Nueva Cádiz (Nova Kadizo) estis la unua urbo fondita en Venezuelo kaj ankaŭ la unua hispana urbo en Sudameriko, sur la marbordoj de la insulo Cubagua (Kubakvo), fondita antaŭ la jaro 1500, post la tria vojaĝo de Kolumbo fare de la itala maristo, je la servo de Karlo la 5-a, Giacomo Castiglione (hispanigita kiel Santiago Castellón) kiel provizora kampadejo por la ekspluatado de elproduktejoj de perloj. La urbo trapasis pintajn epokojn, dum kiuj la riĉeco elprenita el la perloj estis kompareblaj al la oro devena de Peruo. La elprenado estis farita dekomence per la laboro de sklavigitaj indianoj kaj poste ankaŭ de sklavoj enportitaj el Afriko.

Nueva Cádiz
setlejo
Administrado
Demografio
Geografio
Geografia situo 10° 49′ N, 64° 9′ U (mapo)10.8222432-64.1421157Koordinatoj: 10° 49′ N, 64° 9′ U (mapo) [+]
Horzono UTC-04:00 [+]
Nueva Cádiz (Venezuelo)
Nueva Cádiz (Venezuelo)
DEC
Nueva Cádiz
Nueva Cádiz
Situo de Nueva Cádiz

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Nueva Cádiz (Cubagua) [+]
vdr
Ruinoj de Nova Cádiz, en la nordorienta marbordo de la insulo de Kubagva.

Diversaj naturaj katastrofoj kiel ebla tertremo de 1541 (post uragano en 1543), la detruado de la ostrejoj, la malkovro de aliaj ostrejoj en La Guajira kaj la iompostioma formorto de la sklavigitaj indiĝenoj, kontribuis al la abandono kaj de la urbo kaj de la insulo entute fare de la hispanoj, sed ŝajne la insulo estis loĝata por kelka tempo plua. La iama urbo estas nun almenaŭ parte submarigita same kiel parto de la insulo mem, kie ĉiuokaze restas ankoraŭ kelkaj ruinoj.