Preobraĵenskoje (distrikto de Moskvo)
Preobraĵenskoje (ruse Преображенское) estas urbodistrikto (aŭ rajono) de Moskvo, la ĉefurbo de Rusio. Ĝi situas en la orienta administra arondismento de la urbo (en la kolora skema mapo dekstre en la informkesto la arondismento estas signita per la numero "4", kaj la urbodistrikto estas markita per ruĝa punkto, respektive en la pli supra mapo la areo kolorigita malhelruĝe). Laŭ la stato de 2010 en la komunumo vivis 80 000 loĝantoj sur areo de 5,62 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 14 235 loĝantoj/km², kaj laŭ la stato de 2018 estis 90 017 loĝantoj, kio signifas loĝdenson de 16 017 loĝantoj/km². En la distrikto situas la historia tombejo Preobraĵenka, inaŭgurita fare de komercisto en 1777 kiel pandemia kvaranteno kamuflanta kaj kaŝanta monaĥejon de "senpastraj malnovritanoj" - la monaĥejo malaperis post la oktobra revolucio, sed la tombejo daŭre ekzistas.
Preobraĵenskoje | |||
---|---|---|---|
distrikto de Moskvo | |||
Flago | Blazono | ||
distrikto de Moskvo [+] | |||
Lando | Rusio | ||
Regionoj | Centra federacia regiono, Moskvo | ||
- koordinatoj | 56° N, 38° O (mapo)55.7980555637.72583333Koordinatoj: 56° N, 38° O (mapo) | ||
Loĝantaro | 90 017 [+] (1-a de januaro 2018) | ||
Preobraĵenskoje | |||
Vikimedia Komunejo: Preobrazhenskoye [+] | |||
En TTT: Oficiala retejo [+] | |||