La Nigrabeka pigo estas birdo de la familio de Korvedoj kiu loĝas la okcidentan duonon de Nordameriko, el Centrokcidenta Brita Kolumbio al Suda Manitobo, Kansaso kaj Nevado. Estas ankaŭ separata populacio en Suda Alasko.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Nigrabeka pigo
Nigrabeka pigo
Nigrabeka pigo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Korvedoj Corvidae
Genro: Pica
Specio: P. hudsonia
Pica hudsonia
(Sabine, 1823)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ekstere, tiu nearktisa specio estas preskaŭ identa kun la Eŭropa pigo, Pica pica, kaj estas konsiderata samspecifa de multaj fakuloj. La American Ornithologists' Union disigas ĝin kiel separata specio, Pica hudsonia, pro la rezulto de studoj pri DNA kiu lokigas ĝin pli proksime al la kalifornia Flavbeka pigo, Pica nuttalli, ol al la Eŭropa pigo. Se tio ĝustas, la korea subspecio de la Eŭropa pigo, Pica pica sericea, estu ankaŭ konsiderata separata specio.[1]

Evoluo redakti

Ŝajne post kiam la prapigo disvastiĝis en Eŭrazio, la korea populacio izoliĝis kaj nur post tio estis Nordameriko koloniita tra la Beringa markolo, kie la du amerikaj pigoj diferenciĝis. Fosilia pruvoj indikas, ke la nordamerika prapigo alvenis al sia nuna teritorio ĉirkaŭ meze de la Plioceno (ĉ. 3-4 Ma) kaj ke la stirpo de la Flavbeka pigo disiĝis tuj post la leviĝo de la Sierra Nevada kaj la komenco de glaciepoko.[2] La kompare malalta genetika diferenco sugestas, ke iom da genetika fluo inter la Nigrobeka kaj la Flavbeka pigoj okazis dum la interglaciaj periodoj ĝis la Pleistoceno.

Tipaj grando kaj aspekto redakti

Plenkreskulo de Nigrabeka pigo estas 45-60 cm longa kaj peza 145-210 g. La masklo estas pli granda ol la ino (16-20 % pli peza). Tiu birdo estas nigra kun blankaj ŝultroj kaj ventro, kaj brilaj malhelbluverdaj flugiloj kaj vosto. Estas grandaj blankaj markoj en unuarangaj flugilplumoj, klare videblaj dumfluge. La vosto estas longa kaj konsistigas pli da duono de la longo de la birdo.

Reproduktado redakti

  • Plenkreskaj paroj restas kune la tutan jaron kaj dumvive ĝis kiam unu membro mortas kaj tiam la restanta pigo serĉas alian partneron.
  • La reprodukta sezono de pigoj estas el malfrua marto al frua julio.
  • Ili nestumas unufoje jare, sed ripetas se la unua klopodo malsukcesas.
  • La ino demetas ĝis 9 ovojn, sed la averaĝa ovokvanto estas inter 6 kaj 7. Nur la ino kovas, dum 16 al 18 tagoj. La masklo manĝigas la inon dum la kovado.
  • La junuloj ekflugas 3 aŭ 4 semajnoj post eloviĝo, sed manĝas ĉe plenkreskuloj dum ĉirkaŭ 2 monatoj kaj poste forflugas kun aliaj junaj pigoj.
  • La vivo de pigo en naturo estas de 4 al 6 jaroj.

Nestumado redakti

  • La Nigrabeka pigo nestumas individue, ofte ĉe la pinto de deciduaj aŭ ĉiamverdaj arboj aŭ altaj arbustoj. Nur la nestarbo estas defendita, kaj tiel nestoj povas esti iom are en spaco. Kiam tio okazas (ofte en areoj kun limigita nombro de arboj aŭ kun abunda manĝodispono), oni formas iom maldensan kolonion.
  • Nestoj estas svagaj sed grandaj amasoj da branĉoj, bastonetoj, koto, herbo, radikoj, arboŝeleroj, viteroj, folipingloj kaj alia materialo, kie branĉoj kaj bastonetoj konstituas la bazon kaj markon. La nestokupolo estas kovrita el etaj radikeroj, herbo kaj alia milda materialo. Nestoj preskaŭ ĉiam inkludas ian kovrilon de svage plektitaj bastonetoj kaj branĉeroj, kaj kutime havas unu aŭ pliajn enirejojn.
  • Nestoj estas konstruitaj de ambaŭ seksoj dum periodo de 40 al 50 tagoj. Oni riparas kaj uzas malnovajn nestojn aŭ oni konstruas novan neston sur malnova kaj tiele oni atingas altecojn de 120 cm kaj larĝojn de 100 cm.
  • Aliaj birdospecioj, inklude etajn akcipitrojn kaj strigojn, ofte uzas malnovajn pigonestojn.

Kantoj kaj alvokoj redakti

La plej komuna alvoko de tiu birdo estas naza demandeca ĉag ĉag ĉag aŭ "jak jak jak", kriata laŭ multe pli alta tono ol tiu de la Eŭropa pigo. Ekzistas ankaŭ multaj aliaj alvokoj, kiel plendalvokoj de inoj al partnero aŭ de ino al gepatroj, kaj konfuzalvokoj dum minaco de predantoj.

Migrado redakti

Tiu specio estas ĉefe konstanta nemigranta; kelkaj birdoj povas moviĝi suden aŭ al malaltaj lokoj vintre, dum aliaj povas vagadi orienten post la reprodukta sezono.

Manĝo redakti

La Nigrabeka pigo estas ĉiomanĝanta, kiu manĝas multajn tipojn de insektoj, kadavraĵo, ovoj kaj roduloj, kaj vegetalan materialon kiel beroj, semoj kaj nuksoj kaj rubaĵojn kaj eksterajn maskotomanĝaĵojn. Ili povas alflugi sur grandaj mamuloj, kiel alkoj aŭ brutoj, por pluki la insektojn kiuj ofte plagas tiujn animalojn. Pli tipe ili manĝas surgrunde piedirante kaj foje saltetante. Oni scias ke tiu specio kaŝas manĝaĵojn en truoj faritaj per sia beko en grundo aŭ neĝo kie ĝi metas aŭ vomas aĵojn kiuj poste estas kovritaj per herberoj, folioj aŭ bastonetoj. Tiaj konservoj estas por mallonge, ĉar la birdo trovas la kaŝitaĵon per vido aŭ flaro kaj manĝas ĝin tuje.[3]

Arigo redakti

La Nigrabeka pigo ofte formas svagajn arojn for de la reprodukta sezono. En tiuj aroj povas disvolviĝi hierarkioj per kiuj dominantoj povas forpreni la manĝaĵon de subuloj. Ankaŭ agresa interagado okazas en manĝejoj.

Ripozado redakti

Kiel ĉe la Larĝbeka korvo, la Nigrabeka pigo kutime ripozas komune vintre. Ĉiuvespere ili forflugas foje longdistance por atingi sekurajn ripozejojn kun densa foliaro kiu malhelpu la movojn de la eventualaj predantoj aŭ pli tipe al altaj latitudoj kun densaj koniferoj kiu havigu kontraŭventan protekton.[4] En Kanado ili alvenas al ripozejoj pli frue vespere kaj eliras pli malfrue matene la plej malvarmajn vintrajn tagojn.[5] En ripozejoj ili kutime okupas arbojn poindividue; ili ne amasiĝas. Ili dormas metinte la bekon sub la ŝultraj plumoj, adoptinte tiun sintenon pli frue en pli malvarmaj noktoj.[6] Dumnokte ili povas vomi vombulojn, la nedigestitajn partojn de la taga manĝo. Tiaj vombuloj povas esti trovataj surgrunde kaj utili por determini almenaŭ parte de la birdodieto.[7]

Rilato kun homoj redakti

Kiam Lewis kaj Clark unuafoje trafis la specion de la Nigrobeka pigo en 1804 en Suda Dakoto, ili rakontis, ke la birdoj estas tre kuraĝaj kaj prenas manĝon el hommano.[8] Nuntempe la Nigrobeka pigo restas relative ĉehoma en areoj kie ili ne estis persekutataj. Sed ili iĝis timidaj en areoj kie ili estis pafitaj aŭ ĝenitaj. Ĉefe dum la uuna duono de la 20a jarcento, la Nigrabeka pigo estis konsiderata damaĝa al populacioj de ĉasbirdoj (ĉar ili foje rabis ovojn) kaj al hejma brutaro (ili foje povis bekovundi ĉe vundoj en grego), kaj estis sisteme ĉasitaj kaj pafitaj. Premioj de unu centimo por ovo aŭ du centimo por kapo estis oferitaj en multaj ŝtatoj. En Idaho la mortindico pliiĝis al ĉirkaŭkalkulo de 150,000. En 1933, 1,033 Nigrabekaj pigoj estis mortpafitaj en la valo de Vaŝingtonio nome Okanogan nur de du teamoj de premiĉasistoj. Ankaŭ multaj Nigrobekaj pigoj mortis pro veneno por kojotoj kaj aliaj predantoj.

Se regule la pigoj estas ĝenataj ĉeneste, la pigoparo ĉu movos la ovojn aŭ abandonos la tutan ovaron. Sed dekomence ili klopodos defendi la neston agreseme. Kurioze biologoj kiuj grimpis al nestarboj por mezuri la pigidojn informis, ke la gepatroj rekonis ilin sekvontajn tagojn kaj ĉikanis ilin.[9]

Referencoj redakti

  1. Lee, Sang-im; Parr, Cynthia S.; Hwang, Youna; Mindell, David P. & Choea, Jae C., 2003, Phylogeny of magpies (genus Pica) inferred from mtDNA data, Molecular Phylogenetics and Evolution 29: 250-257. COI:10.1016/S1055-7903(03)00096-4 PDF plena teksto
  2. Miller, Alden H. & Bowman, Robert I.,1956, A fossil magpie from the Pleistocene of Texas, Condor 58(2): 164-165. PDF plena teksto Arkivigite je 2011-06-06 per la retarkivo Wayback Machine
  3. Buitron, D., and Nuechterlein, G.L., 1985, Experiments on olfactory detection of food caches by black-billed magpies, Condor 87: 92-95.
  4. Reebs, S.G., 1987, Roost characteristics and roosting behaviour of Black-billed Magpies, Pica pica, in Edmonton, Alberta, Canadian Field-Naturalist 101: 519-525.
  5. Reebs, S.G., 1986, Influence of temperature and other factors on the daily roosting times of black-billed magpies, Canadian Journal of Zoology 64: 1614-1619.
  6. Reebs, S.G., 1986, Sleeping behavior of Black-billed Magpies under a wide range of temperatures, Condor 88: 524-526.
  7. Reebs, S.G., and Boag, D.A., 1987, Regurgitated pellets and late winter diet of Black-billed Magpies, Pica pica, in central Alberta, Canadian Field-Naturalist 101: 108-110.
  8. Ryser, F.A., 1985, Birds of the Great Basin, University of Nevada Press, Reno.
  9. Trost, C.H., 1999, Black-billed Magpie (Pica pica). In The Birds of North America, No. 389 (A. Poole and F. Gill, eds). The Birds of North America, Inc., Philadelphia, PA.
  • Birkhead, T.R., 1991, The Magpies: The ecology and behaviour of black-billed and yellow-billed magpies, T & A D Poyser, London. ISBN 0-85661-067-4
  • Trost, C.H., 1999, Black-billed Magpie (Pica pica). In The Birds of North America, No. 389 (A. Poole and F. Gill, eds). The Birds of North America, Inc., Philadelphia, PA.

Eksteraj ligiloj redakti