Endormiĝo de la Dipatrino
La Endormiĝo de la sanktega Dipatrino estas en la orienta kristanismo dekduopa festo rememore pri la mirakla forpaso de la Dipatrino, transirinta de dormostato en sia kuŝejo al forpaso, ĉirkaŭite de la mirakle kunvenintaj apostoloj, sen suferi la turmenton de morto. La festo estas celebrata je la 15-a de aŭgusto. En la romkatolika eklezio ĝi kunfandiĝis kun la Ĉielenpreno de la Dipatrino.
En la procesia lingvaĵo romkatolika, tio estas konata kiel dormo de la Virgulino (pri prezentado de Maria en kuŝejo kovrata de dormrobo) kaj Virgulino en transito (pri la prezentaĵo de la virgulino en ĉerko kaj ĉirkaŭata de floroj).
Oriento kaj OkcidentoRedakti
En la romkatolika eklezio, la Ĉielenpreno de Maria estas dogmo ekde 1950. Eĉ se la dogmo ne mencias eksplicite la forpason de la Virgulino, la majoritata tradicio kredas ke la Virgulino forpasis sed tuj poste estis resurektita kaj portita en la ĉielon, korpe kaj anime. En la ortodoksa kristanismo ankaŭ estas akceptata iom simila kredo (sed ne dogmo) pri la ĉielenpreno de la Dipatrino post releviĝo el la tombo, kiun la apostoloj malkovris post tri tagoj.