Sargasa Maro

maro de la Atlantiko
1 ŝanĝo en ĉi tiu versio atendas kontrolon. La stabila versio estis patrolita je 16 maj. 2024.

La Maro de SargasojSargasa Maro estas regiono de la norda Atlantiko kiu etendiĝas inter la meridianoj 70º kaj 40º Okcidente kaj la paraleloj 25º al 35º Norde, kun totala surfaco —kvankam varia— de 3.500.000 km2, kiu karakteriziĝas per ofta malesto de ventoj, marfluoj kaj abundo de planktono kaj algoj, tiuj lastaj formante surfacajn marajn «arbarojn» kiuj povas etendiĝi de horizonto al horizonto kaj konsistigi kune kun la «plenaj kalmoj»[1] enorman malhelpon por la navigado ekde la epoko de la Malkovro de Ameriko.

Mapo de la Maro de Sargasoj, kun indiko de la ĉirkaŭaj marfluoj.

Fizikaj karakteroj

redakti

La areo, ovalforma, havas neprecizajn limojn ĉar ĝi ne tuŝas teron —kun la unika escepto de la insuloj Bermudoj— , kaj ties limoj konsistas el gravaj marfluoj: Okcidente la Golfa Marfluo, norde tiu de la Nordatlantika marfluo kaj sude unu el la ekvatoraj marfluoj.

La ĉirkaŭaj marfluoj komponas sistemon de surfacaj akvoj relative varmaj kiu moviĝas malrapide laŭ la direkto de la montriloj de horloĝo, super la plej profondaj akvoj de la oceano, multe pli malvarmaj kaj densaj. Tiu tavoleco de la akvo laŭ densecoj, kaŭzita de la diferenco de temperaturo, kaŭzas gravajn ekologiajn konsekvencojn. En la surfacaj akvoj, kien alvenas lumo, abundas la vegetala planktono, kiu konsumas salojn kiel la fosfatoj kaj nitratoj. Pro la diferenco de denseco, la surfaca akvo apenaŭ miksiĝas kun la akvo malvarma kaj riĉa je mineraloj en la malsupraj tavoloj, kiuj povus remeti la konsumitajn salojn. Pro tio, en la supraj regionoj de la maro de Sargasoj apenaŭ ekzistas animala vivo, kaj la regiono mem malhavus biologian intereson se ne estus pro la algo kiu donas nomon al la maro, nome sargaso (genro Sargassum), kiu formas grandajn kampojn, plenegajn de maraj organismoj.

La Sargasa Maro estis unu el la malkovroj de Kristoforo Kolumbo en lia unua veturo al Ameriko.

Historio

redakti

Estis la portugalaj maristoj kiuj nomis kaj la algon kaj la maron. La sargaso estas algo kiu formas grandajn implikitajn arojn, kiuj flosas pere de vezikoj plenaj de gaso, kaj kiuj etendiĝas ĝis la horizonto. Ofte, la portugalaj ŝipoj bremsiĝis pro la algoj, kaj eĉ restis blokitaj en ili, kio permesis al la ŝipanaroj sufiĉe trankvile studi la planton. Ĉar ili devenis el lando kie abundas la vitoj, la aroj de gasvezikoj ŝajnis al ili kiel grapoloj de varianto nomita salgazo. Tiele ricevis sian nomon la maro de Sargasoj. La sargaso devenas de tipo de algoj kiuj kutime kreskas gluite al la rokoj proksimaj al la marbordoj, sed adaptiĝis entute al la tutmara vivo, kaj nun flosas en la supraj tavoloj de la oceano.

Estas la loko elektita de Angilo por la ovodemetado la tutan jaron.

Miksaĵo

redakti

La specifaj karakteroj de la maro de Sargasoj, kun amplekso de ĉirkaŭ unu triono de la surfaco de Usono konsistigis ĉiam enorman malhelpon al la velado, inspirante sennombrajn legendojn kaj mitojn pri kiuj poste oni kreis fikciajn verkojn:

  • La «maro supersargasa» estas la dimensio kien iras la perditaĵoj, laŭ Charles Hoy Fort, verkisto kaj esploristo de nenormalaj fenomenoj. Laŭ Fort, la malaperoj povas esti konsiderataj kiel teletransportoj nenormalaj kaj spontaneaj de objekto al alia dimensio. Hipotezo sendube ne tre subteninda, kiun tamen Fort prezentis kiel la skeptikuloj de la antikva Grekio, kiel kontrastebla teorio.
  • La libro de A. Bertram Chandler «En la alternativa universo»[2] ŝajne inspiriĝis el la ideo de Fort, ĉar ĝi priskribas «supermaron» en la spaco, kie la ĉefroluloj malkovras multajn perditajn spacoŝipojn kaj marŝipojn, kelkaj historiaj kaj kelkaj fikciaj, kiuj «estis trapasintaj dimensian barilon».
  • Unu de la legendoj rilataj al la maro de Sargasoj eliris el la erara kredo de maristoj pri la fakto, ke la abundo de algoj estis signalo de rifoj aŭ sablaĵoj, kio helpis ilin lokalizi tie la «mergitan kontinenton» de Atlantido. Reale, la zono havas mezaveraĝan profondecon de pli ol 450 metroj.
  • La maro de Sargasoj estas la sola maro difinita de fizikaj kaj biologiaj karakteroj kiuj ne inkludas la kontribuon de marbordoj.

Vidu ankaŭ

redakti

Referencoj

redakti
  1. Plena kalmo: Esprimo amplekse disvastigita inter maristoj, kiu aludas al la kompleta trankvileco de la aero super la maro, malhelpante entute la antaŭeniron de la velŝipoj.
  2. A. Bertram Chandler, Into the Alternate Universe, Eld. Ace, Londono, 1964, ISBN 978-0-441-37109-9

Eksteraj ligiloj

redakti