Troekspluatado, ankaŭ nomita Trorikoltado, plusendas al rikoltado de renovigeblaj resursoj al la punkto de malpliigado de rendimento. Daŭranta Troekspluatado povas konduki al la detruo de la rimedo. La esprimo validas por krudmaterialoj kiaj ekzemple: naturaj kuracherboj, paŝtejoj, fiŝaroj, arbaroj kaj grundakvo.

Kvanto de Moruo estis akre troekspluatita en la 1970-aj kaj 1980-aj jaroj, kio kondukis al drasta falo en 1992.[1]

En ekologio, Troekspluatado priskribas unu el la kvin ĉefaj minacoj kontraŭ tutmonda biodiverseco.[2] Ekologiistoj uzas la esprimon por priskribi populaciojn kiuj estis rikoltitaj laŭ rapideco kiu estas nedaŭrigebla, neeltenebla, laŭ iliaj naturaj indicoj de morteco kaj kapabloj por reproduktado. Tio povas gvidi al formorto ĉe populacia nivelo kaj eĉ al formorto de tuta specio. En konserva biologio la esprimo estas kutime uzata en la kunteksto de homa ekonomia agado kiu implikas la prenon de biologiaj resursoj, aŭ organismoj, en pli grandaj nombroj ol iliaj populacioj povas elteni.[3] La esprimo ankaŭ estas uzata kaj difinata iom alimaniere ĉe fiŝkaptado, hidrologio kaj naturresursa administrado.

Troekspluatado povas konduki al rimedodetruo, inkluzive de formortoj. Tamen ankaŭ estas ebla ke Troekspluatado estus daŭrigebla, kiel diskutite malsupre en la sekcio pri fiŝkaptado. En la kunteksto de fiŝkaptado, la esprimo trofiŝkaptado povas esti uzata anstataŭe de Troekspluatado , kiel tropaŝtado en brutobredado, trolignoproduktado en arbarekspluatado, trogrundakvado en akvolivera administrado, kaj endanĝerigita specio en specia kontrolado. Troekspluatado ne estas agado limigita al homoj. Enkondukitaj predantoj kaj herbivoroj, ekzemple, povas troekspluati indiĝenajn flaŭron kaj faŭnon.

Referencoj redakti

  1. Kenneth T. Frank, Brian Petrie, Jae S. Choi, William C. Leggett (2005). “Trophic Cascades in a Formerly Cod-Dominated Ecosystem”, Science 308 (5728), p. 1621–1623. doi:10.1126/science.1113075. 
  2. (1998) “Quantifying threats to imperialised species”, BioScience 48, p. 607–615. 
  3. Oxford. (1996). Oxford Dictionary of Biology. Oxford University Press.