Franz ROUBAUD (en rusa: Франц Алексеевич Рубо, latinlitere: Franc Alekseevič Rubo; en franca: François Iwan Roubaud; 15a de Junio, 1856 - 13a de Marto, 1928) estis rusa pentristo kiu kreis kelkajn el la plej grandaj kaj plej bone konataj panoramaj pentraĵoj. Li kreis cirklajn pentraĵojn, eksponitajn sur cilindraj surfacoj por esti vidataj el la interno. Oni kredas, ke tiaj pentraĵoj reproduktas la originan scenon per alta fideleco.

Franz Roubaud
Persona informo
Naskiĝo 5-an de junio 1856 (1856-06-05)
en Odeso
Morto 13-an de marto 1928 (1928-03-13) (71-jaraĝa)
en Munkeno
Tombo Bavario
Lingvoj rusa
Ŝtataneco Rusia ImperioGermana Imperiestra Regno
Alma mater Grekov Odesa Art school • Akademio de Belartoj Munkeno
Okupo
Okupo pentristo • universitata instruisto
vdr
Cirkasianaj ĉevalrajdantoj ĉe rivero.

Li studis en Odeso kaj Munkeno.[1] Li poste setliĝis en Sankt-Peterburgo, kaj laboris en la Imperia Akademio de Belartoj kaj pentris grandajn panoramojn de historiaj bataloj. En 1904-12 Roubaud instruis en la Sankt-Peterburga Akademio de Artoj kiel profesoro. Dum tiu epoko li pentris la "Sieĝon de Sevastopolo", nome panorama pentraĵo. Meze de la 19-a jarcento, la diversaj panoramaj pentraĵoj iĝis moda maniero priskribi pejzaĝojn kaj historiajn okazaĵojn. La panoramo estas 360-grada vida rimedo patentita de la artisto Robert Barker en 1787. Tio estis nov afero tiam kaj por publiko en Eŭropo de tiu periodo tiuj pentraĵoj estis sensacia. La rigardanto meze de la 360-grada panoramo ricevis la impreson stari antaŭ nova medio.[2]

En 1913 Roubaud lasis Rusion kaj iris al Germanio, por setliĝi en Munkeno, kie li vivis por la cetero de sia vivo. Li mortis la 13an de Marto 1928.[3][4]

Notoj redakti

  1. "Рубо Франц Алексеевич". www.hrono.ru. Alirita en Oktobro 2014.
  2. Mieszkowski, Jan, Watching war, 2012, Stanford, California Stanford University Press,ISBN 978-0-8047-8240-1, p. 91
  3. Russian artists, Franz Roubaud (Russian). www.peoples.ru. Alirita Oktobro 2014.
  4. Borodino panorama. www.atlasobscura.com. Alirita Oktobro 2014.