Malfermi la ĉefan menuon

Maria Letizia Ramolino

María Letizia RAMOLINO (Ajaccio, 24-a de aŭgusto 1750 – Romo, 2-a de februaro 1836) estis la patrino de la poste imperiestro Napoleono Bonaparte kaj matriarko de la stirpo Bonaparte.

Maria Letizia Ramolino
Robert Lefèvre 001.jpg
Persona informo
Naskonomo Maria Letizia Ramolino
Naskiĝo 24-an de aŭgusto 1750 (1750-08-24)
en Ajaccio
Morto 2-an de februaro 1836 (1836-02-02) (85-jara)
en Romo
Lingvoj franca lingvo
Ŝtataneco FrancioVenecia respubliko
Familio
Edz(in)o Carlo Maria Buonaparte
Infanoj Joseph BonaparteNapoleono BonaparteLucien Bonaparte • Elisa Bonaparte • Louis Bonaparte • Paŭlino Bonaparto • Caroline BonaparteJérôme Bonaparte
v  d  r
Information icon.svg


Maria Letizia Ramolino.

Ŝi apartenis al familio de nobeloj el Korsiko. Pro ŝia virina kondiĉo, ŝia edukado centriĝis en religio kaj artoj, sed ĉiam montris klaran intereson por la administraj aferoj de la posedaĵoj de sia familio kaj por la politiko de la insulo. Bela kaj inteligenta, ŝi edziniĝis nur dekkvarjaraĝa en konvena geedzeco kun Carlo Buonaparte, advokato korsika nur kvar jarojn pli aĝa. La nupto okazis en la 2a de junio 1764.

La politika situacio de Korsiko suferis ŝanĝon en 1769, kiam la trupoj de Ludoviko la 15-a de Francio elŝipiĝis en la insulo por aligi ĝin al ties regno. Kvankam ŝi jam estis graveda kun kiu poste estos Napoleono, Letizia Ramolino akompanis sian edzon al senfinaj veturoj, pere de kiuj li klopodis organizi movadojn de rezistenco. La pinto de la insurekcio okazis pere de la ribelo de Ponte-Novo, kiu estis sange subpremita de la francaj trupoj kaj, kiel puno, alportis novajn civilajn regulojn por submeti la insulon. Inter tiuj ordonoj estis la trudo de la franca kiel nura oficiala lingvo. Kvankam Letizia lernis facile kelkajn francajn frazojn kaj esprimojn, ŝi malakceptis studi ĝin kaj neniam kapablis skribi en tiu lingvo.

La ĉefa ribela nobelo Pascal Paoli devis ekziliĝi kaj Carlo Buonaparte devis retiriĝi el la politika vivo, kaj dediĉis sin al administrado de siaj propraĵoj. Kiel granda matriarko de la klano, Letizia ĉiam trudis en siaj filoj fortan senton de unueco kaj solidareco ene de la familio, nome sentoj kiuj poste markos profunde kelkajn el la decidoj de la plej fama de ŝiaj filoj, nome Napoleono. La hegemonio de la patrino plifortiĝis en 1785 pro la morto pro kancero de la patro. Poste la gefiloj Jozefo, Napoleono kaj Luciano aliĝis al la ideoj de la Franca Revolucio kaj apartiĝis el la korsikemo de Paoli. Ili translokiĝis al Francio.

En 1796 venis en la vivon de la Bonapartoj Jozefino de Beauharnais, fama vidvino kun kiu Napoleono geedziĝis. La rivaleco inter ambaŭ virinoj iĝis legenda, ĉar Letizia tute kontraŭis tiun rilaton kaj la postan nupton, kvankam ŝi ne sukcesis ke Napoleono rezignu al la geedzeco. Ŝi ne ĉeestis en la ceremonio, nek permesis ke la gefiloj ankoraŭ de ŝi zorgitaj ĉeestu nek eĉ gratulis la geedzojn. Ŝi neniam akceptis Jozefinon, laŭ ŝi nedigna virino, okupita nur de propra bonfarto, maldidinda kaj amantino de la lukso kaj la elspezoj. La konitaj perfidoj de tiu kiam la kariero de Napoleono estis en danĝero, nur kreskis la malamon inter ambaŭ, ĝis la punkto ke Letizia kunaliancigis la tutan familion por devigi Napoleonon divorci. Tamen, enamiĝinta Napoleono kontraŭos ĉiun rompon de sia geedzeco ĝis multajn jarojn poste.