Balsasaj sekaj arbaroj

La balsasaj sekaj arbaroj estas tersupraĵa ekoregiono el la centramerika ekoprovinco de la neotropisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome la ekoregiono apartenas al tropikaj kaj subtropikaj sekaj foliarbaroj de suda Meksiko. Temas ankaŭ pri unu el la sek-arbaraj ekoregionoj kiuj kune konstituas tutmondaj 200-regionon, nome la "meksikaj sekaj arbaroj".

Balsasaj sekaj arbaroj
ekoregiono
ekoregiono laŭ Monda Natur-Fonduso [+]
Koordinatoj18° 9′ 59″ N, 100° 19′ 26″ U (mapo)18.166277777778-100.32383333333Koordinatoj: 18° 9′ 59″ N, 100° 19′ 26″ U (mapo) [+]

Balsasaj sekaj arbaroj (Tero)
Balsasaj sekaj arbaroj (Tero)
Situo de la ekoregiono.
Map
Balsasaj sekaj arbaroj
vdr
Situo de la tropikaj kaj subtropikaj sekaj foliarbaroj en la mondo.

Priskribo redakti

La balsasaj sekaj arbaroj okupas la basenon de Balsaso. Le ekoregiono kovras areon de 62 400 kvadrataj kilometroj, etendiĝante tra partoj de la subŝtatoj de Miĉoakano, Gerero, Meksikŝtato, Moreloso, Pŭeblo, kaj Oaĥako. Balsasa Valo, kaj la balsasaj sekaj arbaroj, etendiĝas orienten kaj okcidenten inter la ĉenoj de Sierra Nevada norde kaj Suda Patrinmontaro sude. La ĉirkauantaj montaroj portas pinajn kaj kverkajn arbarojn : la neĝmontarajn pinarojn-kverkarojn en la nordo kaj nordokcidento, la sud-patrinmontarajn pinarojn-kverkarojn en la sudo kaj la oaĥak-patrinmontarajn pinarojn-kverkarojn en la oriento. La kserofitara ekoregiono de la tehuakan-vala kserofitaro troviĝas nordoriente. La balsasaj sekaj arbaroj limtuŝas la marbordajn sud-pacifikajn sekajn arbarojn kie la ekoregiono trairas al Suda Patrinmontaro je sia vojo al Pacifika Oceano.

Klimato redakti

La klimato de la balsasaj sekaj arbaroj estas tropika kaj subhumida. Precipitaĵo estas malpli ol 120 centimetrojn jare kaj sezone, kun seka sezono kiu povas daŭri ĝis ok monatoj.

Vidu ankaŭ redakti


Neotropisaj tropikaj kaj subtropikaj sekaj foliarbaroj
NT0202 Atlantikaj sekaj arbaroj   Brazilo
NT0204 Baĥiaj sekaj arbaroj   Meksiko
NT0205 Balsasaj sekaj arbaroj   Meksiko
NT0207 Kaŭko-valaj sekaj arbaroj   Kolombio
NT0210 Ĉako   Argentino,   Bolivio,   Paragvajo
NT0212 Ĉikitaj sekaj arbaroj   Bolivio,   Brazilo
NT0213 Kubaj sekaj arbaroj   Kubo
NT0216 Sekaj arbaroj de Insuloj Revillagigedoj   Meksiko
NT0218 Jamajkaj sekaj arbaroj   Jamajko
NT0223 Maranjonaj sekaj arbaroj   Peruo
NT0226 Portorikaj sekaj arbaroj   Porto-Riko
NT0227 Laguna-montaraj sekaj arbaroj   Meksiko
NT0231 Sekaj arbaroj de Trinidado kaj Tobago   Trinidado kaj Tobago
NT0232 Tumbesiaj kaj pjuriaj sekaj arbaroj   Ekvadoro,   Peruo

Referencoj kaj eksteraj ligiloj redakti