoni en aparta frazo la ŝatatajn ekozonojn, sed mi fakte taksas ilin superfluaj. Se mi skribas ke la namiba geko vivas en la Namibo, tio sufiĉas pleje. Vi povas aldoni en la artikolo de Namibo, ke Namibo estas parto de la afrik-tropika ekozono. Do, ekozonoj estas bonvenasj en geografiaj artikoloj, sed malbonvenaj en artikoloj pri bestoj, plantoj; laŭ mia opinio. Narvalo 08:24, 15. Feb 2010 (UTC)

Kara Narvalo, Permesu ke mi citas franclingvan fakvortaron ( Da Lage, Antoine & Georges Métailié 2000 : Dictionnaire de biogéographie végétale. CNRS Éditions, Paris ISBN 2-271-05816-3 , p. 382 ) : “paléarctique, adj.” : 1. Laŭ la terminologio de Alfred Russel Wallace, kvalifikas la biogeografian teritorion kiu kongruas kun Eŭropo kaj Azio (sen Arabujo, Hindujo, Hindoĉinujo) 2. Diriĝas pri la flaŭro (aŭ la faŭno) , kaj speciale pri taksono ĉeestante en tiu parto de la mondo aŭ el tie origina …
La ekozonoj ( freŝdata termino, sed malnova nocio ) estas komunumoj de plantoj kaj bestoj kiuj estas kunvivintaj tre longtempe. Tiuj komunumoj estis izolitaj de aliaj ekozonoj pro geografiaj bariloj, kaj tial disvolviĝis kompleksajn kaj unikajn interrilatojn inter la koncernaj specioj. Pli temas pri ekologio ( rilatoj ) ol pri geografio ( lokoj ) .
Mi komprenas ke ne ĉiam al ĉiu plaĉas kaj en ĉiu frazo bone sidas tian emfazon. Tial mi proponas krei kategoriojn bestoj el la …ekozono, plantoj el la …ekozono. Tiel oni jam faras en la nederlandlingva vikipedio ( ekzemple : Admiral-papilio ), kaj tiel aldonoj en la teksto ne bezonas. Laŭ mi science la ekozona klasifiko de la bestoj kaj plantoj ( ne eblas por ĉiuj plantoj kaj bestoj sciu bone ) multe pli gravas ol la landa aŭ regiona. --Forstbirdo 21:50, 19. Feb 2010 (UTC)
Tiu solvo estas akceptebla kaj eĉ farebla per roboto. Narvalo 12:00, 20. Feb 2010 (UTC)
Mi jam kredis, ke ni interkonsentis ne aldoni la misgvidan ekozonan aludon en la komenca frazo!!! Neniu alia vikipedio faras tiel, eĉ ne la nederlanda, la sola krom la esperanta vikipedio, kiu uzas la saman kategoriojn por la ekozonoj. Narvalo 21:19, 21. Dec 2010 (UTC)

Lastmomenta invito en la Vikipedian konkurson redakti

Saluton! Mi rimarkis, ke vi dum la monato aprilo faris redaktojn en la artikoloj Andoj, Egiptujo, Kamelo, Kubo (lando), Nukso, Roka Montaro, Sudameriko, Terpomo. Aprilo 2010 estas proklamita "Monato de Vikipedio" kaj dum tiu monato okazas Vikipedia konkurso, en kiu eblas gajni valorajn premiojn. Mi ĝojas informi vin, ke la artikoloj kiujn vi plibonigis troviĝas en la listo de la konkursaj artikoloj, pro kio vi nun tre facile povas partopreni en la konkurso kaj gajni (ni strebos atribui premiojn al ĉiu konkursanto): Sufiĉas ke vi enskribu vian nomon kaj nomojn de la artikoloj en la liston de konkursantoj. Sed atentu: La konkurso finiĝas jam la 30-an de aprilo 2010 je 24:00 laŭ UTC, do post malmultaj horoj! Mi tamen esperas, ke mia invito en la konkurson vin interesos, kaj ke vi sukcesos ankoraŭ ĝustatempe al ĝi aliĝi. Nome de la organizantoj (E@I kaj la vikipedia komunumo), Marek "Blahma" BLAHUŠ 07:36, 30. Apr 2010 (UTC)

Saluton, sorry to bother you redakti

Saluton, I beg your pardon but I do not speak Esperanto nor Dutch. I am a member of a Catalan association "Amical de la Viquipèdia" which is trying to become a Chapter but has seen this denied because it does not represent a state. I don't know if you've seen my message on the Komunuma Portalo. Maybe you can help us giving us your support on your personal page. I wish you a pleasant and sunny summer. Koran dankon! Capsot 07:44, 8. Jun 2010 (UTC)

Capsot, try to change this by giving massive support to Minority SafePack: https://en.wikipedia.org/wiki/Minority_SafePack (en) https://eo.wikipedia.org/wiki/Minority_SafePack (eo)

Alifono (diskuto) 11:13, 4 mar. 2018 (UTC)Reply

Rubema planto (?) redakti

Saluton Forstbirdo, ĉu eble vi scias Esperantan tradukon por la ? ca:Ruderal de:Ruderalflora en:Ruderal species es:Planta ruderal fr:Plante rudérale he:צמחי מעזבות pl:Roślina ruderalna ru:Рудеральные растения Saluton Pino, bedaŭrinde mi ne scias, sed via propono ŝajnas al mi tre bona. Korajn salutojn, --Forstbirdo 09:42, 13. Jun 2010 (UTC) Saluton Pino, bedaŭrinde mi ne scias, sed via propono ŝajnas al mi tre bona. Korajn salutojn, --Forstbirdo 09:42, 13. Jun 2010 (UTC)

Dankon --pino 09:48, 13. Jun 2010 (UTC)

Alta kaj Supra redakti

Saluton, Forstbirdo, mi ne certas pri tio kion mi diras, sed eble vi povas iom priserĉi ĉar vi kutime faras artikolojn pri tiu geografia areo. Mi tralegis pri Gvineo kaj ĉe Malalta Gvineo mi iom dubis, ĉar (eble mi eraras) mia antaŭa impreso estas ke alta utilus por alto (ekzemple de monto) kaj tiel kongruus kun la unua signifo en la artikolo, dum supra utilus por situo en la mapoj. PIV tute ne helpas. Kaj tio konfliktus kun norda kaj suda (Nordkoreio) sed eble Supra Silezio estus iom simila al Norda Silezio? Mi pardonpetas ke mi ne sendas certigon kaj nur dubeblon.--kani 20:34, 18. Jul 2010 (UTC)

Kara Kani, ankaŭ mi dubis kaj dubas. Ŝajnas al mi ke Upper Guinea situas je certa pli-malpli alta altitudo ĉar ĝi enhavas la fonton de Niĝero. Lower Guinea entenas enfluejo de Kongo, tial mi pensis/pensas ke ĝi ĝenerale malaltas. Fakte mi ne studis la aferon. Eble ni atendas verdikton de spertulo ? Korajn salutojn, --Forstbirdo 20:57, 18. Jul 2010 (UTC)
Kara Kani, Finfine mi ŝanĝis la nomojn laŭ via propono. Ĉar tie ĉi temas verŝajne pli pri situo sur la mapo. Mi dankas por via interveno. Korajn salutojn. --Forstbirdo 07:44, 21. Jul 2010 (UTC)

Indomalaja ekozono redakti

Saluton, Forstbirdo,

evidente vi estas la plej aktiva redaktanto de la artikolo Indomalaja ekozono. En la diskuto pri tiu artikolo oni faris proponon pri la titolo; ankaŭ mi komentis pri ĝi. Ĉu eble vi volas kontribui vian opinion pri la afero?

Umbert' 20:41, 23. Okt 2010 (UTC)

Arbitra ago kontraŭ mi fare de administranto de angla vikipedio redakti

Karaj, vi ĉiuj konas min bone, tial mi petas urĝan helpon de ĉiuj anglalingvaj vikipediistoj: Vikipediisto Tiptoety blokis mian konton sur la angla vikipedio akzuante min arbitre, ke mia konto estas sokpupo de blokita vikipediisto, kio estas kompleta stultaĵo. Mi ne scias, ĉu malantaŭ tio estas nur tragika eraro aŭ malica atako kontraŭ Esperanto. Mi tial petas ĉiun uzantojn kun konto en la anglalingva vikipedio helpi al mi, ke tiu bloko estu forigita.DidiWeidmann 21:42, 6. Nov 2010 (UTC) (Mi metis tiun-ĉi mesaĝon al la ĝenerala diskutejo. Respondu bonvolu tie. Dankon)

Mi korektas titolon ĉar ni ne estas tie por promocii subtitolojn. Ĉiuĵŭd(Diskuti) 22:12, 26 Dec. 2011 (UTC)

Mi gratulas vin pro la valora kontribuado pri Ekozono. Mi provis fari kelkajn plibonigojn, precipe aldonon de priskriboj de la koloroj sur la mapo. Mi anstataŭigis la mapon png per iu .svg precipe ĉar tie jam estis priskriboj. Vidu commons:File:Ecozones.svg. Arno Lagrange @ 10:54, 8. Dec 2010 (UTC)

Dankon pro via intereso kaj helpemo. Bedaŭrinde ne estas disponebla pli korekta mapo : la limo inter la Aŭstralazia kaj Hindomalaja ekozonoj devus esti la linio de Wallace. --Forstbirdo 18:24, 8. Dec 2010 (UTC)
Se estas malĝustaĵo en la mapo, tio estas korektebla ĉar temas pri .svg dosiero, kiun onipovas ŝanĝi per programo inkscape: kolorojn de areoj oni facile povas ŝanĝi. Eĉ formojn de poligonoj. Kaj kompreneble ankaŭ tekstojn (tial aparte oportunaj estas tiuj dosieroj, ĉar oni povas traduki ĉiujn skribaĵojn al dezirata lingvo. Arno Lagrange @ 22:18, 8. Dec 2010 (UTC)
Jen mi korektis AL @ 22:33, 8. Dec 2010 (UTC)

 
Mi esperantigis ankaŭ Dosiero:World ecozones eo.svg. Vi estas bonvena uzi ĝin en iu trafa paĝo. Arno Lagrange @ 22:58, 8. Dec 2010 (UTC)

Vi ŝajne ne konas la eblecon uzi ŝablonojn. Anstataŭ kopii la saman komplikan tabelon en diversajn pagojn kaj devi redakti ĉiujn paĝojn por fari korekton en la tabelon sufiĉas meti la tabelon en ŝablonon {{Biomoj}} kaj enmeti la kodon {{Biomoj}} en ĉiujn paĝojn kie ĝi estas dezirinda. Se vi devos fari korekton vi bezonos fari ĝin en nur unu paĝo kaj ĝi aŭtomate aperos en ĉiuj paĝoj kie la ŝablono estas enmetita. Arno Lagrange @ 10:15, 15. Dec 2010 (UTC)

Efektive ! Vi lernigis min interesaĵon. Multan dankon ! --Forstbirdo 19:06, 15. Dec 2010 (UTC)

Geografiaj nomoj en la Vikipedio redakti

Dankon pro la bona redaktado de artikoloj pri geografiaĵoj de Meksiko. Mi tamen avertas ke ne ĉiam taŭgas traduki ĉion al Esperanto. Krome la listo, kiu estas en la vikipedio (meksikaj loknomoj) estas redaktita de persono, kiu nur mezbone parolas Esperanton. Ne ekzistas interkonsento kun aliaj meksikaj Esperanto-parolantoj. Ofte la esperantigoj eĉ estas ridindaj. Mi mem eĉ forte kontraŭas esperantigi geografiajn nomojn (se ne nepre necesa), ĉar geografiaj nomoj apartenas al regiono kaj ties lingvo. Ili devas esti troveblaj en mapo. Neniu serĉus "Malsupra suda kalifornio"! En la vikipedioj de la angla, germana, franca kaj aliaj vikipedioj ne tradukas la geografian vorton al la koncerna lingvo aŭ ĉu vi kredus ke oni akceptus se oni ŝanĝus la koncernajn artikolojn al ekzemple al Downer South California aŭ Unteres Südkalifornien. Nuevo León povus fariĝi Neu-Löwe oder New-Lion. --Esperantst 05:26, 18. Jan 2011 (UTC)

Tre trafa rimarko sed tro malofte ni respektas vian konsilon en la praktiko ekz. en Vikipedio. Alifono (diskuto) 11:21, 4 mar. 2018 (UTC)Reply

Saluton. Mi iom dubis antaŭ tiu via nova artikolo. Laŭ tiu, subarbaĵo estas sub la arba etaĝo, sed tion mi ne vidas klare. Dekomence Subarbaĵo estas aĵo kiu estas sub arbo, tio estas inter aŭ ĉe radikoj ekzemple iaj fungoj, artropodoj ktp. Alia afero estus subarbaraĵo. Sub arbo ne samas al sub arba etaĝo. Tamen mi ne havas pensitan solvon, mi nur vidas neklaraĵon. Ofte mi uzis subkreskaĵaro signife la tuton de la suba etaĝo de arbaro (ne de arbo) kie estas arbetoj, herboj, mortintaj folioj, planta rubo ktp. Tio estas aro de subaj kreskaĵoj, sen indiko sub kio. Mi ne scias ĉu miaj pensoj utilas al io por vi. Amike. --kani 21:30, 7. Feb 2011 (UTC)

Kara Kani, Mi trovis la terminon en la Nederlanda-Esperanta vortaro de Pedro De Smedt, eminenta Esperantisto kaj lingvisto. Sed vi tute pravas  : laŭ mi subarbaraĵo estus la adekvata termino kiu bone esprimas la nocion de "ĉiuj plantoj en arbaro, sub la arboj". Do se ni interkonsentas, mi tiele titolos la artikoleton. La fakuloj iomete malkonfidu la lingvistojn... Mi dankas pro via afabla kaj tre utila rimarko. Korajn salutojn.--Forstbirdo 18:10, 8. Feb 2011 (UTC)
Nun kiam vi bone konsideras subarbaraĵo, mi pli bone vidas ĝin, eĉ se ne estas tiom simpla termino. Mi kontentas ke ni interkonsentis. Foje lingvistoj havas multajn fakojn kaj vortojn ĉemane kaj ne povas rimarki tiajn nuancojn. Amike.--kani 19:14, 8. Feb 2011 (UTC)

Artikoloj kun ligiloj al si mem redakti

Estimata, mi rimarkis ke vi en pluraj artikoloj pri landoj enmetis aldonan ligon al la -uj-formo de la lando (Sardujo, Bavarujo, Ukrainujo ktp.), kiu tamen ne estas alia artikolo sed nur redirektilo al la sama artikolo. Efektive la artikolo tiel havas ligilon al si mem, kio estas superflua kaj en Vikipedio kutime nedezirata. Mi volas rekomendi al vi ne plu meti tiajn ligojn. Jam iuj aliaj vikipedianoj laboradas por malfari ĝuste tiujn ligojn kiujn vi aldonis. Estas bedaŭrinda malŝparo de bonvolaj fortoj se vi, kvankam bonintence, aldonas ion kion aliaj, tute same bonintence, forviŝadas. Se vi tamen opinias tiujn ligojn indaj, bonvolu diskuti tion en Vikipedio:Diskutejo#Artikoloj_kun_ligiloj_al_si_mem. – Sincere salutas Moldur 19:37, 29 Mar. 2011 (UTC)

Estimata, por vidi ke la -uj-formo ekzistas ja sufiĉas ke ĝi estas menciita en la teksto, ekzemple, BavarioBavarujo. Sed la menciita uj-formo ne estu ligo al la artikolo mem - tio aldonas neniun pluan informon sed nur konfuzas. (Plua diskutado prefere estu en la Vikipedio:Diskutejo.) – Sincere, Moldur 20:09, 29 Mar. 2011 (UTC)

Traduko el la nederlanda redakti

Saluton, Forstbirdo. Mi ĵus trovis ŝablonon en la nederlanda vikipedio, de kiu ni verŝajne bezonus kelkajn parametrojn. Temas pri nl:Sjabloon:SP-data. Ĉu vi povus traduki al mi la liston, kiu troviĝas sub "Parameters:"? Vi povas meti ĝin ĉi tien, ĉar mi metis vian diskutonpaĝon en mian atentaron. Amike --Tlustulimu 18:19, 28 Jun. 2011 (UTC)

Kara Tlustulimu, Ne ĉiam temas pri vortoj, sed foje pri kodoj. Do la traduko estas iomete diskutebla. Mi proponas jenon:

Parametroj mallonga longa MAPO PIKSELMAPO LINIONUMERO LONGECO FERVOJOLARĜO FERVOJOLARĜO2 KOMPANIO KOMPANIO2 STARIGO STARIGO2 FORIGO FORIGO2 FERMO FERMO2 RESTARIGO RESTARIGO2 MALFORIGO REFORIGO REFORIGO2 REFERMO REFERMO2 RE-RESTARIGO RE-RESTARIGO2 STATUSO STATUSO2 TIPO TIPO2 TRAJNOTIPO TRAJNOTIPO2 DENTRADO ELEKTRIGO ELEKTRIGO2 FERVOJOJ FERVOJOJ2 RAPIDECO RAPIDECO2 SEKURIGO SERVO SERVO2 SERVOTIPO PLEJ ALTA PLEJ MALALTA

Korajn salutojn, --Forstbirdo 19:28, 28 Jun. 2011 (UTC)

Dankon pro via traduko. Sed intertempe mi havis alian ideon pri la ŝablona afero, tiel ke mi simple kreis pli ĝeneralan ŝablonon. --Tlustulimu 09:31, 29 Jun. 2011 (UTC)

Saluton, Forstbirdo. Mi ĵus vidis, ke vi redaktis la artikolon Sumbo, kiu temas pri insulo. Mi ĵus aldonis kiel informkeston la ŝablonon {{Informkesto insulo}}. Do bonvolu estonte uzi ĝin por similaj artikoloj. Se vi havus demandon, vi povos demandi min aŭ alian ulon de la ŝablona projekto. Amike --Tlustulimu 18:44, 22 Jul. 2011 (UTC)

Kara Tlustulimu, Mi ege dankas por via kontribuo. Tamen mi rimarkigas ke vi aldonis Kategorio:Insuloj en Indonezio dum jam ekzistas Kategorio:Indoneziaj insuloj. Unu el la du pli bone malaperu, mi supozas. Korajn salutojn, --Forstbirdo 19:40, 22 Jul. 2011 (UTC)

Malferma Tago redakti

Saluton, ĉu vi eventuale venos al la Malferma Tago de UEA en novembro? Bv vidu Vikipedio:Diskutejo. Kore via, --Ziko 15:59, 20 Aŭg. 2011 (UTC)


Diagnozo redakti

Saluton. Laŭ ICN, en 2012 diagnozoj por algoj, fungoj aŭ plantoj povos estis anglajn. Ĉu vi scias kio estas por bestoj ? Amike. --pino 08:32, 31 Okt. 2011 (UTC)

Kara Pino, mi ne scias, sed estas la tendenco...Eble legu la anglan vikipedio-artikolon "International Code of Zoological Nomenclature" kun la retpaĝaroj kiuj tie estas cititaj. Korajn salutojn. --Forstbirdo 12:22, 31 Okt. 2011 (UTC)

Vikipedio:Proponoj por elstaraj artikoloj redakti

Saluton. Ĉu vi havas opinion pri Birdoj ? Antaŭan dankon --pino 08:53, 18 Dec. 2011 (UTC)

Jes : https://en.wikipedia.org/wiki/Southern_ground_hornbill Alifono (diskuto) 11:18, 4 mar. 2018 (UTC)Reply

angle ŝablonon redakti

Saluton,


ni metas {{en}} antaŭ meti ĉio adreso. Mi korektas viajn erarojn.


Amike, Ĉiuĵŭd(Diskuti) 22:06, 26 Dec. 2011 (UTC)

Se mi donas admonon, vi restos sur Vikipedio, sed mi volas ke vi respektas admonojn. Ĉiuĵŭd(Diskuti) 19:34, 28 Dec. 2011 (UTC)

Bonan Novjaron redakti

Bonan Novjaron al vi. Adu de kontribui sur Vikipedio. Ĉiuĵŭd(Diskuti) 02:05, 30 Dec. 2011 (UTC)

Demando redakti

Saluton, mi kreas la artikolon Kuujjuaq (Kebekio) kaj mi volas demandi al vi Ĉu ĉefvilaĝo ekzistas ?. Dankon pro via respondo. Ĉiuĵŭd Astroscienco 19:43, 28 Jan. 2012 (UTC)

Propono akceptita redakti

Saluton, via propono estis akceptita kaj farita : Kamefito alinomita al Ĥamefito. Amike, Ĉiuĵŭd Astroscienco 19:25, 4 Feb. 2012 (UTC)

Kwamikagami redakti

Ĝi havas sufiĉan plezuron por miskorekti tekstojn kaj titolojn. En titoloj, ĝi ŝanĝis de por da. Ĉiŭd Diskuto / Miaj artikoloj 20:30, 4 Mar. 2012 (UTC)

Saluton, Forstbirdo. Mi ĵus vidis, ke la enhavo de Granda sciuro‎‎ aspektas kiel stranga mikso el priskribo de genro (informkesto kaj intervikiaj ligiloj) kaj specio (la priskriba parto de la teksto). Krome ekzistas la artikolo Ratufo giganta pri Ratufa indica, kiu apenaŭ enhavas tekston. Kio okazis, ĉu fuŝo aŭ neglekto? Bonvolu legi ankaŭ ĉi tiun diskuton. Amike --Tlustulimu (diskuto) 08:36, 27 Mar. 2012 (UTC)

Ebona diospiro redakti

Saluton, Forstbirdo. Mi ĵus vidis, ke vi kreis la artikolon Ebona diospiro. Sed de kie vi prenis la intervikiajn ligilojn? Ili estas sufiĉe ĥaosaj. Kelkaj artikoloj temas pri ebona ligno, kelkaj pri la genro Diospiro kaj kelkaj pri la sama specio kiel ĉi tie. Tio estas urĝe korektenda. --Tlustulimu (diskuto) 18:49, 28 Mar. 2012 (UTC)

Hinda junipero redakti

Tiam, mi petas ke nigra junipero alidirektilu al hinda junipero. La angla nomo de la hinda junipero estas Black juniper. Ĉiuĵaŭde Diskuto / Nouormand 21:09, 2 Jun. 2012 (UTC)

Nigrabeka pigo redakti

Saluton Forstbirdo, mi erare misklakis en Lastaj ŝanĝoj kaj nevolante mi malfaris vian redakton en Nigrabeka pigo. Tuj en la sekvanta momento mi refaris mian misklakon kaj revenis la paĝon al via redakto. Petr Tomasovsky (diskuto) 08:06, 18 Jul. 2012 (UTC)

Vikispecioj redakti

Estimata! rigardinte artikolon "sumako" mi miris ke mankis en ĝi ligilon al species:Rhus. Mi aldonis ĝin, sed ĉar vi ofte redaktas artikolojn pri vivantaj estaĵoj, ĉu vi bonvolos dume aldoni ligilon al rilata paĝo en Vikispecioj kiam ĝi ekzistas? Por vivantaj estaĵoj ŝajnas al mi sufiĉe grave apogi sin sur tiu projekto en kiu oni devus havi plenan kolekton de ĉiuj specioj de vivantaj estaĵoj kladistike ordigitaj --Arno Lagrange @ 07:09, 1 Sep. 2012 (UTC)

Bonasa bonasia redakti

Thank you kindly explain the withdrawal of the image Bonasa bonasia eggs. --Archaeodontosaurus (diskuto) 06:56, 31 Okt. 2012 (UTC)

Mi kunmetis la du partojn de la bildo, por povi pli komforte legi la tutan paĝon el nur unu bildo. Mi konfuziĝis kiam mi rimarkis ke du trionoj de la enteno estas ripetita dufoje dum mi en la unua momento supozis ke temis pri artikolo kiu aperis sur du apartaj paĝoj. Kiam mi komprenis ke temas pri la sama paĝo kies supra kaj meza partoj aperas en la 1a bildo kaj malsupra kaj refoje meza partoj en la 2a, mi decidis kunmeti ambaŭ partojn tiel ke la bildo montru la frontpaĝon de la revuo tian kia ĝi estis kaj ke oni povu legi ĝin kvazaŭ oni havus la paperan version antaŭ la okuloj. Ĉu en ordo ? --Arno Lagrange @ 15:58, 7 Feb. 2013 (UTC)

Tajheja redakti

Kara Forstbirdo. La vorto "Tajhejo" ne ekzistas en Esperanto, ĉar la oceano, kiun japanoj nomas tiel, nomiĝas "Pacifiko" en Esperanto. Pro tio oni ne povas krei adjektivon "Tajheja". Esperanta vorto por tio afero estas "Pacifika". Mi allinomiĝis artikolojn "Pacifika Megalopolo" kaj "Pacifikaj ĉiamverdaj arbaroj" dum redaktado. Amike -- NoKo (diskuto) 03:29, 3 Mar. 2013 (UTC)

http://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Systema_Naturae&curid=280371&diff=5108689&oldid=5092664

Kial Vi skribis interlingva ligilo (malgraŭ estas Vikidatumoj) kaj kial Vi anstataŭigis el al Kategorio:Biologio? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 23:16, 23 Mar. 2013 (UTC)

Kara, Estas io kion mi ne komprenas. Mi nur intencis korekti du tajperarojn en la teksto. Efektive devas esti kategorio:Biologia literatuo. Mi vere ne komprenas kion okazis, eble distriĝemo miaparte. Bonvolu senkulpigi min por miaj senintence faritaj eraroj. --Forstbirdo (diskuto) 09:30, 24 Mar. 2013 (UTC)

Taksodio redakti

Saluton, Forstbirdo. Mi vidis, ke vi aranĝis la intervikiojn de Taksodio laŭ la malnova sistemo. Sed ekde kelkaj tagoj eblas uzi la novan sistemon per VP:VD. La ligiloj de la artikolo nun troviĝas sur la paĝo d:Q147392, ĉar iu aranĝis tion. Mi rekomendas estonte uzi la novan manieron, ĉar tiam necesas aldono nur ĉe Vikidatumoj. Do, ne plu en ĉiu unuopa lingva versio. Se vi ankoraŭ havas demandon, demandu min aŭ sur la diskutopaĝo de la helpopaĝo. --Tlustulimu (diskuto) 15:28, 28 Mar. 2013 (UTC)

Kara Tlustulimu, Fakte me nenion (aktive) faris por la intervikioj de la artikolo "Taksodio". Mi nur ŝanĝis ion en la teksto mem. Do mi ne komprenas kion okazas (bonvolu vidi ankaŭ ĉi supre por "Systema Naturae"). Kontraŭe, mi scias bone uzi Wikidatumojn kiam mi kreas novan artikolon (mi pensas). Korajn salutojn. --Forstbirdo (diskuto) 15:50, 28 Mar. 2013 (UTC)

Nova ŝablono redakti

Saluton, Forstbirdo. Mi ĵus kreis novan ŝablonon por skanaĵoj (de libroj, ktp) konsistantaj de nur teksto. Tiaj nurtekstaj bildoj ne estas kopirajteblaj, kaj verŝajne estas en la publika domajno. Do mi kreis ŝablonon {{PD-nurteksta}}. Jen ĝia uzo en via lasta skanitaĵo: Dosiero:Nelikeniĝintaj fungoj.jpg. Se vi havas demandojn, bonvolu mesaĝigi min. Kore salutas Yekrats (diskuto) 13:41, 3 Apr. 2013 (UTC).

Forstbirdo - Mi volus atentigi vin al la diskuto en la diskutejo pri alŝutado de bildoj. (Vikipedio:Diskutejo#Malebligi la alŝutadon de dosierojn ĉi tie). Ĉefe, estus pli bona por la Vikipedio se vi alŝutus liberajn dosierojn al la Komunejo anstataŭ ĉi tien. Se dosiero estas alŝutita tie, ĝi estos montrebla en ĉiu ajn vikipedio/vikivortaro/ktp. Se vi alŝutas ĉi tien, nur la Esperanto-Vikipedio povas vidi ĝin. Ankaŭ, la kontrolado de la dosieroj estas multe da laboro por la administrantoj ĉi tie.
Tie, por verkoj eldonitaj antaŭ 1923, uzu la ŝablonon {{PD-1923}}. Por nurtekstaj kovertoj, uzu {{PD-text}}. Se vi havas demandojn, bonvolu mesaĝigi min. Kore salutas Yekrats (diskuto) 17:49, 12 Apr. 2013 (UTC).

Ordigŝlosiloj redakti

Saluton, Forstbirdo. Mi vidis, ke vi ŝanĝis la ordigŝlosilon en la teksto pri Van der Biest. Laŭ mi vi malpravas. Vidu en Helpo:Kategorio#Reguloj_por_difinitaj_nacioj. Amike PaulP@diskkont 16:21, 10 Apr. 2013 (UTC)

Dankon pro la informo. Mi korektis (mi pensas). --Forstbirdo (diskuto) 20:57, 10 Apr. 2013 (UTC)

http://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Akrido&curid=23035&diff=5224436&oldid=4988025

Kial Vi skribis interlingva ligilo (malgraŭ estas Vikidatumoj) kaj kial Vi anstataŭigis el Kategorio:Ortopteroj al Kategorio:Biologio? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 21:17, 10 Maj. 2013 (UTC)

Kara, Mi nenion ŝanĝis al kategorioj, nek mi metis interlingvan ligilon. Mi nur ŝanĝis "Atlasa Montaro". --Forstbirdo (diskuto) 06:25, 11 Maj. 2013 (UTC)

Saluton. Fine de la artikolo, kie oni parolas pir birdoj, mi sanĝis bredadas al reproduktiĝas, aŭ povus esti reproduktas, sed ne bredi, ĉar tion faras hmoj: homoj bredas porkojn, dum porkoj reproduktiĝas. Spite la signifon de la koresponda angla termino.--kani (diskuto) 18:10, 23 Jun. 2013 (UTC)

Kara Kani. Dankon por la korekto. --Forstbirdo (diskuto) 19:13, 23 Jun. 2013 (UTC)

Literaturo redakti

Saluton Forstbirdo! Ĉar vi iom aktive okupiĝas pri artikoloj pri libroj, mi petas vin legi Uzanto:PaulP#Literaturo. Ĉu tiu superrigardo iom utilas al vi? PaulP@diskkont 08:41, 25 Jun. 2013 (UTC)

Burokratoj redakti

Ni bezonas kelkajn burokratojn.. Ĉu vi vidas tie ? Amike. --pino (diskuto) 10:31, 26 Jun. 2013 (UTC)

Saluton. Io surprizis min, ke estis ligila paĝo kun nur la esperanta artikolo dum la anglalingva ekvivalenta en:Stringybark havis kelkajn ligilojn kaj Esperanto ne estis tie. Do, mi nuligis la malplenan vikipedian paĝon de Fibroŝelaj eŭkaliptoj por povi aligi ĝin al Stringybark. Se mi ne faris bone, bonvolu kontakti min kaj ni solvos problemon, se ĝi estas. Krome restas la traduko de la specinomoj. La franca kaj hispana artikoloj faris ĝin, kaj eble povas helpi aliaj esperantaj artikoloj pri eŭkaliptoj.--kani (diskuto) 23:05, 14 Jul. 2013 (UTC)

Bildoj redakti

Saluton Forstbirdo, dankon pro via verko en Vikipedio. Tamen, darkweasel94 (diskuto kontribuoj) petis, ke la jena paĝo verkita de vi estu forigita: "Dosiero:Horizontaal 260.jpg".
La komentoj pri la forigo troveblas ĉe "Forigendaj artikoloj". Se vi kontraŭas, bonvolu legi la regularon pri forigoj kaj diru vian opinion.

Agnostika redakti

Saluton, Mi legis kun intereso la artikolo Internacia Kodo de Nomenklaturo por algoj, fungoj kaj plantoj sed mi ne komprenas la vorton agnostika. Ĉu vi povas klarigi min ? Antaŭdankon. --pino (diskuto) 07:21, 4 Aŭg. 2013 (UTC)

Kara Pino, Laŭ mi tiu vorto NE troviĝas en la artikolo, temas pri "agnoskita" (?!). Agnoski estas (PIV) : deklari oficiale rajtigita; deklari (ion, iun) ĝusta, aprobinda. --Forstbirdo (diskuto) 09:58, 4 Aŭg. 2013 (UTC)
Jes vi pravas, temas pri "agnoskita" kaj nun estas klara. Eble ankaŭ index fungorun aŭ ĉina datumbazo estas agnoskitaj. Ĉu vi havus informojn ? Dankon. --pino (diskuto) 11:06, 4 Aŭg. 2013 (UTC)
Mi aldonis Index fungorum (vidu angla Vikipedio). --Forstbirdo (diskuto) 12:59, 4 Aŭg. 2013 (UTC)
Jes kaj mi aldonis ankaŭ la ĉinan retejon, ĉu estas en ordo ? --pino (diskuto) 19:28, 4 Aŭg. 2013 (UTC)

Saluton, Forstbirdo, estas nuntempe plendo pri vi en la Administrejo. darkweasel94 11:18, 25 Sep. 2013 (UTC)

Peto de forigo redakti

Saluton, Forstbirdo. Mi ĵus vidis, ke vi skribis la frazon "La paĝo estas forigenda" en Ŝablono:Ekoregionoj de la Hinda ekoprovinco. Ĉu vi povus estonte uzi la ŝablono {{forigu}} por proponoj je forigo. Krome estus bone, se vi poste ankaŭ metus la koncernan paĝon al Vikipedio:Forigendaj artikoloj‎‎. Tiam la administrantoj havus malpli da laboro, ĉar ili ne plu devus serĉi paĝojn kun la vorto "forigu", "forigenda" ktp. Do, estas pli konvene por povi forigi ĝin, se ĝi estas markata per la ŝablono kaj/aŭ troviĝas en la kategorio Forigendaj artikoloj. --Tlustulimu (diskuto) 17:04, 9 Nov. 2013 (UTC)

Ĉu vi foje povas atenti la diskuton pri pedofilio, kiun mi malfermis redakti

Kara, mi malfermis diskuton pri la artikolserio pri pedofilio, kiun ĉefe verkis Pangea lastatempe, kaj en kiu mi pli kaj pli vidas danĝeron por la reputacio de Esperanto-vikipedio, ĉar evidente la ĝenerala tono de tiuj artikoloj estas kvazaŭ, ke ĉe la pedofila movado temas pri grupo da bonvolaj homoj, miskomprenita kaj diskriminaciita de la societo. Fakto tamen estas, ke pedofilio estas nenio alia ol misuzo de potenco fare de plenkreskulo kontraŭ infano, kiu bezonas amon kaj protekton. Defendi la rajtojn de pedofiluloj estas simila al defendo de rajtoj de faŝistoj, sklavotenistoj ktp. Mi petas vin foje studi la problemon. Devas esti certa kontrolo de tiuj artikoloj kaj devas esti certigitaj, ke la Portalo Pedofilio ne fariĝos speco da propogandejo por pedofiluloj, kie la pedofila movado kvazaŭ povas renkontiĝi, ĉar Esperantujo troviĝas ekster la naciaj leĝodonaj instancoj.DidiWeidmann (diskuto) 17:36, 28 Dec. 2013 (UTC)

Aldono: Mi devas diri, ke mi ĝis nun ne petis forbaron de Pangea. En sia lasta kontribuo Pangeoa, kiu sin nun sentas atakita, komencas persone insulti min kiel fakatikulo, tio fakte estus kialo por forbaro, kaj se ne estus mia mem la celo de la atako kaj mi do ne devas agi kiel administranto en tiu afero, do se li tiel insultus alian personon, tiam mi forbarintus lin! Tiel mi tion devas lasi al la aliaj administrantoj.DidiWeidmann (diskuto) 21:03, 28 Dec. 2013 (UTC)

Voĉdono pri forigo de la Portalo Pedofilio redakti

Kara mi lanĉis ĉi-tie voĉdonon pri la forigo de tiu protalo: Baloto pri forigo de la Portalo Peofilio.

Asteroidaj nomoj redakti

Kara amiko.

Estis kritikita la maniero, laŭ kiu mi esperantigis la nomojn de iaj asteroido : vidu Vikipedio:Diskutejo#Pri_la_nomoj_de_asteroidoj. Mia maniero estis : lasi neŝanĝita la proprajn nomojn de homoj (scienculoj, artistoj...) de la mezepoka aŭ moderna epoko, esperantigi la nomoj de lokoj (landoj, urboj, montoj...) de dioj aŭ diaĵo de diversaj mitologioj, aŭ la nomoj de antikvuloj (kiuj tre ofte estis esperantigitaj...).

Oni proponis ke mi:

  1. Ĉiam sekvu oficialan nomon laŭ la angla paĝo (ekz 525 Adelaide), aŭ
  2. Uzu esperantan nomon por jam konata nomo (ekz. ne ŝanĝu la titolon 525 Adelajdo).

Laŭ tiu konsilo, mi komencis ŝanĝi grandan parton el la nomoj. Pri la urboj, la dubo ĝenas min, ĉar kelkaj urboj havas esperantigitan nomon, aliaj ne (pli precize : la plimulto ne)... Ĉar komence mi esperantigis ĉiujn la nomojn de urboj, estas neevitebla, ke la esperantigo elektita de aliuloj, estas ne kiel la mia. Do 1324 Knysna ricevis, erare mi konsentas, la nomon 1324 Knisno krom sia oficiala.

Mi ne ankoraŭ elektis :
- Ĉu reveni al la oficiala 1324 Knysna
- Ĉu krei la laŭsonan esperantan 1324 Knajsnon.

Por la novaj nomoj, kiujn mi nun kreas, mi elektas ĉiam la oficialan nomon, krom pro la nomo venantaj de mitologio.

Bonan jaron kaj sanon al vi kaj viaj amikoj.--Jean-François Clet (diskuto) 17:32, 2 Jan. 2014 (UTC)

Lastaj sekcioj redakti

Vi uzis "Bibliografio". Kial vi ne uzis normalan sekcion (laŭ Ŝablono:Lastaj sekcioj)? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 10:11, 16 Mar. 2014 (UTC)

[2]

Bonvolu senkulpigi min. Mi demandis: Kial vi ne uzis == Notoj == aŭ == Referencoj == aŭ = Literaturo == aŭ == Vidu ankaŭ == aŭ == Eksteraj ligiloj ==

kial == Bibliografio == ne estas en Ŝablono:Lastaj sekcioj?


Mi pensas ke bone estas uzi nur tiaj lastaj sekcioj kiaj estas en ŝablono.

Ni klopodas havi la lastajn sekciojn unuecaj (nomoj kaj vicordo) en la tuta Esepranta Vikipedio (tio helpas al legantoj, ĉar ili scias, ke la saman aferon ĉiam trovas sub la sama nomo). Pro tio estas rekomendate uzi la nomojn


== Notoj ==
== Referencoj ==
== Literaturo ==
== Vidu ankaŭ ==
== Eksteraj ligiloj ==

Praktike tio aspektas iel tiel. Unuecigon de tiuj ĉi sekcioj antaŭis longaj diskutoj kaj (kvankam ne ĉio estas interkonsentita) mi preferas kaj rekomendas uzadi la interkonsentitajn. Amike. --KuboF (diskuto) 12:59, 16 Mar. 2014 (UTC)

Skanaĵoj kun disputeblaj permesiloj redakti

Saluton Forstbirdo! Mi rimarkis, ke vi alŝutas al Vikipedio skanaĵojn de libroj; mi iom dubas pri taŭgeco de permesiloj. Ekz. vi alŝutis 5 bildojn de Adresaro (ekz. Dosiero:1938 Adresaro 25.jpg) kaj deklaris justan uzon. Tamen justa uzado postulas minimuman uzadon, do ne alŝuti 5 skanaĵojn, sed maksimume unu. Pli ol unu skanaĵo de iu libro minacas esti forigita (mi persone dirus, ke sencas uzi laŭ justa uzo nur kovrilon). Kompreneble, oni rajtas skani publikhavaĵajn librojn, tamen Vikipedio ne estas plej taŭga loko por lokigi ilin. Se vi interesiĝas pri rekono de teksto de libere disponeblaj libroj, konsideru la enhavon meti al Vikifontaro, projekto speciale por liberaj (neaŭtoraj) libroj kaj similaj. Skanaĵojn de vere publikhavaĵaj libroj vi povas konsideri alŝuti al Komunejo (tamen, mi ne garantias taŭgecon de skanaĵoj de tutaj libroj en tiu projekto).

Alia afero estas Dosiero:1933 Infero Kalocsay.jpg al kiu vi deklaris "publikhavaĵecon" pro ĝia simpleco (mi ne tre spertas kie estas la limo). Publikhavaĵaj skanaĵoj de kovriloj prefere estu alŝutataj rekte al Komunejo, de kiu ilin eblas uzadi en ĉiuj viki-projektoj. Amike. --KuboF (diskuto) 01:47, 19 Apr. 2014 (UTC)

Resaluton! Kion vi opinias pri la afero? Mi atentigas, ke neliberaj dosieroj uzataj pli ol estas akceptate de "justa uzo" plejprobable estos forigitaj. --KuboF (diskuto) 14:52, 30 Apr. 2014 (UTC)

Saluton. Ĉar vi faris multajn bonajn artikolojn pri ekologiaj regionoj, mi komunikas al vi, ke dum ioma plibonigo de la artikolo pri Demokratia Respubliko Kongo en ĉapitro Flaŭro kaj faŭno aperas listo de kongaj ekoregionoj, el kiuj kelkajn vi jam faris kaj kelkaj ne ankoraŭ. Mi komunikas tion unue ĉar eble vi povas sentiĝi inspirita por fari tiujn mankantajn kaj due ĉar la ruĝajn ligilojn mi tradukis el la koncerna hispanlingva artikolo kaj mi ne certas ĉu mi bone faris. Eĉ se vi ne faros nun tiujn artikolojn, vi povus kontroli ĉu mi bone tradukis. Dankon.--kani (diskuto) 15:53, 19 Jun. 2014 (UTC)

Esperanta Psikistaro redakti

Saluton, mi vidas, ke vi enmetis skanaĵon de la libreto Esperanta Psikistaro. Mi tre volas akiri kopion de ĝi, ĉu vi povas helpi min fari kopion de tiu malnova libro? - Dankon, --Evildela (diskuto) 00:18, 26 Jun. 2014 (UTC)

"Borneo" redakti

En Linio de Wallace vi skribis sekcion "Borneo" Kia estas funkcio la sekcio? Marek Mazurkiewicz (diskuto)

Vi korektis el "plantoscienco" al "botaniko" sed ni havas artikolon "plantoscienco" Ĉu vi volus alinomigi el "plantoscienco" al "botaniko"? (simile bestoscienco kaj zoologio Marek Mazurkiewicz (diskuto) 07:13, 18 Jul. 2014 (UTC)

Mi pensas ke mi ne skribis klare. Pardonu min. Jes mi komprenas ke "Botaniko" kaj "zoologio" estas internacie konataj vortoj" Mi nur opinias ke plej bone estus uzi unu el du sinonimoj. Mi preferes du versioj;

1) En ekozono estas skribita "plantoscienco" kaj estas artikolo "plantoscienco"

2) En ekozono estas skribita "botaniko" kaj estas artikolo "botaniko"

Laŭ mi ne estas diferenco inter 1 kaj 2

Mi opinias ke malbone estas:

3) En "ekozono" estas skribita "botaniko" kaj estas artikolo "plantoscienco"

3) En "ekozono" estas kribita "plantoscienco" kaj estas artykulo "botaniko"

Laŭ mi ne estas diferenco inter 3 kaj 4

Mi opinias ke versioj 1 aŭ 2 estas plej facila por tiuj kiuj ankoraŭ hezitas lerni Esperanton. Ĉu mi persvadis vin? Ĉu estas interkonsento? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 12:52, 18 Jul. 2014 (UTC)

Saluton. En artikolo Fitosociologio vi korektis el Habitato-tipa klasifiko al Vivejo-tipa klasifiko. Ĉu vi scias ke estas Habitato (ekologio)? Ĉu vi pensas ke "habitato" estus melbona vorto en artikolo fitosociologio? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 09:34, 21 Jul. 2014 (UTC)

Dankon ke Vi klarigis. Se frazo "La vivejo de la afrika elefanto nuntempe konsistas el pluraj apartigitaj habitatoj." estas korekta do mi pensas ke ni bezonas du artikolojn: vivejo kaj habitato. Mi pensas ke malbone ke estas redirekto el Vivejo al Habitato (ekologio) Mi pensas ke pli bone estus ruĝa ligilo aŭ eble apartigilo. Kio Vi pensas? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 20:44, 21 Jul. 2014 (UTC)
Vi skribis "Mi ne scias ĉu ekzistas taŭga ekvivalento de "vivejo" en angla, franca, …ktp." - mi opinias ke tio ne estas grava. Ne estus malbone kiam estis artikolo kiu ne havas interlingvan ligilon. Mi opinias ke estas bone ke ekzistas artikolon pri malprecizaj terminoj. "Oni povus krei apartigilon kie oni klarigas ke ekzistas pluraj science dinitaj tipoj de vivejoj" jes, mi pensas ke ni bezonas. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 12:05, 23 Jul. 2014 (UTC)

Artikolkreado de administranto-kandidato redakti

Saluton. Mi ĵus publikigis kelkajn miajn opiniojn pri artikolkreado kaj administrado ĉe kandidatopaĝo de Salatonbv, pri kio vi plendis. Mi ŝatus koni vian opinion. Amike. --KuboF (diskuto) 17:09, 25 Jul. 2014 (UTC)

Lampetra redakti

Kial vi skribis: "la [[Petromizo|lampetrojn]] ''Lampetra geminis''" Kial "[[petromizo]]jn ''Lampetra geminis'' kaj ''L. spadicea''? " estis malbone? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 13:43, 20 Aŭg. 2014 (UTC)

https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Uzanto-Diskuto%3AMarek_Mazurkiewicz&diff=5524843&oldid=5520178

Dankon ke Vi respondis. Do kial ne "la [[lampetroj]]n ''Lampetra geminis kaj kaj ''L. spadicea''''" (mi intence uszis "nowiki")? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 14:07, 20 Aŭg. 2014 (UTC)

https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Uzanto-Diskuto%3AMarek_Mazurkiewicz&diff=5524857&oldid=5524843

Dankon. Mi komprenas ke Vi ne ŝatas ruĝajn ligilojn. Mi rekomendas Vin: Helpo:Ruĝaj ligiloj, precipe: "Studo montris ke la ruĝaj ligiloj helpas Vikipedion kreski ĉar ili atentigas pri bezonataj artikoloj." Ĉu mi persvadis Vin? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 14:47, 20 Aŭg. 2014 (UTC)

Alŝutado de nurtekstaj kovertoj redakti

Saluton, Forstbirdo. Mi konstatis ke vi alŝutis dosieron Dosiero:1970 Besto-Farmo.jpg al Vikipedio. Mi petas ke vi estontece alŝuti tiajn dosierojn al la Komunejo anstataŭ nur al la nur-Esperanta Vikipedio. Se vi alŝutis ĝin tie, ĝi povas esti uzata de la mondvasta komunumo. Ankaŭ tiea alŝutado liberigi la tempon de administrantoj ĉi tie! (Kiel mi! :-) ) Kiam vi alŝutas ĉi tie, ĝi devas esti kontrolita de administranto. Vi simple uzus la anglalingvan ŝablonon tie {{PD-text}} anstataŭ la Esperanto {{PD-nurteksta}}. Dankon! -- Yekrats (diskuto) 15:39, 21 Aŭg. 2014 (UTC)

Forigpropono pri skanaĵoj de Jubileumboek 1911-1936 redakti

Saluton. Mi trovis viajn skanaĵojn de la libro Jubileumboek 1911-1936. Tamen ŝajnas, ke ili estas daŭre aŭtorrajte protektataj kaj ne eblas por ili ĉiuj uzi "justan uzon", tio nur por unu dosiero, ŝajne la kovrilo. Tial mi proponis ilian forigon. Skanado de libroj estas utila afero, sed Vikipedio ne povas akcepti multan neliberan enhavon. Se vi tamen interesiĝas pri skanado de liberaj libroj (kopirajto jam eksvalidiĝis) kontaktu min, mi anas laborgrupon pri ciferecigado kaj publikigado. Amike. --KuboF (diskuto) 13:48, 30 Aŭg. 2014 (UTC)

Forigitaj. --KuboF (diskuto) 22:14, 5 Nov. 2014 (UTC)

Ligiloj redakti

https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Sumatraj_malalta%C4%B5aj_pluvarbaroj&curid=480693&diff=5537774&oldid=5535999

Saluton. Kial Vi forigis la ligilojn (al Mormopterus doriae kaj Neofelis diardi) en Sumatraj malaltaĵaj pluvarbaroj? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 10:07, 10 Sep. 2014 (UTC)

Taŭgaj lokoj por skanitaĵoj de bildoj redakti

Kara Forstbirdo - Mi lastatempe trovis multmultajn dosierojn en Vikipedio, skanitaj de vi. La dokumentoj estas evidente gravaj verkoj de nia movado, kaj evidente estas konservinda. Tamen, mi proponas ke pli bona loko por ili estus Vikilibroj. Mi komencis (espere afablan) diskuton en la Diskutejo. Mi valorus vian opinion! Jen: "Ĉu Vikipedio estas taŭga loko por skanitaĵoj de tekstaj verkoj?". Kore kaj kunrespekte salutas Yekrats (diskuto) 13:58, 6 Okt. 2014 (UTC)

Yekrats antaŭe iom konfuzis projektojn (kion li mem poste klarigis). Skanaĵoj de liberaj libroj prefere estu (prefere en unu PDF-a aŭ DjVu-a dosiero) alŝutataj al Komunejo kaj ties teksto transkribita en Vikifontaro. Ankaŭ mi vin kuraĝigas partopreni la diskuton, precipe ĉar nuna plejparta opinio estas por forigado, kio ja certe kolizias kun via agado, kaj do bonus aŭdi ankaŭ vian opinion (se vi diros nenion, aliuloj simple decidos sen vi, kio estus domaĝe...). --KuboF (diskuto) 11:48, 12 Okt. 2014 (UTC)

Saluton. Vi aldonis ligilon al Portalo:Botaniko. Ĉu vi planas fari ĝin? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 15:04, 11 Okt. 2014 (UTC)

Forigproponoj pri skanaĵoj de "La Senpera Verbigo de Adjektivoj" kaj "Lingvo kaj Logiko" redakti

Estis trovitaj pliaj viaj skanaĵoj. Tamen ŝajnas, ke ili estas daŭre aŭtorrajte protektataj kaj ne eblas por ili ĉiuj uzi "justan uzon", tio nur por unu dosiero, ŝajne la kovrilo.

Tial mi nun proponis por forigo skanaĵojn de La Senpera Verbigo de Adjektivoj kaj Lingvo kaj Logiko. Bonvolu noti, ke kaze de dubindaj aŭtoraj rajtoj aŭ justa uzo sekvos pliaj skanaĵoj.

Skanado de libroj estas utila afero, sed Vikipedio ne povas akcepti multan neliberan enhavon. Se vi tamen interesiĝas pri skanado de liberaj libroj (kopirajto jam eksvalidiĝis) kontaktu min, mi anas laborgrupon pri ciferecigado kaj publikigado. Amike. --KuboF (diskuto) 11:55, 12 Okt. 2014 (UTC)

Forigitaj. --KuboF (diskuto) 22:14, 5 Nov. 2014 (UTC)

Forigproponoj pri skanaĵoj de "Pri la Vortfarado en Esperanto" redakti

Saluton. Denove propono por forigo, bv. vidi Vikipedio:Forigendaj dosieroj#Skana.C4.B5oj de Pri la Vortfarado en Esperanto. --KuboF (diskuto) 21:25, 23 Okt. 2014 (UTC)

Forigitaj. --KuboF (diskuto) 22:14, 5 Nov. 2014 (UTC)

Forigpropono por skanaĵoj de La gramatika karaktero de la Esperantaj radikoj redakti

Estas proponita forigo de dosieroj alŝutitaj de vi pro ebla kopirajtorompo, bonvolu vidi Vikipedio:Forigendaj_dosieroj#Skana.C4.B5oj_de_La_gramatika_karaktero_de_la_Esperantaj_radikoj. --KuboF (diskuto) 22:04, 23 Okt. 2014 (UTC)

Forigitaj. --KuboF (diskuto) 22:14, 5 Nov. 2014 (UTC)

demando redakti

Ĉu Vi jam ne redaktas ĉar mi diskutis kun Vi? Mi bedaŭras. Mi petas, redaktu. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 10:06, 26 Okt. 2014 (UTC)

Saluton. Mi malĝojas vin anonci, sed denove estas viaj skanaĵoj pronitaj por forigo, vidu Vikipedio:Forigendaj_dosieroj#Skana.C4.B5oj_de_Vorto_kaj_Vortelemento_en_Esperanto. --KuboF (diskuto) 20:27, 26 Okt. 2014 (UTC)

Forigitaj. --KuboF (diskuto) 22:14, 5 Nov. 2014 (UTC)

Viaj skanaĵoj proponitaj al forigo redakti

Saluton. Jenaj viaj skanaĵoj estis proponitaj al forigo (bonvolu diskuti / argumenti en la ligita paĝo):

Forigitaj. --KuboF (diskuto) 21:17, 26 Nov. 2014 (UTC)
Forigitaj. --KuboF (diskuto) 21:17, 26 Nov. 2014 (UTC)
Forigitaj. --KuboF (diskuto) 21:17, 26 Nov. 2014 (UTC)
Forigitaj. --KuboF (diskuto) 21:17, 26 Nov. 2014 (UTC)
Forigitaj. --KuboF (diskuto) 21:17, 26 Nov. 2014 (UTC)
Forigitaj. --KuboF (diskuto) 21:17, 26 Nov. 2014 (UTC)
Forigitaj. --KuboF (diskuto) 21:17, 26 Nov. 2014 (UTC)
Forigitaj. --KuboF (diskuto) 21:17, 26 Nov. 2014 (UTC)
Forigita. --KuboF (diskuto) 17:25, 1 Sep. 2015 (UTC)
Forigita. --KuboF (diskuto) 20:10, 8 Okt. 2015 (UTC)
Forigita. --KuboF (diskuto) 21:05, 18 Sep. 2015 (UTC)
Forigita. --KuboF (diskuto) 20:10, 8 Okt. 2015 (UTC)
Forigita. --KuboF (diskuto) 21:05, 18 Sep. 2015 (UTC)

Saluton Forsbirdo! Kial vi metis la referencon "commonscat" inter signoj, kiuj malhelpas la validon de tia referenco? Mi proponas revalidi ĝin. Ĉu konsentus vi? --DidCORN la 6-a de januaro 2016, 18:10 (UTC)

Sen opono de vi mi restarigis la ligon de apro al Vikimedia komunejo.--DidCORN la 12-a de januaro 2016, 9:10 (UTC)

diskutoj pri alia subskribo redakti

Rebonvenon, Forstbirdo. Mi vidis ke vi kreis kelkajn diskutajn paĝojn kopiante la tekston de DidiWeidmann kun lia subskribo. Ĉu vi havas lian aprobon? Ŝajnas ke la argumento estis landa nomo (uj/i).--Salatonbv (diskuto) 18:10, 12 Feb. 2016 (UTC)

Rebonvenon, Forstbirdo. Mi proponas en tiaj kazoj uzi la ŝablonon {{citaĵo}} kaj poste mencii, el kiu diskuto estas la teksto. Ĉu bone? --Tlustulimu (diskuto) 18:26, 12 Feb. 2016 (UTC)
Mi ne nepre kontraŭus la opinion en tiuj diskutoj, sed estus pli bele aldoni tion kiel vikipedia regulo/gvidlinio pli ol nur kopii alian uzantonoman subskribon. Kial ne diskuti ĉe taŭga loko por atingi interkonsenton ekzemple ĉe VP:DLVikipedia diskuto:Stilogvido?--Salatonbv (diskuto) 18:10, 12 Feb. 2016 (UTC)
Egan bonvenon. Ni lasu nian kolegon iomete en sereneco labori. Estis interkonsento por io/ujo. Oni povas certe denove debati. Ĉu estas vere utila? Ni havas tie kolegon, kiu talenta, diligenta alportis kaj certe povos alporti grandvaloran enhavon precipe en sciencaj kaj esperantaj domajnoj. Ne ni eku kun troigo de formalaj regulojn. --pino (diskuto) 09:34, 13 Feb. 2016 (UTC)
Ne vidante konkrete, pri kiuj paĝoj temas, mi ankaŭ ne povas diri, ĉu mi konsentas aŭ ne. Principe povas kaŭzi problemojn, se oni deprenas unuopan eldiron el la konteksto, do oni ne simple povas meti mian ies subkribon al alia paĝo kun la ununura escepto, kiam oni movas kompletajn diskutojn el ĉefdiskutpaĝo al arkivo, sed tiam oni ja kunmovas la tutan diskuton. Do ĝusta maniero estas, ke oni citas en citiloj kaj indikas la fonton de la citita teksto (do indikante la ligilon al tiu loko). Sed kiel dirite, mi ne vidis la konkretan kazon, do mi ne povas esprimi ĉu en la konkreta kazo povas esti problemo. Se oni kopia kompletan disktuon kun fontindiko, tiam fakte mi ne vidus veran problemon. Amike DidiWeidmann (diskuto) 23:19, 13 Feb. 2016 (UTC)
Vi povas vidi Diskuto:Arabidopso sed la vera problemo estas lertaj nekonantaj uzantoj kiuj amasigis ne interkonsantajn ŝanĝojn, la laboro de Forsbirdo estas riĉecon por ni. Espereble ni povos diskuti pri plantoj, ekozonoj aŭ esperantaj libroj kaj ne nur pri formala uzo de citaĵo.--pino (diskuto) 13:42, 14 Feb. 2016 (UTC)

Artikolado redakti

Vi regule aldonadas la artikolon "la" ĉe la komenco de la unua frazo de biologiaj artikoloj pri besto- kaj plantospecioj (La sukerbeto estas..., La zantedesĥio estas...) Kial? Tio ŝajnas esti via propra kaprica prefero. --Surfo 16:50, 27 Feb. 2016 (UTC)

Gamliel Fishkin redakti

Saluton Forstbirdo, nia kolego Gamliel Fishkin proponas iĝi administranto, vidu Vikipedio:Administrantoj/kandidatoj/Gamliel Fishkin, estas utila esprimi nombre. Kore. --pino (diskuto) 09:49, 12 maj. 2016 (UTC)--pino (diskuto) 09:46, 12 maj. 2016 (UTC)Reply

Oni ne plu uzas la X-sistemon ĉi tie redakti

Saluton. En iu(j) el viaj lastaj redaktoj vi uzis la X-sistemon, kio – verŝajne kontraste al via supozo, – kaŭzis konserviĝon de efektivaj literoj "x" en la tekston de vikipedia paĝo, kaj ne aŭtomatan konvertiĝon de la iksoj al literaj ĉapeloj. Tio estas rezulto de malŝaltiĝo de la aŭtomata konvertado al kaj el la X-sistemo, kiu okazis la 21-an de julio 2016. Se vi ne povas tajpi la supersignitajn literojn per via klavaro, bonvolu uzi la vikipedian Universalan Lingvo-Elektilon laŭ la priskribo kaj bildaj instrukcioj ĉe aparta paĝo. Eblas agordi la sistemon tiel, ke vi tajpos iksojn kaj la programo konvertos ilin al ĉapeloj tuj ĉe la tajpado. Mi jam riparis la erara(j)n redakto(j)n, sed petas vin esti singarda kaj ĉiam uzi la funkcion "antaŭrigardo" dum certa tempo ĝis vi alkutimiĝos. Amike --Marek "Blahma" BLAHUŠ (diskuto) 23:02, 22 jul. 2016 (UTC)Reply

Grandigo de litero redakti

Kara Forstbirdo, mi vidis, ke en la artikolo spiritismo vi grandigis la komencliteron de spiritismo ĉe la referencoj. Kun la celo kompreni vian faron, mi demandas: kial ne malgranda litero por spiritismo? Mi interesiĝas pri terminologio kaj nun provas kontribui ĝuste kun la ĉefkategorio spiritismo; ankaŭ vortformo estas terminologia afero, ĉu? Mi ŝatus interŝanĝi ideojn. Frate Vikiano (diskuto) 01:13, 14 aŭg. 2016 (UTC)Reply

Kara Vikiano, "La Evangelio laŭ spiritismo" (ĝenerala koncepto) ne estas la sama ol La Evangelio laŭ Spiritismo kie estas pli klare ke temas pri titolo de specifa libro (= unika objekto) kun tiu nomo. Laŭ mi en Esperanto oni devas agi racie kaj klare, kaj ne per imitado kiel faras la simioj aŭ la papagoj. Krome, eĉ la probatalantoj de minuskligo de la titoloj de libroj kaj gazetoj senkonscie kutime skribas La Ondo de Esperanto (ne "La ondo de Esperanto"), Nova Testamento (ne "Nova testamento", Fundamenta Krestomatio (ne "Fundamenta krestomatio"), Plena Analiza Gramatiko (ne "Plena analiza gramatiko"). En racia helplingvo oni devas pensi, ne imiti. Ankaŭ Zamenhof skribis ke en Esperanto oni ĉiam rajtas uzi la plej logikan formon, eĉ se neniu ĝis nun ĝin uzis. Amike, --Forstbirdo (diskuto) 08:14, 14 aŭg. 2016 (UTC)Reply
Koran dankon por la sincera reago! Mi konsentas pri racia uzo, kaj mi ne estas probatalanto de minuskligo de titoloj (mi ja ne konsciis pri la ekzisto de tia batalado). Jen ekzempla demando pri grandigo de litero: la tradukinto de la libro La Evangelio laŭ Spiritismo aldonis la jenan noton al la verko: "Spirito, per granda komenclitero, estas 'Nemateria kaj senmorta homa animo' kaj spirito, per malgranda komenclitero, estas 'Tuto de la homaj mensaj kapabloj' (Laŭ Plena Vortaro)". La unua eldono aperis en la 40aj jaroj de la 20a jarcento. Nun PIV inkluzivas ankaŭ la signifon 'Nemateria kaj senmorta homa animo'. Nu, pri via grandigo de spiritismo: mi demandis min, ĉu eble vi opinias, ke spiritismo devas aperi grandlitere pro tio, ke temas pri ia nomo. Nun mi komprenas, ke vi celis diferencigi titolon de ĝenerala koncepto. Frate Vikiano (diskuto) 15:30, 7 okt. 2016 (UTC)Reply

Esperanta Psikistaro redakti

Koran saluton! Mi vidis, ke vi kreis la artikolon Esperanta Psikistaro. Chu vi do havas ekzempleron de la libro? Mi nuntempe realigas kompiladon de iuj materialoj, kaj mi bezonus tiun libron. Mi atendas vian reagon. Dankon! Vikiano (diskuto) 20:58, 6 okt. 2016 (UTC)Reply

Kara Vikiano : Mi ne posedas la libreton, sed ĝi troviĝas en bibliotekoj en Kortrejko (Fondaĵo Vanbiervliet) kaj Antverpeno (Heredaĵbiblioteko Hendrik Conscience). Vi bonvolu trovi la tekston en la Komunejo. --Forstbirdo (diskuto) 13:47, 7 okt. 2016 (UTC)Reply
Koran dankon! Tamen mi demandas: Kion signigas trovi la tekston en la Komunejo? Pardonon pro la demando. Mi ankorau ne estas tute lerta pri la Vikipediajhoj. Vikiano (diskuto) 15:29, 7 okt. 2016 (UTC)Reply
Vi bonvolu vidi ĉe "Commons" je la suba parto de la artikolo, aŭ : https://commons.wikimedia.org/wiki/Category:Esperanta_Psikistaro_(1911)?uselang=eo

--Forstbirdo (diskuto) 16:03, 7 okt. 2016 (UTC)Reply

Share your experience and feedback as a Wikimedian in this global survey redakti

  1. This survey is primarily meant to get feedback on the Wikimedia Foundation's current work, not long-term strategy.
  2. Legal stuff: No purchase necessary. Must be the age of majority to participate. Sponsored by the Wikimedia Foundation located at 149 New Montgomery, San Francisco, CA, USA, 94105. Ends January 31, 2017. Void where prohibited. Click here for contest rules.

Your feedback matters: Final reminder to take the global Wikimedia survey redakti

(Sorry to write in English)

Vortaro de Esperanto redakti

 

Saluton, Forstbirdo. Mi rimarkis, ke vi alŝutis bildojn pri kelkaj gravaj Esperantaj verkoj en Komunejo. Mi kontribuas por aliajn Esperantaj vikiprojektoj (mi jam vidis viajn kontribuojn al Vikifontaro kaj Komunejo) kaj la verko de Kabe multe helpus. Sed mi nenie trovis ĝin en la reto! Ŝajnas ke ankoraŭ ne estas skanitan dosieron disponebla. Ankaŭ mi ne ĝin trovis en bibliotekoj de mia urbo. Ĉu vi konas retejon kun tiu verko skanita? Aŭ, eble, ĉu vi havas la eblecon skani ankaŭ ĝian enhavon? Tiu estus grandvaloran aldonon al Vikifontaro, Vikivortaro kaj Komunejo. Mi intencas krei milojn da paĝoj en Vikivortaro pri ĉiuj kapvortoj en la originala libro, kaj fari sondosierojn aldonante la prononcoj de ĉiuj vortoj al la koncernaj paĝoj. Ĉu vi volas partopreni de tiun projekton? Dankon, kaj gratulon pro via rimarkinda laboro! CasteloBrancodiskuto 15:17, 12 mar. 2017 (UTC)Reply

Kara Castelobranco, Kazimierz BEIN mortis en 1959. Ni devas atendi ankoraŭ 12 da jaroj... Kaj en Vikipedio abundas la policistoj... Elkore, --Forstbirdo (diskuto) 16:50, 12 mar. 2017 (UTC)Reply
Ho, vi pravas! Mi ne rimarkis ke li estis tre juna tiam, kiam la verko estis publikigita, jam antaŭ 100 jaroj! Do, la verko fakte ne estas ankoraŭ libera, kaj ni ne uzu en Komunejo aŭ Vikifontaro. Dankon. CasteloBrancodiskuto 02:36, 15 mar. 2017 (UTC)Reply

Majuskligo de titoloj redakti

Mi havas la impreson, ke majuskligo de titoloj neniam estis kutima en Esperanto. (En la angla, ĝi maloftiĝas.) Kial vi tiel redaktis en Listo de Esperantaj romanoj? Oni forĵetas eventuale utilan informon, kiam oni majuskligas titolon. Mi esperas, ke Vikipedio ne havas stultan regulon pri tio. Se jes, oni ŝanĝu ĝin. Lingvano (diskuto)

Faka traduko redakti

https://en.wikipedia.org/wiki/Southern_ground_hornbill

Mi legis ie ke eblus proponi temon por traduko en Vikipedio. Kiu interesiĝus traduki supran artikolon al Esperanto ? Eble iu birdoŝantaj esperantistoj, sed mi ne konas tiujn. Ĉu iu inter la kunlaborantoj de la esperanta vikipedio sin proponos…?

Alifono (diskuto) 11:05, 4 mar. 2018 (UTC)Reply

Share your experience and feedback as a Wikimedian in this global survey redakti

WMF Surveys, 18:41, 29 mar. 2018 (UTC)Reply

Reminder: Share your feedback in this Wikimedia survey redakti

WMF Surveys, 01:39, 13 apr. 2018 (UTC)Reply

Your feedback matters: Final reminder to take the global Wikimedia survey redakti

WMF Surveys, 00:48, 20 apr. 2018 (UTC)Reply

Bibliotekaj materialoj redakti

Saluton Forstbirdo! Mi rimarkis pri via abunda kunlaboro rilate al skanado de e-materialoj, vortaroj, revuoj, Biblioteka katalogo kaj similaj materialoj. Malgraŭ policistoj multaj el tiuj verkoj plu restas uzata en vikipedio. Lastatempe ekaperis projekto bitarkivo en kiu multaj kunlaboras kaj aldonas materialojn! Speciale radioamatoroj kaj ILERA membroj klopodas skani kaj aldoni ĉiujn numerojn de la ILERA-bulteno kaj multaj aliaj materialoj. Bedaŭrinde multe el tio nun ne estas ĉe ni kaj pene ni serĉas en e-bibliotekoj. Ĉu vi povus helpi nin?

  JabieroKubo (diskuto) 11:27, 28 jun. 2019 (UTC)Reply

1987 Monato 5 25-26.jpg redakti

Saluton, mi petis forigi la dosieron, kiun vi alŝutis; la aŭtoro ne permesis publikigi ĝin en Vikipedio --Pŝemek Vjeĵbofski (diskuto) 16:11, 7 mar. 2021 (UTC)Reply

Klimata klasifiko de Köppen redakti

Bonan tagon.

Mi legas tre ofte la paĝon "Klimata klasifiko de Köppen", komencita de vin. Ĝi estas tre bona paĝo. En tiu paĝo ne estas la kontinentalaj klimatoj. Ĉu vi povas kompleti ĝin? Ĉar ŝainas al mi ke vi havas la kompetencon por fari tion.

Amike. Wladimiro.

Esperanto-forumo ne funkcias redakti

@ForstbirdoSub ligiloj estas tiu de Esperanto-forumo kiu ligas al hispanlingva paĝo... Alifono (diskuto) 09:34, 18 sep. 2022 (UTC)Reply

Burokratoj redakti

Saluton! Ĉu vi bonvolus partopreni en elekto de du novaj burokratoj? Taylor 49 (diskuto) 07:04, 17 feb. 2023 (UTC)Reply

Alŝutita historia dosiero de la brusela E-grupo redakti

Saluton Forstbirdo. Vi fine de 2017 alŝutis historian dosieron de la Esperantista Brusela Grupo al la komunejo. Ŝajne io malplaĉis pri via licenco, ĉar printempe 2021 ĝi estis forigita tie de neesperantisto, kun noto No permission since 23 November 2020. Mi dubas ke ĝi tute ne havis licencon, ĉar bildoj tute sen licenco tie kutime estas forbalaitaj ene de horoj, sed ne eblas kontroli nun. Se vi ankoraŭ havas la dosieron, ĉu vi povus realŝuti ĝin? Ĉu cetere vi scias, ke vi povas ankaŭ alŝuti dosierojn al la esperanta vikipedio, kaj tiam en dua paŝo vi aŭ aliulo povas ŝovi ilin de ĉi tie al la komunejo? Avantaĝo de tiu kromvojo, kiun iuj vikipedianoj tre konvinkitaj pri la supereco de la vikimedia komunejo ne tiom privarbas, estas, kvankam fine la dosiero en la esperanta vikipedio estos forigita ĉar nun havebla en la komunejo, ke ĉiu esperanta administranto povas iam ajn reaperigi ĝin, dum reaperigi bildon forigitan el la komunejo laŭ mia sperto havas nulan ŝancon. -- Salutas ThomasPusch (diskuto) 20:29, 8 mar. 2023 (UTC)Reply

Eble jes mi ankoraŭ havas la dosieron, sed kie??? Do, se mi hazarde trovas... @ Forstbirdo (diskuto) 20:51, 8 mar. 2023 (UTC)Reply

VikiPrintempo COE 2023 redakti

Saluton! Ĉu vi eble partoprenos VikiPrintempon COE 2023? (Pri centra kaj orienta Eŭropo.) Estas tempo ĝis la fino de majo. - Rdelre (diskuto) 09:41, 18 apr. 2023 (UTC)Reply

Esperanto sen antaujuĝoj‎ redakti

Saluton! Mi vane skribis al la origina aŭtoro, li ne rigardas, ke la titolo estas erara (antaŭ!!). Ja la ĝusta titolformo jam ekzistas. La solvo estus unuigi la artikolojn. --Crosstor (diskuto) 02:51, 16 jul. 2023 (UTC)Reply

Elekto de nova administranto redakti

 
La balailo estas simbolo de la administrantoj.

Saluton Forstbirdo,
Mi ĵus kandidatigis Uzanto:Kani-n kiel administronton. Se vi havas tempon, bonvolu partopreni la elekton de la nova administranto ĉi tie: Vikipedio:Administrantoj/kandidatoj/Kani. En tiu paĝo, vi povas legi la kialojn de la kandidatiĝo. La kandidato jam akceptis la proponon de administrantiĝo.
Dankon kaj ĝis baldaŭ! Amike, — Super Nabla🪰 08:31, 24 jul. 2023 (UTC)Reply

Diskuto pri forigo de artikolo redakti

Saluton, vi kunkreis la tekston Rasismo en la Esperanto-movado, pri kiu nun estas diskuto ĉu necesas komplete forigi ĝin, ĉar mankas sufiĉaj referencoj, kaj tial eblus havi la impreson ke temas pri vikipedie ne-bonvena "originala esploro". Kiam komenciĝis la diskuto antaŭ semajno, neniu atentis atentigi la kontakteblajn kunredaktantojn de la teksto, tion mi jen volas ankoraŭ fari, kaj proponas vastigi la diskutan tempon al dua semajno. ThomasPusch (diskuto) 15:28, 5 okt. 2023 (UTC)ThomasPusch (diskuto) 15:05, 5 okt. 2023 (UTC)Reply

Arbaristiko, arbarkultivo, arbara mastrumado, arbarscienco, forstscienco ktp. redakti

Saluton. Ŝajne en majo vi rimarkis la alinomadan proponon pri la artikolo Arbara mastrumado, ĉar vi enmetis difinon el Lexicon Silvestre. Eble vi ne rimarkis ke estas du rilataj diskutoj ĉe Vikipedio:Alinomendaj artikoloj, kiujn mi komencis kaj kiuj ankoraŭ restas sensolvaj. Bedaŭrinde nek mi nek ŝajne la aliaj diskutantoj posedas Lexicon Silvestre. Mi tre dankos vin, se vi klarigos ĉe Vikipedio:Alinomendaj artikoloj, al kiu vorto la citita difino apartenas en Lexicon Silvestre, kaj ĝenerale kiel tiu verko klasifikas kaj nomas la temojn de la artikoloj kies nunaj titoloj estas Arbara mastrumado kaj Arbaristiko. Arbarulo (diskuto) 21:44, 17 dec. 2023 (UTC)Reply