Atlantikaj sekaj arbaroj

WWF-ekoregiono el Brazilo

La atlantikaj sekaj arbaroj estas tersupraĵa ekoregiono el la orient-sudamerika ekoprovinco de la neotropisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome la ekoregiono apartenas al tropikaj kaj subtropikaj sekaj foliarbaroj de Brazilo. La atlantikaj sekaj arbaroj kongruas kun samnoma tutmondaj 200-regiono kaj estas parto de la Atlantikaj arbaroj. Tiuj ĉi estas signitaj de la organizaĵo Naturprotekto Internacie (angle : Conservation International) kiel biodiverseco-riĉaĵejon; pro la sama kialo, nome la riĉa biodiverseco, Unesko estas registrinta la Atlantikajn arbarojn kiel biosferan rezervejon.

Situo de la ekoregiono.
Situo de la tropikaj kaj subtropikaj sekaj foliarbaroj en la mondo.

PriskriboRedakti

La atlantikaj sekaj arbaroj kovras areon de 115 100 kvadrataj kilometroj, troviĝante inter la savanoj de Cerado en centra Brazilo kaj la sekaj arbedaroj de Kaatingo en nordorienta Brazilo. La ekoregiono etendiĝas de norda Minas-Ĝerajso tra okcidenta Bahio en centran Piaŭion. La atlantikaj sekaj arbaroj ĝenerale situas laŭlonge de la supra Sankta-Francisko-Rivero de Minas-Ĝerajso kaj Bahio, kaj en la baseno de la Gurgveja-Rivero en Piaŭio. Granda enklavo de atlantika seka arbaro situas en Diamantina-Altebenaĵo de orient-centra Bahio.

La klimato estas plejofte tropika kun kvin sekaj monatoj. La jarpluvo varias de 850 al 1 000 mm.

FlaŭroRedakti

 
La seka arbaro en Diamantina-Altebenaĵo.

La sekaj arbaroj estas sufiĉe densaj, kun altecoj de 25 al 30 m. Ili estas karakterizataj de deciduaj kaj kvazaŭdeciduaj arboj arbospecioj kiaj Cavanillesia arborea (malvacoj), Cedrela fissilis (meliacoj), Schinopsis brasiliensis (anakardiacoj), Astronium urundeuva (anakardiacoj), Aspidosperma macrocarpa (apocinacoj) kaj Tabebuia-specioj (bignoniacoj). La plej rimarkinda specio estas certe Cavanillesia arborea, kun granda botelforma trunko kiu laŭdiametre atingas ĝis 1,5 metrojn kaj laŭalte ĉirkaŭ 27 metrojn.

FaŭnoRedakti

Ĉar sekaj arbaroj estas submetataj al rimarkindaj sezonaj ŝanĝoj, iliaj biotoj reprezentas interesajn adaptaĵojn. Pluraj birdospecioj flugas norden dum la seka sezono, revenante por reproduktiĝi dum la pluvsezono. Kvankam tiu birdomigrada sistemo koncernas almenaŭ 20 da specioj, malmulto estas sciata pri ĝi.

La ekoregiono gastigas plurajn endemiajn speciojn kiajn Tangara cyanoventris (traŭpedoj), Megaxenops parnaguae (furnariedoj), Augastes lumachellus (kolibroj), Nyctiprogne vielliardi (kaprimulgedoj), Sporophila frontalis (traŭpedoj), kaj Formicivora iheringi (tamnofiledoj). Tangara cyanoventris vivas en orienta Brazilo ekde Bahio al San-Paŭlo. Ĝi loĝas en arbaroj kaj sekundaraj arbaroj sed ankaŭ en senarbarigejoj kaj emas troviĝi je altitudoj inter 500 kaj 1 000 metroj.

Vidu ankaŭRedakti


Neotropisaj tropikaj kaj subtropikaj sekaj foliarbaroj
NT0202 Atlantikaj sekaj arbaroj   Brazilo
NT0204 Baĥiaj sekaj arbaroj   Meksiko
NT0205 Balsasaj sekaj arbaroj   Meksiko
NT0207 Kaŭko-valaj sekaj arbaroj   Kolombio
NT0210 Ĉako   Argentino,   Bolivio,   Paragvajo
NT0212 Ĉikitaj sekaj arbaroj   Bolivio,   Brazilo
NT0213 Kubaj sekaj arbaroj   Kubo
NT0216 Sekaj arbaroj de Insuloj Revillagigedoj   Meksiko
NT0218 Jamajkaj sekaj arbaroj   Jamajko
NT0223 Maranjonaj sekaj arbaroj   Peruo
NT0226 Portorikaj sekaj arbaroj   Porto-Riko
NT0227 Laguna-montaraj sekaj arbaroj   Meksiko
NT0231 Sekaj arbaroj de Trinidado kaj Tobago   Trinidado kaj Tobago
NT0232 Tumbesiaj kaj pjuriaj sekaj arbaroj   Ekvadoro,   Peruo

Eksteraj ligilojRedakti