Joseph Bonaparte

(Alidirektita el Jozefo la 1-a (Hispanio))

Joseph-Napoléon BONAPARTE, reĝo de Napolo kaj Sicilio, reĝo de Hispanio kaj grafo de Survilliers, (n. la 7-an de januaro 1768 en Corte - m. la 28-an de julio 1844 en Florenco) estis la pli aĝa frato de la franca imperiestro Napoleono la 1-a, kiu nomumis lin reĝo de Napolo kaj Sicilio (1806-1808) kaj poste reĝo de Hispanio.

Joseph Bonaparte
Reĝo de Napolo
Joseph-Bonaparte.jpg
Grand Coat of Arms of Joseph Bonaparte as King of Spain.svg
Persona informo
Joseph Bonaparte
Naskiĝo 7-an de januaro 1768 (1768-01-07)
en Corte
Morto 28-an de julio 1844 (1844-07-28) (76-jara)
en Florenco
Tombo Cathédrale Saint-Louis-des-Invalides [#]
Religio katolikismo [#]
Lingvoj franca [#]
Ŝtataneco Francio [#]
Subskribo Joseph Bonaparte
Familio
Dinastio Bonaparte [#]
Patro Carlo Maria Buonaparte [#]
Patrino Maria Letizia Ramolino [#]
Gefratoj Napoleono Bonaparte • Elisa Bonaparte • Caroline Bonaparte • Paŭlino Bonaparto • Jérôme BonaparteLucien BonaparteLouis Bonaparte • Maria Anna Bonaparte • Napoleón Bonaparte [#]
Edz(in)o Julie Clary [#]
Infanoj Zénaïde Laetitia Julie Bonaparte • Ĉarloto Napoleonino Bonaparto • Félix-Joseph-François de Lacoste • Júlia Bonaparte [#]
Profesio
Okupo politikistodiplomatooficiromilitisto [#]
Aktiva en ParizoMadridoNapolo [#]
Reĝo de Hispanio Flag of Spain.svg
Dum 18081813
Antaŭulo Ferdinando la 7-a
Sekvanto Ferdinando la 7-a
Reĝo de Napolo Flag of the Kingdom of Naples.svg
Dum 18061808
Antaŭulo Ferdinando la 4-a
Sekvanto Joaĥimo Murat
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
Joseph Bonaparte

Joseph Bonaparte restis reĝo de Hispanio ekde la 6-a de junio 1808 ĝis la 11-a de decembro 1813, sed fakte revenis al Francio de la 13-a de junio 1812. Dum tiu tempo estis la politika referenco de la franca okupado de la lando kaj de la hispanoj kiuj apogis ĝin, sed tute la celo de la kritikoj de la hispanoj kiuj ribeliĝis kontraŭ tiu; laŭ moknomo li estis nomita "Pepe Botella" (Joĉjo Botelo) laŭ supozata drinkemo kaj laŭ tiu nomo ankoraŭ estas konata inter hispanoj. Li poste vivis iom da tempo en Usono (precipe en Novjorko kaj Filadelfio) sed sekve revenis al Eŭropo kaj mortis en Florenco.