Michel Temer
brazila politikisto
Michel Miguel Elias Temer Lulia (naskiĝis la 23-an de septembro 1940 en Tietê, San-Paŭlio, Brazilo) estas brazila politikisto de la partio Partido do Movimento Democrático Brasileiro (PMDB) kaj la oficanta prezidanto de Brazilo. La 12-an de majo 2016 li transprenis la prezidantan oficon por la daŭro de la sesmonata senpostenigo de la elektita prezidantino Dilma Rousseff. Post kiam la federacia senato de Brazilo la 31-an de aŭgusto 2016 voĉdonis favore al definitiva senpostenigo de Dilma Rousseff, li transprenis la funkcion de ŝtatestro en liberala-konservativa registaro ĝis novaj balotoj, maksimume ĝis la jam antaŭe fiksita balota dato de 2018.[1] En tiu ŝtatestra funkcio li ankaŭ oficiale malfermis la someran olimpikon 2016.
Referencoj
redakti- ↑ artikolo Brasilien: Senat stimmt für Dilma Rousseffs Amtsenthebung. (germane: "Brazilo: senato voĉdonas por senpostenigo de Dilma Rousseff") kun informoj de la novaĵagentejoj dpa kaj Reuters en la retejo de la magazino Der Spiegel, la 31-an de aŭgusto 2016
Antaŭe: | 37-a Prezidanto de Brazilo | Poste: | |
---|---|---|---|
Dilma Rousseff | 2016–2018 | Jair Bolsonaro |