Vladimir Leonidoviĉ DUROV (ruse Владимир Леонидович Дуров) naskiĝis la 7-an de julio 1863 en Moskvo, Rusia Imperio, mortis la 3-an de aŭgusto 1934 samurbe. Li estis elstara cirka artisto, laborinta en diversaj ĝenroj, ĉefe kiel klaŭno kaj dresisto de animaloj. Li estas gentopatro de la fama cirka dinastio Durov. Lia praavino nomiĝis Nadeĵda Durova, kiu kiel oficiro de la rusa armeo partoprenis en multaj bataloj kaj estis dekoraciita per kelkaj gravaj rekompencoj.

Vladimir Durov
Persona informo
Naskiĝo 25-an de junio 1863 (1863-06-25)
en Moskvo
Morto 3-an de aŭgusto 1934 (1934-08-03) (71-jaraĝa)
en Moskvo
Tombo Novodeviĉje tombejo
Lingvoj rusa
Ŝtataneco Rusia ImperioSovetunioRespubliko Rusio • Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko
Familio
Frat(in)o Anatoly Durov
Infanoj Vladimir Durov • Q123655584
Okupo
Okupo dresisto • cirkisto
vdr

Biografio redakti

Lia patro Leonid Dmitrieviĉ Durov (? - 1868} apartenis al la glorinda nobela klano kaj estis militisto distinginĝinta dum la Krimea milito en 1855. La patrino nomiĝis Maria Viktorovna. La gepatroj havis kvin gefilojn: Ludmila, Konkordia, Vladimir, Anatolij kaj Valentina. Post morto de la patro kvinjaraĝa Vladimir kaj kvarjraĝa frato Anatolij Durov (1865–1916) vivis en la familio de la baptopatro Nikolaj Zaĥarov. Tiu preparis ilin por la milita kariero kaj do ili komencis frekventi la Unuan Moskvan gimnazion.

Tamen ambaŭ fratoj ŝatis histrionadon kaj foirajn teatraĵojn. Ili kreskigis siajn lertecojn, fortecojn ktp por ĉeesti mem en spektakloj. La baptopatro postulis forĵeti ties dezirojn, kiuj ne taŭgis por nobelaj infanoj, sed pozitiva rezulto ne okazis. Pro malinda konduto komence Anatolij kaj poste Vladimir estis forpelitaj el la gimnazio, en kiu ili jam lernis kvar jarojn.

En 1881 Vladimir sukcese finis prestiĝan pedagogian altlernejon kaj diplomiĝis kiel instruisto. Sed la soifo al la cirko, amo al bestoj superis kaj Vladimir komencis instrui ne homojn, sed bestojn. Li laboris kune kun sia frato kiel akrobatoj, gimnastoj, klaŭnoj kaj kun trejnitaj bestoj, sed baldaŭ ili kverelis, post kio ili plu laboris aparte en diversaj cirkoj. Tiam aperis laŭdinda slogano de Vladimir - "Mi estas reĝo de bufonoj, sed ne bufono de reĝoj!". Dum dresado li neniam uzis vipon aŭ alian ilon por devigi bestojn fari necesan atrakcion. Li atingis grandajn sukcesojn nur per admono kaj bona rilato al animaloj.

En 1912, kiam li estis jam fama pajaco, realiĝis lia longtempa revo: en sia propra domo li malfermis "La Durov Anguleton". Baldaŭ ĝi iĝis tre populara ripozloko, kie vizitintoj, ĉefe infanoj, povis observi kapablojn de animaloj surscene.

Ekde 1919 tie funkciis praktika laboratorio pri animalpsikologio, kiu sdudis kaj rekomendis por uzado t.n. "Skolon de Durov", kiu ne uzas devigrimedojn.

La majstro mortis la 3-an de aŭgusto 1934 en la propra domo. Lin oni sepultis en la moskva Novodeviĉje tombejo.

Familio redakti

En 1887 Durov edziĝis al Anna Ignatievna Katina - Karnauĥova, filino de komercisto el urbo Tula. Ili havis gefilojn: Vladimir (1888 – 1912), Natalia (1889 – 1918), Evgenij (1893-1917) kaj Anna (1900 – 1978).

Post morto de sia edzo la vidvino gvidis liajn devojn ekde 1934 ĝis 1937. Poste tie estris lia malpliaĝa filino - Anna Vladimirovna.

Memoro redakti

  • En 1927, kiam okazis lia 50-jara arta aktiveco, Vladimir Durov unua el cirkaj artistoj estis premiita kiel Merita Artisto de RSFSR kaj de tiam la strato apud lia domo estis renomita je lia honoro - Durov strato;

Verkoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti