Smolenska-Moskva altaĵo
La Smolenska-Moskva altaĵo estas en la regionoj Jaroslavla, Vladimira, Moskvo kaj Smolenska de Rusio, same kiel ĉe la Vicebska regiono de Belorusio.[1] 55° 38′ Nordo 34° 36′ Oriento / 55.64 °N, 34.60 °O (mapo)
Smolenska-Moskva altaĵo | ||||
---|---|---|---|---|
Altaĵo | ||||
Montetaro, upland [+] | ||||
Lando | Rusio | |||
Koordinatoj | 55° 0′ 0″ N, 35° 0′ 0″ O (mapo)5535Koordinatoj: 55° 0′ 0″ N, 35° 0′ 0″ O (mapo) [+] | |||
|
||||
Smolenska-Moskva altaĵo | ||||
Geografio
redaktiĜi etendas el sudokcidento nordorienten el la belorusa urbo Orŝa ĝis Jurjev-Polskij. Ĝi konsistas el la Smolenskaj Altaj Teroj (okcidenta parto) kaj el la Moskvaj Altaj Teroj (orienta parto).[1]
Ĝi etendas 500 km. Ties plej alta punkto estas 320 m (nordorienta parto de Smolensko). La tereno estas monteta, erozi-moreno. En okcidento la morenĉeno iras ĝis la belorusa montaro.
La riveroj Dnipro (okcidente) kaj Volgo (oriente) drenas la montetojn. La akvokolekta baseno nutras tri marojn: nome la Balta (Kasplja → Okcidenta Dvino), Nigra (Dnipro) kaj la Kaspia (Volgo, Okao kaj iliaj alfluantoj).
Ekologio
redaktiĜi estas kovrita de miksitaj arbaroj, dominataj de piceoj kaj betuloj. Estas ankaŭ torfejoj.
Referencoj
redakti- ↑ 1,0 1,1 (2002) Большой Энциклопедический словарь (ruse). ISBN 5-85270-160-2.