Monumento de Aleksandro la 1-a (Moskvo)
Monumento de Aleksandro la 1-a estas bronza skulptaĵo en Moskvo (Rusio) dediĉita al rusia imperiestro Aleksandro la 1-a. Ĝi estas solene malfermita la 20-an de novembro 2014 kaj situas en Aleksandra ĝardeno apud la Kremlo.
Monumento de Aleksandro la 1-a | ||
---|---|---|
monumento [+] | ||
Koordinatoj | 55° 45′ 2″ N, 37° 36′ 48″ O (mapo)55.7505437.61322Koordinatoj: 55° 45′ 2″ N, 37° 36′ 48″ O (mapo) | |
Arkitekto | Igor Voskresensky | |
Materialo | bronzo [+] | |
Estiĝo | 2014 | |
Monumento de Aleksandro la 1-a | ||
Vikimedia Komunejo: Monument to Alexander I of Russia in Moscow [+] | ||
Monumento
redaktiLa monumento estis verkita de skulptisto Salavat Ŝĉerbakov. Ĝi reprezentas figuron la Aleksandro en pompa vestaĵo kaj mantelo sur la ŝultroj staranta sur alta postamento. En malo li tenas spadon, sub liaj piedoj kuŝas armilo de malamikaro. Kontraŭ la skulptaĵo estas starigitaj bareliefoj montrantaj gravajn batalojn, Aleksandron mem kaj du gravajn katedralojn aperintajn dum lia regado: Katedralo de Kristo Savinto (en Moskvo) kaj Kazana katedralo (en Sankt-Peterburgo)[1].
Historio
redaktiAleksandro la 1-a estis unu el la plej gravaj regantoj de Rusia Imperio (1801 - 1825) kaj grave influis politikon de Eŭropo. Li faris kelkajn liberalajn reformojn, en ekstera politiko subtenis Brition kaj portempe ankaŭ aliajn ŝtatojn (interalie Francion). Li emis politikan ekspansion aldoninte grandajn teritoriojn al la imperio. Aleksandra ĝardeno aperis apud la Kremlaj muroj dum regado de Aleksandro la 1-a kaj estas riĉa je monumentoj.
Ĉi tiu monumento estas unua en Moskvo dediĉita al imperiestro Aleksandro la 1-a. Projekto de la monumento estis difinita per konkurso inter 8 skulptistoj dum kiu en aŭgusto de 2014 estas elektitaj 3 variantoj; la nuna projekto estis elektita el 3 post malfermita voĉdonado. La 20-an de novembro 2014 ĝi stis solene malfermita; ĝian malfermon partoprenis ankaŭ Prezidanto de Rusio Vladimir Putin, Patriarko Kirill, ministro pri kulturo Vladimir Medinskij kaj urbestro de Moskvo Sergej Sobjanin[2][1].
Dum la malferma ceremonio Putin faris paroladon kie asertis ke
|
Pri loko de la nova monumento li diris ke
|
Referencoj
redakti- ↑ 1,0 1,1 У стен Кремля открыли памятник Александру I, novaĵaagentejo Interfaks, 20-a de novembro 2014 (ruse)
- ↑ 2,0 2,1 2,2 Открытие памятника Александру I, oficiala retejo de la Prezidanto, 20-a de novembro 2014 (ruse)