Moskva Durov Teatro de Animaloj
Moskva Durov Teatro de Animaloj (ruse Московский театр зверей имени В. Л. Дурова) aŭ "Anguleto de avĉjo Durov" estas unika scenejo, sur kiu faras siajn atrakciojn diversaj dresitaj animaloj.
Moskva Durov Teatro de Animaloj | ||
---|---|---|
teatra ensemblo cirko rekonilo | ||
Komenco | 1912 vd | |
Geografia situo | 55° 46′ 46″ N, 37° 37′ 17″ O (mapo)55.7794132137.62125545Koordinatoj: 55° 46′ 46″ N, 37° 37′ 17″ O (mapo) | |
Lando(j) | Rusio • Rusia Imperio • Sovetunio vd | |
Situo | Meŝĉanskij | |
| ||
Fondinto(j) | Vladimir Durov vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
La teatron establis la 8-an de januaro 1912 Vladimir Durov, gentopatro de la fama cirka dinastio Durov, kiu estis respektinda klaŭno, dresisto kaj verkisto. Liaj idoj ĝis nun servas en ĝi.
La bazan konstruaĵon realigis en 1894 arkitekto August Weber, poste ĝin en 1912 rekonstruis arkitekto Nikolaj Polikarpov. En 1980 estis alkonstruitaj novaj ejoj. Hodiaŭ en la teatro funkcias la Granda kaj la Malgranda scenejoj, la atrakcio "La musa fervojo", la muzeo.
"Anguleto de avĉjo Durov" estas rekonita kiel nacia valoro, unu el la gvidaj instruaj centroj de Rusio donanta al la juna generacio spiritecon kaj moralecon.
Geaktoroj - animaloj
redakti- Urso "Petrovich"
- Tigrino "Masjana"
- Makako "Ĵasmin"
- Ĉimpanzo "Toma"
- Lupinoj: "Verka", "Vasilisa", "Romaŝka"
- Geazenoj: "Dolli" kaj "Burik"
- Hundoj (spanieloj, pudeloj, huskioj, ŝpicoj aŭ samojedoj)
- Poneoj: "Romeo" kaj "Figaro"
- Katoj (kelkaj specoj)
- Gekaproj: "Jeŝa", "Bigl", "Skippi", "Chanel" kaj Dolĉe"
- Melo "Ĉuk"
- Histrikoj: "Ajza", "Boni", "Loki", "Sneg" (Neĝo)
- Elefantinoj: "Sjuzi" kaj "Remi"
- Gehipopotamoj: "Dobrinja" kaj "Muĥa"
- Procionoj: "Meni" kaj "Kreŝ"
Eksteraj ligiloj
redakti- [1] oficiala paĝo ruse
- [2] Arkivigite je 2016-10-21 per la retarkivo Wayback Machine informo angle
- [3] muzeo {video}