Aleksej Verstovski
Aleksej Nikolajeviĉ Verstovskij (en rusa: Алексéй Никола́евич Верстóвский) (1a de Marto [malnovstile 18a de Februaro] 1799 – 17a de Novembro [malnovstile 5a de Novembro] 1862) estis rusa komponisto, muzika burokrato kaj rivalo de Miĥail Glinka.
Aleksej Verstovski | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 18-an de februaro 1799 en Tambova gubernio |
Morto | 5-an de novembro 1862 (63-jaraĝa) en Moskvo |
Tombo | Vagankovo-tombejo |
Ŝtataneco | Rusia Imperio |
Alma mater | Imperia Moskva Universitato |
Familio | |
Edz(in)o | Nadezhda Repina (en) |
Okupo | |
Okupo | komponisto dramaturgo |
Civila inĝeniero laŭ trejnado, li interesiĝis en muziko, dum li estis studanta en la Korpuso de Inĝenieroj en Sankt-Peterburgo. Li ankaŭ studis pianon, violono, muzikan teorion kaj komponarton. John Field estis inter liaj instruistoj.
Estante 20-jaraĝa li famiĝis pro sia 'opera vodevilo' La papagoj de avinjo (1819). Ekscitita de tiu sukceso, li plue komponis malpezan muzikon por tiu tiutempa enmoda ĝenro kaj komponis pli ol 30 el tiuj. Li kreis ankaŭ serion de baladoj por voĉo kaj piano, kiujn li nomis kantatojn. La ludado el tiuj ofte implikis teatran agadon. Unu el ili nome La nigra ŝalo aŭ Moldavia kanto (1823) nome surscenejigo de poemo de Aleksander Puŝkin, iĝis tre populara en la salonoj de la aristokratoj.
En 1825 li estis nomumita kiel 'inspektisto de muziko' en Moskvo, zorge de la imperiaj teatroj kiel la Malij kaj la Bolŝoj-teatro, kontrolante la tutan repertuaron (el 1830) kaj estrante la stabanaron de direktoroj (el 1848 ĝis 1860).
Li revenis al la ĝenro de opero en 1828 kaj verkis ses verkojn. La romantika opero Askol’dova mogila (La tombo de Askold), verkita pri temo el la Rusia historio, estis la plej sukcesa el la sesopo. Oni postulis, ke la muziko por La tombo de Askold estis polurita de Gioachino Rossini, bazite sur ideoj de Verstovski, por pago kiu kovris ludvetan ŝuldon.[1] Unuafoje ludita en 1835 (unu jaron antaŭ la verko Zhizn za tsarya (Vivo por la caro) de Miĥail Glinka) La tombo de Askold ricevis ĉirkaŭ 200 ludojn en Sankt-Peterburgo kaj 400 en Moskvo en siaj unuaj 25 jaroj. Tiu estis la unua rusia opero ludita en Usono (en 1869). En la sovetunia epoko la opero estis forgesita dum jardekoj, ĝis ĝi estis reviziita en 1944 en la Moskva Teatro de Opereto sub la titolo Украденная невеста (Ukradennaja Nevesta – La rabita fianĉino), kaj poste revenigita surscenejen en 1959 post ludado en nova versio en la Kievŝtata Operejo.
Tamen la "Epoko de Verstovski" tuj ŝanĝiĝis al la "Epoko de Glinka" kaj la operoj de Verstovski falis en forgeso unu fojon plie.
Notoj
redakti- ↑ Yuri Arbatsky, Studies in the History of Russian Music, Novjorko, 1956 (en rusa) pp. 231-2
Bibliografio
redakti- Abraham G.: The Operas of Alexei Verstovsky, 19th Century Music, 7 (1983) no. 3, 326–335.
- Dobrokhotov, B.: A.N. Verstovsky, Zhizn', Teatral'naya Deyatelnost', Opernoye Tvorchestvo, Moscow/Leningrad, 1949
- Keldysh, Yu. V.: Istoriya Russkoy Muzyki, 1948. Vol. 1, p. 345–368.
- Levasheva O. E.: Istoriya Russkoy Muzyki eld. de N.V. Tumanina, 1957. Tom 1, p. 216–234.
- Shcherbakova M.: Introduction to piano score of Askold's Grave, 1983.
- Tvorcheskiye Portrety Kompozitorov (Reference book), Moscow, Muzyka, 1989
- Verstovsky, Alexey Nikolayevich de Richard Taruskin, en 'The New Grove Dictionary of Opera', eld. Stanley Sadie (London, 1992) (ISBN 0-333-73432-7)