Viskonsino (rivero)

(Alidirektita el Viskonsina Rivero)

La rivero Viskonsino estas alfluanto de la rivero Misisipo en la usona ŝtato Viskonsino. Proksimume 692 km longa, ĝi estas la plej longa rivero de la ŝtato. La nomo de la rivero, unuafoje registrita en 1673 de Jacques Marquette kiel "Meskousing", derivas el algonkenaj lingvoj uzitaj de la indianaj triboj, sed ties origina signifo estas malklara. Francaj esploristoj poste modifis la nomon al "Ouisconsin" [ŬiskonSIN], kaj tiel ĝi aperas en la mapo de Guillaume de L'Isle (Paris, 1718). Tio estis simpligita al "Wisconsin" komence de la 19-a jarcento antaŭ esti aplikita al la Viskonsina Teritorio kaj finfine al la ŝtato Viskonsino.

Viskonsino (rivero)
rivero
Bazaj informoj
Longeco 692 km
Fluo
Geografio
Landoj Usono
Regionoj Viskonsino
Map
vdr
Dells de la rivero Viskonsino, Majo 2002.

La rivero Viskonsino originiĝas en la arbaroj de la laga distrikto North Woods de norda Viskonsino, en Lac Vieux Desert (lago malnova dezerto) ĉe la bordo de la Supra Duoninsulo de Miĉigano. Ĝi fluas suden tra la glaĉera ebenaĵo de centra Viskonsino, pasas tra Wausau, Stevens Point, kaj Wisconsin Rapids. En suda Viskonsino ĝi trafas la finon de la moreno formita dum la lasta glaciepoko, kie ĝi formas la areon de "Dells" de la rivero. Norde de Madison en Portage, la rivero turniĝas okcidenten, flua tra la montetaj Okcidentaj Altaj Teroj kaj aliĝas al la rivero Misisipo proksimume je 4.8 km suden de Prairie du Chien.