Malfermi la ĉefan menuon

Sudokcident-amazonaj humidaj arbaroj

Bordo de Manu-Rivero, Manu Nacia Parko, Madre de Dios, Peruo.

La sudokcident-amazonaj humidaj arbaroj estas tutmondaj 200-regiono difinita fare de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Tiuj arbaroj estas la vivejo de emblemaj specioj kiaj la jaguaro kaj la amerika harpio, tre minacitaj en aliaj amazoniaj regionoj, de dekduoj da indiĝenaj grupoj, kelkaj el kiuj neniam havis interrilatojn kun la Okcidenta civilizo, kaj de dissemitaj grupoj de tradiciaj nuksokolektantoj kaj kaŭĉukumistoj. Malgraŭ sia relativa izoliteco, la Sudocident-amazonaj humidaj arbaroj estas minacitaj per la vojkonstruado kiu disponigas aliron al kreskanta loĝantaro de hubuloj, nafto-kaj-gaso-prospektorado, same kiel grandskala brutarobienumado kaj agroentrepreno.

PriskriboRedakti

Kovrante 2 093 811 km² en norda Bolivio, sudorienta Peruo kaj okcidenta kaj centra Brazilo, tiuj arbaroj daŭre enhavas iujn el la plej grandaj areoj de sendifekta tropika pluvarbaro ene de la tuta Amazona Baseno. Atingante la piedmontetojn de Andoj, la Sudokcident-amazonaj humidaj arbaroj estas influitaj de la submontara medio kiu produktas diversspecajn klimatajn kaj edafajn kondiĉojn. La alta pluvokvanto, kompleksa topografio, kaj influo de sudaj mezvarmaj ventoj produktas mozaikon de vivejoj kaj ekosistemoj ene de la malaltebenaĵa tropika arbaro, kontribuante al la totala alta nivelo de biodiverseco. Tiaj kondiĉoj kontribuas al la formado de ekologie unika sudokcidenta arko de malaltebenaĵaj tropikaj arbaroj, gastigante unu el la plej riĉaj kaj la plej sendifektaj arbarokomunumoj de la Tero.

BiodiversecoRedakti

La grandaj vastaĵoj de relative neinfluita vivejo disponigas rifuĝon por multaj specioj kiuj estas tre minacitaj aliloke: la jaguaro, la amerika harpio, la grandega riverolutro (Pteronura brasiliensis), la nigra kajmano (Melanosuchus niger), la tajasuo (Tayassu tajacu) kaj pluraj specioj de araoj kaj kracedoj. Kvankam plejparte nesufiĉe studite biologie, diversaj inventaroj montras ke la regiono havas unu el la plej altaj registritaj speciaj diversec-indeksoj en la mondo por plantoj, birdoj, fiŝoj, kaj papilioj. Multaj el tiuj specioj estas endemiaj al la Sudokcident-amazonaj humidaj arbaroj aŭ estas jam ne trovitaj en aliaj regionoj pro premo de ĉasado, detruo de sendifektaj arbarokomunumoj, kaj ekspansio de "disvolviĝo"programoj.

MinacojRedakti

 
Manu Nacia Parko.

Lastatempaj jardekoj vidis la evoluon de la Sudokcidenta amazona malaltebenaĵo, kun la malfermiĝo de la brazila landolimo por hakado kaj bruligado-agrikulturo kaj grandskala bienumado financita fare de la registaroj por antaŭenigi la evoluon de tiu regiono kaj trankviligi la premon de kreskantaj populacioj de hubuloj en la nordoriento kaj sudo de Brazilo. Krome, kolonianoj de la malriĉaj andaj komunumoj de Peruo kaj Bolivio ekloĝis en la malaltaĵoj, ripetante la procezon de troekspluatado de resursoj kiuj estis finfine malplenigitaj en siaj forlasitaj altaĵaj komunumoj. Reto de vojoj promocias tiujn migradojn, kaj samtempe permesas aliron al multvaloraj lignoj, nafto, gaso, kaj arbaroresursoj (speciale brazilaj nuksoj kaj kaŭĉuko), pliigis la koloniigon de la malaltaĵaj arbaroj kaj aldonis streson al la ekologiaj sistemoj en la malkreskanta areo de sendifektaj kaj fermit-kanopeaj arbaroj. Malkreskinta precipitaĵo, kaŭzita ĉefe de loka senarbarigo kaj pliigita homa ĉeesto, pliigis la eblecon por ampleksaj arbaraj incendioj, atingintaj maksimumon en la seka sezono de 1999 kiam milionoj da hektaroj en Rondonio kaj Akro estis englutitaj per la flamoj. Turismo, kvankam ebleco por konservado, ankaŭ pruvis esti minaco por la delikataj ekosistemoj de la Tambopata-Kandamo regiono laŭlonge de la Dipatrin-Baseno, kaj laŭlonge de Beni-Rivero en Bolivio (Rurrenabaque).

EkoregionojRedakti

La sudokcident-amazonaj humidaj arbaroj ampleksas kvar ekoregionojn: La humidajn arbarojn de sudokcidenta Amazonio, la humidajn arbarojn de Juruá-Purus, la humidajn arbarojn de Purus-Madeira, kaj la humidajn arbarojn de Madeira- Tapajós.

Vidu ankaŭRedakti

Eksteraj ligilojRedakti