Neĝmontaraj pinaroj-kverkaroj
La neĝmontaraj pinaroj-kverkaroj estas tersupraĵa ekoregiono el la centramerika ekoprovinco de la neotropisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome la ekoregiono apartenas al tropikaj kaj subtropikaj koniferarbaroj de Sierra Nevada (aŭ Neĝmontaro) en centra Meksiko. Temas ankaŭ pri unu el la koniferarbaraj ekoregionoj kiuj kune konstituas kunmetitan tutmondaj 200-regionon, nome la centramerikaj pinaroj-kverkaroj. La ekoregiono estas parto de biodiverseco-riĉaĵejo "madreaj pinaroj-kverkaroj" signita de la organizaĵo Naturprotekto Internacie (angle : Conservation International).
Neĝmontaraj pinaroj-kverkaroj | ||||
---|---|---|---|---|
ekoregiono, ekoregiono laŭ Monda Natur-Fonduso [+] | ||||
Lando | Meksiko | |||
Akvokolektejo | 91,8 km² (9 180 ha) [+] | |||
Areo | 92 503 km² (9 250 300 ha) | |||
|
||||
Vikimedia Komunejo: Trans-Mexican Volcanic Belt Pine-Oak Forests Ecoregion [+] | ||||
Priskribo
redaktiLa neĝmontaraj pinaroj-kverkaroj okupas areon de 91 800 da kvadrataj kilometroj, etendiĝantaj ekde la subŝtatoj Ĥalisko en la okcidento ĝis Verakruco en la oriento.
La pinaroj-kverkaroj estas ĉirkauataj de tropikaj kaj subtropikaj sekaj foliarbaroj je pli maltaltaj altitudoj okcidente, nordokcidente, kaj sude; la ĥaliskaj sekaj arbaroj en la okcidento kaj sudokcidento; la balsasaj sekaj arbaroj en la sudo, en la akvokolekta areo de Balsaso, kaj la baĥiaj sekaj arbaroj en la nordokcidento, en la baseno de Santiago kaj pli malsupra Lermao. La centra-meksika kserofitaro troviĝas al nordo de la montaro en la altaĵaj basenoj de Meksika Altebenaĵo, inkluzive de Valo de Meksiko kaj la supra riverparto de Lermao ĉirkaŭ Toluca. La tehuakan-vala kserofitaro troviĝas en la sudoriento en la subŝtatoj Pŭeblo kaj Tlakskalo. Oriente, la humidaj verakrucaj montarbaroj kaj la oaĥakaj montarbaroj estas transiro inter la pinaroj-kverkaroj kaj la malaltaĵaj tropikaj arbaroj laŭlonge de Meksika Golfo.
Areetoj de montaraj herbejoj kaj arbustaroj estas troveblaj inter la pinaroj-kverkaroj, kaj konstituas apartan ekoregionon, la Zakatonalo.
Flaŭro
redaktiLa precipaj plantokomunumoj estas pinaroj, pinaroj-kverkaroj, kverkaroj, pinaroj-cedrelaroj, kaj pinaroj-picearoj. La plantokomunumoj varias kune kun la altitudo kaj la precipitaĵo. Pinaroj ĝenerale troviĝas inter altitudo de 2 275-2 600 metroj; pinaroj-kverkaroj inter 2 470-2 600 metroj. Pinaroj-cedrelaroj estas troveblaj super altitudo de 2 700 metroj, kaj pinaroj-picearoj super 3 000 metroj.
En la pinaroj, ĝenerale Pinus montezumae superregas. En pli humidaj areoj Pinus pseudostrobus estas grava specio, kaj en sekaj areoj kun malprofundaj grundoj Pinus hartwegii kaj Pinus teocote estas adaptiĝemaj.
La pinaroj-abiaroj preskaŭ tute konsistas el Pinus hartwegii kaj Abies religiosa.
Faŭno
redaktiLa vulkana kuniklo (Romerolagus diazi) kaj la meksika vulkana muso (Neotomodon alstoni) estas endemiaj en la ekoregiono.
La orient-miĉoakanaj pinaroj-kverkaroj de orienta Miĉoakano kaj okcidenta Meksikŝtato (meksikaj subŝtatoj) estas la vintra vivejo de la papilio Danaus plexippus, kiu migras el la mezvarmaj regionoj de Nordameriko al oriento de Rokmontaro.
Vidu ankaŭ
redakti- Ekologia klasifiko de la tersupraĵoj
- Konservada stato de ekoregiono
- Ekoregionoj en Meksiko
- Toluka Valo
Eksteraj ligiloj
redakti- angle Ekoregiono NT0310: Neĝmontaraj pinaroj-kverkaroj (WWF)
- angle Neĝmontaraj pinaroj-kverkaroj (WWF-Wildworld)
- angle Neĝmontaraj pinaroj-kverkaroj (Wildworld) - Nacia Geografia Societo
- angle Neĝmontaraj pinaroj-kverkaroj (The Encyclopedia of Earth)
- angle Neĝmontaraj pinaroj-kverkaroj (Globalspecies) Arkivigite je 2017-04-18 per la retarkivo Wayback Machine
- angle Situo de la ekoregiono : tajpu Trans-Mexican Volcanic Belt pine-oak forests
- angle Tutmondaj 200; numero 63 : Centramerikaj pinaroj-kverkaroj (WWF) Arkivigite je 2012-10-12 per la retarkivo Wayback Machine
- angle Tropikaj kaj subtropikaj koniferaraj ekoregionoj (WWF) Arkivigite je 2010-05-12 per la retarkivo Wayback Machine
- angle Madreaj pinaroj-kverkaroj (Naturprotekto Internacie)