Sudokcident-ĉinaj Montaroj

La Sudokcident-ĉinaj Montaroj estas biodiverseco-riĉaĵejo, signita de Naturprotekto Internacie (angle : Conservation International) kiu ampleksas plurajn mezvarmajn koniferarbarojn en Ĉinujo, kiuj troviĝas en la riveraj valoj je la sudorienta angulo de Tibeta Altebenaĵo, inter la altmontaraj arbustaroj kaj stepoj de Tibeta Altebenaĵo kaj la mezvarmaj foliaj kaj miksaj arbaroj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj de centra kaj sudorienta Ĉinujo kaj norda Birmo. La riĉaĵejo plejofte troviĝas en Ĉinujo, en la provincoj de Tibeto, Siĉuano, Ĉinghajo, kaj Gansuo, kaj etendiĝante en nordokcidentan Birmon.

Situo de la biodiverseco-riĉaĵejo.
Ĉina lariko en Huluhajo, Siĉuano

La ekoregionoj en la riĉaĵejo inkluzivas :

  • Hengduan-Montaraj subaltamontaraj koniferaroj
  • Kanjonaj altamontaraj koniferaj kaj miksaj arbaroj de Nuĵiang Langkang
  • Koniferaroj de Kjonglaj-Min (en Kjonglaj-Montaroj kaj Min-Montaroj de centra kaj norda Siĉuano; la ekoregiono gastigas naturprotektejojn por la granda pando).

La riĉaĵejo parte interkovriĝas kun la hengduanŝanaj koniferaroj, tutmondaj 200-regiono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF) kaj de la Nacia Geografia Societo.

Eksteraj ligiloj redakti