Apure (rivero)

rivero en Venezuelo

Apure estas rivero de Venezuelo, la ĉefa alfluanto en la regiono Los Llanos de la rivero Orinoko. Ĝi estas 820 km longa, sed enkalkulante unu el ties fontoj, nome la sistemo Apure-Uribante ĝi estas 1 095 km longa.

Apure (rivero)
rivero • rivereto
Bazaj informoj
Longeco 1 580 km
Fluo
Enfluejo en la riveron Orinoko
Geografio
Landoj Venezuelo
Regionoj [[]]
Map
vdr

La rivero Apure ekfluas pro la kunfluejo de la rivero Torbes kaj de la rivero Uribante, en la subŝtato Táchira. Fluas orienten tra la ebena regiono Los Llanos, trairas la urbon de San Fernando de Apure (175 056 loĝ. en 2001), antaŭ alveni al la rivero Orinoco tra ses branĉoj je proksimume 17 km okcidente de Cabruta, subŝtato Guárico, ĉe Caicara del Orinoco, subŝtato Bolívar. La rivero Apure estas navigebla ĉirkaŭ 800 km supre de sia enfluejo en Orinokon, kie ĝi havas marĉecan fluadon tra ebenaĵoj, krom rapid-fluaĵoj ĉirkaŭ la kilometro 177.

En la rivero Apure estas nombraj bestospecioj, mamuloj kiel kapibaroj, delfenoj de Amazono, birdoj kiel korokoroj kaj kormoranoj, grandaj reptilioj kiel anakondoj, krokodiloj kaj kajmanoj (Caiman crocodilus), ne enkalkulante la multnombraj fiŝospecioj.