Misisipo (rivero)

rivero en Usono
(Alidirektita el Rivero Misisipo)
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri rivero en Usono. Por informoj pri la samnoma rivero en Kanado, vidu la artikolon Misisipo (Kanado).

Rivero Misisipo estas la dua plej longa rivero en Usono. La plej longa estas ĝia flanka rivero Misuro. Kune ili konsistigas la plej longan riveron en Norda Ameriko. Mezurate de la fonto de Misuro al la buŝo de Misisipo ili longas 6.270 km. Same ĝi estas la ĉefa rivero de la plej granda drensistemo en Nordameriko.[1][2] Fluas entute ene de Usono (kvankam ties drenbaseno atingas ĝis Kanado), ĝi ekfluas en norda Minesoto kaj formas meandrojn malrapide suden dum 3,770 km[2] ĝis la Misisipa Riverdelto ĉe la Golfo de Meksiko. Kun ties multaj alfluantoj, la Misisipa akvokolekta areo drenas ĉion aŭ partojn el 31 usonaj ŝtatoj kaj 2 kanadaj provincoj inter la Rokaj kaj la Apalaĉaj Montoj. La Misisipo rangas kiel la kvara plej longa kaj la deka plej larĝa rivero en la mondo. La rivero ĉu bordas ĉu trapasas tra la ŝtatoj Minesoto, Viskonsino, Iovao, Ilinojso, Misurio, Kentukio, Tenesio, Arkansaso, Misisipio, kaj Luiziano.

Misisipo
Efmo View from Fire Point.jpg
Bazaj informoj
Fluo
Geografio
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
Situo de la rivero Misisipi en Usono.
Ekfluo de Misisipo ĉe la Lago Itasca (2004)
Coon Rapids Dam
Misisipa eknavigejo: Akvobaraĵo Coon Rapidejoj
Kunfluejo de riveroj Viskonsino kaj Misisipo, vidita el Vajalusinga Ŝtata Parko en Viskonsino

Indianoj dumlonge loĝis laŭlonge de la Misisipa Rivero kaj de ties alfluantoj. Plej estis ĉasistoj-kolektistoj aŭ pastistoj, sed kelkaj, kiaj la Montetuloj, formis fekundajn agrikulturajn sociojn. La alveno de eŭropanoj komence de la 1500-aj jaroj ŝanĝis la indiĝenan vivostilon kiam unuaj esploristoj, poste setlantoj, aventuriĝis en la baseno laŭ pliiĝantaj nombroj. La rivero utilis unue kiel barilo – formante limojn por Nova Hispanio, Nova Francio, kaj por la komenca Usono – poste kiel utilega transportejo kaj komunikeja ligilo. En la 19a jarcento, dum la hegemonio de la evidenta destino, la Misisipo kaj kelkaj okcidentaj alfluantoj, ĉefe la Misurio, formis vojojn por la alokcidentan etendon de Usono.

Formita de dikaj tavoloj de kuŝejoj el silto de tiu rivero, la Misisipa Rivervalo estas unu el la plej fekundaj agroregionoj de la lando, kiu rezultigis la famkonatan vaporŝipan epokon de la rivero. Dum la Usona Enlanda Milito, la kapto de la Misisipo fare de trupoj el la Unio markis turnopunkton direkte al venko pro la graveco de la rivero kiel itinero de komerco kaj vojaĝado, ĉefe al la Konfederacio. Pro granda kresko de grandurboj kaj la pli grandaj ŝipoj kaj barĝoj kiuj anstataŭis riverboatojn, la jardekoj sekvantaj al la 1900-aj jaroj vidis la konstruadon de masiva inĝenieristika laboro kiel ekzemple digoj, kluzinstalaĵoj kaj akvobaraĵoj, ofte enkonstruante kombinaĵon.

De kiam moderna evoluo de la baseno komenciĝis, la Misisipo ankaŭ vidis sian parton de poluo kaj mediajn problemojn - plej precipe grandaj volumoj de agrikultura drenaĵo, kiu kondukis al la Meksikagolfa morta zono de la Delto. En la lastaj jaroj, la rivero montris ioman ŝanĝon direkte al la kanalo de la rivero Aĉafalaja en la Delto; flueja ŝanĝo prezentiĝis katastrofa al havenurboj kiaj ekzemple Nov-Orleano. La sistemo de digoj kaj pordegoj tenis la Misisipon en ĝia nuna kanalfluejo ĝis nun, sed la ŝanĝo iĝas pli verŝajna ĉiun jaron pro riveraj procezoj.

PriskriboRedakti

Kiel komencon de Misisipo oni difinis lagon Itaska en Minesoto. Ĉe sia fino ĝi fluas en la Meksikan Golfon. La flutempon de lago Itaska al la Golfo oni kalkulis je mezume 90 tagoj.

La nomo Misisipo estas indiana vorto, derivita de la algonkinaj vortoj mesipi (granda rivero) aŭ misi sepe (patro de riveroj).

Misisipo forfluigas akvon el ĉ. 3.200.000 km² kaj tiel havas la trian plej grandan basenon de la mondo, superate nur de Amazono kaj Zairo.

Tiu baseno ampleksas tute aŭ parte 31 usonajn subŝtatojn kaj la sudon de du provincoj de Kanado, nome Alberto kaj Saskaĉevano.

En Ilinojo kaj Viskonsino la baseno de la rivero proksimiĝas je kelkdek kilometroj al la Grandaj Nordamerikaj Lagoj, kies akvo fluas al rivero Sankt-Laŭrenco.

 
Delto de Misisipo, el kosmo

PontojRedakti

BiogeografioRedakti

Laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso ( WWF ) kaj de la Nacia Geografia Societo, la Malsupra Misisipo konstituas Tutmondaj 200-ekoregionon. La rivero gastas multajn [3] grandajn nesalakvajn fiŝospeciojn, nesalakvajn reptiliojn, amfibiojn, krabojn kaj aliajn senvertebrulojn.

Flaŭro kaj faŭnoRedakti

La rivero Misisipo kaj ĝia inundebenaĵo estas hejmo de faŭno kaj flaŭro tre riĉaj kiuj komponas la plej grandan kontinuan sistemon de aluvia grundo de la nordamerika kontinento. La almenaŭ 260 specioj de fiŝoj kiuj vivas en la rivero, konstituas la kvaronon de ĉiuj ekzistantaj en Nordameriko.[4] La rivero utilas kiel pasejo por la migrado de multnombraj birdoj: nome 60 % de la birdoj de Nordameriko (326 specioj) uzas la basenon de Misisipo por sia birdomigrado.[4] En la malsupra fluejo oni povas trovi 60 speciojn de mituloj. La supra fluejo estas hejmo de pli ol 50 specioj de mamuloj kaj de 145 specioj de amfibioj kaj reptilioj[4] (inklude la konatan aligatoron, nome specio kiu ekabundiĝis denove post esti minacita je formorto meze de la 20-a jarcento). En la tuta valo de Misisipo oni trovas mamulojn kiel la kastoro, la lav-urso, la riverlotro, la Vizono, la ruĝa vulpo, la ondatro aŭ la mefito. Aliaj tieaj animaloj estas komunaj en Nordameriko: la kojoto, la Virginia cervo, la cindrogriza sciuro, la stria sciuro, la flugosciuro aŭ la linko.

Kelkaj mamuloj de la valo de la rivero Misisipo:

Konservo de la natura medioRedakti

Nombraj partoj de la rivero estas konservataj pere de naturaj rezervejoj kaj multaj lokoj estas ankoraŭ loĝataj je arboj kaj inundataj.[5] La ekosistemo de la supra fluejo estas protektita de la Upper Mississippi River National Wildlife and Fish Refuge kiu etendiĝas el Wabasha (Minesoto) ĝis Rock Island (Ilinojso) tra itinero de ĉirkaŭ 500 km. Tiu rezervejo kovras ĉirkaŭ 80 000 hektaroj disaj tra kvar ŝtatoj, kaj zorgas pri la protektado de tre diversaj (marskoj, malsekejoj, lagoj, arbaroj de inundebenaĵoj, sablaj strandoj kaj deklivoj).

Tamen, la ĉerivera medio estis transformita de homoj por kongruigi ĝin al siaj necesoj de rivera navigado kaj de ekonomia disvolvigo: granda parto de la inundebenaĵo suferas la troigojn de la intensa agrikulturo kaj la alfluantoj fluigas en la riveron grandajn kvantojn de aluvioj, de sterkoj kaj de pesticidoj. La urbaj aglomeraĵoj kaj la industriaj zonoj ĉeriveraj iĝas ankaŭ terura fonto de poluado. Tamen, laŭ studo plenumita de la Usona Geologia Esplorsevo, la elsendoj de rubakvoj malpliiĝis en la supra fluejo de la rivero (antaŭ Sankta Luiso) ekde la aprobo de la Clean Water Act en 1972.[6] La situacio estas malpli kontentiga en Sankta Luiso kie la koncentroj de koliformoj estas ege gravaj. La koncentroj de pesticidoj kaj herbicidoj devenas de la agrikultura aktiveco: tiuj pliiĝas sub la kunfluo kun la rivero Misuro, ĉar tiu laste menciita drenas la regionon cerealproduktan de la Grandaj Ebenaĵoj. La acido EDTA, uzita en la industrio de produktado de papero, la fotografia kaj la nutragrikultura industrio, estas ĉiuokaze malpli abunda en la Misisipo ol en la grandaj riveroj de Eŭropo.[6] La PkB pluas en la sedimentoj spite ties malpermeson. Ioma parto de la nitrogeno kaj de la fosforo kiuj estas en la malsupra fluejo devenas de la rivero Ohio kiu drenas regionojn kaj industriajn kaj agrikulturajn.

HistorioRedakti

IndianojRedakti

 
Monks Mound, nome platforma monteto ĉe la loko de la Misisipa urbo Cahokia.

La areo de la Misisipa Baseno unue estis setlita de indianaj ĉasistoj-kolektistoj kaj estas konsiderita unu el la malmultaj sendependaj centroj de planta malsovaĝigo en homa historio..[7] Signoj de frua kultivado de sunfloro, kenopodio, marĉa ivo kaj indiĝena kukurbo datrilatas al la 4-a jarmilo a.K. La vivstilo iom post iom iĝis pli setlejaj kiam multaj ekloĝis post ĉirkaŭ 1000 a.K. dum kio nun estas nomita la arbara periodo, kun kreskantaj signoj de ŝirmejkonstruo, ceramiko, teksado kaj aliaj praktikoj. Reto de komerco referencita kiel la Hopewell-interagada sfero estis aktiva laŭ la akvovojoj inter proksimume 200 kaj 500 p.K., disigante oftajn kulturajn praktikojn trans la tuta areo inter la Meksika golfo kaj la Grandaj Lagoj. Periodo de pli izolitaj komunumoj sekvis, kaj agrikulturo enkondukita el Mezameriko kaj bazita sur la Tri Fratinoj (maizo, faboj kaj kukurbo) iom post iom dominis. Post proksimume 800 p.K. tie ekestis progresinta agrikultura socio hodiaŭ referita kiel la Misisipa kulturo, kun signoj de tre plurtavolaj kompleksaj triblandoj kaj grandaj loĝantarcentroj. La plej elstara el tiuj, nun nomita Cahokia, estis okupita inter proksimume 600 kaj 1400 p.K.[8] kaj ĉe sia pinto nombris inter 8,000 kaj 40,000 loĝantoj, nome pli grandaj ol Londono, Anglio, de tiu tempo. Dum unua kontakto kun eŭropanoj, Cahokia kaj multaj aliaj Misisipaj grandurboj disiĝis, kaj arkeologiaj trovaĵoj atestas pliigitan socian streson.[9][10][11]

Modernaj indianaj nacioj enloĝantaj la Misisipan basenon estas Ĉejenoj, Siuoj, Dakotoj, Oĝibvoj, Potavatomoj, kaj aliaj.

Eŭropana esploradoRedakti

 
La esploristoj estritaj de Hernando de Soto malkovras la riveron Misisipo por eŭropanoj.

La 8an de Majo 1541, Hernando de Soto estis la unua eŭropano kiu atingis la areojn de la rivero Misisipo, kiun li nomis kiel Granda Rivero de la Sankta Spirito. Ekde la 1660-aj jaroj, Francio decidis la eniron en la hispanajn teritoriojn de la golfo de Meksiko, por alveni tiel ĝis la areo de la aktuala Kanado. La celoj estis trovi trapasejon al Ĉinio (Nordokcidenta Pasejo), ekspluati la naturajn riĉojn de la teritorioj konkeritaj (feloj, mineraloj) kaj kristanigi la indiĝenajn loĝantarojn.

La 17-an de Majo 1673, la francoj Louis Jolliet kaj Jacques Marquette komencis la esploradon de la rivero, kiun ili konis per la indiĝena nomo Ne Tongo («la granda rivero») kiun ili nomis «rivero Colbert».[12][13] Ili atingis la elfluejon de la rivero Arkansaso kaj resupreniris la riveron konstatinte, ke ĝi fluis al la golfo de Meksiko kaj ne al la «maro de Kalifornio» (Pacifika Oceano). Post kelkaj jaroj, en 1682, Cavelier de La Salle kaj Henri de Tonti malsupreniris laŭ la Misisipon ĝis ties delto. Ili konstruis la Fortikaĵon Prud'homme kiu iĝos poste la urbo Memfiso. En Aprilo 1682, la ekspedicio alvenis al ties elfluejo; Cavelier de La Salle starigis krucon kaj kolonon kiu montras la blazonon de la reĝo de Francio: la franca suvereneco etendiĝis ekde tiam al la totalo de la valo de la rivero Misisipo, nomita «Louisiane» (Luiziano) honore de la reĝo Ludoviko la 14-a. La ekspedicio uzis la saman vojon al Kanado kaj La Salle revenis al Versajlo. Tie, La Salle konvinkis la ministron de la marŝiparo por ke tiu havigu al li la estrecon de Luiziano. Li asertis al la ministro, ke Luiziano estas proksima al Nova Hispanio desegnante mapon sur kiu la rivero Misisipo aperas multe pli okcidente ol ĉe ties reala fluejo. Li iniciatas novan ekspedicion, sed tiu rezultis en katastrofo: Cavelier de La Salle ne sukcesis retrovi ties delton kaj estis murdita en 1687.

En 1698, Pierre Le Moyne d'Iberville esploris siavice la elfluejon de la rivero. Du dek jarojn poste, lia frato Jean-Baptiste estris novan ekspedicion al Luiziano. Tiu fondis la urbon Nova Orleano, tiel nomita omaĝe al la regento, la duko de Orleano, same kiel fortikaĵon proksime de la aktuala Baton Rouge. Komence de la 18-a jarcento, John Law kreis la Kompanion de Okcidento aŭ «Kompanio de Misisipo». Nigraj sklavoj estis transportitaj el Antiloj por labori en la plantejoj. Alia urbo fondita de la francoj estis por ekzemplo Sankta Luiso (1764).

Iom post iom, la francoj trudas sian dominadon kaj konstruis fortikaĵojn aŭ komercejojn en strategiaj areoj de la rivero: ekzemple Fortikaĵo Beauharnois en la supra fluejo de la rivero, Cahokia en la kunfluo kun la Misuro aŭ Fortikaĵo de Chartres borde de la rivero Meramec.

La traktatoj de Utrecht (1712-1714) finis la militon de hispana sukcedo en Eŭropo kaj konfirmis la redonon de la povo de Francio en Nordameriko. Luiziano restis franca, sed maltrankvila pro la kreskanta influo de la britaj kolonioj. La franca reĝo klopodis bremsi tiun influon oriente de Apalaĉoj. Aliflanke klopodis alproksimigon kun Nova Hispanio, situa okcidente de Luiziano. Tiu politiko rilatis al familiaj ligoj inter ambaŭ reĝaj familioj sed ankaŭ al deziro enspezi el minoj kaj el komerco kun la hispanaj kolonioj.

La Traktato de Parizo (1763) finis la Sepjaran Militon kaj establis la redonon al la Reĝlando de Granda Britio de la tuta parto de la valo oriente de la rivero Misisipo kaj al Hispanio la terojn de la okcidenta parto, laŭ la Traktato de Fontainebleau (1762). Dum la Usona Milito de Sendependeco la hispanoj permesis al la usonaj kolonoj uzi la riveron kaj la havenon de Nova Orleano. Finita la milito, la hispanoj fermis la riveron denove al la usona komerco la 26an de Junio 1784, kaj tio ne reestabliĝis ĝis la subskribo de la Traktato de Madrido (1795). Tamen Luiziano estis redonita al Francio pere de la Traktato de San Ildefonso (1800), kvankam Hispanii plue administraciis ĝin; tri jarojn poste, Napoleono vendis la enorman kolonion al Usono por 15 milionoj da dolaroj, ekvivalente al 80 milionoj de frankoj de la epoko. Tia operacio estas konata kiel la Aĉeto de Luiziano. El oriento, Usono jam estis antaŭplaninta la konkero de la nomita Sovaĝa okcidento: en 1795, la komerca navigado laŭ la rivero estis malfermita al la usonanoj.[14] En 1805, la usona armeo konstruis la Fortikaĵon Snelling en la loko kie nuntempe estas la urbo Mineapolo.

Moderna epokoRedakti

 
Litografio rkiu montras la Mississippi River Squadron rompanta la blokadon de la konfederaciitoj al Vicksburg dum la Enlanda Milito.

En la 19-a jarcento, la rivero Misisipo estis konata de la banditoj kiuj svarmis ĉe la ĉirkaŭaĵoj, inter kiuj estis la krimulo John Murrell, ĉevalŝtelisto kaj sklavkomercisto de la epoko, kiu havis sidejan bazon sur rivera insulo. Lia famo estis tioma le Mark Twain dediĉis al li ĉapitron de sia libro Life on the Mississippi. Tiu libro rakontas ankaŭ la kurkonkurencojn de vaporŝipoj (riverboatssteamboats) inter la 1830-aj kaj 1870-aj jaroj. La unua vaporŝipo kiu navigis inter la kunfluejo de la rivero Ohio kaj Nova Orleano estis la New Orleans en 1811, dum la serio de tertremoj de Nueva Madrid (aktuala New Madrid).

La ekonomio de sklavecaj plantejoj disvolviĝis en la unua duono de la 19-a jarcento kaj produktis ĉefe kotonon kaj sukerkanon en la sudo. La riĉaj terposedantoj konstruigis al ŝi belajn domegojn, kelkaj el kiuj super pilieroj el briko por eviti damaĝojn el inundoj de la rivero. Dum la Usona Enlanda Milito, la kontrolo de la rivero iĝis unu de la ĉefaj militaj celoj. En la 4a de julio 1863 post sieĝo de kvar dek tagoj, Vicksburg estis konkerita fare de la generalo Ulysses S. Grant, kio permesis al la Unio kontroli la riveron kaj dividi la teritoriojn de la Konfederacion en du partoj.

Je la alveno de la fervojo tiu rivera vojo suferis gravan konkurencon: la trajnoj ebligis komuniki la atlantikajn kaj pacifikajn marbordojn de Usono. La komerco de la havenoj de la orienta marbordo superis ekde tiam tiun de Nova Orleano.[15]

La Granda Misisipia Inundo de 1927 estis la plej detrua riverinundo en la historio de Usono, kun 70 000 km² inunditaj ĝis profundo de 9 m. Por klopodi eviti estontajn tiajn inundojn, la federacia registaro konstruis la plej longan sistemon de digoj kaj akvovojoj en la mondo. Ĉirkaŭ 94 procento de pli ol 630 000 personoj damaĝitaj per la inundo loĝis en la ŝtatoj Arkansaso, Misisipio, kaj Luiziano, ĉefe en la Misisipa Delto. Pli ol 200 000 afrik-usonanoj estis forigitaj el siaj hejmoj laŭlonge de Malsupra Misisipo kaj devis ekloĝi por longaj periodoj en rifuĝejaj kampadejoj. Kiel rezulto de tiu katastrofo, multaj aliĝis al la Granda Migrado el la Sudo al nordaj kaj mezokcidentaj industriaj urboj pli ol reveni al rura agrikultura laboro. Tiu amasa movado de loĝantaro pliiĝis el la Dua Mondmilito al 1970.

Spite la grandon de la antaŭaj inundoj, estis en 1993 kiam Usono suferis la plej detruan kaj kostan inundon (12 mil milionoj da dolaroj)[16] ĝis la aktualo. Esceptaj precipitaĵoj dum la printempo kaj somero de tiu jaro kreskigis kaj la Misisipon kaj ĝian ĉefan alfluanton, la Misurio. Kelkaj urboj estis inunditaj dum pli ol 200 tagoj. La akvokvanto de la rivero superis 70 000 m³/s en Sankta Luiso.[16]

En 2002, la slovena naĝisto Martin Strel descendis la Misisipon laŭlonge de tuta ties longo en 68 tagoj, kaj tial li ricevis la oficialan de la Usona Domo de Reprezentantoj.[17]

EkonomioRedakti

La ĉefaj enspezaj aktivecoj de la valo de la Misisipo estas industrio, turismo, agrikulturo kaj akvokulturo.

Unuaranga sektoroRedakti

La unuaranga sektoro enhavas la aktivecojn ligitajn al la rivera fiŝkaptado kaj al la akvokulturo (kankroj, katfiŝoj, ostroj, ktp.) en la sudaj ŝtatoj. La haveno de Empire-Venice situanta ĉe la delto estas la unua de la regiono laŭ volumeno kaj la sesa de Usono laŭ valoro.[18] En la marmedio, la ĉefaj specioj kaptataj estas la kraboj, la salikokoj kaj la klupeaj alozoj, kies biotopo tute dependas de la rivero Misisipo.

 
La Misisipa aligatoro estas ĉasata en la rivero Misisipo.

La produktado de ligno por papero aŭ kiel konstrumaterialo estas grava ĉefe en Luiziano, en la ŝtato Misisipio kaj en Arkansaso. La arbaroj de la supra fluejo estas pli konservitaj. La ĉasado estas farita ekde la antikveco, kaj ankoraŭ praktikata en la valo de la Misisipo, speciale de animaloj por akiri felojn (lavursoj, ondatroj, koipoj), sed ankaŭ la aligatoroj kies ĉasado estis laŭleĝigita denove en 1972. Luiziano produktis totalon de 32 500 felojn en 2002.

La kultivataj produktoj en la valo de la rivero Misisipo varias rilate al la latitudo: en la sudo, la subtropika klimato permesas la kultivon de rizo, sukerkano,[19] kaj kotono. En kelkaj sektoroj (Arkansaso), estas necesa la irigacio. Sed ĝenerale, la kantonoj kiuj ĉirkaŭas la Misisipon estas dediĉataj speciale al la kultivo de la cerealoj, partikulare sojfabo kaj maizo.[20] La rikoltoj estas eksportataj facile per rivera navigado. La centra parto de la baseno de la Misisipo estas ankaŭ unu regiono brutobreda, aktiveco kiu estas fonto de poluado (nitratoj) por la rivero.

La mineralaj rimedoj kaj la produktado de hidrokarbidoj estas koncentrataj en la sudo: Luiziano estas unu de la ĉefaj produktantoj de nafto, de natura gaso kaj de salo en Usono. La 23 000 putoj de Plaquemines (delto de la rivero Misisipo) produktis pli ol 21 milionoj de bareloj de kruda nafto en 2001. La inundebenaĵo de la Misisipo havigas ankaŭ argilon (Luiziano, Misurio), sablo kaj gruzo. En la regionoj de la supra fluejo, oni ekspluatas ankaŭ la mineralon de fero (Minesoto) kaj kuŝejojn de bitumhava karbo kaj antracitoj (Ilinojso).[21]

Duaranga sektoro kaj produktado de energioRedakti

 
Rafinejo proksima al Novorleano.

La elektroproduktaj centraloj de la valo de la Misisipo funkcias majoritate surbaze de karbo. La unuoj plej gravaj estas proksime de la grandaj urbaj centroj. Ili uzas la akvon de la rivero por sia malvarmigo. En la malsupra fluejo estas 92 centraloj kiuj uzas fosiliajn brulaĵojn, 14 la biomason kaj tri atomcentraloj. La hidroelektra centralo de Keokuk (Iovao) estas la nura tiutipa laŭlonge de la tuta fluejo: ĝi estis konstruita en 1913 kaj produktas ĉiujare 105 megavatojn.[22]

La industrio estas la ĉefa ekonomia aktiveco laŭ valoro kaj laŭ nombro de dungitoj. La ĉefaj industriaj areoj estas en la grandaj urbaglomeraĵoj. la Misisipo ludas tre gravan rolon en la lokigo de la industrioj: ebligas la transporton kaj la krudmaterialoj kaj de la fabrikitaj aŭ duonfabrikitaj produktoj. Krome, la rivera akvo estas uzata en nombraj aktivecoj, kiaj la fabrikado de papero (Memphis kaj Baton Rouge) aŭ la naftorafinado. Ĉe la malsupra fluejo de la rivero, la ĉefaj industrioj estas la kemia (la unua industrio laŭ valoro; ekzemple: plastoj, sterkoj) kaj la nutragrikultura industrioj (la unua sektoro laŭ nombro de dungitoj; ekzemple: marproduktoj, produktoj derivitaj de la sojfaboj, la trinkaĵoj), la transformado de nafto kaj la transportoj (ŝipkonstruado en Avondale, Luiziano).[23] 75 instalaĵoj de petrolkemio kaj naftorafinejoj (Shell en Norco (Luiziano) kaj en St. Rose (Luiziano))[24] estas en la koridoro inter Baton Rouge kaj Nova Orleano, generante gravan poluadon.

Triaranga sektoro kaj komerca navigadoRedakti

La triaranga sektoro estas dominata de la turismo, la distro kaj la komerca navigado: en 1996, en la kluzo de Dresbach en Viskonsino, la totala trafiko estas de 13,9 milionoj de tunoj, inter kiuj estis 9,5 milionoj de tunoj de agrikulturaj produktoj (ĉefe maizo).[25] La ŝipoj transportas pograndaĵojn (cerealoj, karbo, nafto) aŭ konsumvarojn transportitajn en konteneroj, maŝinojn kaj kemiajn produktojn. La rivera trafiko plu kaj plue kreskiĝas: oni pasis el 70 milionoj de tunoj en 1960 ĝis 500 milionoj de tunoj en 2000.[24] Tiu vigleco estas notinda kompare kun la trafiko de la ceteraj riveroj.

 
La fama ŝipo Delta Queen (Delta Reĝino) ĉe Mud Island, Memphis, Tenesio, en Majo 2003.

Kelkaj riveraj havenoj disvolviĝis ĉirkaŭ la lokoj de kunfluejo aŭ la punktoj de interŝanĝo de kargoj (kargorompo) inter diversaj manieroj de transporto.[26] La plej malgravaj disponas nur de kelkaj muroj kiuj funkcias kiel varfoj. La grandaj industriaj havenaj kompleksoj estas en la gravaj urboj. La ĉefaj riveraj kaj maraj terminaloj estas en Nova Orleano kaj Baton Rouge.[27] Tiuj havenoj eksportas ĉefe cerealojn. La internaj areoj de la valo de Misisipo estas 23 000 km de navigebla reto kiu komunikas 800 entreprenojn.[28] 100 000 barĝoj pasa tra la haveno de Nova Orleano ĉiujare.[28] Kelkaj konvojoj de barĝoj povas atingi 15 000 tunojn.[15] La 60 % de la cerealoj eksportitaj de Usono estas transportita laŭlonge de la riverfluejo al la havenoj de Nova Orleano kaj de Suda Luiziano:[4] la totala trafiko de tiuj du havenoj estas respektive de 49 kaj de 98 milionoj de tunoj en 2000.[29]

La nombraj ŝtataj parkoj kaj naturaj rezervejoj de la valo de Misisipo altiras turistojn kaj aliajn vizitantojn el la tuta regiono. La diverseco de la historia heredo (prahistoriaj, fortikaĵoj, ŝipoj, plantejoj, urboj kun historiaj kvartaloj kiel Nova Orleano, altiras nombrajn vizitantojn kaj stimulas la ekonomion de la regiono. La kultura heredo konstituas unu de la riĉaĵoj de sia valo: indianaj tradicioj, kuirarto de Luiziano, la muzika heredaĵo en Memphis (bluso), ktp. La turisma itinero nomita «The Great River Road» (La granda rivervojo) trairas laŭlonge de la rivero montrante la lokan kulturon kaj proponante multajn eblojn de distrado.[30] Estas eble ankaŭ tra- kaj laŭ-iri la riveron per ŝipo, por ekzemplo per la fama Delta Queen (kiu estas katalogita kiel Nacia Loko de Historia Intereso). La bordoj enhavas ankaŭ kelkajn kazinojn kiuj enspezas ĉiujare kelkajn centojn de milionoj da dolaroj kaj havigas milojn da dungoj.

Kulturaj referencojRedakti

LiteraturoRedakti

  • William Faulkner utiligas la Misisipon kaj Delton kiel la scenaron por multaj epizodoj ĉie en siaj romanoj. Oni sugestis ke en la fama rakonto de Faulkner, La Urso el Go Down, Moses, juna Ike unue komencas sian transformon en viron, tiel cedante sian apartan rajton por alteriĝi en Yoknapatawpha Distrikto tra siaj realigoj trovitaj ene de la arbaro ĉirkaŭ la Misisipo.
 
Huckleberry Finn kaj Jim sur la floso (1884). Mark Twain estas eble la verkisto kiu plej popularigis la riveron Misisipon.
  • Multaj el la verkoj de Mark Twain traktas aŭ okazas proksime de la Misisipo. Unu el liaj unuaj majstroverkoj, Vivo sur la Misisipo, estas perte historio de la rivero, parte memoraĵo de la travivaĵoj de Twain sur la rivero, kaj kolekto de rakontoj en kiuj aŭ okazas aŭ estas rilata al la rivero. La rivero estis konata pro la nombro da banditoj kiuj nomis ĝiajn insulojn kaj marbordojn hejmo, inkluzive de John Murrell kiu estis bonkonata murdisto, ĉevalŝtelisto kaj sklavo-re-komercisto. Lia fifameco estis tia ke verkinto Twain dediĉis tutan ĉapitron al li en Vivo sur la Misisipo, kaj Murrell estis konita kiel havanto de insula ĉefsidejo sur la rivero ĉe Insulo 37. La plej fama verko de Twain, nome La Aventuroj de Huckleberry Finn, estas plejparte vojaĝo laŭ la rivero. La romano funkcias kiel epizoda meditado pri usona kulturo kie la rivero havas multoblajn malsamajn signifojn inkluzive de sendependeco, fuĝo, libereco, kaj aventuro.
  • La romano The Confidence-Man de Herman Melville portretis grupon de pasaĝeroj (per vaporŝipo) je la stilo de The Canterbury Tales - kies interligaj rakontoj estas rakontitaj kiam ili vojaĝas laŭ la Misisipo. La romano estas skribita kaj kiel kultura satiro kaj metafizika disertaĵo. Kiel ĉe Huckleberry Finn, ĝi utiligas la Misisipon kiel metaforon por la pli grandaj aspektoj de kaj usona kaj homa identeco kiuj unuigas la alirilatajn malsimilajn rolulojn. La flueco de la rivero estas reflektita per la ofte ŝanĝiĝantaj personecoj kaj identecoj de la "confidence man" de Melville.
  • Multe de la romano Show Boat de Edna Ferber de 1926 okazas ĉe la Misisipo. La romano estas la bazo por la famkonata muzika teatraĵo de Jerome Kern kaj Oscar Hammerstein II de 1927.

Vidu ankaŭRedakti

ReferencojRedakti

  1. United States Geological Survey Hydrological Unit Code: 08-09-01-00- Lower Mississippi-New Orleans Watershed
  2. 2,0 2,1 Lengths of the major rivers. United States Geological Survey. Alirita 14a de Marto, 2009.
  3. Nacia Geografia Societo : Malsupra Misisipo angle
  4. 4,0 4,1 4,2 4,3 «General Information about the Mississippi River». Mississippi National River and Recreation Area (en angla). National Park Service. 4a de Decembro 2004. Konsultita la 17an de Septembro 2021.
  5. J. Bethemont, Les grands fleuves, 2000, p. 226.
  6. 6,0 6,1 Robert H. Meade (1995). «Contaminants in the Mississippi River, 1987-92: U.S. Geological Survey Circular 1133» (en angla). USGS. Konsultita la 17an de Septembro 2021.
  7. P. J. Richerson, R. Boyd, kaj R. L. Bettinger, "Was Agriculture Impossible During the Pleistocene but Mandatory during the Holocene? A Climate Change Hypothesis", American Antiquity 66: 387–411, 2001.
  8. Sacredland.org "Mississippian Mounds" Arkivigite je 2005-02-08 per la retarkivo Wayback Machine, Sacred Land Film Project
  9. Pauketat, Timothy R. (2003), “Resettled Farmers and the Making of a Mississippian Polity”, American Antiquity, Vol. 68, No. 1.
  10. Pauketat, Timothy R. (1998), “Refiguring the Archaeology of Greater Cahokia”, Journal of Archaeological Research, Vol. 6, No. 1.
  11. Sullivan, Lynne P., Archaeology of the Appalachian highlands, University of Tennessee Press, 2001, ISBN 1-57233-142-9.
  12. Arnaud Balvay. «Les Français en Amérique du Nord» (en franca). Memo. Arkivita el la originalo la 29an de Oktobro 2007. Konsultita la 18an de Septembro 2021.
  13. «1524-1778: quand New York se nommait Angoulesme» (en franca). The Embassy of France in Washington. Arkivita el la originalo la 13an de junio 2010. Konsultita la 18an de Septembro 2021.
  14. Jacques Binoche, Histoire des États-Unis, Paris, Ellipses, 2003, ISBN 2729814515, p. 70.
  15. 15,0 15,1 Roger Brunet (dir.), Géographie universelle: États-Unis, Canada, Parizo, Hachette-Reclus, 1992, ISBN 2010148290, p. 187.
  16. 16,0 16,1 J. Bethemont, Les grands fleuves, 2000, p. 51.
  17. [thomas.loc.gov/cgi-bin/query/z?c107:H.+Res.+529: «Congratulating Martin Strel of the Republic of Slovenia for his historic athletic achievement as the first person to swim the length of the Mississippi River».] H. RES. 529, 2a Sesio, 107a KONGRESO (en angla). The Library of Congress. 17a de Septembro 2002. Konsultita la 19an de Septembro 2021.
  18. NOAA fisheries : Office of Science and Technology : Commercial fishery landings and value at major us ports 2003-2004 (en angla).
  19. Sur la dekstra bordo de la rivero Misisipo, en Luiziano; vidu: Roger Brunet (dir.), Géographie universelle : États-Unis, Canada, Parizo, Hachette-Reclus, 1992, ISBN 2010148290, p. 176.
  20. La rivero Misisipo trapasas kelkajn ŝtatojn de la nomita «maiza zono» (Corn Belt); vidu: Yves Boquet, Les États-Unis, Parizo, Belín, 2003, ISBN 2701132304, p. 27.
  21. Roger Brunet (dir.), Géographie universelle : États-Unis, Canada, París, Hachette-Reclus, 1992, ISBN 2010148290, p. 70.
  22. P. Carrière, artícuikolo «Mississippi et Missouri», en la Encyclopædia Universalis.
  23. Roger Brunet (dir.), Géographie universelle : États-Unis, Canada, París, Hachette-Reclus, 1992, ISBN 2010148290, p. 177.
  24. 24,0 24,1 Yves Boquet, Les États-Unis, Parizo, Belín, 2003, ISBN 2701132304, p. 146.
  25. Laŭ la statistikoj de la Korpuso de Inĝenieroj de la Usona Armeo, cititaj en Dairynet.com
  26. La «kargorompo, en la medio de la transportoj, tio estas la etapo dum kiu varoj aŭ pasaĝeroj ŝanĝas de transportrimedo, tuj aŭ baldaŭ post periodo de stokado.
  27. Michel Goussot, Espaces et territoires aux États-Unis, Parizo, Belín, 2004, ISBN 2701132045, p. 207.
  28. 28,0 28,1 Collectif, Géographie humaine des littoraux maritimes, Parizo, SEDES, 1998, ISBN 2718192178, p. 270.
  29. Yves Boquet, Les États-Unis, Parizo, Belín, 2003, ISBN 2701132304, p. 21.
  30. «The Great River Road» (en angla). Experience Mississippi River (Mississippi River Parkway Commission). Arkivita el originalo en la 23a de Decembro 2008. Konsultita la 19an de Septembro 2021.

BibliografioRedakti

  • Ambrose, Stephen. The Mississippi and the Making of a Nation: From the Louisiana Purchase to Today (National Geographical Society, 2002) heavily illustrated
  • Anfinson, John O.; Thomas Madigan; Drew M. Forsberg; Patrick Nunnally (2003). The River of History: A Historic Resources Study of the Mississippi National River and Recreation Area. St. Paul, MN: U.S. Army Corps of Engineers, St. Paul District. OCLC 53911450.
  • Anfinson, John Ogden. Commerce and conservation on the Upper Mississippi Rvier (US Army Corps of Engineers, St. Paul District, 1994)
  • Bartlett, Richard A. (1984). Rolling rivers: an encyclopedia of America's rivers. New York: McGraw-Hill. ISBN 0-07-003910-0. OCLC 10807295.
  • Botkin, Benjamin Albert. A Treasury of Mississippi River folklore: stories, ballads & traditions of the mid-American river country (1984).
  • Carlander, Harriet Bell. A history of fish and fishing in the upper Mississippi River (PhD Diss. Iowa State College, 1954) online (PDF)
  • Daniel, Pete. Deep'n as it come: The 1927 Mississippi River flood (University of Arkansas Press, 1977)
  • Fremling, Calvin R. Immortal river: the Upper Mississippi in ancient and modern times (U. of Wisconsin Press, 2005), populara historio
  • Milner, George R. "The late prehistoric Cahokia cultural system of the Mississippi River valley: Foundations, florescence, and fragmentation." Journal of World Prehistory (1990) 4#1 pp: 1-43.
  • Morris, Christopher. The Big Muddy: An Environmental History of the Mississippi and Its Peoples From Hernando de Soto to Hurricane Katrina (Oxford University Press; 2012) 300 pages; links drought, disease, and flooding to the impact of centuries of increasingly intense human manipulation of the river.
  • Penn, James R. (2001). Rivers of the world: a social, geographical, and environmental sourcebook. Santa Barbara, Calif.: ABC-CLIO. ISBN 1-57607-042-5. OCLC 260075679.
  • Smith, Thomas Ruys (2007). River of dreams: imagining the Mississippi before Mark Twain. Baton Rouge: Louisiana State University Press. ISBN 978-0-8071-3233-3. OCLC 182615621.
  • Scott, Quinta (2010). The Mississippi: A Visual Biography. Columbia, Missouri: University of Missouri Press. ISBN 978-0-8262-1840-7. OCLC 277196207.
  • Pasquier, Michael (2013). Gods of the Mississippi. Bloomington: Indiana University Press. ISBN 978-0-253-00806-0.

Eksteraj ligilojRedakti