Subarbaraĵo

Plantoj kaj plantotavoloj sub la arba etaĝo
(Alidirektita el Subarbaĵo)

La subarbaraĵo ampleksas la plantojn kaj la plantotavolojn sub la arba etaĝo. La ĉeesto de lumo dependas de la kanopeo de la arba stratumo kaj gravas por la disvolviĝ-eblecoj de la subarbaraĵaj plantoj.

Subarbaraĵo kun Ranunculus ficaria en Beith, North Ayrshire ( Skotujo ).

Faka terminologio redakti

En arbaristiko kaj forstumado oni uzas multecon de terminoj por priskribi la stratumojn en arbarero. Laŭ Lexicon silvestre [1], distingendas :

  • La supra etaĝo : tiu parto de (samaĝa) arbarero, kiu konsistas el la dominantaj arboj kaj formas la plej supran kronetaĝon; ĝi ne apartenas al subarbaraĵo.
  • La suba etaĝo : Tiu parto de arbarero, kiu ne partoprenas kun siaj arbokronoj en la kronetaĝo de la dominantaj kaj interetaĝaj arboj; ĝi ne apartenas al subarbaraĵo.
  • La suba kreskaĵaro : (Pli junaj) arboj kaj arbedoj, evoluiĝantaj sub la krontegmento.
  • La herbotavolo : Tiu plantotavolo (en la arbarero), kiu konsistas el herboj, filikoj kaj nanaj arbustoj.
  • La surgrunda flaŭro : Tuto de ĉiuj plantoj - escepte de arboj kaj arbedoj -, kiuj formas certan vegetaĵaran tavolon proksime de la grundo.

Strukturo de la subarbaraĵa vegetaĵaro redakti

Oni povas fari jenan klasifikon por la subarbaraĵo :

Stratumo Alteco Ĉeestantaj plantoj Ekzemploj el la Miksaj atlantikaj arbaroj
Muskotavolo kelkajn centimetrojn muskoj kaj fungoj Sphagnum palustre
Herbotavolo 0 – 0,5 m arbidoj kaj herboj arbara braĥipodio
Arbustotavolo 0,5 – 1,5 m arbustoj rubuso
Arbedotavolo 1,5 – 8 m arbedoj frangolo
Suba kreskaĵaro [2] > 8 m junaj kaj etaj arboj birdokaptista sorbuso, junaj fagoj en kverkaro

Referencoj redakti

  1. Simon, Karl-Hermann (ed.) 1995, p. 10
  2. Simon, Karl-Hermann (ed.) 1995 p. 10

Bibliografio redakti

  • Simon, Karl-Hermann (ed.) 1995 : Lexicon Silvestre. Prima Pars. Vortaro de forsta fako. Esperantlingva parto (I eo) kun difinoj. Förderverein Lexicon Silvestre e.V., Eberswalde, 84 pp. esperante