Preĝejo de Ĉielpreno de Virgulino Maria (Caselle Landi)

preĝejo en Caselle Landi, Italio

La preĝejo de Ĉielpreno de Virgulino Maria (itale Chiesa dell'Assunzione della Beata Vergine Maria) estas preĝejo de la 18-a jarcento kiu troviĝas en la loĝloko Caselle Landi, Italio. Tiu paroĥa preĝejo situas en la Provinco Lodi de la regiono Lombardio, 74 kilometrojn sude de Milano kaj 15 kilometrojn norde de Piaĉenco.[1]

Preĝejo de Ĉielpreno de Virgulino Maria
kristana preĝejo • konstruaĵaro
kristana preĝejo, konstruaĵaro [+]

LandoItalio

SituoCaselle Landi
- koordinatoj45° 6′ 4″ N, 9° 47′ 39″ O (mapo)45.1011749.794296Koordinatoj: 45° 6′ 4″ N, 9° 47′ 39″ O (mapo) [+]
Poŝtkodo26842 [+]

Preĝejo de Ĉielpreno de Virgulino Maria (Italio)
Preĝejo de Ĉielpreno de Virgulino Maria (Italio)
DEC

Map
Preĝejo de Ĉielpreno de Virgulino Maria
Vikimedia Komunejo:  Assunzione della Beata Vergine Maria (Caselle Landi) [+]
vdr

Historio

redakti

La konstruaĵo spertis diversajn restarigojn kaj restrukturadon, inkluzive de la lasta post la inundo de Pado en 1951 kiu detruis la tutan Malsupran Lodi-areon.[2]

La interno havas ununuran navon. Ĉe la enirejo, maldekstre, estas la baptejo kun niĉo dediĉita al Naskiĝo de Maria. Dekstre fresko de sankta Francesca Saverio Cabrini (verko de Luigi Arzuffi) forirante al la usona misio.

Sekve, dekstre estas la kapelo de Virgulino de la Rozario, kaj maldekstre de s. Antonio de Padovo.

La duaj kapeloj estas dediĉitaj al la Sankta koro de Jesuo kaj Dolorplena patrino. La lastaj kapeloj estas dediĉitaj al sankta Jozefo kaj sankta Savino de Piaĉenco, protektanto de la vilaĝo. En la diversaj kapeloj, ekzistas pli malgrandaj statuoj de aliaj sanktuloj.[3]

La pastrejo estis modernigita en la 1970-aj jaroj kun la poziciigado de la altaro direkte al la homoj kaj la alportado de la ĉefaltaro direkte al la absido. Tiu ĉi kaj la centra navo estis restaŭrigitaj inter la printempo de 2016 kaj la somero de 2019 fare de la tiama paroĥestro. La centra navo havas freskojn, verkojn de Paolo Zambelli.[4]

Bildoj

redakti
  1. Chiesa dell'Assunzione della Beata Vergine Maria - complesso. lombardiabeniculturali.it. Alirita 10 June 2024.
  2. Giuseppe Bonfanti, Caselle del Po - Caselle Landi, un paese sul Po, 2a ed, Comune di Caselle Landi, 1998, pag. 321
  3. Chiesa dell'Assunzione della Beata Vergine Maria. catalogo.beniculturali.it. Alirita 10 June 2024.
  4. Giuseppe Bonfanti, Caselle del Po - Caselle Landi, un paese sul Po, 2a ed, Comune di Caselle Landi, 1998, pag. 329