Pontoj Besedi (Moskvo)
Pontoj Besedi (ruse Бесе́динские мосты) estas du apudaj aŭtomobilaj pontoj trans rivero Moskva. Ili apartenas al Moskva ĉirkaŭiganta aŭtovojo kaj situas ĉe sud-orienta limo de Moskvo, kie rivero Moskva forfluas en la urbo. La pontoj estis nomitaj de la proksime situanta malnova vilaĝo Besedi.
Pontoj Besedi | |||
---|---|---|---|
| |||
ponto ![]() | |||
Lando | Rusio ![]() | ||
Situo | |||
Geografia situo | 55° 37′ 24″ N, 37° 47′ 35″ O (mapo)55.62333333333337.793055555556Koordinatoj: 55° 37′ 24″ N, 37° 47′ 35″ O (mapo) | ||
| |||
La unua el la du pontoj estis konstruita en 1960. La duan oni malfermis post 37 jaroj, en 1997; ĝi estas je 40 metroj malpli alta. La pontoj havas po 5 trafiklinioj.
Ĉi tiu loko estas la plej malalta punkto de Moskvo[1]
Referencoj
redaktiVidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- Бесединские мосты[rompita ligilo] (ruse)
- Fotoj de sur la konstruaĵo kun priskribo (ruse)