Preobraĵenka

tombejo en Moskvo

La tombejo Preobraĵenka (ruse Преображенка, Преображенское кладбище, [Preobraĵenka, Preobraĵenskoje kladbiŝĉe], laŭnome "tombejo de transfiguriĝo") estas tombejo en la Distrikto Preobraĵenskoje en orienta parto de Moskvo, longe asociita kun la malnovritanoj. Ĝi estis inaŭgurita fare de komercisto en 1777 kiel pandemia kvaranteno kamuflanta kaj kaŝanta monaĥejon de "senpastraj malnovritanoj". En tiu tempo la teritorio de la tombejo situis ekster Moskvo, sed proksime de ĝia limo. La tombejo frue fariĝis la spirita kaj administra centro de ĉiuj malnovritanoj de grupiĝo Fedosejevci en Rusio (same kiel la tombejo de Rogoĵskoje iĝis administra kaj kultura centro por la plej multaj "pastraj malnovritanoj").

Preobraĵenka
tombejo • historia loko [+]

LandoRusio
SituoMoskvo
- koordinatoj55° 47′ 31″ N, 37° 43′ 11″ O (mapo)55.7918937.71979Koordinatoj: 55° 47′ 31″ N, 37° 43′ 11″ O (mapo)

Unua mencio1771

Preobraĵenka (Moskvo)
Preobraĵenka (Moskvo)
DEC
Preobraĵenka
Preobraĵenka
Map
Preobraĵenka
Vikimedia Komunejo:  Preobrazhenskoye Cemetery [+]
vdr
malnovrita kapelo en la tombejo

La klostro konsistis el du egalaj kvadrataj areoj, monaĥejo por viroj kaj manĝejo por virinoj, disigitaj laŭ vojo al la tombejo. Konstrua laboro estis progresinta dum la 1790-aj kaj daŭrigita dum la 1900-aj jaroj. En tiu tempo, la monaĥejo estis hejmo de 1 500 homoj, dum la kapelajn diservojn ĉeestis 10 000 kredantoj. Ĉiuj preĝejoj ene de la monaĥejo nomiĝis kapelo; la senpastraj malnovritanoj en siaj preĝejoj ne havis altaron, kaj tiel modeste nomis eĉ siajn plej grandajn templojn "kapeloj". La areo estis ĉirkaŭita de brikaj muroj kun ornamaj turoj pseŭdo-gotikaj.

Vidu ankaŭ redakti

55° 47′ 30″ N 37° 43′ 03″ O / 55.79167 °N, 37.71750 °O / 55.79167; 37.71750 (mapo)