Historio de Moskvo

Urbo Moskvo situas en centra parto de Orienta Eŭropo ĉe rivero Moskva. Ĝi estas unu el plej egaj urboj en mondo kaj ĉefurbo de Rusio. Oficiala fondodato de Moskvo estas konsiderata jaro 1147, tamen loĝlokoj tie ekzistis jam antaŭe.

Moskvo (Eŭropo)
Moskvo (Eŭropo)
DEC
Moskvo
Moskvo
Moskvo

Pri historio de Moskvo okupiĝas regionstudo de Moskvo.

Antaŭhistorio de Moskvo redakti

Unuaj vivlokoj sur nuna teritorio de Moskvo eble ekestis jam dum 4-a jarmilo a.K.. Unuaj loĝlokoj estintaj laŭ kredinda informo apartenas al Nova ŝtonepoko.

Dum bronzepoko (fino de 3-a — eko de 2-a jarmilo a.K. estis unuafoje ekloĝata loko apud Kremla monteto ĉe poste aperinta Kremlo; tie estis elfositaj multaj malnovegaj aĵoj.

 
Orienta Eŭropo dum 3-a - 4-a jarcentoj: finn-ugroj kaj baltoj sur teritorio de nuna Moskvo

Kelkaj gravaj loĝlokoj aperis dum 1-a jarmilo a.K.. Al ĉi tiu epoko apartenas restaĵoj de loĝloko trovitaj sub planko de Arkanĝela katedralo (7-a — 3-a jarcentoj a.K.). Aliaj gravaj lokoj estas "Diabla urbaĵo" Djakovo (ĝi donis nomon al djakova kulturo) kaj loĝloko Kuncevo; la urbaĵoj estis ĉirkaŭigitaj de defendantaj barilserioj kaj lignaj muroj. Tiam sur teritorio de Moskvo vivis verŝajne ne pli ol mil loĝantoj; ili loĝis laŭ riverbordoj, okupiĝis pri terkultivado kaj brutobredado kaj ĉasado. Ĉirkaŭiganta naturo konsistis el arbaroj, marĉoj, riveroj, ravinoj.

Tiamaj loĝantoj preskaŭ ĉiuj estis finn-ugroj, poste ankaŭ baltoj (parolantoj en golada lingvo). De tia epoko restis nomoj de gravaj objektoj de Moskvo (ekzemple nomoj de riveroj Jaŭza, Goledjanka). Plej postaj aĵoj trovitaj en tiaj urbaĵoj apartenas al 6-7 jarcentoj p.K.; poste ekiĝis "malklaraj jarcentoj" ĝis 10-a jarcento, informo pli ili mankas. Tiam estintaj loĝlokoj estis denove kovritaj de arbaro.

En fino de 10-a jarcento tie aperis slavaj nomadoj (samtempe de diversaj flankoj). Al tiam apartenas trovita slava loĝloko sur loko de Moskva Kremlo. Dum 1113 jarcentoj ekzistis loĝloko sur loko de Daniela monaĥejo. En 12-a jarcento slavoj plivastigis teritorion uzatan en ekonomio.

Verŝajne dum unua jarcento de ĝia ekzistado najbare al Moskvo situis loĝlokoj de ne-slavaj popoloj restintaj de antaŭa epoko (ĉefe baltoj — goladoj). Estas vidpunkto ke ili forte influis al historio de Moskvo ankaŭ dum sekvintaj jarcentoj[1].

Deveno de nomo redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Nomo de Moskvo.

Deveno de nomo "Moskvo" ne estas ĝuste konata. Ekzistas multaj klarigoj surbaze de finn-ugra lingvaro. Aliaj sciencistoj supozas ke la nomo estas slava. Ekzistas ankaŭ aliaj versioj.

Apero de Moskvo redakti

En 1130-aj jaroj Kieva ŝtato disfalis. Georgo la Longbraka (ido de Kieva princo Vladimir Monomaĥ) ricevis por regado Transarbaran landon (ruse Залесье) kun ĉefurbo Rostov. Samtempe li militis kontraŭ idoj de Mstislav, tial por li estis necese defendi per fortikaĵoj limojn de la princlando. Dum 1140-aj jaroj li fondis por tio kelkajn urbojn.

Moskvo estis fondita sur teritorio forprenita fare de Georgo for de tiama terposedanto Kuĉko ĉe rivero Moskva kaj ĝiaj alfluantoj Neglinnaja kaj Jaŭza. El Ipatja kroniko estas konate ke en 1147 Georgo la Longbraka gastigis en Moskvo sian kunulon — princon Svjatoslav: "Venu al mi frato al Moskvo-urbo". Verŝajne tiatempe en Moskvo jam estis princa palaco kaj preĝejo. Jaro 1147 estas konsiderata kiel jaro de fondiĝo de Moskvo.

Moskvo en 1147 — 1263. Unuaj jaroj redakti

Dum ĉi tiu epoko Moskvo estis eta urbo de ega ŝtato kun ĉefurbo Vladimir. En 11541156 estis konstruita ligna fortikaĵo.

Dum fino de 12-a jarcento kaj eko de 13-a jarcento anstataŭ dissolvita Kieva ŝtato ekzistis kelkaj princlandoj; ili seninterrompe militadis. En 1177 Rjazana princo Gleb forbruligis Moskvon kaj apudajn lokojn. En 1207 en Moskvo kolektiĝis armeo kontraŭ Rjazano.

Konstanta konflikto inter lokaj princoj malebligis kontraŭstaradon al mongola invado. Dum la invado estis neniigitaj preskaj ĉiuj ĉefaj tiamaj rusaj urboj. En 1238 ankaŭ Moskvo estis detruita post kvintaga defendo (moskva militestro estis Filipo Njanka), princo Vladimir Georgijeviĉ estis militkaptinto. Post nelonga tempo Moskvo ekis rekonstruiĝi.

Dum tiu epoko Moskvo jam havis portempe proprajn regantojn.

Moskvo en 1263 — 1547. Moskva princlando kaj plipotenciĝo de Moskvo redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Grandprinclando Moskvo kaj Listo de Grandprincoj de Moskvo.

En 1263 mortis Aleksandro Nevskij. Laŭ lia testamento Moskvo restis por lia ido Danielo. Dum infaneco Danielo estis edukata ĉe princo Jaroslav, poste venis al Moskvo.

En 1293 Moskvo estis invadita de armeo de tatara carido Tudan.

Danielo (regis dum 12711303) fariĝis fondinto de moskva princa dinastio. Li estis rilate pacema princo dum tiamaj militaj konfliktoj; tial loĝantaro de Moskvo plikreskis per amasa transloĝiĝado. Samtempe ankaŭ kreskis areo de Moskva princlando (estis aldonitaj urboj Kolomna, Moĵajsk). Estis fondita Daniela monaĥejo.

 
 
Danielo de Moskvo Ivano Kalita

Dum regado de du liaj idoj Georgo (regis dum 13031325) kaj Ivano la 1-a (regis dum 13251340) Moskvo luktadis kontraŭ Tverja princlando por rajto esti ĉefa politika centro de Rusio. Tiam politiko de Rusio dependis de volo de malamika ŝtato — Ora Hordo. Moskva princo Ivano la 1-a Kalita helpis al tataroj finigi popolan ribelon en Tverj; tiel li ricevis fidon de estroj de Ora Hordo kaj rajton memstare kolektadi tributon por ili. Dum lia regado Moskva princlando fariĝis plej riĉa en Rusio, ĉefa religia kaj politika centro; ĝia teritorio estis ege plivastigita.

4-an de aŭgusto 1326 en Moskvo ekiĝis konstruado de unua ŝtona kirko (sur loko de nuna Katedralo de la Dormado); dum sekvaj jaroj ekestis aliaj ŝtonaj konstruaĵoj. En 1339 estis konstruita nova Kremlo kun kverkaj muroj.

 
Sieĝo de Moskvo en 1382

En 1353 en Moskvo okazis tuteŭropa epidemio de nigra morto kaj Moskvo preskaŭ tute malpleniĝis; pro la malsano mortis princo Simeono la 1-a (regis dum 13401353) kaj mitropolito Feognost. Nova mitropolito (Aleksej) aperis dum regado de Ivano la 2-a Ruĝa (regis dum 13531359).

En 1359 princo de Moskvo fariĝis Dmitrij Donskoj. En 1365 Moskvo forbrulis; post la brulego ekiĝis konstruado de blankaŝtona Kremlo — sola ŝtona fortikaĵo en Nord-Orienta Rusio. La Kremlo estis konstruita tre rapide kaj estis pli ega ol estinta antaŭe. Krome Moskvo estis ĉirkaŭigita de novaj monaĥejoj; ili samtempe povis esti fortikaĵoj ĉe ĉefaj vojoj kaj defendadi la urbon.

En 1370-aj jaroj okazis kelkaj bataloj kontraŭ Ora Hordo; batalo de Kulikovo en 1380 donis venkon al Rusio. Tamen jam du jarojn poste (aŭtune de 1382) Moskvo estis atakita de Toktamiŝo kaj denove detruita.

En 1389 Dmitrij Donskoj mortis pro malsano. Ĝin sekvis regado de princoj Vasilij la 1-a (13891425), Vasilij la 2-a (14251462), Ivano la Tria (14621505), Vasilij la 3-a (14621505). Tiam Grandprinclando Moskvo okupis egan teritorion kaj pliegiĝis multoble. Dum regado de Ivano la Tria Rusio tute liberiĝis de Ora Hordo.

 
Mapo de Moskvo farita de Sigizmund Herberŝtejn (1556)

Dum fino de 15-a kaj eko de 16-a jarcento estis amasa konstruado de ejoj (estis konstruita ankaŭ nuntempa Moskva Kremlo). Moskvo rapide evoluis kaj fariĝis unu el plej egaj eŭropaj urboj kaj centroj de komerco. En 16-a jarcento Moskvon vizitadis multaj germanlandanoj, pollandanoj, aliaj eksteraj gastoj; inter ili vivis en Moskvo ankaŭ aŭstria barono Sigizmund Herberŝtejn poste verkinta gravan priskribon de Moskva ŝtato ("Skribaĵoj pri Moskvolando").

Moskvo en 1547 — 1613. Granda Malordo redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Rusa carlando.
 
Ivano la Terura

En 1547 juna grandprinco Ivano la 4-a estis deklarita Caro de Rusio. Samjare en Moskvo okazis brulego, ĝin sekvis popola ribelo. La ribelo forte influis politikon de caro Ivano: pro sia krueleco li estis nomita Ivano la Terura.

Dum 1550-aj jaroj Rusio estrata de Ivano la 4-a okupis Tatarion kaj Siberion. Honore al venko kontraŭ Ĥanlando de Kazano caro ordonis konstrui sur Ruĝa Placo egan katedralon.

En 1560-aj jaroj en Moskvo ekiĝis libropresado. En 1553 estis fondita Moskva libropresejo kaj en 1564 aperis unua presita rusa libro "Apostolo".

En 1571 Moskvo estis forbruligita de armeo de krimetatara ĥano Devlet-Girej.

Ivano la Terura mortis en 1584; en Moskvo ekregis lia ido Fjodor. Dum lia regado Moskvo estis ĉirkaŭigita per nova blanka defendanta muro (arkitekturisto Fjodor Konj). Post morto de carido Dmitrij en Ugliĉ (eble estis murdita) en Rusio ekiĝis longa politika krizo konata kiel Granda Malordo.

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Granda Malordo (Rusio).

Moskvo en 1613 — eko de 18-a jarcento redakti

Moskvo en Rusia Imperio redakti

Moskvo en Sovetunio redakti

Dum la Granda patriota milito (1941-1945) Moskvo estis grava centro de defendo kaj ariero. Apud Moskvo decembre de 1941 germanaj trupoj spertis la unuan seriozan malvenkon dum la tuta mondmilito, kio likvidis senperan danĝeron por la urbo. La Batalo de Moskvo (en rusa: Битва за Москву, translit. Bitva za Moskvu) estis milita kampanjo kiu konsistis el du periodoj strategie gravaj de lukto sur sektoro de 600 km de la Orienta Fronto dum la Dua Mondmilito. Ĝi okazis inter oktobro 1941 kaj januaro 1942. La soveta defendoklopodo malsukcesigis la atakon de Hitlero, tio estas de la germana armeo Wehrmacht, al Moskvo. Moskvo estis unu el la ĉefaj militaj kaj politikaj celoj por la fortoj de la Akso en ilia invado de Sovetunio. Dekomence, la sovetaj fortoj faris strategian defendon de la Moskva provinco konstruante tri defendajn zonojn, deplojante ĵus preparitajn rezervarmeojn, kaj alportante trupojn el Siberio kaj el Respubliko de Fora Oriento. Ĉar la Germanaj ofensivoj estis haltigitaj, sovetaj strategiaj kontraŭ-ofensivoj kaj malgrand-skalajn ofensivaj operacoj devigis la germanajn armeojn reveni al la pozicioj ĉirkaŭ la urboj Orjolo, Vjazma kaj Vicebsko, kaj preskaŭ ĉirkaŭis tri germanajn armeojn. Ĝi estis grava fiasko por la germanoj, nome fino de la ideo de rapida germana venko en Sovetunio.[2][3]

La Kvara Moskva Konferenco, ankaŭ Tolstoja Konferenco pro sia kodonomo Tolstoj, estis kunsido en Moskvo inter Winston Churchill kaj Stalin el la 9a al la 19a de oktobro, 1944. Churchill faris sekretan proponon sur paperpeco dividante post-militan Eŭropon en okcidenta kaj soveta influsferoj, jene: agnosko de sovetaj interesoj en Pollando; Sovetunio kontrolus 90% el Rumanio kaj 75% el Bulgario; Okcidento kontrolus 90% el Grekio; Hungario kaj Jugoslavio estus disigitaj 50-50. Stalin ekzamenis la paperpecon kaj malakceptis la proponon. Tamen oni konservis kopion de la paperpeco.

Post la venko la 24-an de junio 1945 sur la Ruĝa Placo okazis solena parado.

Moskvo post falo de Sovetunio. Nuntempa historio redakti


En 1997 estis festita 850-jara jubileo de Moskvo; por festado estis plibonigitaj historiaj vidindaĵoj de Moskvo, aperis multaj novaj urbaj objektoj. Ekde tiam urbofesto de Moskvo fariĝis ĉiujara; 860-jara jubileo de Moskvo festita en 2007 estis nova ega oficiala festo.

Historiaj lokoj kaj evoluo de Moskvo redakti

 
Malnovaj partoj de Moskvo:Kremlo (centra), Kitaj-urbo (flava), Blanka urbo (blanka) kaj Tera urbo (bruna)

Moskvo ekiĝis de eta loĝloko sur monteto ĉe rivero Moskva. Plej malnova parto de Moskvo estas Moskva Kremlo. Dum pliegiĝo de urbo oni ekloĝadis en apudaj lokoj kaj teritorio de Moskvo kreskis. Por defendo de Moskvo kontraŭ militaj atakoj estis konstruitaj muroj de Kitaj-urbo; poste ekestis cirklaj muroj de Blanka urbo kaj Tera urbo. Pro tio Moskvo havas cirklan evoluomanieron. Poste muroj de Blanka kaj Tera urbo estis malkonstruitaj, anstataŭe aperis vojoj — Bulvarda ringo kaj Ĝardena ringo.

 
Oficiala teritorio de Moskvo ekde 2012 kaj Moskva ĉirkaŭiganta aŭtovojo

Dum epoko de Sovetunio kaj poste Moskvo pli kreskis. En 1960 al Moskvo estis aldonitaj multaj estintaj apudaj loĝlokoj; ili estis plejparte neniigitaj dum amasa konstruado de novaj loĝataj distriktoj kun multetaĝaj domoj. Novaj partoj de Moskvo ricevis siajn nomojn de estintaj vilaĝoj kaj urboj. En mezo de 20-a jarcento ekfunkciis cirkla Moskva ĉirkaŭiganta aŭtovojo (108 kilometroj) — tiama limo de Moskvo. Estas ankaŭ kelkaj aliaj cirklaj aŭtomobilaj vojoj ĉirkaŭ Moskvo.

Ekster Ĝardena ringo restis kelkaj lokoj havintaj tre gravan signifon dum malnova historio de Moskvo (poste tie estis organizitaj muzeoj), inter ili:

  • Kolomenskoje;
  • Caricino;
  • Ostankino;
  • Kuskovo;
  • Lefortovo.

Referencoj redakti

  1. V.N.Toporov. Древняя Москва в балтийской перспективе (ruse)
  2. William L.Shirer, "The Rise and Fall of the Third Reich" - book III, Swedish ISBN 91-37-066990 ĉapitro 24, pp 275-287
  3. Alirita la 13an de Decembro 2018.[rompita ligilo]

Vidu ankaŭ redakti