Urbofesto de Moskvo

Cxiujara urbofesto en Moskvo

Urbofesto de Moskvo estas ĉiujara urbofesto festata en Moskvo (Rusio) en unua sabato de septembro[1], kelkfoje en la dua sabato.

Urbofesto de Moskvo en 2006
Koncerto en Bratejevo dum urbofesto en 2013
"Feliĉan naskiĝtagon, Moskvo!"

En 2016 Moskvo festis sian 869-jariĝon. La festo okazis la 10-an de septembro 2016.[2]

Festado redakti

Urbofesto de Moskvo ĉiujare estas festata en eko de septembro en ripoztagoj: sabate kaj dimanĉe. Festado de urbotago kutime okazas en multaj urbaj lokoj: parkoj, kulturaj kaj politikaj ejoj, kortoj. En centro de Moskvo okazas popola promenado.

Historio redakti

La festo estas rilate nova. Unuan fojon ĝi estis festita 1-an de januaro 1847 (700-jariĝo de Moskvo). Dum la festado moskva metropolito Filaret faris preĝadon je honoro de Moskvo en la Ĉudov-monaĥejo, post fino de la preĝado sonis sonoriloj de Ivano la Granda; estis ankaŭ preĝadoj en aliaj kirkoj. Vespere tuta centro de Moskvo estis prilumita. Uzitajn lumilojn rapide mallumigadis vintra vento, pro tio ne ĉiuj lumigitaj vortoj legeblis[3].

Post centjara malesto nova festado (de la |800-jara urbojubileo) okazis en 1947. Laŭ ordono de Supera Konsilio de Sovetunio ekestis speciala medalo ricevita de preskaŭ 1,7 milionoj da homoj. Kunlige kun la festo ekiĝis konstruado de 7 nuboskrapuloj en Moskvo, kanalo MoskvaVolgo fariĝis kanalo je nomo de Moskvo, ekkonstruiĝis monumento de fondinto de Moskvo princo Georgo la Longbraka. Festotempe malfermiĝis ankaŭ muzeo je nomo de Andreo Rublov[3].

Post 50 jaroj en 1997 estis festita la 850-jariĝo de Moskvo. Ekde tiam urbofesto de Moskvo estis ĉiujara evento. Dum festotagoj okazas multaj eventoj, solena malfermo de urbaj objektoj, popolpromenado. Kelkfoje programo de festado estis forte plietigita laŭ decido de estraro kunlige kun okazintaj eventoj konsiderataj de rusia ŝtata reĝimo tragikaj (katastrofoj kaj armitaj atakoj)[3].

En 2007 estis festita 860-jariĝo de Moskvo.

Gravaj jubileoj redakti

Referencoj redakti