Apsido (arkitekturo)
Apsido [1] aŭ absido[2][3]) estas duonronda funda parto de kristana preĝejo, formanta ekstremon de la navo kaj enhavanta la korusejon kaj altaron. Laŭ Francisko Azorín ĝi estas malantaŭa, duonronda parto de templo; la termino absido devenas el greka apsis (rado, volbo) kaj el la sekva latina absis, absidis.[4]
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/6/6d/BASIL6.png/250px-BASIL6.png)
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/0/0c/Resmo_Apse.jpg/250px-Resmo_Apse.jpg)
En la plej vastaj preĝejoj, kiel ekzemple katedraloj, ĉirkaŭ ĝi troviĝas ĉirkaŭkoridoro, kaj al tiu malfermiĝantaj apsidaj preĝejetoj.