Ŝtata Historia Muzeo
La Ŝtata Historia Muzeo (ruse Госуда́рственный Исторический музе́й) estas plej ampleksa deponejo de la rusaj naciaj eksponaĵoj situanta en Ruĝa Placo de Moskvo, Rusio. Ĝin ordonis fondi caro Aleksandro la 2-a en 1872. Ĝis 1917 ĝi nomiĝis La Historia Muzeo de Lia Imperiestra Moŝto Aleksandro la 3-a .
Ŝtata Historia Muzeo | |||||
---|---|---|---|---|---|
Государственный исторический музей | |||||
nacia muzeo rekonilo biblioteko muzea konstruaĵo muzeo de historio cifereca biblioteko | |||||
Lando | Rusio • Rusia Imperio • Sovetunio vd | ||||
Situo | Tverskoj | ||||
Adreso | Красная пл., 1, Москва, 109012 | ||||
Konstrustilo(j) | novrusa arkitekturo vd | ||||
Arkitekto(j) | Vladimir Osipovich Sherwood vd | ||||
Estiĝo | 1872 | ||||
Malfermo | 1872 | ||||
Direktoro | Aleksey Levykin | ||||
Koordinatoj | 55° 45′ 18″ N, 37° 37′ 5″ O (mapo)55.75537.618055555556Koordinatoj: 55° 45′ 18″ N, 37° 37′ 5″ O (mapo) | ||||
| |||||
| |||||
Retpaĝo | https://shm.ru/ | ||||
La projekton de la konstruaĵo faris kaj realigis en 1881 arkitekto Vladimir Ŝervud kaj inĝeniero A. Semjonov. Ili sukcesis bele komplektigi la Ruĝan Placon per sia kreaĵo kaj Kremlo, do oni trovas neniun videblan diferencon inter arkitektaj stiloj de konstruaĵoj el la 15-a kaj la 19-a jarcentoj, des pli, ke ambaŭ objektoj havas saman ruĝbrunan koloron.
Internon de la muzeo ornamis famaj rusaj pentristoj: Viktor Vasnecov kaj Ivan Ajvazovskij.
En 2010 kvanto de la muzeaj eksponaĵoj atingis 4 400 000, kiuj okupas 4000 m² da areo.
Filioj de la muzeo estas:
- Katedralo Sankta Bazilio
- Ĉambroj en Zarjadje
- Novodeviĉij virina klostro (ekde 2010 ĝi reapartenas al Rusa Ortodoksa Eklezio)
Eksteraj ligiloj
redakti- http://www.shm.ru/ oficiala ttt-ejo de la muzeo ruse, angle
- http://www.museum.ru/m414 eksponaĵoj de la muzeo mem kaj ĝiaj filioj ruse, angle