Punkvaj kavernoj troviĝas en karsta kanjono de dezerta ravino proksimume 6 km de urbo Blansko.

Punkvaj kavernoj
kaverno
Punkvaj kavernoj - varfo
Oficiala nomo: Punkvaj kavernoj
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Sudmoravia regiono
Distrikto Distrikto Blansko
Historia regiono Moravio
Montaro Drahana montetaro
Situo Katarina kaverno
 - koordinatoj 49° 22′ 11″ N 16° 43′ 31″ O / 49.36972 °N, 16.72528 °O / 49.36972; 16.72528 (mapo)
Karsto Moravia karsto
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Punkevní jeskyně
Retpaĝo: www.punkevni.caves.cz
Portalo pri Ĉeĥio
Spegula lageto
Anĝelo
Abismo Macoĥa - fundo

La kavernoj ĉe Punkva estas la plej famaj kaj la plej atraktaj kavernoj en Ĉeĥio. Komune kun abismo Macocha ili estas konsisto de la plej ampleksa kaverna sistemo de Ĉeĥio – 35 km longa Amatora kaverno. Du paralelaj branĉoj de grandareaj, majestaj kaj per gutŝtonoj diversloke laŭvorte troplenigitaj koridoroj, ĉambregoj kaj katedraloj inter Dezerta ravino kaj abismo Macocha ili estas du niveloj de subteraj riverfluejoj de subtera rivero Punkva. Ili estas elfluejo kaj definitiva finigo de la sistemo de Amatora kaverno.

Pli alte situanta, pli malnova kaj hodiaŭ jam seka etaĝo de la kavernoj kondukas vizitantojn el Dezerta ravino tra sistemo de grandegaj katedraloj ĝis la fundo de abismo Macocha. De tie eblas malsupreniri al la hodiaŭa subtera fluo de Punkva kaj sur ties surfaco tranavigacii ĝis ties elfluo en belega natura rokpordego, do reen ĝis Dezerta ravino.

Jam en Antaŭa katedralo katenos vizitantojn kvarmetra stalaktito, altaj pagodoj de stalagmitoj kaj Spegula lageto. Grandegan, preskaŭ 40 m altan spacon kreas Katedralo de Reichenbach. Poste sekvas karsta Galerio kaj ampleksa Malantaŭa katedralo (33×27×26 m) kun stalaktitoj kaj stalagmitoj de rimarkindaj formoj. Malantaŭ ĝi, en kruciĝo kun preme modelita Tunelkoridoro, estas unika formacio de unuiĝintaj gutŝtonoj, kurtenoj kaj sintraj kaskadoj – Anĝelo. Mallarĝa artefarita tunelo kondukas ĝis la fundo de ĉeĥa plej grandega (sed ne la plej profunda), mondfama, 187,5 m profunda abismo – Macocha. Tio estas simbolo de Moravia karsto.

Vidu ankaŭ redakti